BONAJ DEMANDOJ
KAJ BONAJ RESPONDOJ

Verkis: Majstro S. Damiko

1.Kio estas Budhismo

Demando

Kio estas Budhismo?

Respondo

La nomo Budhismo devenis el la vorto 'bodhi', kiu signifas iluminiĝon. Ni povas diri, ke Budhismo estas la filozofio de iluminiĝo. Tiu ĉi filozofio originis el la sperto de Sinjoro Sidarto Gotamo, konata kiel Budho Ŝakjamunio, kiu iluminiĝis en la aĝo de 35 jaroj. Nun Budhismo estas pli ol 2500-jara kaj havas ĉirkaŭ 380 milionojn da sekvantoj en la tuta mondo. Ĝis antaŭ cent jaroj, Budhismo ĉefe estis azia filozofio, sed nun ĝi akiras pli kaj pli da sekvantoj en Eŭropo, Aŭstralio kaj Ameriko.

Demando

Do Budhismo estas nur filozofio, ĉu ne?

Respondo

La vorto "filozofio" devenis el du vortoj 'philo' signifanta amon kaj 'sophia' signifanta saĝon. Do filozofio estas la amo de saĝo aŭ amo kaj saĝo. Ambaŭ signifoj perfekte priskribas Budhismon. Budhismo instruas, ke ni devas pene disvolvi nian intelektan kapablon ĝisplene por perfekta komprenado. Ĝi ankaŭ instruas nin disvolvi niajn amon kaj bonkorecon por esti veraj amikoj al ĉiuj estaĵoj. Do Budhismo estas ne nur ordinara filozofio, sed la plej supera filozofio.

Demando

Kiu estis la Budho?

Respondo

En reĝa familio de Norda Hindio naskiĝis bebo en la jaro 563 a.K. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, sed fine trovis, ke la komforto kaj sekureco en la mondo ne garantias homan feliĉon. Li profunde kortuŝiĝis pri la suferoj, kiujn li vidis en diversaj lokoj. Li decidis eltrovi la ŝlosilon al homa feliĉo. Kiam li estis 29-jara, li forlasis siajn edzinon kaj infanon, iris al la grandaj religiaj instruistoj en tiu tempo kaj lernis de ili. Ili instruis lin multe, sed neniu el ili sciis la kaŭzon de homaj suferoj kaj la metodon sin liberigi de tio. Fine, post ses-jaraj studado, klopodado kaj meditado li subite iluminiĝis kaj spertis, ke ĉiuj liaj nescioj malaperis kaj li subite komprenis. Ekde tiam li nomiĝis Budho, la Iluminiĝinto. Poste li vivis 45 jarojn, dum kiuj li travojaĝis nordan Hindion por instrui sian eltrovon al homoj. Liaj kompato kaj pacienco estis legendaj kaj li havis milojn da sekvantoj. Kiam li forpasis en sia 80-a jaro, li estis maljuna kaj malsana, sed ankoraŭ digna kaj serena.

Demando

Se li nomiĝis "Budho" nur post sia iluminiĝo, kiel li nomiĝis antaŭ tio?

Respondo

La familia aŭ klana nomo de la Budho estis Gotamo, kiu signifas "plejbonan bovon". Bovo estis simbolo de riĉeco kaj prestiĝo en tiu tempo. Li nomiĝis "Sidarto", kiu signifas "atingi la celon". Oni kutime supozas, ke tian nomon reganto donis al sia filo.

Demando

Ĉu ne estis malrespondece por la Budho, ke li forlasis siajn edzinon kaj infanon?

Respondo

Probable ne estis facile por la Budho forlasi sian familion. Supozeble li longtempe hezitis kaj maltrankviliĝis antaŭ sia fina forlaso. Sed li devis fari elekton, ĉu li sin dediĉu al sia familio aŭ al la mondo. Fine, li sin dediĉis al la tuta mondo pro sia granda kompato, kaj la tuta mondo ankoraŭ profitas de lia sindediĉo. Anstataŭ malrespondeco, eble tio estis la plej signifoplena ofero, kiun li faris.

Demando

Se la Budho estas mortinta, kiel li povas helpi nin?

Respondo

Jam mortis Faraday, kiu eltrovis elektron, sed lia eltrovo ankoraŭ helpas nin. Ankaŭ mortis Louis Pasteur, kiu inventis kuracmetodojn kontraŭ tiel multaj malsanoj, sed liaj medicinaj eltrovoj ankoraŭ savas vivojn. Mortis Leonardo da Vinci, kiu kreis majstraĵojn de arto, sed liaj pentraĵoj ankoraŭ inspiras kaj ĝojigas nin. Grandaj herooj kaj heroinoj jam mortis eble antaŭ centoj da jaroj, sed kiam ni legas pri iliaj kondutoj kaj atingoj, ni ankoraŭ ricevas inspiron por konduti kiel ili. Jes, la Budho jam mortis, sed 2500 jarojn poste liaj instruoj ankoraŭ helpas homojn; lia ekzemplo ankoraŭ inspiras homojn kaj liaj vortoj ankoraŭ ŝanĝas homan vivon. Nur la Budho havas tiel grandan potencon milojn da jaroj post sia morto.

Demando

Ĉu la Budho estis dio?

Respondo

Ne, li ne estis dio. Li neniam asertis, ke li estas dio, la infano de dio aŭ eĉ la sendito de dio. Li estis homo, kiu perfektigis sin mem kaj instruis, ke ankaŭ ni povas perfektigi nin mem se ni sekvas lian ekzemplon.

Demando

Se la Budho ne estas dio, kial homoj adoras lin?

Respondo

Estas diversaj adoroj. Kiam oni adoras dion, ili laŭdas lin aŭ ŝin, prezentas oferojn kaj petas favorojn, kredante, ke la dio aŭdos iliajn laŭdojn, ricevos iliajn oferojn kaj respondos iliajn preĝojn. Budhanoj ne praktikas tian adoron. La alia adoro okazas kiam ni montras nian respekton al iu aŭ io respektinda. Ni stariĝas kiam instruisto venas en la klasĉambron; ni manpremas kun altrangulo kiam ni renkontas lin; ni salutas kiam oni ludas nacian himnon. Ĉio tio estas gestoj de respekto kaj adoro, kaj montras nian admiron al speciala persono aŭ afero.  Jen adoro, kiun budhanoj praktikas. Statuo de la Budho kun la manoj sur la kruroj kaj kompatema rideto sur la vizaĝo rememorigas, ke ni strebu por disvolvi niajn internajn pacon kaj amon; la incensa parfumo rememorigas nin pri trapenetra influo de virto; la lampo rememorigas nin pri lumo de scio, kaj la floroj, kiuj baldaŭ senkoloriĝas kaj velkiĝas, rememorigas nin pri efemereco. Kiam ni riverencas, ni esprimas nian dankemon al la Budho pro liaj instruoj al ni. Tio estas la signifo de budhana adoro.

Demando

Sed mi aŭdis la onidiron, ke budhanoj adoras idolojn.

Respondo

Tiu onidiro nur montras la miskomprenon de idolo-farantoj. En vortaro la difino de idolo estas "bildo aŭ statuo adorata kiel dio". Ni jam scias, ke budhanoj tute ne kredas, ke la Budho estas dio, do kiel ili povus probable kredi, ke peco da ligno aŭ metalo estas dio? Ĉiuj religioj uzas simbolojn por prezenti diversajn kredojn de si. En Taŭismo, oni uzas la desegnon de "Jino kaj jango" por simboli konkordon inter kontraŭaj aferoj. En Siĥismo, oni prenas glavon kiel simbolon de spirita lukto. En Kristanismo, oni rigardas fiŝon kiel simbolon de Krista ĉeesto kaj la krucon kiel simbolon de lia sindediĉo. En Budhismo, la statuo de la Budho rememorigas nin pri homa dimensio en budhisma instruo, kaj pri la fakto, ke Budhismo estas hom-centra anstataŭ di-centra, kaj ke ni devas rigardi internen anstataŭ eksteren por trovi perfektecon kaj komprenemon. Do la onidiro, ke budhanoj adoras idolojn, estas tiel malsaĝa kiel la diro, ke kristanoj adoras fiŝon aŭ geometrian formon.

Demando

Kial homoj faras diversajn strangajn aferojn en budhismaj temploj?

Respondo

Multaj aferoj ŝajnas strangaj al ni kiam ni ne komprenas ilin. Anstataŭ ignori tiajn aferojn kiel strangaĵojn, ni devas provi por eltrovi ilian signifon. Tamen, estas vere, ke iuj aferoj faritaj de budhanoj originis el popularaj superstiĉo kaj miskompreno anstataŭ el la vera instruo de la Budho. Kaj tiaj miskomprenoj ne nur troviĝas en Budhismo, sed ankaŭ trudiĝas en ĉiujn religiojn de tempo al tempo. La Budho instruis klare kaj detale. Se iuj ne sukcesis plene kompreni, la Budho ne estas riproĉinda pro tio. Estas vortoj en budhismaj verkoj: Se iu suferas pro malsano, sed ne petas kuracadon eĉ kiam kuracisto estas ĉe li, tio ne estas kulpo de la kuracisto. Same, se iu suferas kaj turmentiĝas pro la malsano de kleŝo, sed ne petas helpon de la Budho, tio ne estas kulpo de la Budho. JN28-9 Oni rajtas juĝi nek Budhismon nek ajnan religion se ili ne praktikas ĝin konvene. Se vi volas scii la verajn instruojn de Budhismo, legu budhajn vortojn aŭ parolu kun tiuj, kiuj komprenas ilin konvene.

Demando

Mi ofte vidas vorton "Darmo", kion ĝi signifas?

Respondo

La vorto "Darmo" (sanskrite "Dharma") havas multajn signifojn, sed en Budhismo la ĉefa signifo estas vero, realeco, efektiveco, kaj la vera fenomeno de aferoj. Ni konsideras la budhajn instruojn kiel veron, do ni mencias ilin kiel Darmon.

Demando

Ĉu estas budhisma ekvivalento de Kristnasko?

Respondo

Laŭ tradicio, Reĝido Sidarto naskiĝis, fariĝis la Budho kaj forpasis en plenluna tago de Vesako, la dua monato de hindia jaro, kiu konformas al aprilo-majo de la okcidenta kalendaro. En tiu tago budhanoj en ĉiuj landoj celebras tiujn okazojn vizitante monaĥejojn, partoprenante en diversaj ceremonioj aŭ eble pasigante la tagon per meditado.

Demando

Se Budhismo estas tiel bona, kial iuj budhismaj landoj estas malriĉaj?

Respondo

Se temas pri ekonomia malriĉeco per malriĉeco, estas vero, ke iuj budhismaj landoj estas malriĉaj. Sed se temas pri malriĉa vivkvalito per malriĉeco, eble iuj budhismaj landoj estas tre riĉaj. Ekzemple, Usono estas lando ekonomie potenca kaj riĉa, sed ĝi estas unu el la landoj, kies krimo-proporcio estas la plej alta en la mondo. Milionoj da maljunuloj estas ignoritaj de siaj infanoj kaj mortas solece en maljunulejoj. Hejma perforto, turmento al infanoj kaj toksiĝemo estas ĉefaj problemoj, kaj triono de la geedzoj eksgeedziĝas. Do ili riĉas je mono, sed malriĉas je vivkvalito. Nun se vi rigardas iujn tradicie budhismajn landojn, vi trovos tre malsaman situacion. Gepatroj estas honorataj kaj respektataj de siaj infanoj; krimo-proporcioj estas relative malaltaj; eksgeedziĝo kaj memmortigo estas raraj, kaj ankoraŭ fortaj estas tradiciaj valoroj kiel ĝentileco, malavareco kaj favoremo al fremduloj, toleremo kaj respekto al aliuloj. Kvankam ekonomie postiĝintaj, ili eble havas pli superan vivkvaliton ol lando kiel Usono. Sed eĉ se ni juĝas budhismajn landojn nur je ekonomio, unu el la plej riĉaj kaj ekonomie prosperaj landoj en la nuna mondo estas Japanio, kie plej da loĝantoj sin nomas budhanoj.

Demando

Kial ni malofte aŭdas pri filantropioj faritaj de budhanoj?

Respondo

Eble ĉar budhanoj ne opinias sian bonfaron fanfaroninda. Antaŭ kelkaj jaroj la japana budhisma gvidanto Nikkho Nirwano ricevis la Templetan Premion pro sia laboro akceli interreligian harmonion. Ankaŭ tajlanda budhisma monaĥo lastatempe ricevis la prestiĝan Magsaysay Premion pro sia bonega laboro inter toksomaniuloj. En 1987 alia tajlanda monaĥo, Majstro Kantayapiwat ricevis la Norvegan Infanan Pacan Premion pro sia longjara laborado helpi senhejmajn infanojn en kamparoj. Kaj kiel grandskalan socian laboron faris la Okcidenta Budhisma Organizo por la malriĉuloj en Barato? Ili konstruis lernejojn, infanvartajn centrojn, malsanulejojn kaj malgrandajn industriojn por sin-provizo. Budhanoj prenas helpon al aliuloj kiel sian religian praktikon kiel faras aliaj religioj, sed ili kredas, ke ili devas fari tion kviete sen propagando.

Demando

Kial estas tiom multaj malsamaj specoj de Budhismo?

Respondo

Estas tiel multaj specoj de sukero: bruna sukero, blanka sukero, kristaligita sukero, siropo kaj sukera pulvoro, sed ili ĉiuj estas sukeroj kaj gustas dolĉe. Oni produktas sukeron en malsamajn formojn por diversaj uzoj. Budhismo estas sama. Estas Teravada Budhismo, Zena Budhismo, Purlanda Budhismo, Jogacara Budhismo kaj Vaĝrajana Budhismo, sed ili ĉiuj estas instruoj de la Budho kaj havas la saman guston de libereco. Budhismo jam disvolviĝis en malsamajn formojn, do ĝi konvenas al diversaj kulturoj, en kiuj ĝi ekzistas. Oni interpretas Budhismon dum centoj da jaroj, do ĝi ankoraŭ konvenas al ĉiu nova generacio. Kvankam la specoj de Budhismo estas diversaj en la formo, tamen la esenco de ĉiuj skoloj estas la Kvar Noblaj Veroj kaj Nobla Okera Vojo. Ĉiuj ĉefaj religioj inkluzive de Budhismo jam disapartiĝis en diversajn skolojn kaj sektojn. Sed probable la diferenco inter Budhismo kaj iuj aliaj religioj estas, ke malsamaj skoloj de Budhismo ĉiam estas toleremaj kaj amikaj unu al aliaj.

Demando

Vi certe estimas Budhismon, do laŭ mi vi opinias nur vian religion vera dum ĉiujn aliajn falsaj.

Respondo

Neniu budhano, kiu komprenas la budhan instruon, opinias aliajn religiojn malĝustaj. Neniu tiel pensas post diligenta kaj grandanima esplorado pri aliaj religioj. Kiam vi studas malsamajn religiojn, vi unue rimarkas, kiom da komunaĵoj ili posedas. Ĉiuj religioj agnoskas, ke la nuna stato de la homaro estas malkontentiga. Ĉiuj kredas, ke homoj bezonas ŝanĝi siajn sintenon kaj konduton por plibonigi sian nunan situacion. Ĉiuj instruas etikon, kiu entenas amon, bonkorecon, paciencon, malavarecon kaj socian respondecon, kaj ĉiuj akceptas la ekzitecon de iuj absolutaj formoj. Ili uzas diversajn lingvojn, homojn kaj simbolojn por priskribi kaj klarigi tiujn aferojn. Nur kiam homoj etanime alkroĉiĝas al sia propra vidpunkto, aperas maltoleremo, aroganteco kaj mempraveco. Imagu, ke anglo, franco, ĉino kaj indoneziano rigardas tason. La anglo diras: "Tio estas cup." La franco respondas: "Ne, ĝi ne estas cup. Ĝi estas tasse." La ĉino komentas: "Vi ambaŭ eraras. Ĝi estas bei." Fine la indoneziano mokas la aliajn, dirante: "Kiel malsaĝaj vi estas. Ĝi estas cawan." Poste la anglo elprenas vortaron kaj montras ĝin al la aliaj, dirante: "Mi povas pruvi, ke ĝi estas cup. Mia vortaro tiel diras." "Do via vortaro estas erara," diras la franco, "ĉar mia vortaro klare diras, ke ĝi estas tasse." La ĉino mokas ilin:"Mia vortaro diras, ke ĝi estas bei, kaj mia vortaro estas pli antikva ol la viaj je miloj da jaroj, do ĝi estas certe pli ĝusta. Krome, pli da homoj parolas la ĉinan lingvon ol la aliajn lingvojn, do ĝi estas bei. " Dum ili reciproke kverelas kaj argumentas, alia homo aliras, trinkas per la taso kaj poste diras al la aliaj: "Malgraŭ ĉu vi nomas ĝin cup, tasse, bei aŭ cawan, ĝia utileco estas teni akvon por trinki. Ĉesu argumenti, sed trinku; ĉesu kvereladi, sed mildigu vian soifon." Jen budhana sinteno al aliaj religioj.

Demando

Iuj homoj diras, ke ĉiuj religioj estas efektive samaj. Ĉu vi konsentas kun ili?

Respondo

Religioj estas fenomenoj tro komplikaj kaj diversaj por resumi per nur malgranda aserto kiel tio. Budhanoj eble diras, ke ĉi tiu aserto havas elementojn de ambaŭ vero kaj malvero. Budhismo instruas, ke ne troviĝas dio, sed ekzemple Kristanismo instruas, ke ekzistas dio. Budhismo diras, ke Iluminiĝo estas havebla por ĉiu, kiu purigis sian menson, dum Kristanismo insistas, ke la savado estas akirebla nur por tiuj, kiuj kredas je Jesuo. Mi opinias, ke tio estas tre gravaj diferencoj. Sed unu el la plej belaj paragrafoj en la Biblio diras: "Se mi parolus lingvon de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonoranta kupro aŭ tintanta cimbalo. Kaj se mi posedus la profetpovon kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉiajn sciojn, kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi nenion profitus. Amo estas pacienca kaj bonkora; Amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne arogantas, ne kondutas nedece, ne ĉasas sinprofiton, ne facile koleriĝas, ne malpuriĝas de malbono, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas pri vereco. Ĝi ĉiam toleras, ĉiam fidas kaj ĉiam persistas." I. Kor. 13-7 Jen precize estas la budhisma instruo, ke la kvalito de nia koro estas multe pli grava ol ĉiuj supernaturaj potencoj haveblaj por ni, nia kapablo profeti estontecon, kaj la forto de nia kredo aŭ ĉiaj ekscesaj gestoj fareblaj. Do kiam temas pri teologiaj konceptoj kaj teorioj, Budhismo kaj Kristanismo certe estas malsamaj. Sed pri koraj kvalitoj, virtoj kaj kondutoj, ili estas tre similaj. La saman dirus budhismo kaj aliaj religioj.

Demando

Ĉu Budhismo estas scienca?

