SUTRO DE CENT PARABOLOJ
百喻经
Verkis: Sangasena
Esperantigis: Miaohui
PREFACO
Jen kion mi aŭdis. Foje la Budho restis en la monaĥejo Kalandaka Bambuaro de Raĝagriho kune kun homamaso de tridek ses mil bikŝuoj, sanktaj bodisatvoj kaj ok specoj de supernaturaj vivestaĵoj.
En la kunsidejo troviĝis ankaŭ kvincent bramanoj kaj alireligiuloj. Ili stariĝis de sur sia sidejo kaj diris al la Budho: “Ni aŭdis, ke budhisma teorio estas senkompare profunda, do ni speciale venis al vi por peti vian instruon. Bonvolu respondi niajn demandojn.”
La Budho respondis: “Bone, mi donos respondojn al vi.”
Dialogo
Demando: “Ĉu la mondo ekzistas aŭ ne?”
Respondo: “Ĝi kaj ekzistas kaj ne.”
Demando: “Se la mondo ekzistas, kial vi diras ne? Se ĝi ne ekzistas, kial vi diras jes?”
Respondo: “La mondo ekzistas nur por la vivantoj, sed ne por la mortintoj. Do mi povas diri, ke ĝi kaj ekzistas kaj ne.”
Demando: “De kie estiĝis homo?”
Respondo: “La homo estiĝis de la kvin cerealoj.”
Demando: “De kie estiĝis la kvin cerealoj?”
Respondo: “La kvin cerealoj estiĝis el la kvar elementoj, nome: la tero, akvo, fajro kaj vento.”
Demando: “De kie estiĝis la fajro, vento kaj la aliaj el la kvar elementoj?”
Respondo: “La fajro, vento kaj la aliaj estiĝis el la malpleneco.”
Demando: “De kie estiĝis la malpleneco?”
Respondo: “El la nenieco.”
Demando: “De kie estiĝis la nenieco?”
Respondo: “El la origina naturo.”
Demando: “De kie estiĝis la naturo?”
Respondo: “El la nirvano.”
Demando: “De kie estiĝis la nirvano?”
La Budho diris: “Kial nun vi demandas tiel profunde? La Nirvano estas la stato, kiu transcendas la vivon kaj morton.”
Demando: “Ĉu vi, la Budho, nirvaniĝis?”
Respondo: “Mi ankoraŭ ne nirvaniĝis.”
“Se vi ankoraŭ ne nirvaniĝis, kiel vi povus scii, ke la nirvano estas eterna kaj feliĉa?”
La Budho diris: “Respondu, ĉu la vivestaĵoj estas suferaj aŭ feliĉaj en la mondo?”
Respondo: “Ili estas tre suferaj.”
La Budho demandis: “Kial vi diras, ke la vivestaĵoj estas tre suferaj?”
Respondo: “Ni vidas, ke la vivestaĵoj suferas grandajn dolorojn kiam ili mortas, do ni scias pri la morta sufero.”
La Budho diris: “Vi bone scias la suferon de morto kvankam vi ankoraŭ ne mortis. Mi vidas, ke la budhoj en la dek direktoj nek naskiĝas nek mortas, do mi scias bone, ke la nirvano estas eterna kaj feliĉa.”
La kvincent alireligianoj tuj atingis komprenon pri la budha instruo. Ili promesis observi la kvin maksimojn de budhismo kaj atingis la staton de sotapano. Post tio, ili residiĝis.
La Budho diris: “Bone aŭskultu! Mi instruos vin per paraboloj.”
MANĜADO DE SALO
En la pasinteco malsaĝulo iris al alia homo. La gastiganto regalis lin per manĝaĵo. Li opiniis, ke la manĝaĵo estas sengusta. Aŭdinte tion, la gastiganto denove aldonis iom da salo en la manĝaĵon.
La malsaĝulo trovis, ke la manĝaĵo estas pli bongusta kun la aldonita salo, li do pensis: “La manĝaĵo plibongustiĝis ĝuste pro la salo. Nur iom da salo povas tiel bongustigi la manĝaĵon, ĉu pli da salo ne faros ĝin des pli bongusta?”
Pro manko de saĝo, la malsaĝulo ekmanĝis nur salon, sed tio damaĝis lian gustorganon kaj ege suferigis lin.
Post kiam iuj alireligiuloj aŭdis, ke oni povas atingi iluminiĝon per abstinado de manĝo, ili sin detenis de manĝo dum sep aŭ dek kvin tagoj. Ilia ago nur suferigis ilin anstataŭ helpi al ili atingi iluminiĝon. Ili similas la malsaĝulon, kiu manĝis nur salon por ĝui bongustecon, sed fine damaĝis sian gustorganon.
LAKTO POR FESTENO
En la pasinteco estis malsaĝulo. Li intencis regali gastojn kaj volis kolekti lakton por la festeno. Li pensis: “Se mi melkos la bovinon ĉiutage, la lakto multiĝos kaj mankos al mi sufiĉe da urnoj por teni ĝin. Krome, la lakto facile ranciĝos. Estas pli bone lasi la bovinon teni la lakton en la ventro. Mi povos tuj elpreni la lakton nur ĉe la festeno.”
Post la decido, li kaptis la bovidon kaj tenis ĝin aparte de la bovino.
Monaton poste, li komencis prepari la festenon por la gastoj. Nur tiam li alkondukis la bovinon por melki ĝin, tamen ĝi jam ne plu povis doni lakton. La gastoj aŭ koleris aŭ mokridis je li.
Iuj malsaĝuloj kondutas same. Ili volas havigi al si meriton per almozdono, sed diras: “Mi donos pli grandan almozon nur post kiam mi riĉiĝos.” Sed antaŭ la riĉiĝo ili perdas la havaĵon pro la estroj, rabistoj kaj la katastrofoj de akvo kaj incendio, aŭ ili perdas la vivon. Se oni ne faras almozdonon senprokraste, la rezulto okazas same.
VUNDIĜO PRO PIROJ
Iam malsaĝulo estis senhara sur la kapo. Iu batis lian kapon per piroj fojfoje kaj grave vundis ĝin. Tiam la malsaĝulo toleris la batadon silente anstataŭ foriri.
Vidinte tion, iu diris al li: “Kial vi ne forkuru, sed eltenas la baton ĝis vundiĝo?” La malsaĝulo respondis: “La batanto estas forta kaj aroganta, tamen li estas tre malsaĝa. Li prenis mian senharan kapon por ŝtono, trafis ĝin per piroj kaj tiel vundis al mi la kapon. ”
Oni diris: “Estas vi, kiu estas malsaĝa. Kial vi ankoraŭ opinias lin tia? Se vi havus iom da saĝo, vi certe forkurus anstataŭ ricevi la batadon ĝis kapvundiĝo!”
Iuj bikŝuoj estas samaj. Anstataŭ havi kredon, observi disciplinajn regulojn kaj lerni budhan instruon, ili atentas nur la eksteran aspekton por ĉasi profiton. Ili kondutas simile al la malsaĝulo, kiu ne sciis forfuĝi de la vundiĝo sed opiniis, ke la vundanto estas malsaĝa.
MENSOGO PRI MORTO
Iam malsaĝulo havis tre ĉarman edzinon. Li tre amis ŝin, sed ŝi estis malfidela kaj malĉasta. Post nelonge, kiam ŝi kontaktis aliajn virojn, ŝi dronis en volupto kaj volis forlasi la edzon por sin ĵeti en la sinon de adultulo. Ŝi do sekrete diris al maljunulino: “Post mia foriro, portu virinan kadavron en mian ĉambron kaj diru al mia edzo, ke mi jam mortis.”
La maljunulino atendis ĝis la eliro de la malsaĝulo kaj metis virinan kadavron en lian domon. Kiam la malsaĝulo revenis hejmen, ŝi diris al li: “Via edzino jam forpasis.”
La malsaĝulo aliris pririgardi la kadavron kaj vere kredis, ke ĝi estis de lia edzino. Li do lamentis kordolore. Poste, li kremaciis la kadavron per multe da oleo kaj brulligno, metis la restaĵon en saketon kaj tenis ĝin en la sino tagnokte.
Post kiam la edzino enuis pri la adultulo, ŝi revenis hejmen kaj diris al la edzo: “Mi estas via edzino.”
La edzo respondis: “Mia kara edzino jam mortis. Kiu vi estas, kaj kial vi pretendas esti mia edzino?” La virino faris klarigon fojfoje, sed neniel sukcesis konvinki la edzon.
Tiel agas ankaŭ alireligiuloj. Aŭdinte malĝustan diron, ili estas mistifikitaj kaj persiste kredas ĝin neŝanĝeble vera. Kvankam ili aŭdas ĝustan instruon poste, ili rifuzas kredi kaj akcepti la veron.
SOIFA MALSAĜULO
Iam estis homo, al kiu mankis saĝo. Li soifegis kaj deziris trinki akvon. Vidinte surteran varmoondon de la arda suno, li opiniis, ke ĝi estas akvo. Li do sin direktis al ĝi ĝis li atingis Hindian Riveron. Sed, starante ĉe la rivero, li nur gapis al la akvo anstataŭ ektrinki.
Oni demandis lin: “Vi serĉis akvon pro soifo, sed kial vi ne ektrinku starante ĉe la akvo?”
La malsaĝulo respondis: “Mi trinkus la akvon se mi povus eltrinki la tutan riveron. Sed estas tro da akvo por mi eltrinki, mi do trinku neniom.”
Ĉiuj homoj eksplodis per ridego aŭdinte tion.
Alireligiuloj same sin tenas al malĝusta vidpunkto. Ili ne akceptas budhisman disciplinon, opiniante, ke ili ne povas observi ĉiujn el ili. Pro tio ili daŭre trairos sennombrajn renaskiĝojn laŭ sia karmo, anstataŭ atingi liberiĝon. Ili similas al la malsaĝulo, kiu rifuzis trinki akvon ĉe la rivero kaj ricevis mokon de aliaj homoj.
