Panoramo de Tiefosi
pordo
Fronto de Tiefosi

Ĉefhalo

Gastejo
Ferbudha Halo
Halo de Avalokitŝvaro
Predikejo
Meza Korto

  Tiefosi Monaĥejo


  
Tiefosi signifas Feran Budhon. La monaĥejo havas longan historion. Laŭ historiaj notoj, Malvarmeta Monaĥejo konstruiĝis sur Malvarmeta Monto dum la lasta regperiodo de Sui Dinastio antaŭ cirkaŭ mil kvarcent jaroj. Antaŭ pli ol kvarcent jaroj en Ming Dinastio en la monaĥejo prezidis Monaĥoj Ljaŭkun, Ljaŭĉan, Ljaŭŝji kaj Ljaŭĉe, kies bildoj estas vivecaj kaj restas ĝis nun. Tiam la monaĥejo estis prospera kaj en ĝi loĝis mil monaĥoj kaj multaj sekularaj budhanoj. Dum la regperiodo de Reĝo Wanli en Ming Dinastio, incendio okazis en la monaĥejo, kaj ĉio forbruliĝis krom nur fera budha statuo alta je pli ol 2 metroj. Oni movis la feran statuon ĉe la montpiedon, kie estis rujno de malnova stacio ĉe la Silka Vojo. Nova monaĥejo konstruiĝis en la nomo Tiefosi pro la fera statuo. Poste fuĝantoj kaj vagantoj ekkonstruis dometojn kaj fiksloĝiĝis ĉe la monaĥejo, kaj kaj de tio iom post iom estiĝis granda vilaĝo, kies nomo estas ankaŭ Tiefosi.
   En la periodo de la Ĉina Respubliko multaj haloj en la monaĥejo malkonstruiĝis por fondi lernejon, kaj restis nur malnova halo ĝis la fondiĝo de la nova Ĉinio. Poste oni detruis ankaŭ la malnovan halon kaj fandis la feran statuon de la budho por produkti ŝtalon. En la monaĥejo restas nur tukaj pentraĵoj de tri budhoj kaj de ceremonio por elliberigi terajn kaj marajn vivestaĵojn. Oni konservas ilin aparte en la Kultura Domo de la Gubernio kaj Muzeo de Qianlin kiel historiajn restaĵojn. Post la efektiviĝo de registara politiko pri religioj, ke oni rajtas havi sian kredon, la lokaj budhanoj invitis Majstron Ĝenŭen (Zhenwen) por refondi la monaĥejon. Majstro Ĝenŭen monaĥiĝis en 1941, ordiniĝis kiel bikŝuo en Gŭanĝi (Guangji) monaĥejo de Pekino, kaj iam estis estroj en diversaj monaĥejoj en Urbo Pekino,Provinco Sicŭan (Sicuan) kaj aliaj lokoj sinsekve.
   En 1985 Majsro Ĝenŭen decidis konstruigi la monaĥejon en la loko de la antaŭa monaĥejo post la interkonsiliĝo kun lokaj registaroj kaj gvidantoj, kaj komencis la konstruadon. Li muldigis feran budhan statuon altan je du metroj en 1991, kaj speciale konstruigis halon por ĝi. Tiel la monaĥejo konformiĝis kun sia nomo.
   Nun en la monaĥejo estas tri pordoj, pordaj haloj, turoj por tamburo kaj sonorilo, halo de Ĉielaj Reĝoj, Mahavira Halo, Halo por Fera Budho, Etaĝdomo por Tipitako, Halo por Predikado, Halo por Patrono, Halo por Pramajstroj, Manĝejo, Abatejo, Librejo kaj duetaĝaj loĝdomoj. Kun kompakta aranĝo kaj fajnaj strukturoj de konstruaĵoj, Tiefosi famiĝis kiel bela kaj kvieta monaĥejo por lerni kaj praktiki budhismon. Nun en la monaĥejo estas du ekzempleroj da Tipitakaj Verkoj de Budhismo. La sonoj de matena sonorilado, vespera tamburado kaj la recitado de sutroj aŭdiĝas eĉ malproksime. Sennombraj homoj budhaniĝis en la monaĥejo.
   Post la forpaso de Majstro Ĝenŭen en la jaro 2000, Majstro Ŝoŭjan (Shouyang), lia disĉiplo, transprenis la respondecon administri la monaĥejon laŭ lia volo. Majstro Ŝoŭjan kolektis monkontribuon kaj konstruigis halojn por Budhisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Ksitigarbo kune kun apartaj statuoj en la monaĥejo, kaj konstruigis pagodon kaj pagodan korton sur la Malvarmeta Monto. Krom tio, li ankaŭ gvidis budhanojn de la monaĥejo planti arbojn kaj florojn krom sia ordinara meditado, kaj tiel faris la monaĥejon pli bela kaj kvieta.
   Ni elkore bonvenigas budhanojnel diversaj skoloj kaj esperantistojn el diversaj landoj al la monaĥejo por budhismaj aŭ esperantaj aktivadoj. Nun ni jam fondis apartajn kursojn por budhismo kaj Esperanto, por provizi pli favorajn kondiĉon kaj medion por budhisma kaj esperanta lernadoj kaj praktikadoj.
   La monaĥejo estas proksime al Ŝji'an urbo, kaj havas oportunan trafikon. Nia adreso estas: Tiefosi Monaĥejo, Tiefosi Vilaĝo, Yanyu urbeto, Qianxian Gubernio, Ŝenŝji provinco, Ĉinio. Nia retadreso estas: miaohui@ebudhano.cn

 

Kiosko Antaŭkorto