Respondo

Antaŭ la respondo, estas plej bone difini la vorton "scienco". Laŭ vortaro scienco estas "scio, kiu povas fariĝi sistemo eksplikanta ĝeneralajn naturajn leĝojn dependante de la videblaj kaj pruveblaj faktoj. Ĝi estas branĉo de la scio, ĉion el kiu oni povas studi precize." Iuj aspektoj de Budhismo ne konformas al ĉi tiu difino, tamen la Kvar Noblaj Veroj, la esencaj instruoj de Budhismo, plej konformas al ĝi. Suferado, la unua Nobla Vero, estas sperto, kiun oni povas difini, sperti kaj mezuri. La dua Nobla Vero asertas, ke sufero havas naturan kaŭzon, kiu estas avido difinebla, spertebla kaj mezurebla por ni. Ni ne provas ekspliki la suferon per terminoj de metafizika koncepto aŭ mitoj. Laŭ la tria Nobla Vero, sufero estas forigebla simple per forigo de sia kaŭzo anstataŭ dependo de supernatura estulo, kredo aŭ preĝoj. Tio estas facile komprenebla. La kvara Nobla Vero, metodo por forigi la suferon, denove neniel koncernas metafizikon, sed dependas de speciala konduto. La konduto estas ankaŭ pruvebla. Kiel scienco, Budhismo forigas la koncepton pri supernatura estaĵo, kaj eksplikas la originon kaj okazon de la universo laŭ naturaj leĝoj. Ĉio ĉi certe montras la sciencan spiriton. Krome, la Budho konstante konsilis, ke ni esploru, ekzamenu kaj pripensu laŭ nia propra sperto anstataŭ blinde kredi. Tio sendube havas sciencan trajton. En sia fama Kalama Sutro la Budho diris: "Ne iru laŭ la revelacio aŭ tradicio; ne iru laŭ famo aŭ sanktaj verkoj; ne iru laŭ la onidiro aŭ nura logiko; ne iru laŭ antaŭjuĝo al ideo aŭ alies ŝajna kapablo, kaj ne iru laŭ la ideo "Li estas nia instruisto". Sed sekvu la aferon tiam, kiam vi mem scias bone, ke afero estas bona, ke ĝi estas ne kulpigebla, ke ĝi estas laŭdinda laŭ la vidpunkto de saĝuloj, kaj oni pruvas per praktikado kaj observado, ke ĝi kondukas al feliĉo." A.I,188 Do ni povas diri, ke kvankam Budhismo ne estas tute scienca, tamen ĝi efektive havas fortan sciencan sencon kaj certe estas pli scienca ol aliaj religioj. Estas signifoplene, ke Albert Einstein, la plej granda sciencisto en la dudeka jarcento, diris pri Budhismo: "La religio de la estonteco estos kosma religio. Ĝi transcendus personan dion kaj evitus dogmojn kaj teologion. Kovrante ambaŭ naturan kaj psikan kampojn, ĝi baziĝus sur religia senco estiĝinta el la sperto pri ĉiuj naturaj kaj psikaj aferoj kaj signifoplena unueco. Budhismo konformas al tiu ĉi priskribo. Se estas iu ajn religio, kiu povas kontentigi la bezonon de moderna scienco, ĝi estas neniu alia ol Budhismo."

Demando

Foje mi aŭdis, ke budhaj instruoj nomiĝas Meza Vojo. Kion signifas ĉi tiu termino?

Respondo

La Budho donis al sia Nobla Okera Vojo alian nomon, majjhima patipada, kiu signifas "la Mezan Vojon." Tio estas tre grava nomo, ĉar ĝi sugestas al ni, ke estas ne sufiĉe nur sekvi la vojon, sed ni devas sekvi ĝin en speciala maniero. Homoj povas esti rigidaj pri religiaj reguloj kaj praktikoj, kaj fine ili fariĝas vere fanatikaj. En Budhismo oni devas sekvi kaj praktiki la regulojn en ekvilibra kaj racia maniero, kiu evitas ekstremismon kaj eksceson. Antikvaj romanoj kutime diris pri "Modereco en ĉiuj aferoj" kaj budhanoj tute konsentas kun tio.

Demando

Mi legis, ke Budhismo nur estas speco de Hinduismo. Ĉu tio estas vera?

Respondo

Ne, tio ne estas vera. Budhismo kaj Hinduismo havas multe da komunaj etikaj ideoj. Ili uzas iom da komunaj terminoj kiel la vortojn karmo, samadio kaj nirvano, kaj ili ambaŭ originis el Hindio. Tio kaŭzas homan opinion, ke ambaŭ religioj estas samaj aŭ tre similaj. Sed kiam ni rigardas tra la eksteraj similecoj, ni vidas, ke ambaŭ religioj estas evidente malsamaj. Ekzemple hinduoj kredas je supernatura dio dum budhanoj ne. Unu el la ĉefaj instruoj de hinduisma socia filozofio estas la ideo pri kasto, kiun Budhismo firme kontraŭas. Puriga rito estas grava praktiko en Hinduismo, sed ĝi ne havas sian lokon en Budhismo. En budhismaj verkoj ofte estas priskriboj pri budhaj kritikoj kontraŭ la instruoj de bramanoj, la hinduismaj pastroj, kaj ankaŭ ili tre emis kritiki iujn el liaj ideoj. Tio ne okazus se Budhismo kaj Hinduismo estus samaj.

Demando

Sed la Budho vere kopiis de Hinduismo la ideon pri Karmo, ĉu ne?

Respondo

Hinduismo vere instruas doktrinon pri karmo kaj ankaŭ reenkarniĝo. Sed ĝiaj priskriboj pri ambaŭ instruoj estas tre malsamaj ol la budhismaj. Ekzemple Hinduismo diras, ke ni estas destinitaj de nia karmo dum Budhismo diras, ke nia karmo nur influas nin. Laŭ Hinduismo eterna animo aŭ atmo pasas de unu vivo al la alia dum Budhismo neas, ke ekzistas tia animo. Budhismo diras, ke ĝi estas konstante ŝanĝebla fluo de reestiĝinta mensa energio. Jen nur estas iom el multaj diferencoj inter ambaŭ religioj pri karmo kaj renaskiĝo. Sed eĉ se la instruoj de Budhismo kaj Hinduismo estus samaj, tio ne nepre signifas, ke la Budho senpripense kopiis la ideon de aliaj. Foje okazas, ke du homoj sendepende faris precize saman eltrovon. Eltrovo de evoluado estas bona ekzemplo. En la jaro 1858, ĵus antaŭ ol eldoni sian faman libron La Origino de la Specoj, Ĉarles Darwin trovis, ke alia viro, Alfred Ressell Vallace, jam elpensis la ideon de evoluado kiel li faris. Darwin kaj Wallace ne kopiis la ideon unu de la alia, sed per sia aparta studado pri la sama fenomeno ili ekhavis la saman konkludon pri tio. Do eĉ se hinduisma kaj budhisma ideoj pri karmo kaj renaskiĝo estus samaj, kiuj fakte estas malsamaj, tio ne estas nepra pruvo pri la kopiado. La vero estas, ke per enrigardo disvolvita en siaj meditadoj, hinduismaj sanktuloj akiris malklaran ideon pri la karmo kaj renaskiĝo, kiujn la Budho poste eksplikis pli perfekte kaj precize.

2.Bazaj konceptoj pri Budhismo

Demando

Kio estas la ĉefaj instruoj de la Budho?

Respondo

Ĉiuj instruoj de la Budho centriĝas al la Kvar Noblaj Veroj ĝuste kiel la ringo kaj spokoj de rado centriĝas al la aksingo. La Kvar Noblaj Veroj nomiĝas "Kvar" ĉar ili estas kvar. Ili nomiĝas "Noblaj" ĉar ili nobligas tiujn, kiuj komprenas ilin. Ili nomiĝas "Veroj" ĉar konforme al la realo, ili estas veroj.

Demando

Kio estas la Unua Nobla Vero?

Respondo

La Unua Nobla Vero estas, ke vivo estas sufera. Vivi estas suferi. Estas ne eble vivi kun sperto de neniu doloro aŭ malĝojo. Ni devas elteni fizikajn suferojn kiel malsanon, vundiĝon, laciĝon, maljuniĝon kaj poste morton. Ni ankaŭ devas elteni psikajn suferojn kiel solecon, ĉagrenon, timon, embarasiĝon, malesperon, koleron, ktp.

Demando

Ĉu tio ne estas iom pesimisma?

Respondo

La vortaro difinas pesimismon kiel ''la kutiman penson, ke ĉiuj okazaĵoj estos malbonaj." aŭ "la kredon, ke malbono estas pli potenca ol bono." Budhismo instruas neniun el tiuj ideoj kaj nek neas, ke feliĉo ekzistas. Ĝi nur simple diras, ke en nia vivo ni spertas suferojn fizikajn kaj psikajn. Tio estas deklaro tiel vera kaj evidenta, ke neniu povas nei. Budhismo komenciĝas per la sperto, nerefutebla fakto kaj ankaŭ afero, kiun ni ĉiuj bone scias, iam spertis kaj deziras eviti. Do Budhismo komenciĝas per rekta irado al la kerno, pri kiu ĉiuj homoj zorgas: sufero kaj kiel eviti la suferon.

Demando

Kio estas la Dua Nobla Vero?

Respondo

La Dua Nobla Vero estas, ke avido kaŭzas ĉiajn suferojn. Kiam ni esploras psikan suferon, ni povas facile eltrovi, kiel avido kaŭzas ĝin. Kiam ni deziras ion sed ne povas akiri ĝin, ni sentas malesperon kaj ĉagrenon. Kiam ni esperas, ke iu plenumu nian deziron, sed li ne tiel agas, ni sentas malesperon kaj koleron. Kiam ni deziras, ke aliuloj ŝatu nin, sed ili ne tiel faras, ni sentas korsuferon. Eĉ kiam ni deziras ion kaj vere povas akiri ĝin, tio ankaŭ ne ofte kondukas feliĉon al ni, ĉar post nelonge ni perdos intereson, sentos enuecon pri ĝi kaj ekdeziros alian. Do se ni diras simple, la Dua Nobla Vero instruas, ke akiro de via deziraĵo ne povas garantii vian feliĉon. Anstataŭ konstante klopodi por akiri vian deziraĵon, provu modifi vian avidon. Avido forrabas de ni kontentecon kaj feliĉon.

Demando

Sed kiel deziro kaj avido kondukas al fizika sufero?

Respondo

Dumvivaj deziro kaj avido por ĉi tio kaj tio, kaj precipe avido al konstanta ekzisteco kreas potencan energion, kiu kaŭzas al individuo renaskiĝon. Kiam ni renaskiĝas, ni havas korpon. Kiel mi diris antaŭe, la korpo estas sentema al vundiĝo kaj malsano; ĝi povas elĉerpiĝi pro laboro; ĝi maljuniĝas kaj fine mortas. Tiel avido kondukas al ni fizikan suferon ĉar ĝi kaŭzas al ni renaskiĝon.

Demando

Ĉio tio estas tre bona, sed se ni vere tute ĉesigus deziron, ni nenion akirus aŭ atingus.

Respondo

Vere. Sed laŭ diroj de la Budho, kiam al ni suferon kaŭzas niaj deziro, avido, konstanta malkontenteco pri nia havaĵo kaj konstanta sopiro al pliaj, ni devas ĉesigi ilin. Li volis, ke ni distingu kion ni bezonas kaj kion ni deziras, kaj ke ni strebu por la bezono sed modifu la deziron. Li instruis al ni, ke nia bezono estas kontentigebla, sed nia deziro estas senfina kiel senfundaĵo. Ni devas labori por nia bezono esenca, fundamenta kaj plenumebla, sed iom post iom malpliigi la dezirojn super la bezono. Kio estas la celo de nia vivo, akiro aŭ feliĉo kaj kontenteco? Demando : Vi parolis pri la renaskiĝo, sed ĉu estas pruvo, ke tio vere okazas?

Respondo

Estas abundaj pruvoj, ke tio vere okazas, sed ni esploros tion pli detale iom poste.

Demando

Kio estas la Tria Nobla Vero?

Respondo

La Tria Nobla Vero estas, ke sufero estas forigebla kaj feliĉo atingebla. Eble ĝi estas la plej grava el la Kvar Noblaj Veroj, ĉar en ĝi la Budho garantiis al ni, ke veraj feliĉo kaj kontenteco estas haveblaj. Ni fariĝas feliĉaj kaj liberaj kiam ni rezignas senutilan avidon kaj lernas pace vivi ĉiutage, ĝuante la spertojn prezentitajn de nia vivo sen ĝeninda volo, kaj pacience elportante malfacilaĵojn en nia vivo sen timo, malamo kaj kolero. Tiam ni fariĝas feliĉa kaj libera. Tiel, ni povas vivi perfekte. Ĉar ni ne plu estas obseditaj de kontentigo al niaj propraj egoismaj deziroj, ni trovas, ke ni havas sufiĉan tempon por helpi aliulojn plenumi ties bezonojn. Tiu stato estas nomata Nirvano. Demando : Kio aŭ kie estas Nirvano?

Respondo

Ĝi estas dimensio, kiu transcendas tempon kaj spacon, do estas malfacile por ni priparoli kaj eĉ pripensi ĝin. Vortoj kaj pensoj taŭgas nur por priskribi dimension de tempo kaj spaco. Sed ĉar Nirvano transcendas tempon, estas nek moviĝo, nek malakordo, nek maljuniĝo kaj nek morto. Do Nirvano estas eterna. Ĉar Nirvano transcendas spacon, ne estas kaŭzo, limo, memo kaj koncepto pri memo. Do ĝi estas senlima. La Budho ankaŭ certigis al ni, ke Nirvano estas sperto de granda feliĉo. Li diris: "Nirvano estas la plej supera feliĉo." Dp.204

Demando

Sed ĉu estas pruvo, ke tia dimensio ekzistas?

Respondo

Ne, ne estas tiu pruvo. Sed ĝia ekzisto estas deduktebla. Se estas dimensio, kie funkcias tempo kaj spaco, kaj fakte tia dimensio estas la mondo, kiun ni spertas, ni povas dedukti, ke estas dimensio, kie ne funkcias tempo kaj spaco. Tio estas Nirvano. Krome, eĉ se ni ne povas pruvi la ekziston de Nirvano, ni havas budhan instruon, ke ĝi ekzistas. Li diris al ni: "Ekzistas Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiĝo. Se ne ekzistus tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiĝo, ne estus liberiĝo el tio naskiĝinta, fariĝinta, farita kaj komponita. Sed ĉar estas tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiĝo, do ni scias, ke ekzistas liberiĝo el tiu naskiĝo, fariĝo, fariteco kaj komponiĝo." Ud, 80 Ni scios pri ĝi tuj kiam ni atingos ĝin. Ni devas daŭre praktiki ĝis tiam.

Demando

Se trajto de Nirvano estas manko de deziro kaj avido, kiel ni povas atingi ĝin per deziro atingi ĝin?

Respondo

Same kiel atingi iun ajn celon, oni devas koncentri siajn penadon kaj energion por atingi Nirvanon. Tamen frue aŭ malfrue kiam via kompreno profundiĝas, vi ekkomprenas, ke Nirvano estas stato de sendeziro kaj kompletaj scio, kontenteco kaj perfekteco anstataŭ ekstera afero, kiun vi povas "akiri". Kiam vi komprenas tion, via deziro malpliiĝas kaj fine ĉesas. Tiam vi jam atingas Nirvanon.

Demando

Kio estas la Kvara Nobla Vero?

Respondo

La Kvara Nobla Vero estas la vojo kondukanta al forigo de sufero. La vojo nomiĝas la Nobla Okera Vojo, kiu konsistas el Perfekta Kompreno, Perfekta Penso, Perfekta Parolo, Perfekta Konduto, Perfekta Vivrimedo, Perfekta Strebo, Perfekta Atentemo kaj Perfekta Koncentriĝo. Budhana praktikado konsistas el praktikoj al tiuj ok aferoj ĝis ili fariĝas perfektaj. Vi rimarkos, ke la ŝtupoj pri la Nobla Okera Vojo kovras ĉiujn aspektojn de vivo: intelektan, etikan, socian, ekonomian kaj psikan, kaj entenas ĉion, kion oni bezonas por havigi al si bonan vivon kaj spiritan disvolviĝon.

3.Budhismo kaj la ideo pri la Dio

Demando

Ĉu vi budhanoj kredas je dio?

Respondo

Ne, ni ne kredas je dio. Estas kelkaj kialoj pri tio. Kiel modernaj sociologoj kaj psikologoj, la Budho vidis, ke multaj ideoj de religioj kaj precipe la ideo pri dio havas sian originon en maltrankvileco kaj timo. La Budho diris: "Regite de timo, homoj iras al sanktaj montoj, sanktaj boskoj, sanktaj arboj kaj altaroj." DP I88 Primitivuloj sin trovis en danĝera kaj malfavora mondo. Ilin konstante akompanis timoj pri sovaĝaj bestoj, pri neebleco trovi sufiĉan manĝaĵon, pri damaĝo aŭ malsano, kaj ankaŭ pri naturaj fenomenoj kiel tondro, fulmo kaj vulkanoj. Pro manko de sekureco, ili kreis la ideon pri dioj por doni al si komforton en bonaj tempoj, kuraĝon en danĝeraj tempoj kaj konsolon kiam la aferoj iras malbone. Ĝis nun vi rimarkos, ke homoj estas ofte pli kredemaj en krizaj tempoj. Vi aŭdos ilian diron, ke la kredo je dio aŭ dioj donas al ili forton, kiun ili bezonas en sia vivo. Ili ofte eksplikas, ke ili kredas je speciala dio, ĉar ili preĝis en tempo de bezono kaj iliaj deziroj estis realigitaj. Ĉio ĉi ŝajne subtenas la instruon de la Budho, ke la ideo pri dio estas reago al timo kaj deprimiteco. La Budho instruis, ke ni strebu por kompreni niajn timojn, malpliigi niajn avidojn kaj akcepti trankvile kaj kuraĝe la aferojn, kiujn ni ne povas ŝanĝi. La Budho anstataŭigis timon per racia kompreno anstataŭ per senracia kredo. La dua kialo, ke la Budho ne kredis je dio estas, ke ne ekzistas multaj atestoj por subteni tian ideon. Estas sennombraj religioj kaj ili ĉiuj pretendas, ke nur ili havas la instruon de dio en sia sankta libro, nur ili komprenas la naturon de dio kaj ekzistas nur ilia propra dio anstataŭ tiuj de aliaj religioj. Iuj deklaras, ke dio estas vira; iuj deklaras, ke dio estas virina kaj iuj deklaras, ke dio estas neŭtra. Iuj deklaras, ke dio estas unuopa, kaj aliaj deklaras, ke dio estas triopa, kun tri naturo. Ili ĉiuj estas kontentaj, ke troviĝas sufiĉe da atesto por pruvi la ekziston de la dio adorata de ili sed ili mokas la ateston uzatan de aliaj religioj por pruvi la ekziston de aliaj dioj. Estas mirinde, ke malgraŭ tiel multe da malsamaj religioj uzas tiel multan inteligentecon en tiel multaj centjaroj por pruvi la ekzistecon de siaj dioj, tamen pri tiuj estaĵoj ankoraŭ mankas reala, konkreta, materiala aŭ nerefutebla atesto. Ili eĉ ne povas konsenti inter si mem, kia estas la dio, kiun ili adoras. Budhanoj prokrastas la prijuĝojn ĝis aperos tia atesto. La tria kialo de la Budho ne kredi je dio estas, ke li sentas la kredon ne necesa. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ekspliki la originon de la universo. Sed scienco jam tre konvinke eksplikis, kiel la universo aperis sen prezenti la ideon pri dio. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ĝui feliĉan kaj signifoplenan vivon. Ni denove povas rimarki, ke tio ne estas vera. Sen mencii multajn budhanojn, estas milionoj da ateistoj kaj liberpensuloj, kiuj havas utilan, feliĉan kaj signifoplenan vivon sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke la kredo je dia potenco estas necesa ĉar la homaro estas malforta kaj ne havas forton por sin helpi. La atesto denove indikas kontraŭon. Ni ofte aŭdas pri homo, kiu venkis grandajn senkapablecojn kaj handikapecojn, gigantajn senesperojn kaj malfacilaĵojn per siaj internaj fortoj kaj propraj penoj sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke dio estas necesa por homa saviĝo. Sed tiu argumento nur estas bone konvinka se vi akceptas la teologian koncepton de saviĝo. Budhanoj ne akceptas tian koncepton. Baziĝinte sur sia propra sperto, la Budho vidis, ke ĉiu homo havas kapablon purigi sian menson, disvolvi senfinajn amon, kompatemon kaj perfektan komprenemon. Li turnis atenton de la ĉieloj al koro kaj kuraĝigis nin trovi solvon al niaj problemoj per nia memkompreno.