MALSAĜULO KAJ MORTA FILO
Iam en la pasinteco, malsaĝulo havis sep filojn, sed unu el ili mortis. Kiam la malsaĝulo vidis la mortintan filon, li volis forlasi la domon por restigi ĝin al la mortinto.
Oni vidis tion kaj diris al li: “La vivantoj kaj mortintoj apartenas al malsamaj mondoj. Vi devas tuj bele vesti lin kaj enterigi lin en la malproksimo. Kial vi restigos lin en la domo dum vi foriros?”
Aŭdinte tion, la malsaĝulo ekpensis: “Se mi devas lin enterigi anstataŭ restigi en la domo, mi mortigu alian filon por ligi tiun al la alia pinto de mia portvekto. Tiel mi portos ilin ambaŭ pli facile.” Li do mortigis alian filon, portis du mortintojn malproksimen kaj enterigis ilin en sovaĝa arbaro.
Pro tio oni mokridis lin, opiniante, ke ili neniam vidis tiel stultan homon.
Ekzemple, se bikŝuo iam kontraŭis disciplinan regulon sed ne kuraĝis konfesi sian konduton, li kaŝis la krimon kun pretendo pri la pureco. Saĝuloj diris al li: “Kiel monaĥo vi devas tiel observi la disciplinon kiel atente teni perlon por ne lasi ĝin perdiĝi. Kial vi kontraŭis la disciplinon sed ne pente konfesi vian kulpon?” La kulpulo diris: “Se mi devas konfesi, mi kontraŭu ankaŭ aliajn disciplinajn regulojn por konfesi samtempe.” Do li faris aliajn malbonajn kondutojn kontraŭ la disciplino kaj poste konfesis la kulpojn samtempe. Li kondutis same kiel la malsaĝulo, kiu mortigis alian filon post la morto de unu.
FALSA FRATECO
En la pasinteco vivis viro ne nur bela kaj saĝa, sed ankaŭ tre riĉa. Lin laŭdis ĉiuj en la mondo.
Vidinte tion, malsaĝulo nomis la viron frato por peti de li monon laŭ bezono, sed ne plu tiel nomis lin kiam li vidis, ke la viro havas ŝuldon.
La aliaj homoj diris al la malsaĝulo: “Kiel malsaĝa vi estas! Kial vi nomis la viron frato kiam vi bezonis monon, sed ne plu tiel nomas lin kiam li havas ŝuldon?”
La malsaĝulo respondis: “Mi nomis lin frato nur por akiri de li monon, sed fakte li tute ne estas mia frato. Do kiam li havas ŝuldon, mi ne plu tiel nomas lin.”
Aŭdinte tion, neniu povis sin deteni de rido.
Same, alireligiuloj aŭdis la instruon de la Budho kaj adaptis ĝin por sia propra teorio. Kiam oni proponis al ili praktiki la instruon, ili rifuzis dirante: “Mi uzas la vortojn de la Budho en la instruado al aliaj homoj nur por min profitigi, sed tute ne prenas ĝin por la vero, do kiel mi devas praktiki ĝin?”
Ili similas al la malsaĝulo, kiu nomis iun alian frato por akiri monon sed diris, ke la persono ne estas lia frato kiam li vidis, ke tiu dronas en ŝuldo.
ŜTELISTO KAJ LA ŜTELITAJ VESTOJ
Iam en la pasinteco montara paŝtisto priŝtelis la trezorejon de la reĝo kaj forfuĝis malproksimen. La reĝo sendis serĉi lin en diversaj lokoj. Fine oni arestis la ŝteliston kaj eskortis lin al la reĝo. La reĝo demandis, de kie li havigis al si la vestojn. Li respondis: “La vestoj estis la havaĵoj de mia avo.”
La reĝo ordonis, ke li sin vestu per la vestoj. La vestoj tute ne apartenis al la montano, do li tute ne sciis kiel konvene sin vesti per ili. Li surmetis gantojn sur la piedojn kaj taliozonon sur la kapon.
Vidinte tion, la reĝo kunvenigis la korteganojn kaj detale informis ilin pri la afero. Li diris al la ŝtelisto: “Se la vestojn vi heredus de via avo, vi ja devus scii kiel vestiĝi per ili. Kial vi vestiĝis per ili malkonvene kaj surmetis la suprajn vestaĵojn malsupre? Pro via fuŝaĵo oni scias bone, ke la vestoj estas ŝtelaĵoj anstataŭ viaj heredaĵoj.”
Mi prenas ĉi tiun rakonton kiel simbolon. La reĝo simbolas budhojn, la trezoro darmon kaj la malsaĝa montano alireligiulojn. Aŭdinte la budhan instruon, ili ĝin metas en sian doktrinon kaj prezentas kiel sian propran scion. Tamen pro la senscieco ili ne scias ĝian veran signifon, uzas ĝin mise kaj mistifikas aliajn homojn. Ili similas al la montano, kiu ŝtelis valorajn vestojn de la reĝo, sed nek sciis detale pri ili nek povis vestiĝi konvene per ili.
LAŬDO PRI LA PATRO
En la pasinteco iu laŭdis la sian patron pri lia virto al la homoj kaj diris: “Mia patro estas tre bonkora. Li faras nek malutilon nek ŝtelon. Li estas kaj honesta kaj helpema.”
Aŭdinte tion, malsaĝulo diris: “Mia patro estas multe pli virta ol la via.”
La aliaj homoj demandis: “Kiajn virtojn via patro havas? Bonvolu diri al ni.”
La malsaĝulo respondis: “Mia patro abstinas de volupto ekde la infaneco, kaj sin tenas pura kontraŭ la seksa konduto.”
Oni refutis: “Se via patro abstinus de volupto, kiel li povus generi vin?” Ĉiuj ridis pri tio.
Stulta homo en la mondo intencas laŭdi iun, sed kaŭzas malhonoron pro sia nescio pri la fakto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu deziris laŭdi la patron, sed rezultigis malon.
KONSTRUADO DE TRIETAĜA DOMO
En la pasinteco vivis malsaĝulo riĉa sed senscia. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis lian trietaĝan domon altan, vastan, luksan kaj helan. Li ekŝatis ĝin kaj pensis: “Mi ne estas malpli riĉa ol li. Kial mi ne tuj konstruigu belan etaĝdomon tute saman al tiu ĉi?”
Li tuj alvenigis ĉarpentiston kaj demandis: “Ĉu vi kapablas konstrui tian belan etaĝdomon, kian havas la alia riĉulo?”
La ĉarpentisto respondis: “Jes, lia etaĝdomo estas konstruita de mi mem.”
La riĉulo tuj ordonis: “Nun konstruu tian etaĝdomon por mi.”
La ĉarpentisto tuj mezuris la sidejon kaj ekkonstruis la fundamenton por la etaĝdomo.
Vidinte tion, la riĉulo neniel komprenis la intencon de la ĉarpentisto. Li demandis suspekteme: “Kion vi faras?”
La ĉarpentisto respondis: “Mi konstruas trietaĝan domon.”
La malsaĝulo diris: “Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Unue konstruu por mi la plej supran etaĝon.”
La ĉarpentisto respondis: “Tute neeble. Kiel oni povus konstrui la duan etaĝon sen la unua etaĝo, kaj la trian etaĝon sen la malsupraj etaĝoj?”
La malsaĝulo insistis obstine: “Mi ne volas malsuprajn du etaĝojn. Vi devas konstrui por mi nur la plej supran etaĝon.”
Aŭdinte tion, ĉiuj mokridis lin, dirante: “Kiu povus konstrui la supran etaĝdomon sen la malsupraj!”
Iuj el la kvar kategorioj da disĉiploj de budhismo nek praktikas diligente nek estimas la Tri Juvelojn. Anstataŭ praktiki diligente en la vojo al nirvano, ili diras: “Mi nur deziras rekte fariĝi arahanton sen trapasi la malsuperajn tri stadiojn.” Oni mokas ilin kiel la malsaĝulon.
BRAMANO, KIU MORTIGIS SIAN FILON
Iam en la pasinteco bramano pretendis, ke li estas tre erudicia kaj ke li lertas pri astrologio kaj ĉiuj aliaj artoj. Depende de sia imagita eminenteco, li volis pavi pri sia kapablo. Li do iris al alia lando kaj ploregis tenante sian filon en la sino.
Iu demandis lin: “Pro kio vi ploras?”
La bramano respondis: “Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Mi ploras pro la bedaŭro pri lia mallonga vivo.”
Oni konsolis lin: “La longeco de homa vivo estas malfacile antaŭdirebla, kaj oni facile eraras en la kalkulado. Eble li ne mortos en sep tagoj. Kial vi anticipe ploras pro tio?”
La bramano respondis: “Miaj profetaĵoj neniam eraras eĉ se falus la steloj kaj mallumiĝus la suno kaj luno.”
Sorĉite de la prestiĝo kaj profito, li mortigis la propran filon en la sepa tago por pravigi sian profetaĵon. Informiĝinte pri la morto de la knabo post sep tagoj, oni admiris lian kapablon: “Jen homo vere ĉioscia! Li profetis tute prave.”
Ili ĉiuj kredis lin kaj venis al li por esprimi sian estimon.
Por akiri profiton, iuj el la kvar kategorioj da disĉiploj de la Budho mensogas, ke ili jam atingis iluminiĝon. Iuj malsaĝuloj eĉ murdas bonajn budhanojn por sin ŝajnigi bonkoraj, sed senfine suferos en la estonteco pro tio. Ili similas al la bramano, kiu trompis homojn per mortigo de sia propra filo.
PREPARADO DE SUKERA AKVO
Iam en la pasinteco, dum malsaĝulo kristaligis kandon, riĉulo venis al li. La malsaĝulo pensis: “Mi devas prezenti sukeran akvon al la riĉulo.” Li do aldonis iom da akvo en la poton super la fajro kaj ekventumis la sukeran akvon per ventumilo desupre por malvarmigi ĝin.
Oni diris al li: “Kiel vi povas malvarmigi la akvon per senĉesa ventumado se vi ne estingas la suban fajron!” Ĉiuj homoj mokridis lin.
