☷ Amo al la Vivoj | 字号: |
Rakonto 95

95. Dankemo de Ranidoj

Aŭskultu la rakonton — 收听故事音频
⇓ 下载音频

Zhang Zuozhi (Ĝan Zŭoĝi) estis guberniestro de Shaoxing (Ŝaŭŝjin), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Iutage li eliris por inspektado. Apenaŭ li trapasis rizkampon, miloj da ranidoj sturmis al la vojo. Ili tordiĝis kaj levis la kapon por rigardi lin.

"Vere strange! Ŝajnas, ke ili havas ion por raporti," diris Zhang (Ĝan) al la sekretario.

"Jes. Ŝajnas, ke ili ploras."

Zhang decidis fari enketon. Li iris el sia portseĝo. Vidinte tion, la ranidoj ekscitiĝis, eknaĝis al iu direkto, kaj haltis je futoj por retrorigardi, kvazaŭ ili gvidus la vojon.

"Ja des pli strange," pensis Zhang kiam li piediris tra la rizkampo sekvante la ranidojn. Subite li haltis surprizite. Tri viroj kuŝis en la akvo de la rizkampo!

Zhang tuj eltiris sian spadon. Estis neniu alia en lia vidkampo. Li do ekpririgardis la kadavrojn atenteme.

"Jen, Via Moŝto!" kriis la sekretario, "Unu el ili ankoraŭ vivas!"

Zhang estis forta. Anstataŭ atendi alies helpon, li formovis du kadavrojn kaj portis la trian viron al la rando de la kampo. La viro ankoraŭ havis spiron, sed lia koro batis malforte.

"Feliĉe, ni venis ĝustatempe. Alie, li perdos sian vivon."

Zhang ordonis, ke oni alportu varman akvon. Post nelonge, la viro reviviĝis. Li dankis Zhang elkore, sed al Zhang pli interesis la okazaĵo.

"Sed, mi estas budhano. Do mi ne toleras lasi bestojn mortigitaj por manĝi, kaj ĉiam ŝatas liberigi ilin. Mi havis iom da mono, mi do faris negocon kun ili. Mi petis ilin vendi siajn ranidojn al mi, por ke mi liberigu ilin."

"Ili respondis: 'Bone, sed la akvo ĉi tie estas malprofunda. Se vi liberigos la ranidojn ĉi tie, oni povos kapti ilin refoje. Estas lageto tie en la arbaro. Ni liberigu ilin en sekura loko.'"

"Sed ni tute ne atendis, ke du rabistoj jam vidis min kolekti monon kaj sekvis min. Antaŭ ol ni atingis la lageton, ili subite atakis nin per hakiloj. Mi nur scias tiom, Via Honoro."

Zhang diris: "Eble ili mortigis ambaŭ virojn por eviti atestantojn. Kiam okazis la akcidento?"

"Antaŭ nelonge, Via Honoro."

"Do la rabistoj estas ankoraŭ ne malproksimaj!" Zhang dissendis siajn subulojn, kaj ili baldaŭ kaptis la rabistojn. Zhang redonis la monon al la komercisto, kaj kondamnis la rabistojn pro la prirabado kaj murdo.

Zhang neniam forgesis, ke ankaŭ ranidoj amas sian vivon, kaj eĉ scipovas esprimi sian dankon al la savinto!