Demando

Sed se ne estas dioj, kiel aperis la universo?

Respondo

Ĉiuj religioj havas mitojn kaj rakontojn, kiuj provas respondi tiun ĉi demandon. En antikvaj tempoj tiaj mitoj estis konvenaj, sed en la 21-a jarcento, la tempo de fiziko, astronomio kaj geologio, tiajn mitojn jam anstataŭis sciencaj faktoj. Scienco jam klarigis la originon de la universo sen dependo de ideo pri dio.

Demando

Kion diris la Budho pri la origino de la universo?

Respondo

Estas tre interese, ke la budha eksplikado pri la universa origino tre proksimas al la vidpunkto de scienco. En la Aganna Sutro la Budho priskribis, ke la universo detruiĝis kaj denove estiĝis en la nuna formo dum longa periodo de sennombraj milionoj da jaroj. La unua vivo formiĝis sur la surfaco de akvo kaj denove disvolviĝis de simplaj organismoj al la komplikaj post sennombraj milionoj da jaroj. Li diris, ke ĉiuj tiuj procezoj iras pro naturaj kaŭzoj tute sen komenco aŭ fino.

Demando

Vi diris, ke troviĝas neniu atesto pri la ekzisto de dio, sed kiel okazis mirakloj?

Respondo

Multaj homoj kredas, ke mirakloj estas pruvoj de ekzisto de dio. Ni aŭdis senrespondecajn deklarojn, ke resaniĝo okazas, sed ni neniam havis rektan ateston de medicina oficejo aŭ kuracejo. Ni aŭdis nerektan raporton, ke iu mirakle saviĝis el fatalaĵo, sed ni neniam akiris propraokulan ateston pri tio, kio eble okazis. Ni aŭdis la onidiron, ke preĝo fortigis malsanan korpon aŭ astrofiitan kruron, sed ni neniam vidis X-radiojn aŭ ricevis komenton de kuracistoj aŭ flegistoj. Senprudentaj deklaroj, nerektaj raportoj kaj onidiroj ne estas anstataŭo de rigora atesto, kaj rigora atesto pri mirakloj estas tre rara. Ĉiuokaze, iam okazis aferoj neklarigeblaj kaj neatenditaj. Sed nia nekapableco ekspliki tiajn aferojn ne povas pruvi la ekziston de dioj. Tio nur pruvas, ke niaj scioj estas ankoraŭ ne perfektaj. Antaŭ disvolviĝo de moderna medicino, kiam homoj ne sciis kio kaŭzas malsanon, ili kredis, ke dio aŭ dioj donas malsanon kiel punon. Nun ni scias bone, kio kaŭzas tiujn aferojn. Do kiam ni estas malsanaj, ni prenas medicinaĵon. En la tempo kiam niaj scioj pri la mondo estos pli kompletaj, ni komprenos, kio kaŭzas la neklarigeblan fenomenon, kiel ni komprenas nun, kio kaŭzas malsanon. Demando:Sed tiel multe da homoj kredas je iom da formo de dio, do ĝi devas esti vera.

Respondo

Ne. Iam antaŭe ĉiuj homoj kredis, ke la mondo estas ebena, sed ili ĉiuj eraris. La sumo de homoj, kiuj kredas ideon, ne estas mezuro de vereco aŭ malvereco de tiu ĉi ideo. Observi la faktojn kaj ekzameni la atestojn estas la nura metodo por certigi, ĉu la ideo estas vera aŭ ne.

Demando

Iuj homoj diras, ke ĉie estas la atesto pri la Dio. Ili diras, ke ĉiuj beleco de naturo kaj komplekseco de homa korpo estas pruvoj de plialta intelekto kaj bonkora kreinto.

Respondo

Malfortune la ideo rompiĝas tuj kiam oni rigardas al la alia flanko de naturo, kie estas lepraj bakterioj, kanceraj ĉeloj, parazitaj vermoj, sangsuĉaj insektoj kaj pestaj ratoj. Kiel la estaĵo de plialta intelekto povus projekti la aferojn, kiuj kaŭzas tiel multe da mizeroj kaj suferoj? Do haltu por konsideri, kiom da homoj mortas aŭ vundiĝas en tertremoj, malsekecoj, inundoj kaj cunamoj. Se vere ekzistus bonkora estaĵo, kial li kreus tiajn aferojn aŭ lasus ilin okazi?

Demando

Se mi fariĝus budhano, mi estus soleca en la universo. Homoj, kiuj kredas je ia dio, ĉiam povas peti de li helpon kaj protekton kiam ili havas krizon. Mi opinias, ke tio estas kredo pli konsola.

Respondo

Homoj, kiuj kredas je dio, pensas, ke dio helpas kaj protektas ilin. Sed fakte ne, ĉar ne ekzistas dio. La konsolo kaj fido eble sentitaj de ili venis de iliaj kredo, menso, sed de nenio, kion dio faris por ili. Ne estas atesto, ke homoj kredantaj je dio havas plimalmulte da akcidentoj, vivas pli longe, suferas malpli multe da kancero, faras plibone en ekzamenoj kaj estas pli riĉaj aŭ malsamaj de homoj sen kredo je dio. Giganta jeto povas porti 600 pasaĝerojn. Se jeto hazarde kraŝas, mortas ĉiuj 600 homoj, ĉu kredantoj de dio aŭ ne. Kiam okazis cunamo en 2004, 230000 homoj mortis pro tio, kaj el la viktimoj estis kristanoj, islamanoj, hinduoj kaj aliaj, kiuj kredas je dio, kaj ankaŭ budhanoj, kiuj ne kredas je dio. Ĉiuj el ni havas psikologian rimedon kaj inteligentecon por trakti malfacilojn en la vivo. Ni devas klopodi disvolvi kaj plifortigi tiujn rimedojn anstataŭ dependi de plezurigaj sed ne trovitaj kredoj.

Demando

Do se vi budhanoj ne kredas je dioj, je kio vi kredas?

Respondo

Ni ne kredas je dio ĉar ni kredas je homo. Ni kredas, ke ĉiu homo estas valora kaj grava, ke ĉiuj havas sian latentan povon por disvolviĝi en budhon, la homan perfektan. Ni kredas, ke homoj povas forigi la sensciecon kaj senraciecon, kaj vidi la veron de aferoj. Ni kredas, ke malamo, kolero, malico kaj ĵaluzo povas anstataŭiĝi per amo, pacienco, malavareco kaj bonkoreco. Ni kredas, ke ĉio estas en la mano de ĉiuj homoj se ili klopodas per gvido kaj subteno de budhanaj samideanoj kaj laŭ inspiro de budha ekzemplo. Kiel diris la Budho: "Neniu savas nin krom ni mem, Neniu povas kaj devas tion fari. Ni mem devas iri la vojon, Sed la Budho klare montris ĝin." DP. I65

4.La kvin maksimoj

Demando

Aliaj religioj akiris ideon pri ĝusteco kaj eraro el la ordonoj de dio aŭ dioj. Vi budhanoj ne kredas je dio, do kiel vi scias, kio estas ĝusta kaj erara?

Respondo

Malbonaj estas ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj el avido, malamo kaj iluzio, kaj kondukantaj nin for de nirvano. Bonaj estas ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj el malavido, amo kaj saĝo, kaj helpantaj nin purigi la vojon al nirvano. En di-centraj religioj vi bezonas agi laŭ ordono por scii, kio estas ĝusta kaj erara, sed en hom-centra religio kiel Budhismo vi devas disvolvi viajn profundajn memkonscion kaj memkomprenon por scii, kio estas ĝusta kaj erara. Etikoj baziĝintaj sur kompreno estas ĉiam pli fortaj ol obeado al ordono. Do por scii, kio estas ĝusta kaj erara, budhanoj atentas pri tri aferoj: intenco de ago, kaj respektivaj efikoj kaŭzitaj de la ago al ni mem kaj al aliuloj. Se la intenco estas bona, el malavido, amo kaj saĝo, kaj helpas nin mem esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj, kaj helpas aliulojn esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj, niaj kondutoj kaj agoj estas bonaj, noblaj kaj moralaj. Kompreneble, estas multaj diferencoj en tio. Iam mi agas kun plej bona intenco, sed ĝi profitigas nek min mem nek aliulojn. Iam miaj intencoj estas malproksimaj de bono, tamen mia ago helpas aliulojn. Iam mi agas kun bona intenco, sed mia ago helpas nur al mi, kaj eble kaŭzas suferon al aliuloj. En tia okazo, miaj agoj estas miksaĵoj bona kaj ne tiel bona laŭ diro de la Budho. Kiam la intenco estas malbona kaj la ago helpas nek min mem nek la aliajn, la konduto estas malbona. Kaj kiam mia intenco estas bona kaj mia ago profitigas ambaŭ min mem kaj aliulojn, tiam la konduto estas tute bona.

Demando

Ĉu Budhismo havas kodon de moralo?

Respondo

Jes, la Kvin Maksimoj estas la fundamentoj de budhisma moralo. La unua maksimo estas nek mortigi nek damaĝi vivestaĵojn; la dua estas ne ŝteli; la tria estas ne fari seksan miskonduton; la kvara estas ne mensogi kaj la kvina estas ne preni alkoholaĵon kaj narkotaĵojn.

Demando

Sed iam estas certe bone mortigi malsano-disvastigajn insektojn, aŭ iun, kiu tuj mortigos vin.

Respondo

Eble tio estus bona por vi, sed kio okazus al la insekto aŭ homo mortigita? Ili ankaŭ deziras vivi kiel vi mem. Kiam vi decidas mortigi insekton disvastigantan malsanon, via intenco eble estas miksaĵo de memzorgo (bona) kaj abomeno (malbona). La ago profitigos vin mem (bona), sed evidente ne profitigos tiun vivestaĵon (malbona). Do iam mortigo eble estas necesa, sed tio neniam estas tute bona.

Demando

Vi budhanoj tro zorgas pri formikoj kaj insektoj.

Respondo

Budhanoj strebas por disvolvi kompatemon ampleksan kaj sendistingan. Ni rigardas la mondon kiel unuecan tuton, kie ĉiu afero aŭ vivestaĵo havas siajn pozicion kaj funkcion. Ni kredas, ke ni devas esti tre atentemaj antaŭ ol detrui aŭ malutiligi la delikatan ekvilibron de la naturo. La naturo jam kontraŭstaris tie, kie oni emfazis ekspluati la naturon ĝisplene, suĉi la lastan sukon el ĝi, remeti neniom al ĝi, konkeri kaj subigi ĝin. Aero veneniĝas; riveroj poluciiĝas kaj sekiĝas; multegaj specoj de bestoj kaj vegetaĵoj proksimiĝas al malapero kaj montdeklivoj dezertiĝas kaj eroziiĝas. Eĉ klimato ŝanĝiĝas. Se oni ne tiel haste farus ekspluatadon, detruadon kaj mortigadon, tiu terura situacio eble ne okazus. Ni ĉiuj devas strebe disvolvi pli da respekto al ĉiuj vivestaĵoj. Kaj tio estas la instruo de la unua maksimo.

Demando

Kion Budhismo diras pri abortigo?

Respondo

Laŭ diro de la Budho vivo komenciĝas je koncipiĝo aŭ iom poste, do abortigi feton estas mortigi vivon.

Demando

Se virino estas perfortita aŭ se ŝi scias, ke ŝia infano estos misforma, ĉu ne estas pli bone ĉesigi la gravedecon?

Respondo

Infano embriiĝinta pro konsekvenco de seksatenco same rajtas vivi kaj ĝui amon kiel ĉiuj aliaj infanoj. Tiu ne devas esti mortigita simple pro tio, ke la biologia patro faris krimon. Naski infanon misforman aŭ mense malsanan estas terura ŝoko por gepatroj, tamen se estas bone abortigi feton kiel tian, kial ne mortigi infanojn aŭ plenkreskulojn misformajn aŭ kriplajn? Eble estus situacioj, en kiuj abortigo estas plej humana alternativo, kiel ekzemple, por savi vivon de la patrino. Sed mi diras honeste, ke plej da abortigoj okazas simple pro tio, ke la gravediĝo estas maloportuna, embarasa, aŭ ke la gepatroj volas havi infanon nur poste. Al budhanoj, tio ŝajne estas malbonaj motivoj por detrui vivon.

Demando

Se iu memmortigis, ĉu li rompis la unuan maksimon?

Respondo

Kiam iu mortigas alian, eble li faras tion pro timo, kolero, furiozeco, avido aŭ aliaj negativaj emocioj. Kiam iu mortigas sin mem, eble tiu tion faras pro tre similaj kaŭzoj, aŭ pro aliaj negativaj emocioj kiaj malesperiĝo kaj afliktiĝo. Mortigo estas la konsekvenco de negativaj emocioj al la aliaj vivoj, dum memmortigo estas la konsekvenco de negativaj emocioj al la propra vivo, do tio kontraŭas maksimon. Sed la homojn, kiuj kontemplas memmortigon aŭ intencas memmortigi, ne bezonas sciigon, ke iliaj agoj estas eraraj. Ili bezonas niajn subtenon kaj komprenon. Ni devas komprenigi al ili, ke memmortigo estas daŭrigo de la problemo kaj subiĝo al ĝi, sed ne solvo al ĝi.

Demando

Diru al mi pri la dua maksimo.

Respondo

Kiam ni observas tiun ĉi maksimon, ni garantias, ke ni prenu nenion el alies posedaĵoj. La dua maksimo estas por nin deteni de nia avido kaj por respekti alies posedaĵon.

Demando

La tria maksimo diras, ke ni devas nin deteni de seksa miskonduto. Kio estas seksa miskonduto?

Respondo

Se ni uzas trompon, ĉantaĝon aŭ forton por igi iun seksumi kun ni, tion oni nomas seksa miskonduto. Adulto ankaŭ estas formo de seksa miskonduto, ĉar kiam ni geedziĝas, ni promesas al niaj edzoj aŭ edzinoj, ke ni estos fidelaj al ili. Kiam ni adultas, ni rompas la promeson kaj perfidas ilian fidon. Seksa konduto devas esti esprimo de amo kaj intimeco inter du homoj, kaj kiam ĝi okazas, ĝi kontribuas al niaj bonfartoj mensa kaj emocia.

Demando

Ĉu seksumado antaŭ la geedziĝo estas speco de seksa miskonduto?

Respondo

Ne, nur se troviĝas amo kaj reciproka konsento inter du koncernaj homoj. Sed oni ne devas forgesi, ke la biologia funkcio de seksumado estas generado, kaj se gravediĝas needziniĝinta virino, okazas multe da problemoj. Multaj maturaj kaj pensemaj homoj opinias, ke estas pli bone sin deteni de seksumado antaŭ la geedziĝo.

Demando

se edziĝinta viro adultis je needziniĝinta virino, li rompis la trian maksimon. Sed kio okazis al ŝi? Ĉu ŝi rompis la maksimon?

Respondo

La cefa afero, kiu decidas, ĉu konduto estas bona aŭ malbona estas homa intenco (cetana). Se la virino ne sciis, ke la viro estas edziĝinta, ŝi ne rompis la maksimon. Se ŝi suspektis, ke la viro edziĝis, sed decidis ne demandi lin por ke ŝi estu neniam certa kaj tiel evitu la respondecon, eble ŝi ne rompis la precepton, sed kondutis en ia malbona fido kaj faris iom da negativa karmo por si mem. Kiel mi diris antaŭe, ne ĉiu ago estas 100% bona aŭ 100% malbona. Multaj aferoj faritaj de ni estas miksaĵo de bono, malbono kaj neŭtralo kaj rezultas miksajn karmojn. Ni devas ĉiam klopode konduti kun senkaŝemo, honesteco kaj sincereco.

Demando

Kion Budhismo diras pri naskolimigo?

Respondo

Iuj religioj instruas, ke seksa konduto pro ĉiu ajn kaŭzo krom generado estas malmorala, tiel ili opinias, ke ĉiuj formoj de naskolimigo estas eraraj. Budhismo agnoskas, ke seksa konduto havas kelkajn celojn, kiel ekzemple, generadon, amuziĝon, esprimon de amo kaj intimeco inter du homoj, k.t.p. Tiuokaze ĝi opinias, ke ĉiuj formoj de naskolimigo krom abortigo estas ĝustaj. Fakte Budhismo povus diri, ke en la mondo, kie loĝantara eksplodo jam fariĝis la ĉefa problemo, naskolimigo vere estas bona metodo.

Demando

Sed kio estas pri la kvara maksimo? Ĉu eblas vivi sen mensogo?

Respondo

Se oni vere ne povas komerci aŭ vivi en socio sen mensogo, ŝanĝiĝon bezonas tia abomeninda kaj korupta stato. Budhano estas tiu, kiu klopodas fari ion praktikan pri la problemo per strebo esti pli fidinda kaj honesta.

Demando

Ĉu vi dirus veron aŭ mensogon se timigita viro kurus preter vi kiam vi sidus en parko, kaj post kelkaj minutoj alia viro kurus al vi kun tranĉilo kaj demandus, ĉu vi vidis per kiu vojo la unua viro forkuris?

Respondo

Se mi havus bonan kaŭzon por suspekti, ke la dua viro grave malutilos al la unua, mi senhezite mensogus kiel budhano inteligenta kaj zorgema. Ni diris antaŭe, ke la intenco estas unu el la faktoroj determini, ĉu la ago estas bona aŭ ne. La intenco savi vivon estas multoble pli pozitiva ol negativa mensogo en cirkonstancoj kiel tio. Se mensogo, drinkado aŭ eĉ ŝtelado signifus, ke mi savus vivon, mi devus tion fari. Mi ĉiam povas kompensi pro rompo al tiuj maksimoj, sed mi neniam povas revivigi tiun, kiu perdis la vivon. Sed, kiel mi diris antaŭe, ne prenu tion kiel pretekston rompi maksimojn en oportuna tempo. La maksimojn ni devas observi kun granda zorgo kaj nur ignori en tre ekstremaj okazoj.

Demando

La kvina maksimo diras, ke ni devas deteni nin de alkoholaĵo kaj toksoj. Kial?

Respondo

Oni ne drinkas nur por gustumi. Kiam ili drinkas solaj, ilia celo estas serĉi malstreĉiĝon, kaj kiam ili drinkas kune, la celo kutime estas serĉi konsolon. Eĉ malgranda kvanto da alkoholaĵo perturbas ilian konscion kaj konfuzas ilian singardemon. Se ili drinkas multe, la efiko estas detrua. Budhanoj diras, ke vi povas rompi ĉiujn aliajn maksimojn post kiam vi rompas la kvinan.

Demando

Sed drinketo ne vere rompas la maksimon, ĉu? Tio nur estas malgranda afero.