Anstataŭ estingi la brulantan fajron de siaj ardaj kleŝoj, la alireligiuloj praktikas asketismon, kuŝas sur dornoj kaj rostas sian korpon per fajro por atingi la malvarmetan kaj pacan staton de liberiĝo. Ili klopodas vane kaj estas mokataj de saĝuloj. Ilia sufero daŭras ne nur nun, sed ankaŭ ĝis la nemezurebla estonteco.
KOLEREMULO
Foje en la pasinteco multaj homoj babilis en la ĉambro. Unu el ili laŭdis, ke iu havas tre bonan virton krom nur du mankoj: koleremo kaj senpripensemo.
Ĝuste tiam la priparolato hazarde staris ekster la domo kaj kaptis la vortojn. Li tuj furioziĝis, sin trudis en la ĉambron, kaptis la parolinton kaj bategis lin per mano.
La aliaj demandis: “Kial vi batas lin?”
La batanto respondis: “Kiam mi estis kolerema kaj senpripensema? Sed tiu ĉi diraĉis, ke mi ĉiam estas tia. Mi batas lin ĝuste pro tio.”
Oni diris: “Nun vi ja bone montras viajn koleremon kaj senpripensemon. Kial vi ankoraŭ neas tion?”
Se iu koleriĝas kontraŭ la aliaj kiam ili diras pri lia manko, oni ridas lin pri lia malsaĝo.
Drinkemuloj en la mondo dronas en drinkado kaj diboĉo. Kiam oni kulpigas ilin pri iliaj eraroj, ili koleriĝas kaj klopodas sin senkulpigi per diversaj pretekstoj, simile al la malsaĝulo, kiu rifuzis agnoski sian eraron kaj eĉ batis tiun, kiu diris tion.
MORTO DE LA GVIDISTO
Iam en la pasinteco, aro da komercistoj deziris iri al la maro kaj bezonis iun gvidi ilin sur la vojo. Ili kune serĉis kaj fine trovis vojgvidiston.
Poste ili ekvojaĝis sub la gvido de la vojgvidisto. Kiam ili iris en dezerton, ili renkontis templon kaj devis dediĉi homon al ĉiela dio por preterpasi.
Ili interkonsiliĝis: “Ĉiuj kunuloj estas niaj parencoj. Kiel ni povas mortigi iun ajn el ni? Nur la gvidisto konvenas por esti la oferaĵo.” Do ili mortigis la gvidiston kaj dediĉis lin al la dio.
Ili perdis la vojon post la dediĉa rito. Neniu sciis kien iri, kaj ĉiuj perdis la vivon pro malsato kaj laceco.
Homoj en la mondo kondutas same. Se ili deziras iri al la maro de la budha darmo por havigi al si trezoron, ili devas diligente fari bonan konduton kiel sian gvidon. Sed ili detruas sian bonan konduton, migras en la tri suferaj destinoj kaj neniam povas trapasi samsaron. Ili suferos longe simile al la komercistoj, kiuj deziris iri al la maro, sed mortigis la gvidiston, perdis la vojon kaj mortis mizere pro malsato kaj laceco.
RAPIDA KRESKO DE LA REĜIDINO
Iam al reĝo naskiĝis knabino. La reĝo alvenigis kuraciston kaj ordonis al li: “Donu al mi la medicinaĵon, kiu povas tuj elkreskigi mian filinon.”
La kuracisto respondis: “Mi donos al vi la raran medicinaĵon por ke ŝi tuj elkresku, sed mi ne posedas ĝin en la nuna momento. Mi devas serĉi ĝin en alia loko. Bonvolu ne vidi vian filinon antaŭ mia reveno. Mi kondukos ŝin al vi tuj post kiam ŝi prenos la medicinaĵon.”
La kuracisto iris malproksimen por la medicinaĵo kaj revenis nur post dek du jaroj. Li kondukis la reĝidinon al la reĝo tuj post kiam ŝi prenos la medicinaĵon.
La reĝo tre ĝojis vidinte la filinon. Li pensis: “Kiel bona kuracisto li ja estas! Li donis al mia filino medicinaĵon, kiu vere tuj kreskigis ŝin.” Li do ordonis al siaj subuloj premii la kuraciston per trezoroj.
Tiam ĉiuj homoj ridis je la reĝo pri lia malsaĝo. Li ne scipovis kalkuli la tempon, sed atribuis la kreskon de la filino al la funkcio de la medicinaĵo.
Iuj en la mondo kondutas ankaŭ same. Ili iras al instruisto kaj diras: “Mi volas strebi al iluminiĝo. Bonvolu instrui min, por ke mi tuj atingu iluminiĝon.”
Per konvenaj metodoj la instruisto instruas al ili meditadon kaj kontempladon pri la dek du ligoj de la dependa origino. Post akumulado de diversaj meritoj en sia praktikado ili fariĝas arahantoj. Do ili ege ĝojas pro tio kaj diras: “Kiel feliĉa mi estas! La instruisto donis al mi rapidan metodon por iluminiĝi.”
VANA KLOPODO POR PLI DOLĈAJ SUKERKANOJ
En la pasinteco du homoj kune plantis sukerkanojn. Ili interkonsentis: “Premion ricevos tiu, kiu plantos pli bone, kaj severan punon ricevos tiu, kiu plantos malpli bone.”
Tiam unu el ili pensis: “Sukerkanoj estas tre dolĉaj. Se mi elpremos la dolĉan sukon el la sukerkanoj por akvumi mian plantaĵojn, mia sukerkanoj certe estos des pli dolĉaj ol la lia.”
Li do elpremis sukon el sukerkanoj kaj per ĝi akvumis la plantaĵojn por havi pli dolĉajn sukerkanojn, sed tio kaŭzis damaĝon al la plantaĵoj kaj li perdis ĉion.
Ankaŭ homoj en la mondo kondutas same. Kun intenco fari bonon, ili profitas de siaj riĉeco kaj potenco, minacas ordinarajn homojn, rabas iliajn havaĵojn kaj poste disdonas la rabaĵojn en la bonfaro. Kvankam ili deziras bonan rezulton, tamen ilia konduto kaŭzas al ili estontan fatalaĵon. Ili tute similas al la malsaĝulo, kiu elpremis sukon el sukerkanoj por akvumi la sukerkanajn plantaĵojn sed perdis ĉion.
ŜULDO DE DUONMONERO
En la pasinteco estis komercisto. Oni ŝuldis al li duonmoneron kaj ne redonis ĝin dum longa tempo, do li iris postuli la pagon.
Lin baris rivero sur la vojo kaj li devis pagi du monerojn por transpasi ĝin per boato. Atinginte la cellokon, li ne sukcesis trovi la ŝuldanton. Li denove elspezis du monerojn pro la rivero sur la revena vojo
Li elspezis kvar monerojn pro la ŝuldo je duonmonero, kaj ankaŭ suferis de lacega vojaĝo. Li elspezis tro multe por la malgranda sumo kaj estis mokita de aliaj homoj pro tio.
Ankaŭ iuj homoj en la mondo kondutas same. Por ĉasi iom da reputacio kaj profito ili detruis moralon, tenas malnoblan vivon kaj ignoras la honorecon. Ili havas malbonan famon en la nuna tempo kaj suferos teruran konsekvencon en la estonteco.
PROKSIMIĜO AL AKRIGILO
Iam en la pasinteco mizera malriĉulo laboris por la reĝo. Li malgrasiĝis tagon post tago pro la longa laboro. La reĝo eksentis kompaton kaj donacis al li mortan kamelon.
Ricevinte la donacon, la malriĉulo tuj eklaboris por senfeligi ĝin. Kiam lia tranĉilo malakriĝis, li serĉadis ŝtonan akrigilon. Fine li trovis la malgrandan akrigilon en la supra etaĝo, akrigis la tranĉilon kaj malsupreniris por daŭrigi la laboron.
Tiel li supreniradis multfoje por reakrigi la tranĉilon kaj ege laciĝis pro tio. Enuinte pri la suprenirado, li portis la kamelon sur la supran etaĝon por proksimigi ĝin al la akrigilo. Oni mokridis lin pro la stultaĵo.
Iuj malsaĝuloj klopodas akumuli monon per metodo kontraŭ disciplino kun intenco, ke ili faru bonfaron per la mono por renaskiĝi en la ĉielo. Ili rikoltos tro malmulte kontraŭ la granda klopodo kvazaŭ ili portus mortintan kamelon al la supra etaĝo por proksimiĝi al malgranda akrigilo.
PERDO DE ARĜENTA BOVLO
Iam en la pasinteco, iu transpasis maron per ŝipo kaj senatente faligis sian arĝentan bovlon en la akvon. Li pensis: “Mi marku la akvon, lasu la bovlon ĉitie portempe kaj retrovu ĝin poste.”
Li atingis Srilankon post la veturado de du monatoj. Vidinte riveron, li tuj plonĝis en la akvon por serĉi la perditan bovlon.
Oni demandis lin: “Kion vi faras?”
Li respondis: “Mi perdis bovlon antaŭe kaj nun volas retrovi ĝin.”
Oni demandis: “Kie vi perdis ĝin?”
Li respondis: “En la loko de nia ekveturo sur la maro.”
Oni demandis: “Kiam vi perdis ĝin?”
Li respondis: “Antaŭ du monatoj.”
Oni demandis: “Vi perdis ĝin ie antaŭ du monatoj, sed kial vi serĉas ĝin ĉi tie?”
Li respondis: “Mi metis markon sur la akvon tuj post la falo de la bovlo. La akvo ĉi tie estas tute sama kiel la markita, do mi ekserĉis ĝin.”
Oni diris: “Kvankam la akvo estas sama, tamen vi perdis vian bovlon en alia loko. Kiel vi povus retrovi ĝin ĉi tie?”
Neniu povis sin deteni de la rido.
Anstataŭ praktiki ĝustan konduton, alireligiuloj ignoras la ĝustan praktikadon, sin tenas al la erara opinio pri la kaŭzo de suferoj kaj strebas al liberiĝo laŭ ŝajne bona metodo. Ili kondutas simile al la malsaĝulo, kiu serĉis bovlon perditan en la alia loko.
