28. Kuracisto Testudo
malgranda testudo.
"Ni estis kuirantaj ĝin por vi, Sinjoro. Mi levis la kovrilon de la kaldrono por vidi, ĉu ĝi estas bone kuirita, sed ĝi kaptis la kovrilon kaj elrampis. Ĝia dorso jam vundiĝis, sed ĝi ankoraŭ kapablas movi la kapon kaj krurojn. Tio timigis nin.".
Huang Dehuan do ordonis la kuiristojn, ke ili portu la testudon al rivero kaj forliberigu ĝin. Li decidis ne plu turmenti bestojn por manĝi. Li estis vegetarano ekde tiam.
Iam post pluraj jaroj, Huang suferis de serioza febro. Liaj familianoj portis lin al riverbordo por ke la malvarmeta brizo komfortigu lin.
Iunokte li trovis ion grimpi sur lian korpon, kaj tuj eksentis komfortecon.
Kiam la suno leviĝis, li sin trovis iom malvarma kaj pli komforta je la brusto. Li rigardis malsupren kaj trovis, ke lia brusto
estas kovrita de koto. Sur la lito sidis testudo. Kiam ĝi vidis, ke li jam vekiĝis, ĝi kapsignis al li kaj rampis eksteren.
Tiutage, Huang resaniĝis de la febro kaj kapablis ellitiĝi. Liaj familianoj diris al li, ke li reakiris sian vivon el la morto. La kuracisto diris, ke eble li jam mortus se la testudo ne venus ĝustatempe por malvarmigi lin.
Huang diris al siaj familianoj, kiel grave estas ne mortigi bestojn. Li vivis ĝis la aĝo de 80 jaroj kaj mortis pace sen ajna doloro aŭ malsano.