Respondo

Jes, tio estas nur malgranda afero. Sed se vi ne povas praktiki eĉ malgrandan aferon, viaj promeso kaj firmvolo estas ne tre fortaj, ĉu?

Demando

Ĉu fumado kontraŭas la kvinan maksimon?

Respondo

Fumado certe havas negativan efikon al korpo, sed ĝia efiko al menso estas tre malmulta. Oni povas fumi kaj ankoraŭ esti vigla, atenta kaj aplomba, do eble fumado estas ne konsilinda, tamen ĝi ne kontraŭas la maksimojn.

Demando

La kvin maksimoj estas negativaj. Ili diras al vi kion ne fari, sed ili ne diras al vi kion fari.

Respondo

La kvin maksimoj estas fundamentoj de budhisma moralo. Ili ne estas ĉio. Ni komencas nian praktikadon per kono pri nia negativa konduto kaj per strebo eviti ĝin. Tio estas la celo de la kvin maksimoj. Post kiam ni ne plu faras malbonan konduton, ni komencas fari la bonan. Ni prenu la kvaran maksimon kiel ekzemplon. La Budho diris, ke ni devas komenci per sindeteno de mensogo. Poste, ni povos paroli veron, paroli afable, milde kaj je konvena tempo. Li diris: "Rezigninte mensogon, li fariĝas parolanto de la vero, fidinda, ĝusta kaj dependebla. Li ne trompas la mondon. Rezigninte malican parolon li ne ripetas ĉitiean aŭdaĵon tie nek ripetas tiean aŭdaĵon ĉi tie por kaŭzi konflikton inter homoj. Li kunigas disiĝintojn kaj pliintimigas tiujn, kiuj jam estas amikoj. Harmonio estas lia ĝojo; harmonio estas lia plaĉo kaj harmonio estas lia amo. Tio estas la motivo de lia parolado. Post kiam li rezignas krudan paroladon, lia parolo estas ĝentila, neriproĉebla, plaĉa al oreloj, harmonia al koroj kaj ŝatataj de plej multe da homoj. Rezigninte senutilan babiladon, li parolas en konvena tempo, kio estas prava kaj trafa pri darmo kaj pri disciplino. Li parolas vortojn valorajn, rezoneblajn, precizajn, konvenajn kaj trafajn." M.I, I79

5.Renaskiĝo

Demando

De kie ni homoj venas kaj kien ni iras?

Respondo

Ekzistas tri probablaj respondoj al la demando. La kredantoj de dio aŭ dioj kutime deklaras, ke homoj ne ekzistas antaŭ ol ili estas kreitaj. Poste ili ekzistas per la volo de dio. Ili pasigas sian vivon kaj poste iras al la eterna paradizo aŭ infero laŭ siaj kredo kaj konduto dum sia vivo. Aliaj homoj kiel humanistoj kaj sciencistoj deklaras, ke individuo venas el embriiĝo pro naturaj kaŭzoj, vivas kaj poste mortas, ĉesas ekzisti. Budhismo akceptas neniun el tiuj eksplikoj. La unua deklaro kaŭzas multajn etikajn problemojn. Se bona dio vere kreas ĉiun el ni, estas malfacile ekspliki, kial tiel multaj homoj naskiĝas kun teruraj kriplaĵoj, aŭ kial tiel multaj infanoj estas abortigitaj antaŭ aŭ dum sia naskiĝo. Alia problemo pri la teista ekspliko ŝajnas maljusta, ke homoj devas suferi eternan doloron en la infero pro sia konduto dum nur 60 aŭ 70 jaroj en la homa mondo. Oni estas ne eterne suferinda pro siaj nekredo kaj malvirta vivo de 60 aŭ 70 jaroj. Same, bona konduto de 60 aŭ 70 jaroj estas tre malmulta elspezo por eterna feliĉo en la paradizo. La dua ekspliko estas pli bona ol la unua kaj havas multe pli da sciencaj provoj por sin subteni, tamen ĝi ankoraŭ lasas kelkajn gravajn demandojn ne responditaj. Kiamaniere la fenomeno tiel mirige kompleksa kiel homa konscio disvolviĝas dum nur naŭ monatoj ekde la simpla kuniĝo de spermatozoo kaj ovo? Kaj nun la parapsikologio estas konata branĉo de scienco, do la fenomeno kiel telepatio estas pli kaj pli malfacila por esti konforma al materialisma mensmodelo. Budhismo prezentas la plej kontentigan eksplikon pri tio, de kie homoj venas kaj kien ili iras. Kiam ni mortas, la menso kun ĉiuj tendencoj, preferoj, kapabloj kaj karakteroj disvolviĝintaj kaj kulturitaj en tiu ĉi vivo denove formiĝas en la fekundigita ovo. Tiel la individuo kreskas, renaskiĝas kaj disvolvas sian personecon kulturitan de mensaj karakteroj ambaŭ venintaj el la pasinta vivo kaj formiĝintaj kaj el la nova cirkonstanco. La personeco ŝanĝiĝas kaj estas modifita de la konscia strebo kaj kondiĉaj faktoroj kiel edukado, gepatra influo kaj socio. Post morto de la homo, la menso denove sin formas en nova fekundigita ovo. Tiu ĉi procezo de morto kaj reenkarniĝo daŭras ĝis la ĉeso de la kaŭzaj kondiĉoj, kiuj estas avido, malamo kaj iluzio. Kiam ĉesas la kaŭzaj kondiĉoj, anstataŭ reenkarniĝi, la menso atingas staton nomatan nirvano, kiu estas la plej supera atingo de Budhismo kaj celo de la vivo.

Demando

Kiel la menso iras de unu korpo al alia?

Respondo

Imagu, kiel funkcias radiaj ondoj. Radiaj ondoj estiĝas el energio je malsamaj frekvencoj anstataŭ el vortoj kaj muziko. Transsendite, ili pasas tra la spaco kaj estas ricevitaj de radioaparato, de kie ili disaŭdiĝas kiel vortoj kaj muziko. Tio similas al menso. Je morto de homo, la mensa energio sin movas tra la spaco kaj estas allogita kaj ricevita de fekundigita ovo. Dum kreskado de la embrio, ĝi centriĝas en la cerbo, de kie ĝi poste "disaŭdiĝas" kiel la nova personeco.

Demando

Ĉu tio ne estas la animo aŭ memo, kiu pasas de unu korpo al la alia kiam iu renaskiĝas?

Respondo

Laŭ la Budho ne. Fakte, li instruis, ke la kredo pri eterna animo aŭ memo estas iluzio kreita de egoo kaj ĝi poste akcelas la egoon. Kiam ni vidas, ke ne estas eterna memo, malaperas egoismo, narcisismo, orgojlo, kaj memcentreco. La individuo ne estas fortika roko, sed fluo.

Demando

Tio aŭdiĝas kontraŭdira. Se ne estas egoo, eble ankaŭ ne ekzistas identeco, kaj se ne ekzistas identeco, kiel ni povas diri, ke ni renaskiĝis?

Respondo

Ĝi similas al futbala teamo, kiu daŭras 95 jarojn. Dum la periodo centoj da ludantoj aliĝis al la teamo, ludis en la teamo por kvin aŭ dek jaroj, forlasis kaj estis anstataŭigitaj de aliaj ludantoj. Eĉ se neniu el la antaŭaj ludantoj ankoraŭ troviĝas aŭ eĉ vivas en la teamo, estas valide diri, ke la teamo ekzistas. Malgraŭ la senĉesa ŝanĝiĝo, la identeco estas rekonebla. La ludantoj estas malmolaj, nefluaj estaĵoj, sed el kio konsistas la identeco de la teamo? Ĝiaj nomo, memoraĵoj de la pasintaj atingoj, la sentoj, kiujn la ludantoj kaj subtenantoj havas al ĝi, la strategio de la unuo, kaj aliaj. identecoj ankaŭ estas samaj. Malgraŭ tio, ke ambaŭ korpo kaj menso senĉese ŝanĝiĝas, estas ankoraŭ valide diri, ke la renaskiĝinta persono estas kontinueco de la mortinta homo - ne pro tio, ke iu sensanĝa memo iras de unu al la alia, sed pro tio, ke la identeco persistas en memoroj, inklinoj, trajtoj, mensaj kutimoj, kaj psikologiaj tendencoj.

Demando

Bone, se ni ĉiuj vivis antaŭe, kial ni ne povas memori niajn antaŭajn vivojn?

Respondo

Iuj homoj povas memori siajn antaŭajn vivojn almenaŭ dum sia infaneco. Sed estas vere, ke plej multaj homoj ne povas tion fari. Estas kelkaj kaŭzoj pri tio. Eble la naŭ monatoj en la utero antaŭ la renaskiĝo forigas ĉiujn aŭ plej multajn memorojn. Eble la ŝoko de ĉiuj trudiĝintaj novaj sentoj ĉe la naskiĝo post naŭ monatoj forigas ĉiujn antaŭajn memorojn.

Demando

Ĉu oni ĉiam renaskiĝas kiel homo?

Respondo

Ne. Estas kelkaj statoj, en kiuj oni povas renaskiĝi. Iuj homoj renaskiĝas en ĉielo; iuj renaskiĝas en infero; iuj renaskiĝas kiel malsataj spiritoj kaj tiel plu. Ĉielo estas ne loko sed stato de ekzisto, kie oni havas subtilan korpon kaj la menso spertas ĉefe plezuron. Kiel ĉiuj laŭkondiĉaj statoj, ĉielo estas efemera, kaj kiam iu venas al sia fino, tiu renaskiĝas simile kiel homo. Same Infero estas ne loko, sed stato de ekzisto, kie oni havas subtilan korpon kaj la menso spertas ĉefe maltrankvilon kaj ĉagrenon. Stato de malsata spirito ankaŭ estas tiu de ekzisto, kie la korpo estas subtila kaj la menso senĉese suferas de avido kaj malkontenteco. Ĉielaj vivestaĵoj spertas ĉefe plezuron, inferaj vivestaĵoj kaj malsataj spiritoj spertas ĉefe doloron, tamen homoj kutime spertas miksaĵon de ambaŭ plezuro kaj doloro. Do la ĉefa diferenco inter la homa mondo kaj aliaj statoj de vivestaĵoj estas la korpa formo kaj kvalito de travivaĵo.

Demando

Kio decidas, kie ni renaskiĝos?

Respondo

Karmo estas la plej grava sed ne la ununura faktoro influanta, kie ni renaskiĝos kaj kian vivon ni havos. La vorto "karmo" signifas "agadon" kaj aludas la intencan aktivadon de niaj menso, parolo kaj korpo. Alivorte, nia nuna stato estiĝis multe pro tio, kiel ni pensis kaj kondutis en la estinteco. Same, niaj nunaj penso kaj konduto influas, kia ni estos en la estonteco. Ĝentila kaj amema homo inklinas renaskiĝi en ĉiela stato aŭ kiel homo, kiu ĉefe ĝuas plezurajn travivaĵojn. Homo maltrankvila, ĉagrena kaj ekstreme kruela inklinas renaskiĝi en infera stato aŭ kiel homo ĉefe travivanta malplezurojn. Homo, kiu disvolvas obsedantan avidon, ardajn dezirojn kaj brulajn ambiciojn neniam atingeblajn inklinas renaskiĝi kiel malsata spirito, aŭ kiel homo suferanta pro avido kaj deziro. Ĉiu mensa kutimo forte disvolviĝinta en tiu ĉi vivo simple daŭros en la sekva, do multaj homoj renaskiĝas kiel homoj.

Demando

Vi menciis inferon. Ne diru, ke vi budhanoj kredas je infero.

Respondo

Budhanoj ne kredas je infero se per infero vi diras pri loko, kien juĝanta dio ĵetas ĉiujn liajn nekredantojn por puni ilin eterne. Budhano diras, ke tia ideo nur estas produkto de malsana kaj venĝema menso. Budhismaj terminoj "niraya" Kaj "apaya" kutime estas tradukitaj kiel infero, tamen ili signifas "degeneradon" Kaj "perdon". Krome, kruela kaj egoisma homo kreas por si mensan staton kaj sperton, kiuj estas ĉefe negativaj. La Budho diras: "La malsaĝuloj diras, ke infero estas sub la maro. Sed mi diras, ke infero estas nomo pri dolora sento ."(S.IV, 206) Mi montros al vi ekzemplon. Paranojulo vidas danĝeron, komploton kaj perfidon ĉie kvankam troviĝas nenio el tio. Estas lia penso, kiu faras lin konstante suspekti, timi kaj maltrankviliĝi. Neniu juĝas kaj poste kondamnas lin al negativa ekzisto. Li kreis tion por si mem. Plue, tia homo ĉiam havas eblecon sin liberigi el sia negativa penso kaj tiel, laŭ budhismo, infero estas ne eterna. Ni ĉiam havas alian ŝancon.

Demando

Do ni ne estas destinitaj de nia karmo. Ni povas ŝanĝi ĝin.

Respondo

Jes, kompreneble ni povas. Tio estas tuta celo de budhismo. Jen kial unu el la ŝtupoj de la Nobla Okera Vojo estas perfekta klopodo. Ĝi dependas de nia sincereco kaj kiom da energio ni aplikas kaj kiom forta estas la kutimo. Sed estas vero, ke iuj homoj simple pasigas sian vivon sub la influo de siaj estintaj kutimoj sen klopodo ŝanĝi ilin, kaj fine fariĝas la viktimoj de tiuj malplezuraj rezultoj. Tiaj homoj daŭre suferos ĝis ili ŝanĝos siajn negativajn kutimojn. Ju pli longe restas la negativaj kutimoj, des pli malfacile por homoj ŝanĝi ilin. La budhanoj komprenas tion kaj utiligas ĉiujn okazojn por rompi la mensajn kutimojn, kiuj kondukas al malplezuraj rezultoj, kaj disvolvi la mensajn kutimojn kun plezuraj rezultoj. Meditado estas unu el la metodoj uzataj por modifi la mensan kutimon kiel paroladon aŭ sindetenon de parolado kaj agon aŭ sindetenon de ago laŭ certaj metodoj. La tuta budhana vivo estas sintrejnado por purigi kaj liberigi la menson. Ekzemple, se afableco kaj bonkoreco estis evidentaj partoj de via karaktero en via antaŭa vivo, tiaj tendencoj reaperis ankaŭ en via nuna vivo. Se ili estas iniciatitaj kaj disvolvitaj en tiu ĉi vivo, ili fariĝos eĉ des pli fortaj kaj evidentaj en la sekva vivo. Tio baziĝas sur simpla kaj evidenta fakto, ke longe estiĝintaj kutimaj tendencoj estas malfacile rompeblaj. Kiam vi estas pacienca kaj bonkora, vi malfacile incitiĝas de aliaj, vi ne havas rankoron, oni ŝatas vin kaj tiel viaj travivaĵoj kutime estas pli feliĉaj. Nun ni faru alian ekzemplon. Ni supozu, ke vi naskiĝis kun tendenco pacienca kaj bonkora pro viaj mensaj kutimoj en la pasinta vivo, sed en la nuna vivo, vi ignoras plifortigi kaj disvolvi tiajn tendencojn. Ili iom post iom malfortiĝos, malaperos kaj eble ne plu restos en via estonta vivo. Se pacienco kaj bonkoreco pli kaj pli malfortiĝos, eble malpacienco, kolero kaj kruelo kreskos kaj disvolviĝos en la nuna aŭ sekva vivo, kaj alkondukos ĉiujn malagrablajn travivaĵojn, kiujn tiuj sintenoj kreis. Ni prenu lastan ekzemplon. Ni supozu, ke pro viaj mensaj kutimoj de pasinta vivo, vi vivas en nuna tempo kun tendencoj malpacienca kaj kolerema, kaj vi konscias, ke tiaj kutimoj kaŭzos al vi malplezurojn. Se vi nur povas malfortigi tiajn tendencojn, ili reaperos en via sekva vivo, kie vi povos tute forigi ilin per iom pli granda klopodo kaj liberiĝi el iliaj malagrablaj efektivoj.

Demando

Ĉu budhismo instruas, ke estas libera volo?

Respondo

La Budho diris, ke estas tri falsaj vidpunktoj pri homa sperto. Ili estas, ke ĉio okazas hazarde, ke ĉio okazas pro la volo de supera dio kaj ke ĉio estas kaŭzita de pasinta karmo (Anguttara Nikaya 1173). Kiel ni diris antaŭe, nia karmo influas nin, sed ne determinas nin. Homa volo similas al rajdo de ĉevalo. Mi volas, ke la ĉevalo iri laŭ unu vojo je certa rapideco paŝa aŭ galopa, kaj ĝi havas sian propran ideon. Se mi havas sperton kaj memfidon, mi povas farigi al ĝi kion mi volas. Se la ĉevalo opinias, ke mi estas malforta aŭ sensperta, ĝi atentas ne pri mia volo kaj faras precize tion, kion ĝi volas. Plue, krom miaj voloj, la ĉevalo havas limitigitan kapablecon. Se mi volas ĝin iri 50 kilometrojn ĉiuhore, sed ĝi ne estas sufiĉe forta por iri tiel rapide, tio ne okazas malgraŭ kiom forte mi pelas kaj puŝas ĝin. Plezura rajdo sur ĉevalo konsistas el multaj faktoroj kaj tio estas sama kiel homa volo. Do vi povas diri, ke ni ne havas liberan volon. Kiel ĉiuj aliaj aferoj, nia volo estas limigita de kondiĉoj. Kompreneble, ju pli ni disvolvas nian volon, des pli da pacienco kaj persisteco ni havas, desplie ni povas ŝanĝiĝi en aktivaj metodoj. Tio estas la tuta celo de la Nobla Okera Vojo.

Demando

Ĉu estas eble en la sekva vivo kontakti homojn, kiujn vi jam konas en tiu ĉi vivo?

Respondo

Jes, certe. Iam estis maljuna sinjoro kaj lia edzino, kiuj geedziĝis por multaj jaroj kaj profunde amas unu la alian. Ili diris al la Budho, ke ili amas unu la alian kaj volas fari la samon ankaŭ en la sekva vivo. La budho respondis, ke se ilia intimeco estas forta, kaj se ili havas similajn nivelojn de fido, virto, genereco kaj komprenemo, tio povos okazi. Kiam du homoj renkontiĝas kaj tuj havas reciprokan intimecon, kiu disvolviĝas en senĉesan kaj profundan amikecon aŭ amon, budhanoj povas diri, ke eble ili havis intiman rilaton en la antaŭa vivo. Tio ankaŭ estas alia pozitiva aspekto de renaskiĝo, ke la rilato inter homoj povas daŭri post morto.

Demando

Vi jam parolis multe pri renaskiĝo, sed ĉu estas ajna atestaĵo, ke ni renaskiĝas post la morto?