SENPRUDENTA REĜO
Iam iu babilis pri la manko de la reĝo kaj diris: “La reĝo estas tro kruela kaj regas la landon tute senracie.”
Informiĝinte pri tio, la reĝo eksplodis de kolero. Anstataŭ enketi pri la vera parolinto, li kredis insidemulon, kaptis eminentan ministron kaj ordonis, ke oni fortranĉu cent taelojn da karno de sur lia dorso.
Poste, oni atestis, ke la punito tute ne diris tion. La reĝo ege bedaŭris kaj pretigis mil taelojn da viando por plenigi la vundon de la mispunito.
La mispunito ĝemadis nokte pro la neeltenebla doloro. Aŭdinte tion, la reĝo demandis: “Kial vi ankoraŭ suferas? Mi prenis de vi cent taelojn da karno, sed jam kompensis al vi dekoble. Kial vi ankoraŭ suferas? Ĉu vi ankoraŭ ne kontentas pri la kompenso?”
Iu alia respondis: “Se Via Reĝa Moŝto fortranĉus mian kapon, mi ne povus eviti morton eĉ se vi kompensus al mi mil kapojn. Kvankam li ricevis viandon dekoble, li ne povas sin liberigi de la doloro.”
Ankaŭ malsaĝaj homoj kondutas same. Ili dronas en la nuna diboĉo kaj tute ignoras la estontan suferon. Ili malutilas al vivestaĵoj kaj eltrudas monon de aliaj homoj por kompensi sian kulpon kaj havigi al si meriton per la havaĵo. Ili kondutas same kiel la senprudenta reĝo, kiu fortranĉis dorsan karnon de la mispunito kaj poste plenigis la vundon per pli da viando por sendolorigi lin.
METODO POR NASKI PLIAN FILON
Iam en la pasinteco, virino havis unu filon kaj deziris plian. Ŝi do demandis aliajn virinojn: “Kiu havas bonan metodon por ke mi nasku plian filon?”
Maljunulino diris al ŝi: “Mi povas helpi al vi havi pliajn filojn, sed vi devas fari oferon al la ĉiela dio por tio.”
La virino demandis la maljunulinon: “Kion mi devas oferi al la dio?”
La maljunulino respondis: “Se vi mortigos vian filon kaj oferos lian sangon al la dio, vi povos naski pliajn filojn.”
La virino do intencis mortigi sian filon laŭ la konsilo.
Saĝulino mokridis kaj insultis ŝin: “Kiel malsaĝa kaj senscia vi estas! Vi ankoraŭ ne certas, ĉu vi povos naski pliajn filojn aŭ ne, tamen vi eĉ volas mortigi vian nunan filon.”
Ankaŭ la malsaĝuloj en la mondo kondutas same. Kun deziro al la estonta feliĉo ili sin ĵetas en fajron kaj turmentas per diversaj manieroj por renaskiĝi en la ĉielo.
KOMERCO PER KALAMBAKO
Iam en la pasinteco, filo de pliaĝulo iris al la maro por kolekti kalambakon. Li havigis al si ĉaron da kalambako ĉirkaŭ unu jaro kaj portis ĝin hejmen.
Li portis la kalambakon en la bazaron por vendi, sed neniu aĉetis ĝin pro la alta prezo. Neniom li vendis dum multaj tagoj, do li ege ĉagreniĝis pro tio.
Li vidis, ke la lignokarbo vendiĝas pli bone. Li do pensis: “Mi preferas karbigi la kalambakon por elvendi ĝin pli rapide.”
Li tuj brulige faris lignokarbon el la kalambako kaj vendis ĝin en la bazaro kontraŭ enspezo de malpli ol duonĉaro da lignokarbo.
Ankaŭ malsaĝaj homoj en la mondo kondutas same. Komence ili laboras diligente per diversaj klopodoj por atingi budhecon. Poste ili rezignas la antaŭan klopodon pro la malfacileco kaj ekdeziras la hinajanan frukton por atingi nirvanon kiel arahanto laŭeble plej frue.
SILKAĴO POR MALNOVAĴOJ
Iam ŝtelisto glitis en la domon de riĉulo kaj ŝtelis silkaĵojn. Li pakis malnovajn tolaĵojn kaj aliajn posedaĵojn per la ŝtelitaj silkaĵoj. Saĝuloj mokridis lin pro tio.
Ankaŭ iuj malsaĝaj homoj en la mondo kondutas simile. Ili iras al budhismo kun plena kredo, praktikas bonon kaj akumulas meritojn, tamen pro la avido al profito ili kontraŭas sian puran disciplinon kaj perdas ĉiujn meritojn. Pro tio ili same ricevas mokon de la homoj en mondo.
ROSTITAJ SEMOJ DE SEZAMO
En la pasinteco malsaĝulo gustumis semojn de sezamo kaj opiniis la guston malbona. Poste li rostis ilin kaj trovis ilin multe pli bongustaj. Li do pensis: “Estus pli bone, ke mi rostu la semojn antaŭ la semado. Tiel mi povos rikolti bongustan sezamon poste.”
Li do rostis la semojn kaj semis ilin, sed la rostitaj semoj neniam ĝermis.
Iuj homoj kondutas same. Ili ne ŝatas la bodisatvan praktikadon pro la penado kaj malfacileco dum la longaj kalpoj, sed pensis: “Estas pli bone fariĝi arahanto por liberiĝi el la samsaro pli facile kaj rapide.” Poste ili denove deziras atingi budhecon, sed neniel povas sukcesi. La rostitaj semoj ne povas ĝermi, kaj estas samaj ankaŭ la malsaĝaj homoj en la mondo.
AKVO KAJ FAJRO
En la pasinteco iu bezonis fajron kaj malvarman akvon por io. Li do lasis fajron bruladi kaj metis pelvon da malvarma akvo super la fajron.
Poste, kiam li bezonis la fajron, la fajro jam estingiĝis, kaj kiam li prenis la malvarman akvon, la akvo jam varmiĝis. Li perdis ambaŭ fajron kaj malvarman akvon.
Simile, iuj homoj iris al budhismo kaj fariĝis monaĥoj por atingi liberiĝon, sed poste ili ankoraŭ sopiris al la edzino, gefiloj, parencoj, mondaĵoj kaj diboĉoj. Pro tio ili perdis kaj la fajron de meritoj kaj la akvon de disciplino. Aviduloj ankaŭ kondutas same.
VANA KLOPODO POR PLAĈO AL LA REĜO
Iam en la pasinteco iu volis akiri plaĉon de la reĝo kaj demandis la aliajn: “Kiel mi realigu mian deziron?”
Oni respondis: “Se vi volas plaĉi al la reĝo, vi devas imiti lian aspekton.”
Li do iris al la reĝo. Vidinte, ke la reĝo la palpebrumas, li tuj imitis lin. La reĝo demandis lin: “Ĉu vi suferas de malvarmumiĝo aŭ okula malsano? Kial vi senĉese palpebrumas?”
Li respondis: “Mi suferas nek de okula malsano nek de malvarmumiĝo. Vidinte, ke Via Reĝa Moŝto palpebrumas, ankaŭ mi tion faris imite.” Aŭdinte tion, la reĝo furioziĝis kaj tuj ordonis serioze puni lin per diversaj metodoj kaj forpeli lin el la lando.
Ankaŭ homoj en la mondo estis samaj. Ili iris al la Budho, petis lian instruon por pliigi al si bonan meriton, sed ĉe la Budho ili ne komprenis, ke li iam montris iom da manko laŭkondiĉe por profitigi la vivestaĵojn. Ili aŭ mokis lin pri la neperfektaj vortoj aŭ imitis la mankojn dum ili aŭskultis la instruon. Pro tio ili perdis la profiton en la budhisma praktikado kaj renaskiĝis en la tri suferaj destinoj de bestaro, malsata spirito kaj inferulo. Ili kondutis same kiel la malsaĝulo.
METODO POR KURACI VUNDON
En la pasinteco iu estis skurĝita de la reĝo. Poste, li ŝmiris sian vundon per ĉevala fekaĵo por resaniĝi pli rapide.
Malsaĝulo vidis tion kaj ekĝojis. Li diris al si mem: “Mi ellernis metodon por kuraci vundon!”
Reveninte hejmen, li tuj diris al la filo: “Skurĝu min je la dorso! Mi havas bonan metodon por kuraci vundon kaj volas provi ĝin.”
La filo skurĝis lin je la dorso. Li ŝmiris ĉevalan fekaĵon sur la vundon kaj prenis tion por bona kuracmetodo.
Ankaŭ iuj homoj en la mondo estas samaj. Aŭdinte la diron, ke praktiki kontempladon pri malpureco povas forigi la damaĝon de la kvin agregaĵoj, ili diras: “Mi volas kontempli virinojn kaj la kvin dezirojn.” Anstataŭ percepti la malpurecon de kvin deziroj, ili estas sorĉitaj de volupto, renaskiĝos en la samsaro kaj falos en la inferon.
Malsaĝuloj en la mondo kondutas tute same.
BELA NAZO POR LA EDZINO
En la pasinteco iu havis ĉarman edzinon kun malbela nazo.
Foje, kiam la edzo iris ekstere, li vidis ĉarman virinon kun bela nazo. Li do pensis: “Mi preferas detranĉi ŝian nazon kaj meti ĝin sur la vizaĝon de mia edzino. Ĉu tio ne estas bona?”
Li do detranĉis la nazon de la virino kaj portis ĝin hejmen. Li tuj vokis sian edzinon: “Eliru! Mi donos al vi belan nazon!”
Je la eliro de la edzino, li detranĉis ŝian nazon senprokraste kaj metis la alian sur ŝian vizaĝon. Sed la nazo neniel povis sidi bonorde, do la edzino perdis la nazon kaj vane suferis grandan doloron pro la stulta edzo.
