☷ Amo al la Vivoj | 字号: |
Rakonto 72

72. Venĝo de Mortinta Hundo

Aŭskultu la rakonton — 收听故事音频
⇓ 下载音频

Ĉinaj kamparanoj plugas kampojn per bovoj, do plejparto de ĉinoj ne manĝas bovaĵon pro dankemo al la fidelaj brutoj. Sed multaj ĉinoj rigardas hundojn kiel porkojn. Do iuj ĉinaj buĉistoj speciale buĉas hundojn.

Cai buĉis hundojn de longaj jaroj, do li havis lertan rutinon. Li tranĉis hundon je la gorĝo kaj tuj ĵetis ĝin en urnon de varma akvo. Kiam ĝi estis tute trempita, li senhaŭtigis ĝin tre facile. Li ĉiam tiel agis. Lerteco donis efikon. Sed la aferoj iris malsame ĉifoje. Tuj kiam li metis la hundon en la urnon, liaj okuloj ekŝvelis, dum liaj oreloj zumis kaj lia koro bategis. Li antaŭsentis misfortunon.

Ĝuste tiam, la hundo reviviĝis. Per sia tuta forto, ĝi sin ĵetis el la urno, rekte al Cai! La antaŭsento de Cai pruviĝis. Apenaŭ li vidis la hundon kaj sin tiris malantaŭen, la hundo

jam kaptis lin per la dentoj. Li provis forpuŝi ĝin per ambaŭ manoj, sed ĝi jam firme tenis lian brakon per akraj dentoj.

Cai vekriis pro doloro. Liaj najbaroj alvenis por helpi lin. Ili provis malfermigi la hundan faŭkon per diversaj metodoj, sed malsukcesis.

"Kiu imagis, ke hundo kun gorĝo tranĉita ankoraŭ havas tiel grandan forton!" iu el la najbaroj diris mirigite.

"Ne estas tempo por diskuti. Trenu ĝin for de mi, mi petas!" Cai sin rulis tien kaj reen sur la planko, klopodante sin liberigi de la hundo, sed ĝi tenis lin firme kvazaŭ gluita al lia brako.

Li larmis kaj liaj pantalonoj malsekiĝis pro la doloro, sed la hundo ankoraŭ ne forlasis lin.

La doloro des pli fortiĝis, kaj li ne plu

kapablis elteni la suferon. La najbaroj vidis senhelpe, ke lia vizaĝo pli kaj pli paliĝas. "Ka!" ili aŭdis klakon el lia gorĝo.

Li perdis sian vivon. Samtempe la hundo forlasis lin kaj ankaŭ mortis.

Ekde tiam, neniu en la regiono aŭdacis manĝi hundaĵon plue.