Respondo

Ne nur troviĝas scienca atestaĵo subtenanta la budhisman kredon pri renaskiĝo, sed ĝi ankaŭ estas la nura postviva teorio, kiu havas pruvojn por sin subteni. Troviĝas ne peceto da atestaĵo por pruvi, ke ekzistas ĉielo kaj certe ankaŭ mankas atestaĵo pri neniiĝo ĉe la morto. Sed dum la lastaj 30 jaroj parapsikologoj jam pristudis raportojn, ke iuj homoj havis vivecajn memorojn pri siaj antaŭaj vivoj. Ekzemple en Anglio kvinjara knabino diris, ke ŝi povas rememori siajn "aliajn gepatrojn", kaj ŝi parolis vivece pri tio, kio aŭdiĝis kiel la okazaĵoj en la vivo de alia persono. Parapsikologoj vizitis ŝin kaj prezentis al ŝi centojn da demandoj, kiujn ŝi respondis. Ŝi diris, ke ŝi vivis en speciala vilaĝo verŝajne en Hispanio. Ŝi informis pri la nomo de la vilaĝo, la nomo de la strato, ĉe kiu ŝi loĝis, la nomoj de siaj najbaroj kaj detaloj pri tiama ĉiutaga vivo. Ŝi larmoplene rakontis, kiel ŝi estis trafita de aŭto kaj mortis pro la vundiĝo post du tagoj. Kiam oni esploris la detalojn, ili trovis, ke la okazaĵoj estis precizaj. En Hispanio troviĝis la vilaĝo kun la nomo menciita de la kvinjara knabino. Estis domo same kiel ŝia priskribo ĉe la strato, kiun ŝi menciis. Krome oni trovis, ke 23-jara virino vivanta en tiu domo mortis pro trafika akcidento antaŭ kvin jaroj. Kiel la kvinjara knabino vivanta en Anglio kaj neniam vizitinta Hispanion povas scii ĉiujn tiujn detalojn nun? Kaj certe tio ne estas la nura kazo de tiu speco. Profesoro Ian Stevenson de la Departemento pri Psikologio de Virginio-Universitato jam priskribis dekojn da similaj kazoj en siaj libroj. Li estis fidinda sciencisto. Lia 25-jara pristudado pri homoj, kiuj memoras siajn antaŭajn vivojn, estas forta pruvo por budhisma instruo pri renaskiĝo*. * legu "Twenty Cases Suggestive of Reincarnation and Cases of Reincarnation Type", University Press of Virginina, ĉarlotteville USA 1975.

Demando

Iuj eble dirus, ke la supozita kapablo rememori antaŭajn vivojn estas magio de diabloj.

Respondo

Vi ne povas simple ignori ĉion ne konforman al via kredo kiel magion de diabloj. Kiam oni prezentas objektivajn kaj konkretajn faktojn por subteni la ideon, vi devas uzi raciajn kaj logikajn argumentojn anstataŭ malracian kaj superstiĉan parolojn pri diabloj se vi volas kontraŭi ilin.

Demando

Ĉu vi povus diri, ke parolo pri renaskiĝo estas ankaŭ iom superstiĉa?

Respondo

La vortaro difinas "superstiĉon" kiel kredon, kiu baziĝas sur kombinaĵo de ideoj kiel en magio anstataŭ sur racio kaj fakto. Se vi povas montri al mi atenteman pristudon pri ekzisto de diabloj verkitaj de sciencistoj, mi agnoskos, ke kredo al diablo ne estas superstiĉo. Sed mi neniam aŭdis pristudojn pri diabloj. Sciencistoj simple ne volas okupiĝi pri esploro de tiaj aferoj, do mi diras, ke ne estas pruvo pri la ekzisto de diabloj. Sed ni jam vidis, ke estas atestaĵoj, kiuj sugestas, ke okazas renaskiĝo. Sed ni jam vidis, ke troviĝas atestaĵo pri la okazo de la renaskiĝo, ĝi ne povas esti superstiĉo.

Demando

Bone. Ĉu troviĝas sciencistoj, kiuj kredas pri renaskiĝo?

Respondo

Jes. Thomas Huxley, kiu respondecis pri la konduko de scienco al la brita lerneja sistemo en la 19-a jarcento, kaj kiu estis la unua sciencisto defendanta teoriojn de Darvino, kredis, ke reenkarniĝo estas treege kredinda ideo. En sia fama libro Evoluo kaj Etiko kaj aliaj eseoj (Evolution and Ethics and other Essays), li skribis: "En la doktrino de anima transmigrado, malgraŭ kio estis ĝia deveno, bramana kaj budhana konjektoj trovis facile atingeblan rimedon por konstrui kredindan ateston pri la vojo de la kosmo al homo... Tamen tiu ĉi pledo de atesto estas ne malpli kredinda ol aliaj; kaj neniu krom tre hastemaj pensuloj malakceptos ĝin kiel absurdaĵon. Same kiel la doktrino de evoluado, la doktrino de anima transmigrado havas siajn radikojn en la reala mondo; kaj ĝi povus postuli tian subtenon, ĉar oni la granda argumento de analogeco estas provizebla." Poste, Profesoro Gustaf Stromberg, la fama sveda astronomo, fizikisto kaj amiko de Einstein, ankaŭ trovis, ke la ideo de renaskiĝo estas tre interesa. Li skribis: "Diferencas la opinioj, ĉu homaj animoj povas reenkarniĝi en la mondo. En la jaro 1936 registaraj respondeculoj en Barato enketis kaj raportis tre interesan kazon. Delhia knabino nomata Shanti Devi povis precize rakonti pri sia antaŭa vivo ĉe Muttra, kiu estas malproksima de Delhi je kvincent mejloj. Ŝia antaŭa vivo finiĝis en unu jaro antaŭ ŝia "dua naskiĝo". Ŝi donis la nomojn de siaj edzo kaj infano, kaj diris pri siaj hejmo kaj vivhistorio. La prienketa komitato kondukis ŝin al siaj eksaj parencoj, kiuj konfirmis ĉiujn ŝiajn dirojn. Hindianoj opinias, ke la reenkarniĝoj estas ordinaraj aferoj; la miriga afero en tiu ĉi kazo estis la granda kvanto de faktoj, kiujn la knabino memoris. Oni povas rigardi tiun ĉi kaj similajn kazojn kiel pliajn pruvojn pri la teorio de la nedetruebleco de memoro." Profesoro Julian Huxley, la eminenta brita sciencisto, kiu estis Ĝenerala Direktoro de UNESKO, kredis, ke la ideo pri renaskiĝo tre akordas al sciencaj pensoj. Li skribis: "Troviĝas nenio kontraŭ la konstante supervivanta spirita individuo, kiu iamaniere elsendiĝas ĉe morto, simile al certa radia mesaĝo elsendita de radioaparato funkciigita per speciala maniero. Sed ni devas memori, ke la radia mesaĝo denove fariĝas mesaĝo nur kiam ĝi ekkontaktas ricevilon, la nova materiala strukturo. La spirita individuo neniam pensas aŭ sentas ĝis denova enkorpiĝo en iu maniero. Niaj personecoj tiel baziĝas sur la korpo, ke estas vere ne eble pensi pri supervivo de vera homa senso sen korpo... Mi povas pripensi, ke io eligita portas la saman rilaton al viroj kaj virinoj kiel radia mesaĝo al la transsenda aparato. Sed tiuokaze la mortintoj, ĝis nun kiel oni povas vidi, estas nenio krom tumultoj de malsamaj skemoj vagantaj tra la universo ĝis ili revenos al realeco de konscio per kontakto al io, kio povus funkcii kiel ricevilo por menso." Eĉ tre praktikaj kaj realismaj homoj kiel la usona industriisto Henry Ford trovis, ke la ideo pri renaskiĝo estas akceptebla. Ford interesiĝis pri la ideo de renaskiĝo ĉar malsame al la ideoj teisma kaj materialisma, la renaskiĝo donas al oni duan ŝancon por disvolviĝi. Henry Ford skribis : "Mi adoptis la teorion de reenkarniĝo kiam mi estis 26-jara. Religio donis al mi nenion trafan. Eĉ laboro ne povis doni al mi plenan kontentecon. Laboro estas vana se en sekva vivo ni ne povos utiligi la sperton, kiun ni akumulas en unu vivo. Kiam mi eltrovis reenkarniĝon, kvazaŭ mi trovus universan diagramon. Mi konsciis, ke estas ŝanco ellabori miajn ideojn. Tempo jam ne plu estas limigita. Mi jam ne plu estas sklavo de horloĝaj montriloj. Genio havas saman signifon de sperto. Iuj ŝajne opinias, ke ĝi estas inteligenteco kaj talento, sed ĝi estas frukto de longa sperto en multaj vivoj. Iuj animoj estas pli maljunaj ol la aliaj kaj sekve, ili scias pli multe... La eltrovo de reenkarniĝo trankviligas mian menson... Se vi volas konservi noton de ĉi tiu konversacio, skribu ĝin por ke ĝi trankviligu homajn mensojn. Mi volas komuniki al aliuloj la trankvilecon, kiun la profunda koncepto pri vivo donas al ni." Do la budhaj instruoj pri renaskiĝo vere havas iom da sciencaj bazoj. Ĝi estas logike konsekvenca kaj aktive respondas iom da gravaj demandoj pri homa destino. Sed ĝi ankaŭ konsolas nin. Laŭ la Budho, se vi ne atingos nirvanon en ĉi tiu vivo, vi havos ŝancon por plue klopodi en la sekva fojo. Se vi faras erarojn en ĉi tiu vivo, vi povos korekti vian konduton en la sekva vivo. Efektive vi povos lerni de viaj eraroj. Verŝajne en via sekva vivo vi povos fari la aferojn, kiujn vi ne povas fari aŭ atingi en ĉi tiu vivo. Kiel mirinda instruo!

Demando

Ĉio ĉi tio estas tre intelekte konvinka, tamen mi devas konfesi, ke mi ankoraŭ havas iom da dubo.

Respondo

Ne gravas. Budhismo ne estas la speco de religio, ke vi devas vin anigi kaj kredigi pri ĉio de ĝia instruo. Kio estas la punkto devigi vin kredi pri la aferoj, kiujn vi ne povas kredi? Vi ankaŭ rajtas praktiki tiujn aferojn, kiujn vi trovas helpaj, akcepti tiujn ideojn, kiujn vi komprenas kaj de kiuj profitas sen kredo pri renaskiĝo. Iam poste vi eble komprenos la veron de renaskiĝo.

6.Meditado

Demando

Kio estas meditado?

Respondo

Meditado estas konscia strebo por ŝanĝi la labormanieron de la menso. La Pali-vorto por meditado estas "bhavana", kiu signifas "kreskigi" aŭ "disvolvi".

Demando

Ĉu meditado estas grava?

Respondo

Jes, ĝi estas grava. Malgraŭ kiom ni deziras esti bonaj, se ni ne povas ŝanĝi la deziron, kiu faras nin agi laŭ nia antaŭa kutimo, la ŝanĝo estos malfacila. Ekzemple iu konscias, ke li estas malpacienca al sia edzino kaj li promesas al si mem: "Ekde nun mi ne plu estos tiel malpacienca." Sed post horo li krias al sia edzino senkonscie simpl e pro tio, ke malpacienco jam leviĝis sen lia konscio. Meditado helpas disvolvi konscion kaj energion necesajn por konverti la enradikiĝintajn mensajn kutimojn.

Demando

Mi aŭdis, ke meditado povas esti danĝera, ĉu vere?

Respondo

Ni bezonas salon por vivi. Sed se vi manĝus kilogramon da salo, ĝi eble mortigus vin. Vi bezonas aŭton, laborante en la moderna mondo, sed se vi stiras la aŭton ebriiĝinte aŭ ne sekvas la trafikajn regulojn, la aŭto fariĝos danĝera maŝino. Same, meditado estas esenca por niaj mensaj saneco kaj bonfarteco, sed se vi praktikas ĝin en erara maniero, ĝi povus kaŭzi problemojn. Iuj havas malsanojn kiel deprimon, senracian timon aŭ skizofrenion. Ili opinias, ke meditado estas rapida metodo por kuraci iliajn malsanojn, ili ekmeditas kaj iam iliaj malsanoj des pli graviĝas. Se vi suferas de tiaj malsanoj, vi devas serĉi profesian helpon unue kaj ekpraktiki meditadon post via resaniĝo. Iuj agas ekster sia kapablo. Ili praktikas meditadon, sed anstataŭ tion fari iom post iom kaj ŝtupon post ŝtupo, ili meditadas per tro multe da energio dum longa tempo kaj baldaŭ elĉerpiĝas. Sed eble la plej gravaj problemoj en meditado estas kaŭzitaj de "Kangurua Meditado". Iuj homoj iras al instruisto kaj praktikas lian meditan metodon por momento, poste ili legas ion en libro kaj decidas provi alian metodon. Post semajno fama instruisto pri meditado vizitas la urbon, do ili decidas kombini iom el liaj ideoj en sian praktikadon. Post nelonge ili senespere konfuziĝas. Estas eraro salti kiel kanguruo de unu instruisto al alia aŭ de unu medita metodo al alia. Sed se vi havas nenian severan mensan problemon, elektas meditadon, kaj praktikas ĝin prudente, tio estas unu el la plej bonaj aferoj, kiujn vi povas fari por vi mem.

Demando

Kiom da specoj de meditado ekzistas?

Respondo

La Budho instruis multajn malsamajn specojn de meditado, el kiuj ĉiu destinas por solvi specialan problemon aŭ disvolvi specialan psikologian staton. Sed du plej komunaj kaj utilaj meditadoj estas Atento al Spirado, "anapana sati" en la Pali-lingvo, kaj Ama Meditado, "meta bhavana" en la Pali-lingvo.

Demando

Se mi volas praktiki Atenton al Spirado, kiel mi agu?

Respondo

Vi devas sekvi tiujn facilajn ŝtupojn pri la loko, pozicio, praktiko kaj problemo. Unue trovu taŭgan lokon, eble ĉambron, kie estas ne tro brue kaj vi ne facile ĝeniĝas. Due, sidu en komforta pozicio. La bona maniero estas sidi kun viaj kruroj krucitaj, kapkuseno sub viaj sidvangoj, dorso rekta, manoj sur la kruroj kaj okuloj fermitaj. Krome vi ankaŭ povas sidi sur seĝo tenante vian dorson rekta tiom longe kiom vi povas. Poste sekvu la esencan praktikon. Kiam vi sidas kviete kun viaj okuloj fermitaj, koncentru vian atenton sur la movojn de enspirado kaj elspirado. Vi povas tion fari per nombrado de spiroj aŭ enrigardo al la leviĝo kaj malleviĝo de la ventro. Dum via praktikado iuj problemoj kaj malfacilaĵoj eble aperas. Vi eble sentas ĝenan jukon sur la korpo aŭ malkomfortecon en viaj genuoj. Se tio okazas, malstreĉu vian korpon senmove kaj daŭre tenu vian atenton fiksita al la spirado. Vi eble havas multajn senordajn pensojn entrudiĝintajn en vian menson kaj logantajn vian atenton for de la spirado. La nura metodo kontraŭ tiu problemo estas pacience rekoncentri vian atenton al la spirado. Se vi konstante tion faras, la hazardaj pensoj malfortiĝos, via koncentrado pli kaj pli fortiĝos kaj vi havos momenton de profundaj mensa kvieteco kaj interna trankvileco.

Demando

Kiom longe mi devas mediti?

Respondo

Estas bone praktiki meditadon 15 minutojn ĉiutage por semajno. Poste plilongigu la tempon je 5 minutoj ĉiusemajne ĝis vi meditas 45 minutojn ĉiufoje. Post semajnoj de regula ĉiutaga meditado vi ekrimarkos, ke vi koncentriĝas plibone.

Demando

Kio estas Ama Meditado? Kiel oni praktikas ĝin?

Respondo

Kiam vi kutimiĝas al Atento al Spirado kaj regule praktikas ĝin, vi povas ekpraktiki Aman Meditadon. Faru tion du- aŭ trifoje ĉiusemajne post kiam vi finas la praktikadon de Atento al Spirado. Unue koncentru vian atenton sur vin mem kaj diru al vi vortojn kiel "Mi estu bonfarta kaj feliĉa. Mi estu paca kaj trankvila. Mi estu protektata kontraŭ danĝeroj. Mia menso estu libera de malamo. Mia koro estu plena de amo. Mi estu bonfarta kaj feliĉa." Poste unu post unu pensu pri amata persono, neŭtrala persono, kiun vi nek amas nek malamas, kaj fine malamata persono , bondezirante, ke ĉiu el ili fartu tiel bone kiel vi mem.

Demando

Kio estas la avantaĝo de tia meditado?

Respondo

Se vi regule praktikas Aman Meditadon kun ĝusta sinteno, vi rimarkos tre pozitivajn ŝanĝojn okazintajn en vi mem. Vi trovos, ke vi estas pli akceptema kaj indulgema kontraŭ vi mem. Vi trovos, ke pliiĝis viaj amoj al amataj homoj. Vi trovos, ke vi amikiĝas kun tiuj, pri kiuj vi kutime ne interesiĝis kaj zorgis. Kaj vi trovos, ke malpliiĝis kaj eble malaperis la malamo aŭ malbona deziro kontraŭ iuj homoj. Iam se vi scias, ke iu estas malsana, malfeliĉa aŭ renkontas malfacilaĵojn, vi povas aldoni ilin en vian meditadon kaj ofte vi trovos, ke ilia situacio pliboniĝas.

Demando

Kiel tio eblas?

Respondo

Menso ĝuste disvolvita estas tre potenca instrumento. Se ni povas lerni koncentri nian mensan energion kaj projekcii ĝin al aliaj homoj, ĝi donas efikon sur ilin. Eble vi spertis tion. Probable en homoplena ĉambro vi sentas, ke iu rigardas vin, vi vin turnas kaj vere trovas, ke iu rigardas vin. La okazaĵo estas, ke vi perceptas la mensan energion de alia homo. Ama Meditado similas al tio. Se ni aktive aplikas nian mensan energion al aliaj homoj, ĝi iom post iom ŝanĝas ilin.

Demando

Ĉu estas aliaj meditadoj?

Respondo

Jes. La lasta kaj eble plej grava meditado nomiĝas vipasano. La vorto signifas "rigardi enen" aŭ "rigardi profunden". Oni kutime tradukas ĝin Enrigarda Meditado.

Demando

Klarigu, kio estas Enrigarda Meditado.

Respondo

Dum la enrigarda meditado oni strebas nur atenti pri tio, kio okazas al ili sen penso pri la okazaĵo aŭ reago kontraŭ la okazaĵo.

Demando

Kio estas la celo de tio?

Respondo

Kutime ni reagas kontraŭ nia travivaĵo nur per ŝato aŭ malŝato al ĝi aŭ lasante ĝin kaŭzi pensojn, revojn aŭ memorojn. Ĉiuj tiuj reagoj distordas aŭ malklarigas nian travivaĵon tiel, ke ni malsukcesas ĝuste kompreni ĝin. Per disvolvo de senreaga konscio ni komencas vidi, kial ni pensas, parolas kaj kondutas laŭ nia maniero. Kaj kompreneble pli da mem-scio povas doni pozitivan efekton sur nian vivon. La alia praktika avantaĝo de enrigarda meditado estas, ke post nelonge ĝi kreas breĉon inter nia travivaĵo kaj ni mem. Poste anstataŭ aŭtomate kaj senkonscie reagi al ĉiuj tentoj aŭ provokoj, ni trovas, ke ni povas iom retropaŝi kaj lasi nin decidi, ĉu ni devas agi aŭ ne, kaj se ni devas agi, kiel ni agu. Tiel ni komencas havi pli da regpovo en nia vivo, ne pro tio, ke ni jam disvolvas nian firman volon, sed simple pro tio, ke ni vidas pli klare.

Demando

Do ĉu mi pravas se mi diras, ke Enrigarda Meditado helpas nin fariĝi individuoj pli bonaj kaj feliĉaj?

Respondo

Jes. Tio estas komenco, tre grava komenco. Sed meditado havas des pli altan celon ol tion. Kiam maturiĝas nia praktikado kaj profundas nia saĝo, ni ekrimarkas, ke nia vivo estas iom nepersona, ke ĝi fakte okazas sen "mi", kiu okazigas ĝin kaj eĉ sen "mi", kiu spertas ĝin. En la komenco la meditanto eble havas ŝancon iom ekvidi tion, sed poste tio fariĝos pli kaj pli evidenta.