Ankaŭ malsaĝuloj en la mondo kondutas same. Aŭdinte, ke konataj ŝramanoj kaj bramanoj kun prestiĝo kaj virto ricevas estimon kaj oferon de aliaj homoj, ili pensas: “Mi estas tute sama kiel ili.” Ili do mensogas, ke ili havas virton. Ili perdas profiton kaj ankaŭ detruas sian bonan konduton. Ili similas al tiu, kiu detranĉis la nazon de alia virino kaj ankaŭ vundis la propran edzinon. La malsaĝuloj estas tute samaj.
BRULIGO DE LA MALNOVA VESTO POR LA NOVA
Iam en la pasinteco iu vivis mizere en malriĉeco. Li laboris por alia homo, gajnis maldelikatan veston kaj sin vestis per ĝi.
Iu vidis tion kaj diris al li: “Naskiĝinte el la alta klaso, vi ja estas filo de nobelo. Kiel decas por vi surhavi tiel krudan vestaĉon? Mi instruos al vi metodon akiri la plej bonan veston. Agu laŭ mia ordono! Mi tute ne trompos vin.”
La malriĉulo ĝojegis kaj estime promesis obei lin.
La viro estigis fajron antaŭ la malriĉulo kaj diris al li: “Nun demetu vian vestaĉon kaj ĵetu ĝin en la fajron. Poste vi trovos la plej bonan vestaĵon en la fajro.”
La malriĉulo tuj demetis sian veston kaj vere ĵetis ĝin en la fajron.
Post la forbrulo de la malnova vesto, li serĉadis la novan en la fajro, sed trovis nenion.
Ankaŭ homoj en la mondo kondutas same. Ili renaskiĝis en la homa mondo pro sia bona karmo en la pasintaj vivoj, do ili devas bone protekti sian vivon por praktiki bonon kaj havigi al si meritojn. Sed ili estas trompitaj de alireligiuloj, herezuloj kaj malicaj demoninoj: “Vi devas kredi min. Praktiku asketismon kaj ĵetu vin en la fajron aŭ valon. Post via morto, vi renaskiĝos en la ĉielo kaj ĝuos eternan feliĉon.” Ili obeas la instrukcion kaj vere rezignas sian vivon. Ili naskiĝos en la infero kaj suferos mizere post la morto. Ili perdos la homan vivon, sed akiros nenian feliĉon, same kiel la malriĉulo.
RAKONTO PRI ŜAFISTO
Iam iu lertis en paŝtado kaj la sumo de liaj ŝafoj atingis milojn, sed li estis tre avara kaj neniam volis elspezi monon.
Tiam vivis homo lerta je trompo. La trompisto amikiĝis kun la ŝafisto per diversaj metodoj kaj diris al li: “Nun ni jam intimiĝis kiel unu, kaj ne plu estas diferenco inter ni. Mi scias bone, ke iu havas belan filinon. Mi svatos ŝin al vi kiel vian edzinon.”
Aŭdinte tion, la ŝafisto eksplodis de ĝojo kaj donacis multe da ŝafoj kaj trezoroj al la trompisto.
La trompisto denove diris: “Hodiaŭ via edzino naskis filon al vi.”
La ŝafisto ankoraŭ ne vidis sian edzinon, tamen li ĝojegis kaj prezentis grandan donacon al la trompisto post kiam li informiĝis pri ŝia akuŝo.
Poste, la trompisto reiris al la ŝafisto kaj diris al li: “Via filo mortis post la naskiĝo.”
Kiam la ŝafisto aŭdis tion, li tuj ploregis kaj suspiris longe pro malĝojo.
Ankaŭ mondanoj kondutas same. Ili lernas multe da scio, sed ne volas instrui la aliajn pro avideco je reputacio kaj profito. Mistifikite de la efemera korpo, ili avidas la mondajn feliĉojn kiajn la edzino kaj gefiloj. Pro la trompiĝo ili perdas bonan konduton, vivon kaj havaĵon kaj fine ploras pro la granda sufero simile al la ŝafisto.
MALSAĜA DISĈIPLO DE BRAMANO
Iam bramana pastro volis okazigi religian ceremonion kaj diris al sia disĉiplo: “Mi bezonas argilaĵojn por la rito. Dungu por mi metiiston de argilaĵoj en la foiro!”
La disĉiplo do iris al la hejmo de metiisto. Tiam la metiisto portis argilaĵojn al la foiro per sia azeno por vendi ilin, sed la azeno rompis ĉion dum momento. Li revenis hejmen kaj ploris kordolore.
Kiam la disĉiplo vidis tion, li demandis: “Kial vi suspiras tiel malĝoje?”
La metiisto respondis: “Mi prilaboris argilaĵojn diligente kaj pene dum multaj jaroj. Kiam mi portis ilin al la foiro por vendi, la damninda azeno momente detruis ĉiujn miajn produktaĵojn. Mi ege malĝojas pro tio.”
Aŭdinte tion, la disĉiplo diris ĝojplene: “Kiel eksterordinara estas via azeno! Ĝi eĉ kapablas momente detrui ĉion, kion vi elfaris dum longa tempo. Mi aĉetos ĝin de vi!”
La metiisto plezuriĝis kaj tuj vendis la azenon.
Post kiam la disĉiplo revenis rajdante sur la azeno, la instruisto demandis: “Por kio vi alvenigis azenon anstataŭ la metiiston?”
La disĉiplo respondis: “Tiu ĉi azeno estas des pli kapabla ol la metiisto. Ĝi povas tuj detrui la argilaĵojn, kiujn la metiisto elfaris dum longaj jaroj.”
La instruisto diris: “Kiel malsaĝa kaj senscia vi estas! La azeno povas rompi argilaĵojn, tamen ĝi ne kapablas fari eĉ unu argilaĵon dum cent jaroj!”
Ankaŭ homoj en la mondo estas samaj. Kvankam ili ricevas oferojn de aliaj homoj dum la longa tempo de cent jaroj, tamen ili neniam faras rekompencon. Ili nur faras malutilon anstataŭ helpon. La nedankemaj homoj kutime tiel kondutas.
PERDO PRO LA ŜTELITA ORO
Iam du komercistoj faris apartan negocon akompanante unu la alian. Unu el ili vendis oron, dum la alia vendis kapokon.
Aĉetanto de oro ardigis oran ingoton de la unua komercisto por taksi ĝian verecon. La alia komercisto ŝtelis la ardigitan oron kaj kaŝis ĝin en sian kapokon.
La kapoko tute cindriĝis pro la ardo de la oro. Lia ŝtelado malkaŝiĝis kaj li perdis ankaŭ la kapokon.
Iuj alireligiuloj plagiatas la teorion de budhismo kaj aldonas ĝin en sian propran doktrinon kun mensogo, ke ĝi estas la propra doktrino anstataŭ de budhismo. Tamen tio detruas ilian doktrinon kaj malestigas ĝin de la mondo. La afero similas al la ŝtelado de la oro.
FALIGO DE ARBO POR LA FRUKTOJ
Iam reĝo havis arbon altan, dikan kaj grandan. La arbo ĉiam produktis fruktojn dolĉajn kaj bongustajn.
Foje iu gastis ĉe la reĝo. La reĝo demandis: “La arbo donas bongustajn fruktojn. Ĉu vi povas manĝi?”
La gasto respondis: “Tiel alta kaj dika estas la arbo. Kiel mi povos preni la fruktojn kvankam mi deziras manĝi?”
La reĝo tuj faligis la arbon per hakilo por preni la fruktojn pli facile, sed li akiris nenion post la vana laboro. Poste, kiam li volis restarigi la faligitan arbon, ĝi jam sekiĝis kaj neniel plu reviviĝis.
Ankaŭ homoj en la mondo kondutas same. La Tatagato havas disciplinan arbon, kiu povas doni sanktajn fruktojn. Se iuj volas akiri la fruktojn, ili devas observi la disciplinon kaj akumuli diversajn meritojn. Sed ili kontraŭis disciplinajn regulojn ĉar ili ne scias la metodon de la praktikado. Kvazaŭ ili dehakus la fruktdonan arbon, kaj vane klopodus ĝin revivigi. La homoj rompintaj disciplinajn regulojn klopodas same vane.
TRANSPORTADO DE DOLĈA AKVO
En la pasinteco iu vilaĝo distancis de la ĉefurbo je kvin joĝanoj. En la vilaĝo sin troviĝis dolĉa akvo, do la reĝo ordonis la vilaĝanojn sendi dolĉan akvon al li ĉiutage. La vilaĝanoj ege elĉerpiĝis de tio kaj ĉiuj volis forlasi la vilaĝon por fuĝi malproksimen.
Tiam la estro de la vilaĝo diris al la vilaĝanoj: “Ne forlasu la vilaĝon! Mi petos la reĝon ŝanĝi la distancon de kvin joĝanoj al tri por pli proksimigi vin al la ĉefurbo, tiel vi ne plu laciĝos de la vojirado.”
Li faris raporton al la reĝo, kaj la reĝo vere ŝanĝis la distancon al tri joĝanoj.
Ĉiuj ĝojis pro la informo.
Iu diris: “La vojo restas ankoraŭ tiel longa je kvin joĝanoj, kaj la distanco tute ne ŝanĝiĝis.”
Kvankam ili aŭdis la diron, tamen neniu volis forlasi la vilaĝon pro sia kredo al la reĝo.
Ankaŭ iuj homoj en la mondo tiel kondutis. Ili praktikis la budhismon por aliri la nirvanan urbon trans la kvin destinoj de la ĉieluloj, homoj, bestoj, malsataj spiritoj kaj inferuloj, sed poste enuis pri la longa klopodo kaj volis rezigni la antaŭan praktikadon por tuj atingi la liberiĝon el la samsaro. Tiel ili ne plu paŝis antaŭen. La Budho lerte interpretis la vojon atingi budhecon per la tri stadioj de sravako, pratjekabudho kaj bodisatvo. La teravadaj praktikantoj ĝojis pro tio prenante ĝin por facila metodo. Ili do faris bonfarojn kaj akumulis meritojn por liberiĝi el la samsaro de naskiĝo kaj morto. Poste kiam ili aŭdis, ke la tri stadioj al budheco fakte apartenas unu, ili ne plu volis forlasi la antaŭan celon pro sia kredo je la Budho, simile al la vilaĝanoj.
