52. Sinjorino Kun
La historio okazis dum la lasta regperiodo de Imperiestro Qianlong (Ĉjanlun), je la fino de la dek-oka jarcento.
inteligentan infanon ni havas!"
La infanoj estis edukataj tiamaniere, do ili opiniis nature, ke estas bona konduto mortigi bestojn. Kiam ili elkreskis, ili mortigis ĉiujn kaptitajn bestojn.
Sed vi ne rajtas aserti, ke ĉiuj en Runzhou estis ĝisoste malbonaj. Tie estis bonkora maljunulino nomata Kun. Ŝi estis la ununura, kiu sciis bonon kaj evitis mortigon. Fakte, ŝi
kutime savis la helikojn, kiuj rampis malproksimen forlasinte akvon. Ŝi ankaŭ savis multajn formikojn el danĝero de ies piedpremo. Ĉiuj najbaroj ridis je ŝia konduto kaj diris, ke ŝi estas freneza.
Iun nokton, fiŝisto sonĝis, ke du viroj en nigra oficista kostumo alprenis libron de la riverbordo.
"Kia libro ĝi estas?" demandis la fiŝisto. "Registroj pri ĉies kondutoj bonaj kaj
malbonaj. Estas multaj vortoj pri viaj fikondutoj, kaŭzitaj de via mortigado. Do estu singarda kontraŭ tio."
La fiŝisto ne multe pensis pri la sonĝo, ĉar ili kutimis mortigi vivestaĵojn. Post kvin tagoj, la tuta urbo de Runzhou dronis en subita inundo. Plejparte da homoj perdis sian vivon antaŭ ol ekkrii por helpo.
Sinjorinon Kun ne trafis la katastrofo. En la tago antaŭ la inundo, ŝia plej juna nepo suferis de malario. Ŝi kondukis lin en la montaran templon por oferi incenson kaj preĝi al la bodisatvoj resanigi lin. Plurajn tagojn poste, post la resaniĝo de la nepo, ili forlasis la templon. Kiam ili atingis la hejmon, ili vidis, ke jam detruiĝis la tuta regiono. Mortis ĉiuj homoj.