Demando

Tio aŭdiĝas tre timinda.

Respondo

Jes, ĉu ne? Kaj fakte kiam iuj unue havas tiun ĉi sperton, eble ili estas iom timigitaj. Sed baldaŭ la timo anstataŭiĝis per la profunda konscio, ke ili ne plu estas tiaj, kiaj ili ĉiam sin opiniis. La egoo iom post iom malfortiĝas kaj baldaŭ ĝi tute malaperas same kiel la sensoj "Mi" "Min" Kaj "Mia". Ĝuste je tiu punkto budhanaj vivo kaj vidpunkto vere ekŝanĝiĝas. Nur konsideru, kiom da konfliktoj personeca, socia kaj eĉ internacia originis el egoo, racia aŭ nacia fiero, el la sento miskomprenita, humiligita aŭ timigita kaj el krio "Tio estas la mia!" aŭ "Tio apartenas al ni!" Laŭ budhismo veraj paco kaj feliĉo nur estiĝas kiam ni trovas nian veran naturon. Tio estas la tiel nomata iluminiĝo.

Demando

Tio estas ideo alloga, sed samtempe ĝi estas tre timinda. Kiel iluminiĝinto vivas sen senso de memo aŭ posedanteco?

Respondo

Bone, eble iluminiĝinto demandus nin, "Kiel vi povas vivi kun senso de memo? Kiel vi povas toleri ĉiujn malplezurojn de viaj aŭ alies timo, ĵaluzo, malĝojo kaj fiero? Ĉu vi ne sentas abomenon al la senĉesa klopodo akumuli pli kaj pli multe ol la bezono por ĉiam esti pli bona kaj supera ol aliuloj? Aŭ ĉu vi ne sentas abomenon al la ĝeninda sento, ke vi eble perdos ĝin?" Ŝajnas, ke iluminiĝinto vivas tre bone. Nur neiluminiĝintaj homoj kiaj vi kaj mi havas kaj kaŭzas ĉiujn problemojn.

Demando

Mi komprenas vian vidpunkton. Sed kiom longe oni devas mediti antaŭ ol ili iluminiĝas?

Respondo

Estas malfacile respondi kaj eble ne gravas la demando. Kial ne ekmediti kaj vidi, kien ĝi kondukas vin? Se vi praktikas ĝin kun sincereco kaj intelekto, vi eble trovos, ke multe pliboniĝas la kvalito de via vivo. Frue aŭ malfrue vi eble deziras esplori meditadon kaj Darmon pli profunde. Poste ĝi eble fariĝos la plej grava afero en via vivo. Ne komencu supozi aŭ maltrankviliĝi pri plialtaj ŝtupoj sur la vojo antaŭ ol komenci la vojaĝon. Faru paŝon ĉiufoje.

Demando

Ĉu mi bezonas instruiston por lerni meditadon?

Respondo

Instruisto ne estas absolute necesa, sed vere helpas la persona gvideco de tiu, kiu lertas pri meditado. Malfeliĉe, iuj monaĥoj kaj laikaj homoj sin pretendas kiel instruistojn pri meditado dum ili ne scias kion ili faras. Provu trovi instruiston, kiu havas bonan reputacion kaj stabilan personecon, kaj firme persistas en budhaj instruoj.

Demando

Mi aŭdis, ke psikiatroj kaj psikologoj vaste praktikas meditadon en la nuna tempo, ĉu vere?

Respondo

Jes, vere. Nun meditado estas fame konata pro tio, ke ĝi havas altan kuracan funkcion al menso kaj ĝin praktikas multaj profesiaj laborantoj pri mensa resanigo por helpi indukti malstreĉiĝon, resanigi fobion kaj estigi memkonscion. La budhaj vidoj en la homa menso helpas tiel multe da homoj en la nuna tempo same kiel en la antikveco.

7.Saĝo kaj Kompatemo

Demando

Mi ofte aŭdis budhanajn parolojn pri saĝo kaj kompatemo. Kion signifas tiuj du terminoj?

Respondo

Iuj religianoj kredas, ke kompatemo aŭ amo tre simila al tio estas la plej grava spirita kvalito, sed ili malsukcesas atenti pri saĝo. La rezulto estas, ke ili fariĝas bonkoraj malsaĝuloj, kiuj estas personoj tre bonkoraj, sed kun malgranda aŭ eĉ nenia komprenemo. Aliaj pensemaj sistemoj kiel scienco kredas, ke saĝo povas plejgrande disvolviĝi kiam foriĝas ĉiuj emocioj, inkluzive de kompatemo. La rezulto estas, ke sciencistoj inklinas atenti nur pri la rezultoj sed forgesas, ke la celo de scienco estas servi al homoj anstataŭ administri kaj regi ilin. Alie, kiel sciencistoj elspezas siajn spertojn por disvolvi nuklean bombon, biologian militon kaj aliajn similaĵojn? Budhismo instruas, ke oni devas disvolvi ambaŭ saĝon kaj kompatemon por esti individuo vere ekvilibra kaj perfekta.

Demando

Do kio estas saĝo laŭ Budhismo?

Respondo

La plej alta saĝo estas la vido, ke ĉiuj fenomenoj en la realeco estas efemeraj, nek perfektaj nek individuaj. Tiu kompreno estas tute liberiga kaj kondukas nin al grandaj sekureco kaj feliĉo, kio nomiĝas Nirvano. Sed la Budho ne multe parolis pri tiu ĉi nivelo de saĝo. Se ni simple kredas, kion oni instruas al ni, tio ne estas saĝo. Vera saĝo estas rekta vido kaj kompreno de ni mem. La saĝo sur tiu ĉi nivelo estas teni malferman menson anstataŭ la ferman; aŭskulti vidpunktojn de aliaj homoj anstataŭ esti obstina; atenteme esplori la faktojn kontraŭajn al niaj kredoj anstataŭ kaŝi niajn kapojn en sablon; esti objektiva anstataŭ esti antaŭjuĝema; elspezi tempon por formi niajn opiniojn kaj kredojn anstataŭ nur akcepti la unuan aŭ plej emociajn aferojn donitajn al ni, kaj ĉiam esti preta ŝanĝi niajn kredojn se kontraŭaj faktoj aperas antaŭ ni. Tiu, kiu faras tion, certe estas saĝa kaj atingas la veran komprenon. Estas facila la metodo nur kredi tion, kion oni diris al vi. La budhana vojo bezonas kuraĝon, paciencon, flekseblecon kaj inteligentecon.

Demando

Mi opinias, ke malmultaj estas la homoj, kiuj povas tion fari. Do kio estas la vidpunkto de Budhismo se nur malmultaj povas praktiki ĝin?

Respondo

Estas vero, ke ne ĉiuj homoj estas jam pretaj por la veroj de Budhismo. Sed se iuj ne havas kapablon por kompreni budhajn instruojn nun, ili eble estos sufiĉe maturaj en siaj sekvaj vivoj. Krome, estas multaj homoj, kiuj povas pliigi sian komprenon per ĝustaj vortoj kaj kuraĝigoj. Ĝuste pro tio budhanoj afable kaj kviete strebas dividi la vidpunktojn de Budhismo kun aliaj. La Budho instruis nin kompateme kaj ni devas instrui la aliajn ankaŭ kompateme.

Demando

Ĉu kredo je budhismo ludas iun ajn rolon?

Respondo

Laŭ iuj religioj, oni estas savitaj per kredo. Tio estas, ke oni akceptas la verecon de certaj teologiaj ideoj, tio plaĉas al la supernatura estaĵo kaj kreas rilaton inter ili, kaj li respondis per savo al la homoj. En budhismo oni komprenas kredon malsame. Se mi estas malsana. Mi mencias tion al mia amiko kaj li rekomendis sian kuracistinon al mi. Mi ne scias, ĉu tiu kuracistino estas bona aŭ ne, sed mi kredas la juĝon de mia amiko. Mi aranĝas rendevuon, iras al la kliniko de la kuracisto kaj dum mi restas en la atendejo, mi pririgardas la atestojn sur la muro. Mi vidas, ke tiu kuracistino akiris medicinan gradon en loka universitato kaj poste iris al Londono por plua studado. Estas ebleco, ke tiuj atestoj estas falsaj, sed mi kredas, ke ili estas veraj. Mi kredas, ke la departemento pri sano kaj medicina asocio grantias la pratikadon de vere kvalifikaj kuracistoj. Fine mi vidis la kuracistinon. Mi trovis, ke ŝi estas klerita, plaĉa kaj atentema, kaj la priskribita medicinaĵo tuj sanigas min. Antaŭe mi ne sciis, ĉu la kuracistino estas bona aŭ ne, nun mia sperto donas al mi konfidencon en ŝi. Sekve mi konsultas ŝin aliajn du fojojn kiam mi estas malsana kaj trovas, ke ŝi estas tre bona. Nun mi ne plu havas konfidencon, ke ŝi estas bona kuracisto. Mi scias bone, ke ŝi estas tia. Sed mi neniam scius se mi ne havus iom da kredo; kredo al la konsilo de mia amiko, al vereco de kvalifikoj kaj al la reguloj de la medicinaj organizoj. Jen kiel budhismo rigardas kredon kiel malfermecon al ebleco kaj volontecon por provi ion. Iuj kredoj en la budhaj instruoj kuraĝigas vin praktiki ilin kaj persisti ĝis venas la rezulto. Tiam vi ne bezonas kredon, ĝi estos anstataŭigita per scio.

Demando

Kio estas kompatemo laŭ Budhismo?

Respondo

Same kiel saĝo kovras la intelektan kaj komprenan flankon de nia naturo, kompatemo kovras la emocian aŭ sentan flankon de nia naturo. Kiel saĝo, kompatemo estas unika homa kvalito. La angla vorto "compassion" konsistas el du vortoj: "com" signifanta kunecon kaj "passion" signifanta fortan senton. Kaj tio estas kompatemo. Kiam ni vidas iun dolora, ni sentas lian doloron kiel la nian kaj strebas por mildigi kaj forigi ĝin. Tio estas kompatemo. Do ĉiuj bonoj en homaro, ĉiuj budhecaj kvalitoj kiel oferemo, preteco doni komforton, kompatemo, korfavoro, atentemo kaj zorgemo estas manifestoj de kompatemo. Vi ankaŭ rimarkos, ke la prizorgo kaj amo de kompatemulo al la aliaj venas el prizorgo kaj amo al tiu mem. Ni povas vere kompreni la aliulojn kiam ni vere komprenas nin mem. Ni scios bone kio estas la plej bona por la aliuloj, kiam ni scias, kio estas la plej bona por ni mem. Ni povas kompati la aliulojn kiam ni kompatas nin mem. Do en Budhismo nia propra spirita disvolviĝo etendas tre nature en prizorgon al la aliaj vivestaĵoj. La budha vivo ilustras tiun principon tre bone. Li pasigis ses jarojn klopodante por sin profitigi kaj poste li kapablis profitigi la tutan homaron.

Demando

Do vi diras, ke ni plej kapablas helpi aliajn post kiam ni helpas nin mem. Ĉu tio ne estas iom egoisma?

Respondo

Ni kutime opinias, ke altruisto prizorgas aliulojn antaŭ ol sin mem, kaj kontraŭe, egoisto prizorgas sin mem antaŭ ol la aliulojn. Budhismo prenas la miksaĵon de ambaŭ anstataŭ nur unu el ili. La vera memprizorgo iom post iom maturiĝas kaj disvolviĝas en prizorgadon al aliuloj kiam ni vidas, ke aliuloj vere estas samaj kiel ni mem. Tio estas vera kompatemo. Kompatemo estas la plej bela juvelo en la krono de budha instruo.

Demando

Vi diris antaŭe, ke kompatemo kaj amo estas similaj. Kiel oni povas distingi ilin?

Respondo

Eble estas plibone diri, ke ili havas rilaton. Oni povas uzi la vorton "Amo por priskribi vastan variecon de sentoj. Ni povas ami niajn infanojn, niajn gepatron, niajn plej bonajn amikojn kaj najbarojn. Kompreneble, ĉiuj tiuj specaj sentoj havas certajn diferencojn, sed ili havas sufiĉe da komunaj elementoj, kiuj permesas nin uzi vorton "amo por ĉiuj el ili. Kio estas tiuj komunaj elementoj? Kiam ni amas iun, ni intimiĝas kun ili, ni trovas ilin interesaj, ni zorgas pri iliaj fartoj. Iliaj kutimoj aŭ trajtoj ne ĝenas nin kvankam la aliaj trovas ilin ĝenindaj. Ni ne bezonas konscie klopodi por zorgi pri ili, tio venas al ni nature. Amo estas vorto por kontaktado, bonkoreco, prizorgo kaj konsidero al alia. Kutime ni sentas tion al tiuj, kiuj rekte rilatas al ni. La Budho diris, ke ni devas klopodi senti tion al ĉiuj. Li diris: "Kiel patrino protektas sian ununuran infanon eĉ spite sian vivon, tiel oni eĉ devas kultivi sian nemezureblan amon al ĉiuj vivestaĵoj en la mondo Sn. 149 En budhismo tiu "nemezurebla amo" estas nomata "metta". Kiam ni renkontas iun suferanta aŭ ĉagrenita, la zorga elemento de amo fariĝas la ĉefa sento kaj sin montras kiel kompatemon. Tiel kompatemo estas la menso de amo al tiuj, kiuj suferas.

Demando

Mi opinias, ke oni povas molesti vin kiam vi estas bonkora kaj ĝentila.

Respondo

Tio estas ebla. Sed tio okazas eĉ se vi estas egoisma kaj agresema ĉar ĉiam estas homo, kiu estas eĉ pli malagrabla ol vi. Ne estas garantiaĵo. Eĉ dum iuj vere povas sin profitigi de via boneco, plej multaj homoj aprecos vin kaj kontaktos vin kun respekto.Vi havos pli da amikoj kaj helpantoj ol ekspluantojn. Krome, kial vi devus permesi vin fariĝi tia homo, kian vi ne ŝatas?

8.Vegetarismo

Demando

Budhanoj devas esti vegetaranoj, ĉu ne?

Respondo

Ne nepre. La Budho ne estis vegetarano. Li ne instruis al siaj disĉiploj esti vegetaranoj, kaj eĉ hodiaŭ multaj bonaj budhanoj ne estas vegetaranoj. Estas diro en budhismaj verkoj: "Iun malpura faras krudeco, senkompatemo, kalumniemo, malutilo al la amikoj, senkoreco, aroganteco kaj avideco, sed ne manĝado de viando. Iun malpura faras malmorala konduto, rifuzo de pago al ŝuldo,trompado en komercoj, disigo inter homoj, sed ne manĝado de viando." Sn.2467

Demando

Sed se vi manĝas viandon, vi respondecas pri mortigo de bestoj. Ĉu tio ne rompas la unuan maksimon?

Respondo

Estas vere, ke vi nerekte kaj parte respondecas pri mortigo de bestoj kiam vi manĝas viandon, sed estas same kiam vi manĝas vegetalojn. La kamparanoj devas ŝprucigi al siaj plantoj insekticidon kaj venenon, por ke la vegetaloj sendifekte venu sur viajn pladojn. Kaj krome, bestoj estas mortigitaj por provizi la ledon por viaj zono kaj mansako, oleon por la sapo uzata de vi, kaj por miloj da aliaj produktaĵoj. Estas tute ne eble vivi sen pera respondeco pri la morto de iuj aliaj vivestaĵoj. Tio estas ĝuste alia ekzemplo de la Unua Nobla Vero, ke ordinara ekzisteco estas suferiga kaj malkontentiga. Kiam vi observas la unuan maksimon, vi strebas por eviti rektan respondecon pri mortigo de vivestaĵoj.

Demando

Mahajanaj budhanoj ne manĝas viandon.

Respondo

Tio ne estas vera. Mahajana Budhismo en Ĉinio emfazas vegetarecon, sed ambaŭ monaĥoj kaj laikaj budhanoj de mahajana tradicio en Japanio kaj Tibeto kutime manĝas viandon.

Demando

Sed mi ankoraŭ pensas, ke budhano devas esti vegetarano.

Respondo

Se estus vegetarano, kiu estas rigora, sed egoisma, senhonta kaj malica dum alia homo, kiu ne estas vegetarano, sed zorgema pri aliaj, honesta, malavara kaj bonkora, do kiu el ili estus pli bona budhano?

Demando

La persono kiu estas honesta kaj bonkora.

Respondo

Pro kio?

Demando

Ĉar tiu homo evidente havas bonan koron.

Respondo

Trafe. Manĝanto de viando povus havi puran koron kaj same, tiu, kiu ne manĝas viandon, povus havi malpuran koron. En la instruoj de la Budho, gravas la kvalito de via koro, sed ne la enhavo de via dieto. Multaj homoj strebas neniam manĝi viandon, sed ili ne tre zorgas pri siaj egoismo, malhonesteco, krueleco kaj ĵaluzo. Ili ŝanĝis siajn pladojn, kio estas facila por fari, sed ignoris ŝanĝi sian koron, kio estas malfacila afero por fari. Do memoru, ke la pureco de la menso estas la plej grava afero en Budhismo, malgraŭ ĉu vi estas vegetarano aŭ ne.

Demando

Sed laŭ budhisma vidpunkto, ĉu pli bona estas la homo, kiu havas bonan koron kaj estas vegetarano, ol la homo, kiu havas bonan koron sed estas manĝanto de viando?

Respondo

Se la motivo de bonkora vegetarano estas zorgi pri bestoj kaj ne trudi sin en krudecon de moderna industria farmado, li aŭ ŝi jam difinitive disvolvis siajn kompatemon kaj prizorgon al aliaj ĝis pli alta grado ol manĝanto de viando. Multaj homoj trovas, ke ili havas naturan tendencon sin turni al vegetarismo kiam ili disvolviĝas en la Darmo.

Demando

Iuj diris al mi, ke la Budho mortis pro manĝado de putriĝinta porko. Ĉu tio estas vera?

Respondo

Ne. Sutroj menciis, ke la lasta manĝo de la budho konsistis el plado nomata sukara maddava. La signifon de tiu ĉi termino oni ne plu komprenas, sed la vorto signifas porkon, do ĝi koncernus al preparado de porkaĵo kvankam ĝi facile koncernas al speco de vegetalo, kuko aŭ alia manĝaĵo. Kio ajn ĝi estus, la mencio de tiu manĝaĵo lasis homojn opinii, ke manĝi ĝin kaŭzis morton de la Budho. La Budho estis 80-jaraĝa kiam li forpasis, kaj li jam malsaniĝis dum iom da tempo antaŭe. La fakto estas, ke li mortis pro maljuneco.

9.Fortuno kaj Sorto

Demando

Kion instruis la Budho pri magio kaj sortodiveno?

Respondo

La Budho opiniis, ke la praktikoj sortodiveni, surporti sorĉajn talismanojn por sin protekti, trovi fortunan lokon por konstruaĵoj, profeti kaj difini fortunajn tagojn estas senutilaj superstiĉoj. Kaj li publike malpermesis al siaj disĉiploj praktiki tiajn aferojn. Li nomis ĉiujn tiajn aferojn "malhonoraj artoj". "Kvankam iuj religiuloj, vivante per manĝaĵoj provizitaj de la kredantoj, sin vivtenas per tiaj malhonoraj artoj kaj eraraj vivmanieroj manaŭguri, aŭguri per signoj, interpreti sonĝojn kondukantajn al bona aŭ malbona sorto, alvoki diojn de fortuno, trovi fortunan lokon por konstruaĵo, la monaĥo Gotamo malpermesis tiajn malhonorajn artojn kaj malĝustajn vivmanierojn."D.I, 9I2

Demando

Do pro kio oni de tempo al tempo praktikas tiajn aferojn kaj kredas ilin?