SPEGULO SUR LA TREZORO
Iam malriĉulo vivis en mizero kaj ŝuldis grandan sumon al aliuloj. Li neniel kapablis likvidi sian ŝuldon, do li povis fari nenion alian ol forfuĝi.
Kiam li atingis dezertan regionon, li hazarde trovis skatolon plenan de trezoro. Sub la skatola kovrilo kuŝis spegulo sur la valoraĵo.
Vidinte la skatolon, la malriĉulo ege plezuriĝis kaj tuj malfermis ĝin. Sed kiam li vidis homfiguron en la spegulo, li eksentis timon kaj diris kun surbruste alpremitaj manoj: “Mi opiniis, ke la skatolo estas malplena, sed tute ne sciis, ke vi estas en ĝi. Bonvolu ne koleri kontraŭ mi!”
Ankaŭ ordinaraj homoj similas al li. Turmentate de sennombraj kleŝoj kaj persekutate de morto, Marao kaj ŝuldatoj, ili volas fuĝi el la samsaro de naskiĝo kaj morto. Ili iras al budhismo, praktikas bonon kaj akumulas meriton ĝis ili vidas la skatolon de trezoro. Sed ili konfuziĝas pro la spegulo de egoo, misprenas la vidpunkton pri egoo por vero kaj kroĉiĝas al ĝi. Pro tio ili degeneras kaj tute perdas ĉiujn atingojn de meritoj, meditado, kondiĉoj por iluminiĝo, senpasie pura bono kaj sanktaj fruktoj de tri budhismaj skoloj sravaka, pratjekabudha kaj bodisatva. Simile al la malsaĝulo, kiu forĵetis la skatolon de la trezoro, ankaŭ la homoj kroĉiĝintaj al egoo kondutas same.
BLINDIGO DE LA ERMITO
Iam ermito sin kulturis en montaro kaj fariĝis feo kun kvin supernaturaj povoj. Li povis vidi per siaj supernaturaj okuloj ĉiujn kaŝitajn trezorojn kaj valoraĵojn sub la tero.
Informiĝinte pri tio, la reĝo ege ĝojis kaj diris al la ministroj: “Kiel ni povos reteni la ermiton, ke li ĉiam restu en nia lando anstataŭ iri aliloken? Tiel li plimultigos la trezorojn por mia trezorejo.”
Malsaĝa ministro tuj iris al la ermito, elfosis liajn okulojn kaj portis ilin al la reĝo. Li diris: “Mi jam elprenis la okulojn de la ermito. Nun li ne plu kapablos iri aliloken, sed ĉiam restos en nia lando.”
La reĝo respondis: “Mi deziris ĉiam restigi la ermiton nur por lia povo vidi ĉiujn kaŝitajn trezorojn sub la tero. Vi jam detruis liajn okulojn, do per kio li ankoraŭ utilas al mi?”
Homoj en la mondo kondutas ankaŭ tute same. Vidinte, ke ermito praktikas la kvar ĝustajn penadojn kaj kontemplas pri malpureco ĉe tombejo sub arbo en sovaĝa arbaro, ili perforte kondukas lin hejmen por vivteni lin per diversaj manieroj. Tio detruas lian puran praktikadon, malhelpas lian klopodon al la iluminiĝo kaj perdigas lian prudenton. Ili donas malutilon al la ermito kaj ankaŭ ne povas sin profitigi per tio. Do ili klopodas vane tute simile al la malsaĝa ministro, kiu detruis la okulojn de la ermito.
PERDO DE LA REĜO
Iam en la pasinteco, iu kaj alia homo malamis unu la alian. Li ege afliktiĝis pro tio. Oni demandis lin “Pro kio vi tiel afliktiĝas?” Li respondis: “Iu faris malutilon al mi, sed mi ne kapablas min venĝi kontraŭ li. Mi ne scias kiel fari venĝon kontraŭ li, do mi afliktiĝas pro tio.”
La aliulo respondis: “Nur per la Vetala Sorĉvorto vi povos venĝi vin kontraŭ li, sed la sorĉarto havas mankon. La fatalaĵo nepre trafos vin antaŭ ol atingi lin.”
Aŭdinte tion, la viro ekĝojis kaj tuj petis: “Bonvolu instrui la sorĉvorton al mi. Mi preferas venĝi min eĉ se mi suferos de tio.”
Ankaŭ malsaĝuloj en la mondo kondutas same. Ili volis trovi Vetalan Sorĉvorton por sin venĝi kontraŭ iuj aliaj pro kolero, sed antaŭ ol malutili al la aliaj, ili mem suferas de sia kolero kaj falas en suferajn destinojn de inferulo, besto kaj malsata spirito tute simile al la malsaĝulo.
BONAJ FRUKTOJ DE LA ARBO
Iam estis arbo, kiu donis bonajn fruktojn. Multaj homoj venis por manĝi ilin.
Unu el ili estis malsaĝulo. Li pensis: “La fruktoj estas tiel bongustaj, sed la arbo estas tiel alta. Kiel mi povas preni ilin?”
Li do decidis faligi la arbon por preni la fruktojn pli facile. Li komencis tranĉi la arbon per hakilo.
Saĝulo vidis tion kaj diris al li: “Ne faru tion! Se vi faligos la arbon, ĝi mortos kaj ne plu donos fruktojn. Vi devas atendi, ĝis la fruktoj maturiĝos kaj falos mem sur la teron, tiam vi povos manĝi ilin.”
La malsaĝulo ne aŭskultis lin kaj daŭrigis faligi la arbon. Fine la arbo falis kaj mortis. Li perdis la fruktojn kaj ankaŭ la arbon.
Ankaŭ homoj en la mondo kondutas same. Ili volas atingi feliĉon kaj iluminiĝon, sed ili ne volas pacienci kaj praktiki la bonon. Ili klopodas per malĝustaj metodoj kaj fine perdas ĉion.
GLATIGO DE LA MUROJ
Iam en la pasinteco, malsaĝulo vizitis iun alian kaj vidis, ke la muroj estas bone ŝmiritaj dum la planko estas glata kaj pura en la domo de la gastiganto. Tio plaĉis al la malsaĝulo kaj li tuj demandis: “Per kio vi faris ŝlimon kaj ŝmiris viajn murojn tiel bone?”
La gastiganto respondis: “Unue mi infuzis rizbranojn ĝisplene kaj miksis ilin en la ŝlimon. Poste mi ŝmiris la murojn per la ŝlimo, do ili estas tiel glataj.”
La malsaĝulo pensis: “Estas malpli bone uzi nur rizbranojn ol rizgrajnojn por fari la murojn glataj kaj blankaj.”
Li do miksis rizgrajnojn en la ŝlimon por glatigi la murojn. Li deziris, ke la muroj estu pli glataj, sed ili fariĝis des malpli glataj kaj eĉ fendiĝis. Li vane malŝparis la rizgrajnojn anstataŭ ricevi la deziritan efikon. Estus multe pli bone donaci la rizgrajnojn al malriĉuloj por akumuli meriton.
Ankaŭ ordinaraj homoj kondutas same. Aŭdinte de sanktuloj, ke per praktikado de diversaj bonoj oni povas renaskiĝi en la ĉielo kaj eĉ atingi liberiĝon post la morto, ili mortigas sin mem kun espero renaskiĝi en la ĉielo por atingi liberiĝon. Ili vane perdas sian vivon kaj akiras nenion, tute simile al la malsaĝulo.
SUFERO PRO KALVECO
Iam vivis homo senhara. Li suferis ne nur de vintra malvarmo kaj somera varmo, sed ankaŭ de pikantaj moskitoj kaj tabanoj. Li turmentiĝis tagnokte kaj ege ĉagreniĝis pro tio.
Vivis kuracisto lerta pri diversaj kuracartoj. La kalvulo iris al li kaj diris: “Mi petas, ke vi kuracu min de la kalveco.”
La kuracisto estis ankaŭ kalva. Li demetis sian ĉapon, montris la kapon kaj respondis: “Ankaŭ mi ege suferas pro la kalveco. Se mi povus kuraci vian kalvecon, mi nepre kuracus min mem unue por malestigi la suferon.”
Ankaŭ homoj en la mondo tiel kondutas. Turmentite de la suferoj el la naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, ili volas trovi metodon por atingi senmortecon. Informiĝinte, ke la bonaj kuracistoj kiaj ŝramanoj, bramanoj kaj aliaj en la mondo lerte kuracas diversajn malsanojn, ili iras al ili kaj petas: “Bonvolu forigi mian suferon de la efemeraj renaskiĝoj kaj mortoj, por ke mi ĉiam vivu en feliĉo kaj eterneco.” Tiam la bramanoj kaj aliaj respondas: “Ankaŭ mi suferas de la efemeraj renaskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, kaj same strebas al la eterneco sed ankoraŭ ne sukcesis. Se mi trovus la rimedon, mi devus ĝin apliki al mi mem unue kaj doni al vi poste.” Ili same suferas kiel la kalvulo sed ne povas sin kuraci.
KVERELO INTER DU DEMONOJ
Iam en la pasinteco, du demonoj Piŝaĉo kune posedis skatolon, bastonon kaj paron da sandaloj. Ili kverelis unu al la alia tutan tagon por proprigi al si ĉiujn posedaĵojn kaj neniel povis interpaciĝi.
Tiam homo venis al ili. Vidinte ilin kverelantaj, li demandis: “Kiajn mirindecojn havas la skatolo, bastono kaj sandaloj, pri kiuj vi kverelas tiel furioze?”
La demonoj respondis: “Mia skatolo povas estigi ĉiajn vestaĵojn, manĝaĵojn, litojn, matracojn, litaĵojn kaj aliajn vivbezonaĵojn; per la bastono mi povas tiel subigi ĉiujn malamikojn, ke ili ne plu kuraĝas min kontraŭstari, kaj per la sandaloj mi povas flugi libere.”
