☷ Amo al la Vivoj | 字号: |
Rakonto 100

100. Plej Bona Donaco

Aŭskultu la rakonton — 收听故事音频
⇓ 下载音频

Malgranda birdo precipe ŝatis lian recitadon. Kiam ajn la bonzo recitis sutrojn, ĝi ĉiam sidis sur la proksima branĉo kaj aŭskultis atente.

Iutage, kiam la birdeto absorbiĝis en la sutro, ĉasisto trafis ĝin. Sed post la morto ĝi tuj iris en la ĉielon kaj renaskiĝis kiel glora ĉielulo pro la merito aŭskulti sutrojn. La ĉielulo havis magian povon rememori sian antaŭan vivon. Konsciinte pri la kaŭzo de sia naskiĝo en la ĉielo, li portis ĉielajn florojn kaj ŝutis ilin al la monaĥo recitanta la sutrojn en la arbaro. Poste, li genue kliniĝis al la monaĥo por esprimi siajn elkorajn dankon kaj estimon.

La monaĥo surpriziĝis kiam li vidis la ĉielulon esprimantan sian respekton al li, la mortulo. Li do demandis pri la kaŭzo. Kiam li trovis, ke tiu iam estis lia malgranda aŭskultanto, li ĝojis pro tio. Li donis al sia aŭskultanto donacon plej bonan — donacon de

saĝo. Li instruis la ĉielulon pri la vero de la universo, alivorte, pri tio, kion ni nomas Budha Darmo.

La ĉielulo ĝojegis pro tiel bona donaco. Pro la nova saĝo, li progresis rapide kaj reiris al la ĉielo por daŭrigi sian lernadon.