Respondo

Pro avido, timo kaj senscio. Tuj kiam homoj komprenas la budhajn instruojn, ili konscias, ke pura koro povas protekti ilin multe pli bone ol pecetoj da papero, pecetoj da metalo kaj kelkaj sorĉaj vortoj, kaj ili ne plu dependas de tiaj aferoj. En la instruoj de la Budho vin vere protektas kaj prosperigas viaj honesteco, bonkoreco, komprenemo, pacienco, indulgemo, malavareco, lojaleco kaj aliaj bonaj kvalitoj.

Demando

Sed iuj sorĉaj talismanoj funkcias, ĉu ne?

Respondo

Mi konas homon, kiu sin vivtenas vendante sorĉajn talismanojn. Li pretendas, ke liaj talismanoj povas doni bonan sorton, prosperon, kaj li garantias, ke vi povos eldiveni gajnajn numerojn por loterio. Sed se lia aserto estus vera, kial li ne estus multmilionulo? Se lia sorĉa talismano funkcius, kial li ne gajnus loterion semajnon post semajno? Li havas nur bonŝancon, ke iuj estas sufiĉe malsaĝaj por aĉeti liajn sorĉajn talismanojn.

Demando

Ĉu ekzistas tia afero kia sorto?

Respondo

La vortaro difinas sorton kiel "kredon, ke okazaĵo bona aŭ malbona venas al persono laŭ ties destino fortuna aŭ misfortuna." La Budho tute neis tiun ĉi kredon. Ĉiu okazaĵo havas apartan kaŭzon aŭ specialajn kaŭzojn kaj certe ekzistas rilatoj inter la kaŭzoj kaj efektoj. Ekzemple malsaniĝo havas specialajn kaŭzojn. Homo ne eviteble kontaktas mikrobojn kaj lia korpo estas tiel malforta, ke mikroboj povas entrudiĝi. Sendube estas rilato inter la kaŭzo, kio estas mikroboj kaj malfortiĝinta korpo, kaj la efekto, kio estas malsano, ĉar ni scias, ke mikroboj atakas organismon kaj estigas malsanon. Sed oni eltrovis nenian rilaton inter riĉiĝo aŭ sukceso de ekzamenoj kaj surporto de peceto da papero kun vortoj skribitaj sur ĝi. Budhismo instruas, ke ĉio okazas pro kaŭzo aŭ kaŭzoj, sed ne pro fortuno, ŝanco aŭ bona sorto. La interesiĝantoj pri sorto ĉiam provas akiri ion, kio kutime estas pli da mono aŭ riĉaĵo. La Budho instruas al ni, ke estas pli grave disvolvi niajn korojn kaj mensojn. Li diris: "Esti profunde edukita kaj sperta, esti bone trejnita kaj uzi bonajn vortojn; jen la plej bona sorto. Vivteni gepatrojn, ami la edzinon kaj infanojn kaj havi simplan vivmanieron; jen la plej bona sorto. Esti malavara, justa, helpema al viaj parencoj, kaj esti senkulpa en la kondutoj; jen la plej bona sorto. Sin deteni de malbono kaj forta drinkado, kaj ĉiam esti firmvola en virto; jen la plej bona sorto. Respektemo, humileco, kontenteco, dankemo kaj aŭdo de la bona Darmo; jen la plej bona sorto." Sn. 2616

10.Monaĥoj kaj Monaĥinoj

Demando

Monaĥa institucio estas grava organizo en Budhismo. Kio estas la celo de monaĥoj kaj monaĥinoj, kaj kion ili devas fari?

Respondo

La Budho fondis samgon de monaĥoj kaj monaĥinoj kun celo provizi medion, en kiu spirita disvolviĝo estas pli facila. La komunumo de laikaj budhanoj provizas al gemonaĥoj bazajn bezonaĵojn de manĝaĵo, vesto, loĝejo kaj medicinaĵo, por ke la gemonaĥoj elspezu sian tutan tempon por lerni kaj praktiki la Darmon. La regula kaj simpla vivmaniero de la monaĥejo kondukas al interna paco kaj meditado. Oni esperas, ke gemonaĥoj dividu kion ili scias kun la samgo, kaj estu ekzemploj, kiel bonaj budhanoj devas vivi. En aktuala praktikado la baza misio iom post iom pli malproksimiĝas de la origina intenco de la Budho, kaj hodiaŭ gemonaĥoj de tempo al tempo prenas rolon de lernejaj instruistoj, sociaj laborantoj, artistoj, kuracistoj kaj eĉ politikistoj. Iuj argumentis, ke estas prave por ili preni tiajn rolojn se tio helpas disvastigi Budhismon. Aliaj montras, ke per tia ago gemonaĥoj tre facile envolviĝas en mondaj problemoj kaj forgesas la celon, kial ili fariĝis gemonaĥoj.

Demando

Kia homo fariĝas monaĥo aŭ monaĥino?

Respondo

Multaj homoj havas en sia vivo diversajn interesojn, kiuj estas familio, profesio, hobio, politiko, religio kaj aliaj. Unu el tiuj interesoj estos baza, kutime familio aŭ profesio, dum la aliaj estos malpli gravaj al ili. Kiam la lernado kaj praktikado de budhaj instruoj fariĝas la plej grava afero en ies vivo, kiam tiu afero okupas lokon pli superan ol aliaj aferoj, tiu homo eble ekinteresiĝos pri monaĥiĝo aŭ monaĥiniĝo.

Demando

Ĉu vi devas fariĝi monaĥo aŭ monaĥino por atingi iluminiĝon?

Respondo

Certe ne. Iuj el la budhaj disĉiploj kun bonaj atingoj estis sekularaj. Iuj el ili spirite disvolviĝis sufiĉe por instrui monaĥojn. En Budhismo la nivelo de kompreno estas pli grava kaj havas neniun rilaton kun tio, ĉu oni portas flavan robon aŭ bluan pantalonon, ĉu ili loĝas en monaĥejo aŭ hejmo. Iuj opinias, ke monaĥejo kun ĉiuj siaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj estas la plej bona medio por spirita disvolviĝo. Aliuloj opinias, ke hejmo kun ĉiuj siaj ĝojoj kaj malĝojoj estas plej bona. Ĉiu havas sian preferon.

Demando

Kial budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj surportas flavajn robojn.

Respondo

Kiam antikvaj hindoj rigardis en la arbaron, ili ĉiam povis eltrovi, kiuj folioj falos de la arbo, ĉar la falontaj folioj estas flavaj, oranĝaj aŭ brunaj. Sekve de tio en Hindio flavo fariĝis koloro de rezigneco. Roboj de gemonaĥoj estas flavaj, kaj tio povas atentigi ilin pri la graveco de rezignado kaj senkroĉiĝo.

Demando

Kial monaĥoj kaj monaĥinoj razas la harojn?

Respondo

Ĝenerale ni tre zorgas pri nia aspekto, kaj precipe pri nia hararo. Virinoj opinias, ke bona hararanĝo estas tre grava kaj viroj maltrankviliĝas pri la baldaŭa kalveco. Prizorgi nian hararon por ĝin beligi bezonas multe da tempo. Razinte la harojn monaĥoj kaj monaĥinoj havas pli da tempo por aferoj pli gravaj. Krome, razita kapo simbolas la ideon pli atenti pri la interna ŝanĝiĝo ol ekstera aspekto.

Demando

Estas tre bone fariĝi monaĥo, tamen kio okazus se ĉiu fariĝus monaĥo?

Respondo

Oni povus demandi la saman aferon pri ĉiuj profesioj. "Estas tre bone fariĝi dentisto, tamen kio okazus se ĉiu fariĝus dentisto? Estus ne plu instruistoj, nek kuiristoj, nek stiristoj de taksioj." "Estas tre bone fariĝi instruisto, sed kio okazus se ĉiu fariĝus instruisto? Estus ne plu dentistoj, kaj tiel plu." La Budho neniam proponis, ke ĉiu homo devas fariĝi monaĥo aŭ monaĥino, kaj fakte tio neniam okazos. Sed ĉiam estas homoj, al kiuj plaĉas simpla vivo kaj rezignado, kaj kiuj plej ĝojas en la budha instruo. Kaj kiel dentistoj kaj instruistoj ili ankaŭ havas specialajn spertojn kaj sciojn, per kiuj ili povas helpi al la komunumo, en kiu ili vivas.

Demando

Eble tio similas al tiuj, kiuj instruas, verkas aŭ faras socian laboron. Sed kiel servas monaĥoj kaj monaĥinoj, kiuj faras nenion krom meditado. Kian bonon ili faras al la komunumo?

Respondo

Vi devus kompari la meditantan monaĥon kun esploranta sciencisto. Socio subtenas esplorantan scienciston kiam li sidas en sia laboratorio farante eksperimentojn, ĉar oni esperas, ke li povas hazarde eltrovi aŭ inventi ion por ĝenerala bono. Same la komunumo subtenas la meditantajn monaĥojn, kies bezonoj estas tre malmultaj, ĉar oni esperas, ke ili atingos saĝon kaj iluminiĝon por ĝenerala bono. Sed eĉ antaŭ ol tio okazas aŭ eĉ se ĝi neniam okazas, la meditantaj monaĥoj ankaŭ povas profitigi aliajn. En iuj modernaj societoj "la vivstilo de riĉuloj kaj famuloj" kun troa konsumado kaj sin-indulgeco fariĝis la ideo, kiun oni sekvas aŭ almenaŭ envias. La ekzemplo de meditanta monaĥo atentigas nin, ke ni ne bezonas riĉecon por esti kontentaj. Tio montras al ni, ke ĝentila kaj simpla vivstilo ankaŭ havas sian avantaĝon.

Demando

Mi aŭdis, ke ne plu troviĝas budhismaj monaĥinoj. Ĉu vere?

Respondo

La Budho fondis komunumon de monaĥinoj dum sia vivo, kaj dum kvin aŭ ses cent jaroj poste monaĥinoj ludis gravan rolon en propagando kaj disvastigo de Budhismo. Sed por iom da ne bone konataj kaŭzoj monaĥinoj ne plu ordiniĝis, nek ricevis subtenon kiel monaĥoj, kaj la monaĥina samgo pereis en Hindio kaj Sudorienta Azio. Sed la samgo de monaĥinoj daŭre prosperas en Taiwan, Koreio kaj Japanio. Hodiaŭ en Srilanko oni jam faris paŝojn por enkonduki la komunumon de monaĥinoj el Taiwan kvankam iuj tradiciuloj ne tre fervoras pri tio. Sed por reteni la originan intencon de la Budho, virinoj rajtas havi monaĥejan vivon kiel viroj kaj profiti de tio.

11.La Budhismaj Verkoj

Demando

Preskaŭ ĉiuj religioj havas ian sanktan skribon aŭ Biblion. Kio estas la sankta libro de Budhismo?

Respondo

La sankta libro de Budhismo nomiĝas Tripitako. Ĝi estas skribita en Pali-lingvo, antikva hindia lingvo, kiu tre similas al la lingvo parolita de la Budho. La Tripitako estas tre granda verko. Ĝia angla traduko havas proksimume 40 volumojn.

Demando

Kion signifas la nomo Tripitako?

Respondo

La vorto Tripitako konsistas el du partoj, Tri signifas "tri" kaj Pitako signifas "korbojn". La unua parto de la nomo venis de la fakto, ke la budhismaj verkoj konsistas el tri partoj. La unua parto, nomata Sutra Pitako, entenas ĉiujn instruojn de la Budho kaj iom da instruoj de liaj iluminiĝintaj disĉiploj. La stiloj de la materialoj en la Sutra Pitako estas diversaj, kaj permesas al la Budho prediki sian instruon al diversaj homoj. Multaj instruoj de la Budho estas predikoj, dum aliaj estas dialogoj. Aliaj partoj kiel la Damapado prezentas la budhan instruon per versaroj. La Jatakoj, kiel alia ekzemplo, konsistas el amuzaj rakontoj, en kiuj la ĉefaj roloj ofte estas bestoj. La dua parto de la Tripitako estas la Vinaja Pitako. Ĝi konsistas el reguloj kaj procedoj por monaĥoj kaj monaĥinoj, konsiloj pri monaĥejaj administrado kaj procedo, kaj la frua historio de monaĥa komunumo. La lasta parto estas nomita Abidarma Pitako. Ĝi estas kompleksa kaj profunda por analizi kaj klasifiki ĉiujn elementojn, kiuj konsistigas individuon. Kvankam Abidarmo estis iom pli malfrua ol la unuaj du partoj de la Tripitako, ĝi entenas nenion kontraŭ ili. Nun ni ekspliku la vorton "Pitako". En antikva Hindio konstruistoj kutime transportis konstruajn materialojn de unu loko al alia per korboj. Kun korbo sur sia kapo, iu iris iom da distanco al la sekva laboranto, pasigis ĝin al li, kaj denove ripetis la procezon. En la tempo de la Budho, skribo estis konata, tamen kiel medio malpli fidinda ol la homa memoro laŭopinie. Libroj povus putri en musona malsekiĝo aŭ esti morditaj de blankaj formikoj, sed homa memoro povas daŭri tiom longe kiom oni vivas. Do monaĥoj kaj monaĥinoj tenis la budhajn instruojn en sia memoro kaj pasigis ilin al aliaj kiel konstruistoj transportis teron kaj brikojn unu al aliaj per korboj. Jen kial tri partoj de la budhismaj verkoj nomiĝas korboj. Tiel konservinte la Tripitakon por centoj da jaroj, oni finfine skribis ĝin ĉirkaŭ la jaro 100 a.K. en Srilanko kvankam ili eble estis skribitaj en Hindio antaŭe.

Demando

Se la verkoj konserviĝis en onia memoro dum tiel longa tempo, ili eble fariĝis tre malfidindaj. Multaj budhaj instruoj perdiĝis aŭ ŝanĝiĝis.

Respondo

Konservado de verkoj estas komuna klopodo de monaĥaj komunumoj. Ili kunvenis je regulaj tempoj kaj recitis partojn aŭ tuton de la Tripitako. Tio fakte neebligis la aldonon aŭ ŝanĝon al ĝi. Imagu, kio okazas se grupo de cent homoj memoras kanton en la koro, kaj kiam ili ĉiuj kantas, iu erare kantas verson aŭ provas enmeti novan verson. La tuta grupo de tiuj, kiuj ĝuste konas la kanton, malhelpas tiun fari ŝanĝon. Estas grave rememori, ke en tiuj tagoj ne troviĝis televidoj, ĵurnaloj kaj afiŝoj por delogi kaj konfuzi la menson. La fakto de la meditado fare de monaĥoj kaj monaĥinoj signifas, ke ili havis ekstreme bonajn memorojn. Eĉ hodiaŭ, longan tempon post kiam oni komencis presi kaj uzi la librojn, ankoraŭ troviĝas monaĥoj kapablaj reciti la tutan Tripitakon parkere. La monaĥo Mengong Sayadaw de Birmo kapablas tion fari kaj li estas menciita en la Guiness-libro de Rekordoj kiel homo kun la plej bona memoro en la mondo.

Demando

Vi menciis Pali-lingvon. Kio ĝi estas?

Respondo

Pali estas la nomo de la lingvo, en kiu la plej malnovaj budhismaj verkoj estas skribitaj. Neniu certas, en kiu lingvo la Budho parolis, sed oni tradicie kredas, ke la lingvo estas Pali. Se li ne parolis tiun lingvon, eble li parolis ion tre proksiman al ĝi. Fakte, ĉar la Budho vojaĝis kaj instruis tre vaste, ŝajnas, ke li parolis kelkajn lingvojn komunajn en norda Hindio dum tiu periodo.

Demando

Kiom gravaj estas la sutroj por budhanoj?

Respondo

Budhanoj ne opinias, ke Tripitako estas sankta kaj senerara revelacio de dio, kies vortojn ili devas kredi. Anstataŭe, ĝi estas instruo de la granda viro, kiu prezentis siajn eksplikon, admonon, gvidon kaj kuraĝigon, do Tripitakon oni devas legi penseme kaj respekte. Nia celo devas esti kompreni kion Tripitako instruas anstataŭ nur ĝin kredi. Do ni devas ĉiam esplori la diron de la Budho laŭ nia sperto. Vi povus diri, ke la komprenema sinteno de budhanoj al la instruoj de la Budho tre similas al tiu de sciencistoj esplorantaj raportaĵon en scienca ĵurnalo. Sciencisto faras eksperimenton kaj publikigas siajn trovaĵon kaj konkludon en ĵurnalo. Aliaj sciencistoj legos la paperon kaj traktos ĝin kun respekto, sed ili ne konsideros ĝin valida kaj aŭtoritata ĝis kiam ili faros la saman eksperimenton kaj gajnos la saman rezulton.

Demando

Antaŭe vi menciis Damapadon. Kio ĝi estas?

Respondo

Damapado estas unu el la plej malgrandaj sutroj en la unua parto de Tripitako. La nomo povas tradukiĝi kiel "La Vojo de la Vero" Aŭ "Versoj de la Vero". Ĝi konsistas el 423 versoj. El ili iuj estas koncizaj, iuj profundaj, iuj kun amuzaj ridindaĵoj dum aliaj en multe da beleco. Ĉio el ili estis parolita de la Budho. Do Damapado estas la plej populara verko de budhisma literaturo. Ĝi jam tradukiĝis en plej grandajn lingvojn kaj oni rigardas ĝin kiel majstran verkon de la monda religia literaturo.

Demando

Iuj diris al mi, ke oni ne rajtas meti kopion de sutroj sur plankon aŭ sub sian brakon, sed devas meti ĝin en altan lokon. Ĉu tio estas vera?

Respondo

Ĝis nun en budhismaj landoj kiel tiuj en Mez-Eŭropo, libroj estas raraj kaj valoraj objektoj. Do la sutroj estas ĉiam tenataj kun granda respekto, kaj kutimo ĵus menciita de vi estas ekzemplo de tio. Sed malgraŭ la pravaj kutimoj kaj tradicioj, multaj homoj en la nuna tempo ankoraŭ konsentas, ke la plej bona metodo respekti budhismajn sutrojn estas praktiki la instruon, kiun la sutroj entenas.

Demando

Mi trovis, ke estas malfacile legi budhismajn sutrojn. Ili estas longaj, ripetemaj kaj enuigaj.

Respondo

Kiam ni malfermas religian sutron, ni esperas legi vortojn de ĝojo, plezuro aŭ laŭdo, kiuj progresigas kaj inspiras nin. Pro tio iom malesperiĝas iuj legantoj de budhismaj sutroj. Iuj el la budhismaj sutroj havas grandajn ĉarmecon kaj belecon, dum multaj sutroj similas al filozofiaj temoj kun difinoj de terminoj, zorgeme rezonigitaj argumentoj, detalaj admonoj pri konduto aŭ meditado kaj precize montritaj veroj. Ili intencas pli allogi inteligenton ol emociojn. Kiam ni ĉesas kompari budhismajn sutrojn kun tiuj de aliaj religioj, ni vidos, ke ili havas sian propran belecon, kiu estas la beleco de klareco, profundeco kaj saĝo.

Demando

Mi legis, ke budhismajn sutrojn oni origine skribis sur folioj de palmarboj. Kial oni tion faris?