Aŭdinte tion, la homo diris al la demonoj: “Tenu vin iom malproksimaj de mi. Mi juste dividos ilin por vi.”
Aŭdinte tion, la demonoj sin tenis malproksimaj de li. Li tuj portis la skatolon en brako, prenis la bastonon en manon, kaj flugis en la aeron per la sandaloj.
La demonoj stuporiĝis pro tio sed povis fari nenion kontraŭ tio.
La homo diris al ili: “Nun mi jam posedas ĉion, pri kio vi kvereladis senĉese, por ke vi ne plu kverelu ekde nun.”
Piŝaĉoj simbolas diversajn demonojn kaj alireligiulojn. Almozdono similas al la skatolo, el kiu venas vivbezonaĵoj por la kvin kategoriaj vivestaĵoj, kiuj estas la ĉieluloj, homoj, bestoj, malsataj spiritoj kaj inferuloj. La bastono simbolas meditadon, per kiu oni povas subigi demonojn de rankoro kaj kleŝo. La sandaloj simbolas disciplinon, per kiu oni povas renaskiĝi en la mondoj de la ĉieluloj kaj homoj. La kverelado farita de la demonoj kaj alireligiuloj por postuli la skatolon simbolas ilian vanan klopodon por la frukto el la deziroj. Oni povas liberiĝi de la sufero kaj atingi liberiĝon nur per praktikadoj de bona konduto, almozdono, disciplineco kaj meditado.
PROTEKTO DE KAMELA FELO
Dum grupo da komercistoj faris komercan vojaĝon, unu el iliaj kameloj subite mortis sur la vojo. La mortinta kamelo iam portis multajn trezorojn, valorajn teksaĵojn kaj aliajn objektojn. Oni tuj senfeligis ĝin post ĝia morto.
Antaŭ la forlaso la ĉefkomercisto restigis du lernantojn kaj diris al ili: “Bone gardu la kamelan felon kontraŭ putrado pro malsekiĝo.”
Ekpluvis poste. La lernantoj estis tiel malsaĝaj, ke ili kovris la felon per valora teksaĵo por protekti ĝin kontraŭ malsekiĝo, do la teksaĵo tute detruiĝis pro tio.
La prezo de la teksaĵo estis multe pli alta ol tiu de la felo. Ili eĉ protektis la felon per valora teksaĵo pro malsaĝo.
Ankaŭ ordinaraj homoj en la mondo kondutas tiamaniere. La teksaĵo simbolas abstinadon de mortigo; la kamela felo simbolas monon kaj havaĵon; la detruiĝo pro la pluvo simbolas diboĉon kaj detruadon al bona konduto.
La disciplina regularo abstini de mortigo estas la darma korpo de la Budho kaj bona kaŭzo por la plej supera atingo. Anstataŭ praktiki ĝin, ordinaraj homoj preferas almozdoni al la monaĥoj kaj konstruadi pagodojn kaj monaĥejojn per mono kaj havaĵo. Per tio ili strebas al la monda feliĉo anstataŭ al la plej grava afero, kaj ne povas liberiĝi el renaskiĝo en la kvin destinoj de la ĉielulo, homo, besto, malsata spirito kaj inferulo.
Do pro tio la religianoj devas rigore sin deteni de mortigo.
GRANDA PENADO POR BAGATELO
Iu pene kaj diligente frotegadis grandan ŝtonon dum longaj monatoj, kaj finfine faris malgrandan bovforman ludilon el ĝi. Li elspezis tro multe da energio por bagatelo.
Ankaŭ homoj en la mondo kondutas same. Frotado de granda ŝtono simbolas diligentan lernadon de monda scio. La farado de malgranda bovforma ludilo simbolas konkuradon por akiri reputacion. La lernantoj devas ne nur diligente pristudi diversajn sciojn, sed ankaŭ atente fari praktikadon por atingi la plej superan iluminiĝon de la budho. Se ili klopodas nur por reputacio kaj profito, ili dronas en fiereco kaj aroganteco, kaj pliigas sian malbonan konsekvencon.
SATIĜO PER DUONA KUKO
Iam en la pasinteco, iu malsatiĝis kaj elprenis sep kukojn por manĝi. Post kiam li manĝis ses kaj duonan kukojn, li sentis sin tute sata.
Li ege bedaŭris kaj tuj sin batis per la manoj. Li sin riproĉis: “Mi satiĝis nur per tiu ĉi duona kuko. Do la antaŭajn ses kukojn mi tute malŝparis. Se mi scius, ke la duona kuko povos satigi min, mi devus manĝi ĝin unue.”
Ankaŭ homoj en la mondo tiel kondutas. Ĉiam mankas al ili feliĉo en la homa vivo ekde la komenco, sed ili sin iluzias per feliĉo pro sia malsaĝo tute simile al la malsaĝulo, kiu opiniis, ke la duona kuko satigis lin. La mondanoj prenas riĉaĵon kaj rangon por feliĉo pro senscieco, sed ili suferas multe kiam ili klopodas por gajni riĉaĵon, suferas en penado por protekti la gajnitajn riĉaĵojn kaj rangon, kaj poste, kiam ili perdas la riĉaĵon kaj rangon, ili denove turmentiĝas pro bedaŭro kaj sopiro je la perdaĵoj. Ili ne povas ĝui feliĉon en la tuta tago. Ekzemple, oni prenas havon de manĝaĵo kaj vestaĵo kiel feliĉon kaj sin iluzias pri la feliĉo en la sufera klopodo. Budhoj diras, ke mankas komforto kaj ĉio estas suferiga en la tri specaj samsaraj mondoj de deziro, formo kaj sen formo, sed ordinaraj homoj estas malsaĝaj kaj sin opinias feliĉaj pro sia iluzio.
GARDO DE LA PORDO
Iam en la pasinteco, antaŭ ol iu vojaĝis malproksimen, li ordonis sian serviston: “Bone gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron.”
Post kiam la dommastro foriris, oni ludis muzikon ĉe la najbaro. La servisto volegis aŭskulti muzikon kaj neniel povis sin deteni de la deziro. Li do ligis la pordon al la azeno per la ŝnuro kaj kondukis la beston al la ludejo por aŭskulti la ludadon.
Ŝtelisto priŝtelis la domon kaj forprenis ĉion valoran dum la foresto de la servisto.
Reveninte hejmen, la mastro demandis la serviston: “Kie estas la trezoro?”
La servisto respondis: “Via moŝto nur ordonis al mi gardi la pordon, azenon kaj ŝnuron. Mi scias nenion plian krom tio.”
La mastro kulpigis lin: “Mi ordonis al vi gardi la pordon nur por protekti la havaĵon. Nun la havaĵo jam tute perdiĝis, do por kio ankoraŭ utilas la pordo?”
Same kondutas la malsaĝuloj vivantaj inter naskiĝo kaj morto kiel servistoj de siaj deziroj. La Budho ofte instruis, ke oni devas atenti la pordojn de la ses sensorganoj, observi la disciplinon por sin deteni de la ses sensobjektoj kaj krome, gardi la azenon de senscieco kaj ŝnuron de deziroj. Sed iuj bikŝuoj kondutas kontraŭ lia instruo. Ili avidas la profiton, mensogas pri sia pureco, sin ŝajnigas mediti en kvieta loko, sed distriĝas pro avido al la kvin deziroj pri formoj, sonoj, odoroj, gustoj, tuŝoj, konfuziĝas pro vidaĵo, aŭdaĵo, odoro kaj gusto, kovras sian prudenton pro senscieco, ligiĝas al dezira ŝnuro kaj perdas ĉiujn trezorojn, kiuj estas ĝustaj atentemo, spirita vekiĝo kaj praktikaj stadioj por la iluminiĝo.
PRI ŜTELO DE GRUNTBOVO
Iam en la pasinteco, vilaĝanoj ŝtelis gruntbovon kaj formanĝis ĝin kune.
La perdinto de la bovo iris en la vilaĝon sekvante la bovajn piedsignojn. Li venigis vilaĝanon, priskribis la bovon kaj demandis: “Ĉu vi estas en la vilaĝo?” La vilaĝano respondis: “Ne troviĝas la vilaĝo.”
Li demandis: “Ĉu en la vilaĝo troviĝas lageto, ĉe kiu vi kune manĝis la bovon?”
La vilaĝano respondis: “Ne troviĝas la lageto.”
Li demandis: “Ĉu troviĝas arboj ĉe la lageto?”
La vilaĝano respondis: “Ne troviĝas la arbo.”
Li demandis: “Ĉu vi ŝtelis la bovon en la oriento de la vilaĝo?”
La vilaĝano respondis: “Ne troviĝas la oriento.”
Li demandis: “Ĉu vi ŝtelis la bovon je la tagmezo?”
La vilaĝano respondis: “Ne troviĝas la tagmezo.”
La perdinto diris: “Eĉ se vere troviĝus nek vilaĝo, nek arbo, kiel povus troviĝi nek la oriento, nek la tempo? De tio mi scias, ke vi mensogas nekredeble. Ĉu vi vere manĝis la ŝtelitan bovon?”
La vilaĝano do konfesis: “Jes, ni vere manĝis ĝin.”
Tiel kondutas tiuj, kiuj rompis la disciplinon. Anstataŭ malkaŝi sian kulpon, ili kaŝas ĝin kaj renaskiĝos en la infero post la morto. La ĉieluloj kaj dioj rigardas per sia magia vido, do oni tute ne kapablas kaŝi sian kulpon similan al la nekaŝebla ŝtelado de la bovo.
IMITADO DE BIRDA PEPO
Iam ĉiuj virinoj kutime sin ornamis per bluverdaj lotusfloroj dum la nacia festo en iu lando.
Tiam la edzino de malriĉulo diris al la edzo: “Mi daŭre estos via edzino se vi donos al mi bluverdajn lotusflorojn. Se ne, mi foriros de vi.”
Antaŭe la malriĉulo scipovis lerte imiti la pepadon de mandarena anaso. Do pepante kiel mandarena anaso, li glitis en la reĝan lageton por ŝteli bluverdajn lotusflorojn.
