☷ Amo al la Vivoj | 字号: |
Rakonto 77

77. Ekzekuto de Tondro

Aŭskultu la rakonton — 收听故事音频
⇓ 下载音频

kaprojn al budhisma templo por ke ili vivu ĝis la natura fino."

Feng akceptis la ordonon sendi la kaprojn al la templo, sed li pensis, ke la reĝo de Khotan reiros al sia regno post nelonge, kaj pli ol naŭdek kaproj kostas grandan sumon! Do anstataŭ sekvi la ordonon, li vendis la kaprojn al buĉisto. Li vere ĝojis pro sia profito.

Poste li elspezis ĉion gajnitan per la kaproj, kaj eble forgesis tion iom post iom. Li estis kuiristo tiel lerta, ke kiam ajn potencaj oficistoj aŭ famaj riĉuloj en la ĉefurbo volis

okazigi festenon, ili ĉiam dungis lin por tio. Li laboris diligente, kaj lia enspezo estis tre alta.

Somere de la jaro 661, Feng promenis ekster la pordego de Xuanyang-urbo (Ŝjŭanjan). Subite, ekblovis ŝtormo, kaj nigriĝis la ĉielo. Pluvego ekverŝiĝis kun fulmoj kaj tondroj.

Timiga tondrego eksonis ĉe la urbomuro, kaj stuporigis ĉiujn homojn ĉirkaŭajn. Poste ili vidis viron genuantan en la pluvo. Lia hararo distaŭziĝis, kaj liaj okuloj elstariĝis. Li tenis la mentonon sur la brusto kvazaŭ senkapigota kondamnito.

Oni rigardis atente, kaj trovis, ke lia kapo preskaŭ detranĉiĝis. Lia kapo dispeciĝis kaj la cerbo fluis el la verto. Li similis al tiu, kies kapo hakiĝis de ekzekutisto.

"Haj, ĉu ne Feng Yuan, la fama kuiristo?" "Jes, prave," iu respondis, "eble tio estas

la rezulto de mortigo al la liberigindaj kaproj."

Ni neniam povas eskapi de la prijuĝado kaŭzita de ni mem.