Respondo

En la tempo kiam oni skribis la sutrojn ankoraŭ ne estis papero en Hindio aŭ Srilanko. Oni skribis ordinarajn dokumentojn kiel leterojn, kontraktojn, notojn kaj kondutojn sur bestaj feloj, maldikaj metalaj ladoj aŭ palmfolioj. Budhanoj ne volis uzi bestajn felojn, kaj skribi sutrojn sur metalaj ladoj estis tro multekoste kaj peze, do ili uzis palmfoliojn. Post kiam ili speciale pretigis la foliojn, ili kunligis la foliojn per ŝnureto kaj metis ilin inter du lignaj kovriloj por fari ilin konvenaj kaj longdaŭraj kiel modernaj libroj. Post kiam Budhismo venis en Ĉinion, oni kopiis la sutrojn sur silko aŭ papero. Post ĉirkaŭ 500 jaroj oni inventis presarton pro la bezono produkti ekzemplerojn de sutroj. La plej frua presita libro en la mondo estas ĉina traduko de unu el la budhaj instruoj publikigitaj en la jaro 828.

12.Historio kaj Disvolviĝo

Demando

Nun Budhismo estas religio kun granda nombro da sekvantoj en multaj diversaj landoj. Kiel tio okazis?

Respondo

Dum 150 jaroj post la forpaso de la Budho lia instruado jam disvastiĝis tre vaste tra la norda Hindio. Poste en ĉirkaŭ 262 a.K. Asoko Maŭrija, la tiama reĝo de Hindio, konvertiĝis al Budhismo kaj propagandis la Darmon tra sia tuta regno. Multaj homoj absorbiĝis de la altaj etikaj standardoj de Budhismo kaj precipe de ĝia oponado al hindia klasa sistemo. Asoko ankaŭ okazigis grandan konsilion kaj sendis misiajn monaĥojn al najbaraj landoj kaj eĉ ĝis Eŭropo. La plej sukcesa el la misioj estis tiu, kiu iris al Srilanko. La insulo fariĝis budhisma kaj eĉ daŭras ĝis nun. Aliaj misioj disvastigis Budhismon al suda kaj okcidenta Hindio, Kaŝmiro kaj la regiono, kie nun estas suda Birmo kaj Duoninsula Tajlando. Post jarcento aŭ pli Afganio kaj montaraj regionoj de norda Hindio fariĝis budhismaj, kaj de tie monaĥoj kaj komercistoj iom post iom kondukis la religion al centra Azio kaj fine al Ĉinio, de kie ĝi iris en Koreion kaj Japanion. Estas tre interese por scii, ke Budhismo fakte estas la nura eksterlanda pens-sistemo radikiĝinta en Ĉinio. En ĉirkaŭ la 12a jarcento Budhismo fariĝis ĉefa religio en Birmo, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo ĉefe pro la klopodoj de srilankaj monaĥoj.

Demando

Kiel kaj kiam Tibeto fariĝis budhisma regiono?

Respondo

En ĉirkaŭ la 8-a jarcento la reĝo de Tibeto sendis ambasadoron al Hindio por inviti monaĥojn kaj budhismajn verkojn al sia lando. Budhismo ekdisvastiĝis, tamen ne fariĝis la ĉefa religio parte pro la kontraŭstaro farita de la pastroj de indiĝena Bon-religio. Fine en la 11-a jarcento granda nombro da hindiaj monaĥoj kaj instruistoj venis al Tibeto kaj la religio firme establiĝis. Ekde tiam Tibeto fariĝis unu el la regionoj plej prosperaj de Budhismo.

Demando

Do Budhismo disvastiĝis tre vaste.

Respondo

Krom tio estas tre malmultaj ekzemploj, ke Budhismo persekutis la renkontitajn religiojn aŭ disvastigis la religion per konkeraj armeoj dum sia disvastiĝo. Budhismo ĉiam havas ĝentilan manieron de vivo, kaj la budhanoj antipatiis la ideon konduki kredon per forto aŭ premo.

Demando

Kian influon Budhismo donis al la landoj, en kiujn ĝi iris?

Respondo

Kiam misiaj monaĥoj iris al diversaj landoj ili kutime portis kun si pli multe ol nur budhajn instruojn. Ili ankaŭ portis iom el la plej bonaj aspektoj de hindia civilizacio. Iam monaĥoj lertis pri medicino kaj enkondukis novan medicinan ideon al la regiono, kie ĝi ankoraŭ ne ekzistis. Nek Srilanko, nek Tibeto, nek kelkaj regionoj de centra Azio havis skribon ĝis kiam monaĥoj enkondukis ĝin, kaj certe, novaj scioj kaj ideoj venis kun la skribo. Antaŭ la alveno de Budhismo la tibetanoj kaj mongoloj estis sovaĝaj, krudaj homoj, kaj Budhismo ilin ĝentiligis kaj civilizis. Eĉ en Hindio bestoferado senfuroriĝis pro Budhismo kaj la klasa sistemo mildiĝis almenaŭ por iom da tempo. Eĉ hodiaŭ kiam Budhismo disvastiĝas en Eŭropo kaj Ameriko, iom el ĝiaj enrigardoj en homan menson ekinfluis modernan okcidentan psikologion.

Demando

Kial Budhismo malaperis en Hindio?

Respondo

Neniu donis kontentigan eksplikon pri tiu malfeliĉa okazo. Iuj historiistoj diras, ke Budhismo tiel koruptiĝis, ke homoj kontraŭstaris ĝin. Aliaj diras, ke ĝi adoptis tro multajn hindiajn ideojn kaj iom post iom fariĝis nedistingebla de Hinduismo. Alia teorio estas, ke monaĥoj komencis kolektiĝi en grandaj monaĥejoj subtenataj de la reĝoj kaj tio apartigis ilin de ordinaraj homoj. Kia ajn estas la kaŭzo, je la 8-a aŭ 9-a jarcento hindia budhismo jam serioze kadukiĝis. Ĝi tute malaperis dum kaoso kaj perforto de islama invado al Hindio en la 13-a jarcento.

Demando

Sed ankoraŭ estas iom da budhanoj en Hindio, ĉu ne?

Respondo

Jes. Fakte ekde la mezo de la 20-a jarcento Budhismo denove aperis en Hindio. En 1956 la gvidanto de hindiaj parioj konvertiĝis al Budhismo ĉar li kaj liaj popolanoj suferis tiel mizere sub la klasa sistemo de Hindio. Ekde tiam ĉirkaŭ 8 milionoj da homoj fariĝis budhanoj kaj la nombro daŭre kreskas nun.

Demando

Kiam Budhismo unue venis en la okcidenton?

Respondo

La unuaj budhaniĝintaj okcidentanoj eble estis grekoj, kiuj migris en Hindion post la invado de Aleksandro la Granda en la 3-a jarcento a.K. Unu el la plej gravaj antikvaj budhismaj libroj, la Milindapanha, konsistis el dialogo inter la hindia monaĥo Nagasena kaj la indo-greka reĝo Milinda. Sed en nuna tempo Budhismo vekis la admiradon kaj respekton en la okcidento je la fino de la 19-a jarcento kiam kleruloj ektradukis budhismajn sutrojn kaj verkis pri Budhismo. En la frua 1900 jaroj kelkaj okcidentanoj sin nomis budhanoj kaj unu aŭ du el ili fariĝis monaĥoj. Ekde 1960 la nombro de okcidentaj budhanoj kreskis stabile kaj hodiaŭ ili fariĝis malgranda sed signifoplena minoritato en plej multaj okcidentaj landoj.

Demando

Ĉu vi povas diri ion pri malsamaj specoj de Budhismo?

Respondo

En la tempo de sia prospero Budhismo disvastiĝis de Mongolio al Maldivo, de Balko al Bali-insulo kaj tiel ĝi allogis homojn el multaj malsamaj kulturoj. Poste en multaj jarcentoj ĝi estis adoptita kaj adaptita laŭ la disvolviĝo de homaj sociaj kaj intelektaj vivoj. Sekve de tio, ĝia ekstera formo ŝanĝiĝis multe dum la esenco de la Darmo restas sama. Hodiaŭ estas tri ĉefaj specoj de Budhismo. Ili estas Teravado, Mahajano kaj Vajrajano.

Demando

Kio estas Teravado?

Respondo

La nomo Teravado signifas la Instruojn de Prestiĝuloj kaj baziĝis ĉefe sur Pali-lingva Tripitako, la plej antikva kaj plej kompleta noto de la budhaj instruoj. Teravado estas pli konservativa kaj monaĥej-centra formo de Budhismo, kaj ĝi emfazas la bazon de la Darmo kaj retenas simplan kaj rigoran praktikan metodon. Nun Teravadon oni praktikas ĉefe en Srilanko, Birmo, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo.

Demando

Kio estas Mahajana Budhismo?

Respondo

En ĉirkaŭ la 1-a jarcento a.K. oni esploris iujn signifojn de la budhaj instruoj pli profunde. Krome, socio evoluis kaj tio bezonis pli novan kaj taŭgan eksplikadon de budhaj instruoj. Multaj skoloj estiĝintaj el tiuj novaj evoluadoj komune nomiĝas Mahajano, signifanta la grandan vojon, ĉar ili asertis, ke ili estas pli konvenaj al ĉiuj, ne nur al monaĥoj kaj monaĥinoj, kiuj jam rezignis la mondon. Mahajano fine fariĝis ĉefa speco de Budhismo en Hindio, kaj nun praktikiĝas en Ĉinio, Koreio, Taiwan, Vjetnamio kaj Japanio. Iuj teravadanoj diras, ke Mahajano estas distordo de la budhaj instruoj. Tamen mahajananoj montris, ke la Budho akceptis ŝanĝon kiel unu el la plej fundamentaj el ĉiuj veroj kaj ke ilia interpretado de Budhismo estas ne pli distorda de Budhismo ol tio, ke kverkarbo estas distordo de glano.

Demando

Mi ofte vidis la terminon Hinajano. Kion signifas la termino?

Respondo

Kiam disvolviĝis Mahajano, ĝi volis distingi sin mem de fruaj budhismaj skoloj, do ĝi sin nomis Mahajano, la Granda Vojo, kaj kromnomis la fruajn skolojn Hinajano, signifanta Malgrandan Vojon. Do Hinajano estas iom sekta nomo donita de Mahajanistoj al Teravadanistoj.

Demando

Kio estas Vajrajano?

Respondo

Tiu speco de Budhismo ekestiĝis en Hindio dum la 6-a kaj 7-a jarcentoj p.K. kiam Hinduismo travivis grandan reprosperiĝon en Hindio. Responde al tio iuj budhanoj influiĝis de aspektoj de Hinduismo precipe pri la adoro al dioj kaj uzado de komplikaj ritoj. En la 11-a jarcento Vajrajano bone establiĝis en Tibeto, kie ĝi disvolviĝis plue. La vorto Vajrajano signifas Diamantan Vojon, kaj aludas la supozeble nerompeblan logikon, kiun Vajrajananoj kutime uzas por pravigi kaj defendi iujn el siaj ideoj. Vajrajananoj pli dependas de speco de literaturo nomata tantro ol de tradiciaj budhismaj skriboj kaj do iam ĝi ankaŭ konatiĝas kiel Tantrajano. Vajrajano nun furoras en Mogolio, Tibeto, Ladako, Nepalo, Butano, kaj inter la tibetanoj vivantaj en Hindio.

Demando

Ĉio el tio estas tre konfuza. Kiel mi povas scii, kiun specon mi elektu, se mi volas praktiki Budhismon?

Respondo

Eble ni povus kompari ĝin kun rivero. Se vi iras al la fonto de rivero kaj poste al ĝia buŝo, ili probable vidiĝas malsame. Sed se vi sekvus la riveron de ĝia fonto kiam ĝi ekzigzagas tra la montoj kaj valoj, super akvofaloj, preter multaj malgrandaj rojoj, kiuj fluas en ĝin, vi fine atingus ĝian buŝon kaj komprenus kial ĝi ŝajnas tiel malsama de la fonto. Se vi volas lerni Budhismon, komencu je la plej fruaj bazaj instruoj, kiuj estas la Kvar Noblaj Veroj, la Nobla Okera Vojo, kaj la vivo de la historia Budho kaj aliaj. Post tio lernu kiel kaj kial tiuj instruoj kaj ideoj evoluis, kaj poste koncentriĝu al la budhisma metodo, kiu plej plaĉas al vi. Tiam estos ne eble por vi diri, ke fonto de rivero estas malpli supera ol la buŝo, aŭ la buŝo estas distordo de la fonto.

13.Fariĝi Budhano

Demando

Kion vi diris ĝis nun tre interesas min. Kiel mi povas fariĝi budhano?

Respondo

Iam budhaj instruoj impresis viron nomatan Upali kaj li decidis fariĝi disĉiplo de la Budho. Sed la Budho diris al li: "Faru konvenan esploradon unue, Upali. Konvena esplorado estas bona por homo konata kiel vi mem." M.II379 En Budhismo komprenemo estas la plej grava afero kaj komprenado bezonas tempon. Tio estas la fina produkto de procezo. Do ne facilanime hastu al Budhismo. Restu trankvila, faru demandojn, konsideru atente kaj poste faru vian decidon. La Budho ne interesiĝis pri multeco de siaj disĉiploj. Li pli zorgis, ke homoj sekvu liajn instruojn kiel rezulton de atentaj esplorado kaj konsiderado pri faktoj.

Demando

Se mi jam tion faris kaj mi trovis la budhajn instruojn akcepteblaj, kion mi devas fari se mi volas fariĝi budhano?

Respondo

Plej bone vizitu bonan monaĥejon aŭ aliĝi al budhana grupo, subtenu ilin, akceptu ilian subtenon kaj daŭre lernu pli multe pri budhaj instruoj. Poste, kiam vi estas preta, vi povas oficiale fariĝi budhano prenante Tri Rifuĝojn.

Demando

Kio estas la Tri Rifuĝoj?

Respondo

Rifuĝo estas loko, kien homoj iras kiam ili afliktiĝas aŭ bezonas sekurecon aŭ protekton. Estas multspecaj rifuĝoj. Kiam homoj estas malfeliĉaj, ili rifuĝas ĉe siaj geamikoj. La Budho diris: "Rifuĝu en la Budho, Darmo kaj Samgo kaj vidu kun vera kompreno la Kvar Noblajn Verojn, kiuj estas suferado, la kaŭzo de suferado, la transpaso de suferado, kaj la Nobla Okera Vojo, kiu kondukas al liberiĝo el la suferoj. Tio estas vere sekura kaj plej alta rifuĝo, per kiu oni liberiĝas el ĉiuj suferoj." Dp 189-192 Rifuĝi en la Budho estas memfida akcepto al la fakto, ke oni povas plene iluminiĝi kaj perfektiĝi kiel la Budho. Rifuĝi en la Darmo signifas kompreni la Kvar Noblajn Verojn kaj bazi la vivon sur la Nobla Okera Vojo. Rifuĝi en la Samgo signifas serĉi subtenon, inspiradon kaj gvidon de ĉiuj, kiuj iras laŭ la Nobla Okera Vojo. Tion farante oni fariĝas budhano kaj tiel ekpaŝas sur la vojon al la Nirvano.

Demando

Kiaj ŝanĝoj okazis en via vivo ekde kiam vi unue ricevis Tri Rifuĝojn?

Respondo

Kiel sennombre milionoj da aliaj budhanoj dum la lastaj 2500 jaroj, mi trovis, ke budhaj instruoj bone komprenigas malfacilan mondon. Ili donis signifon al tio, kio estas sensignifa vivo. Ili jam donis al mi humanajn kaj kompatemajn etikojn per kiuj ili gvidas mian vivon. Kaj ili jam montris al mi kiel mi povas atingi la staton de pureco kaj perfekteco en la sekva vivo. Poeto en antikva Hindio iam skribis pri la Budho. "Iri al li por rifuĝo, laŭdi lin, honori lin kaj resti en lia Darmo estas konduto kun kompreno." Mi tute konsentas kun tiuj vortoj.

Demando

Mi havas amikon, kiu ĉiam klopodas konverti min al sia religio. Mi ne vere interesiĝas pri lia religio kaj mi jam diris tion al li, sed li ne volas forlasi min. Kion mi povas fari?

Respondo

La unua afero, kiun vi devas kompreni, estas, ke tiu homo ne estas via vera amiko. Vera amiko respektas viajn dezirojn kaj akceptas vin malgraŭ kia vi estas. Mi suspektas, ke tiu ĉi homo sin pretendas kiel vian amikon nur por konverti vin. Kiam iuj klopodas trudi sian volon al vi, ili certe ne estas geamikoj.

Demando

Sed li diras, ke li volas dividi sian religion kun mi.

Respondo

Estas bona afero por iu dividi sian religion kun aliaj. Sed mi opinias, ke via amiko ne scias la diferencon inter divido kaj trudado. Se mi havas pomon, mi donas duonon al vi kaj vi akceptas mian donacon, tiam mi dividas ĝin kun vi. Sed se vi diras al mi: "Dankon, sed mi jam manĝis." kaj se mi daŭre insistas, ke vi manĝu la duonan pomon, ĝis vi cedas al mia premo, tion oni ne povas nomi divido. Homoj kiel via amiko strebas maski sian malbonan konduton per la nomo "divido", "amo" aŭ "malavareco", sed kiel ajn li nomas ĝin, lia konduto restas kruda, malsincera kaj egoisma.

Demando

Do kiel mi povas haltigi lin?

Respondo

Tre simple. Unue, sciu klare en via menso, kion vi volas. Due, klare kaj koncize diru al li pri tio. Trie, kiam li al vi faras demandojn kiel "Kio estas via kredo pri tio?" aŭ "Kial vi ne volas veni al la kunveno kun mi?", klare, ĝentile kaj persiste ripetu vian unuan diron. "Dankon pro la invito, sed mi ne preferas iri." "Kial ne?" "Tio estas mia propra afero. Mi ne preferas iri." "Sed tie estos multaj interesaj homoj." "Mi certas, ke jes, sed mi ne preferas iri." "Mi invitas vin ĉar mi zorgas pri vi." "Mi ĝojas, ke vi zorgas pri mi, sed mi ne preferas iri." Se vi klare, pacience kaj persiste ripetas vian deziron kaj rifuzas al li impliki vin en tian diskuton, li eble cedos. Estas honto, ke vi devas tion fari, sed estas tre grave por homoj lerni, ke ili ne rajtas trudi siajn kredojn aŭ deziroj al aliuloj.

Demando

Ĉu budhanoj devas peni por dividi la Darmon kun aliaj?

Respondo

Jes, ili devas. Se oni demandas vin pri Budhismo, diru al ili. Vi eĉ rajtas diri al ili pri la instruoj de la Budho sen ilia demando. Sed se ili per siaj vortoj aŭ agoj informas vin, ke ili ne havas intereson, akceptu tion kaj respektu iliajn dezirojn. Estas ankaŭ grave memori, ke vi informas la homojn pri la Darmo per via konduto multe pli efike ol per via predikado. Ĉiam prezentu al ili la Darmon per pensemo, afableco, toleremo, justeco kaj honesteco. Lasu la Darmon brili per viaj paroloj kaj kondutoj. Se ĉiu el ni, vi kaj mi, konas perfekte la Darmon, plene praktikas ĝin kaj malavare dividas ĝin kun aliaj, ni povas profitigi nin mem kaj ankaŭ la aliajn.

14.Iom da diroj de la Budho

↑ Reen al supro

Bonaj Demandoj kaj Bonaj Respondoj — Majstro S. Damiko