☷ Amo al la Vivoj | 字号: |
Rakonto 9

9. Savi Kolombon

Aŭskultu la rakonton — 收听故事音频
⇓ 下载音频

Estis tago serena kaj bela.

Budho piediris tra la arbaro. Li vidis grandan aglon ĉasanta kolombon. Apenaŭ la aglo plonĝis por kapti la kolombon, la kolombo vidis Budhon kaj tuj sin kaŝis en lian sinon. Budho protektis ĝin de la aglo. La aglo alflugis sur branĉon kaj kriis: "Vi kapablas savi la kolombon, tio signifas mortigi min de malsato. Vere malica vi estas!"

Budho respondis afable: "Diru al mi, kion vi volas manĝi. Tion mi donu al vi."

kolombo.

La aglo demandis Budhon: "Ĉu vi bedaŭras pro la difekto al via propra brako?"

Budho respondis: "Mi neniel bedaŭras pri tio. Mia tasko estas savi ĉiujn vivestaĵojn en la mondo. Kio gravas, se mi perdas mian karnon?"

La aglo ĉikanis: "Vi nur parolas miele!"

Budho respondis: "Se miaj vortoj estas sinceraj, mia brako tute resaniĝu kiel antaŭe." Je lia ĵuro, karno reaperis sur lia brako kiel antaŭe.

Vidinte tion, la aglo tuj flugis en la ĉielon kaj aperigis sian propran formon. Li estis Imperiestro de Ĉielo. Li jam aŭdis, ke Budho estas bonkora kaj oferema, li do alvenis por lin provi. La ĉiela reĝo esprimis sian elkoran estimon al Budho kaj forflugis, kantante por laŭdi la budhan kompatemon.

Ne longe poste, la tuta mondo informiĝis, kiel Budho detranĉis sian brakon por savi kolombon.