La gardisto de la lageto demandis: “Kiu vi estas en la lageto?”
La malriĉulo pretervole respondis: “Mandarena anaso.”
La gardisto kaptis lin kaj eskortis lin al la reĝo. Sur la vojo li denove pepadis.
La gardisto diris: “Anstataŭ pepi antaŭe, al kio utilas via nuna pepado?”
Tiel kondutas la malsaĝuloj en la mondo. Ili faras atencojn kaj diversajn malbonojn dum la tuta vivo kaj neniam praktikas bonon por korekti siajn erarojn. Nur kiam ili estas mortantaj, ili diras: “Mi volas praktiki bonon.” Sed la gardistoj eskortos ilin al la reĝo de Morto. Kvankam ili ekvolas praktiki bonon, tamen jam ne plu estas ŝanco por tio. Ili similas al la malsaĝulo, kiu imitis la pepadon de la mandarena anaso nur antaŭ la atingo de la reĝa palaco.
ŜAKALO KAJ ARBO
Kiam ŝakalo kuŝis sub arbo, arbobranĉo rompiĝis pro vento kaj falis sur ĝian dorson. Ĝi do fermis la okulojn por ne plu vidi la arbon kaj tuj forkuris de ĝi.
Ĝi atingis senarban regionon, restis tie ĝis la vespero kaj ankoraŭ ne volis reiri al la antaŭa loko.
Poste, kiam ĝi vidis, ke arbobranĉoj svingiĝas je ventblovo en la malproksimo, ĝi tuj reiris al la arbo, dirinte, “Ĝi vokas min.”
Ankaŭ malsaĝaj disĉiploj kondutas same. Fariĝinte monaĥoj, ili lernas ĉe instruisto, sed forlasas lin pro lia iometa kulpigo. Poste ili revenas al li post kiam ili kontaktas malbonulojn kaj ĉagreniĝas pro tio. Do ili foriras kaj revenas pro sia malsaĝo.
DISPUTO PRI LA TROVITAJ HAROJ
Iam en la pasinteco, du knaboj sin amuzis en rivero kaj trovis tufon da haroj sur la akva fundo.
Unu knabo diris: “Jen barbo de ermito.”
La alia diris: “Ne, ili estas haroj de bruna urso.”
Tiam ermito loĝis ĉe la rivero. La infanoj disputadis senĉese kaj finfine iris al li por solvi sian dubon. La ermito tuj elprenis milion kaj linsemojn, metis ilin en la buŝon kaj maĉis. Poste li elkraĉis paston en la manon kaj diris al la infanoj: “Tio, kion mi tenas en la mano, similas al pava fekaĵo.”
La ermito faris respondon tute ne laŭ la demando, kaj ĉiuj homoj sciis pri tio.
Ankaŭ ordinaraj malsaĝuloj kondutas same. Kiam ili faras predikadon, ili diras sensence anstataŭ pri la ĝusta temo, simile al la ermito mokita de ĉiuj homoj pro la respondo ne konforma al la demando. Sensencaj diroj ankaŭ kaŭzas similajn rezultojn.
KURACISTO KAJ ĜIBULO
Iam en la pasinteco, iu suferis de ĝibo kaj vizitis kuraciston por ricevi kuracon. La kuracisto ŝmiris buteron sur lian korpon, tenis lin inter du tabuloj kaj kunpremis la tabulojn perforte, sed li tute ne atendis, ke la okuloj de la ĝibulo tuj estis elstarigitaj pro la sufero.
Ankaŭ malsaĝuloj en la mondo tiel kondutas. Kun intenco havigi al si feliĉon kaj bonhaveon, ili faras diversajn maldecaĵojn en la vivtenado kaj komercado. Finfine la gajnita profito ne povas kovri ilian malbonan konsekvencon. Pro tio en la sekva vivo ili renaskiĝos en la infero kaj iliaj okuloj estos elstarigitaj pro la sufero.
KOMUNA SERVISTINO
Kvin viroj kune aĉetis servistinon. Unu el ili ordonis al la servistino: “Lavu miajn vestojn.” Ankaŭ alia ordonis ŝin lavi vestojn por li. La servistino respondis, ke ŝi unue faros la lavadon por la unua persono. La dua viro ekkoleris kaj insultis ŝin: “Mi aĉetis vin kune kun la aliaj. Kial vi lavos unue nur por li?” Li skurĝis la servistinon dekfoje, kaj ĉiu el la aliaj same batis ŝin.
La Kvin Agregaĵoj estas samaj. Vivestaĵoj havas la korpon el la Kvin Agregaĵoj pro la kaŭzo de siaj kleŝoj, kaj la Kvin Agregaĵoj ĉiam skurĝas la vivestaĵojn per naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto kaj sennombraj aliaj afliktoj.
AMUZISTO KAJ LA REĜO
Iam en la pasinteco, amuzisto faris amuzaĵon por la reĝo kaj la reĝo promesis doni al li mil monerojn. Poste, kiam li postulis la monon, la reĝo ne plu volis plenumi la promeson.
La reĝo diris al li: “Antaŭe vi faris amuzaĵon nur por vane plaĉi al miaj oreloj. Mi faris la promeson ankaŭ por vane plaĉi al viaj oreloj.”
Ankaŭ la rezulto de la homa vivo estas sama. Kvankam vivestaĵoj en la mondoj de la homo kaj ĉielulo povas sperti iom da feliĉo, tamen tio estas efemera, detruebla, nereala kaj ne povas daŭri longe simile al vana amuzaĵo.
RECIPROKA VENĜO
Iam instruisto havis du lernantojn. Li suferis de piedmalsano, kaj ordonis la lernantojn aparte masaĝi po unu el liaj piedoj de tempo al tempo.
Ambaŭ la lernantoj ĵaluzis kaj malamis unu kontraŭ la alia.
Dum unu el la lernantoj eliris, la alia rompis la piedon masaĝitan de li per ŝtono.
Post kiam la unua lernanto revenis, li ege koleris pro tio kaj ankaŭ rompis la piedon masaĝitan de la alia por sin venĝi.
Ankaŭ iuj lernantoj de budhismo kondutas same. La lernantoj de mahajano riproĉas teravadon, dum la lernantoj de teravado reciprokas la riproĉon kontraŭ mahajano, kaj tiel ili detruas la budhajn instruojn de ambaŭ skoloj mahajana kaj teravada.
LA KAPO KAJ VOSTO
Iam vivis serpento. Ĝia vosto diris al la kapo: “Mi devas rampi antaŭe.” La kapo respondis: “Mi ĉiam rampas antaŭe. Do pro kio vi subite volas anstataŭi min?” Kiam la kapo ekrampis antaŭen, la vosto sin tenis ĉirkaŭ arbo kaj rifuzis moviĝi. La kapo povis fari nenion alian ol obei la voston kaj lasi ĝin rampi antaŭe. Sed pro tio, la serpento falis en fajron kaj mortis pro brulo.
Ankaŭ iuj instruistoj kaj lernantoj kondutas same. La lernantoj diras, ke la instruistoj estas maljunaj sed ĉiam gvidas antaŭe, dum la lernantoj estas junaj, do ili devas esti la ĉefoj. Sed pro juneco, la lernantoj ne bone konas disciplinon kaj ofte kontraŭas ĝin. Ambaŭ instruistoj kaj lernantoj kune falos en la inferon pro la rilato inter si mem.
LOJALA SUBULO
Iam en la pasinteco, reĝo havis lojalan subulon. Dum milito la subulo savis la reĝon el danĝero spite sian propran vivon. Pro tio la reĝo ĝojis kaj volis plenumi la deziron de la lojalulo. La reĝo demandis lin: “Kion vi deziras? Mi donacos ĉion ajn al vi laŭ via deziro.”
Sed la subulo respondis: “Kiam vi bezonas iun razi al vi la barbon, bonvolu lasi min servi al vi.”
La reĝo respondis: “Se tio plaĉas al vi, mi plenumos vian deziron.”
Tiu malsaĝulo estis mokita de ĉiuj aliaj. Li postulis nur humilan okupon kvankam li rajtis akiri altan rangon kaj duonan teritorion.
Tiel kondutas malsaĝuloj. Ĉiuj budhoj atingis iluminiĝon per malfacilaj praktikadoj dum sennombraj kalpoj. Estas tiel malfacile akiri la homan vivon, renkonti budhismon kaj aŭdi la budhan instruon kiel blinda testudo hazarde levas sian kapon tra la truo de ligna tabulo sur la maro.
Kvankam ili jam havas malfacile akireblan homan vivon kaj malfacile renkonteblan budhismon, tamen ili kontentiĝas nur pri observado de malmulte da disciplinaj reguloj pro sia malsaĝo. Ili tute ne deziras la plej superan nirvanon. Anstataŭ klopodi por progresi, ili kontentiĝas nur per la malĝustaj aferoj.
POSTULO AL “NENIO”
Iam en la pasinteco dum du viroj promenis kune sur la vojo, ili vidis, ke iu portas ĉaron da linsemoj sed neniel povas movi la ĉaron el danĝera loko. La ĉaristo petis ilin: “Helpu al mi movi la ĉaron el la danĝero.”
La viroj demandis: “Per kio vi rekompencos nin?”
La ĉaristo respondis: “Nenion mi rekompencos al vi.”
Ambaŭ viroj helpis movi la ĉaron. Apenaŭ la ĉaro atingis ebenan lokon, unu el la helpintoj diris al la ĉaristo: “Donu al ni la rekompencon.”
La ĉaristo respondis: “Nenion.”
Li insistis: “Do donu al ni la Nenion.”
La alia viro diris kun rido: “Li tute ne volas rekompenci nin. Kial vi ankoraŭ insistas ĝeni lin?”
La postulanto respondis: “Li ja promesis la Nenion al ni, do li devas rekompenci nin per ĝi.”
La alia viro diris: “‘Nenio’ estas nur abstrakta vorto, sed tute ne konkreta objekto.”
Pro kroĉiĝo al la “Nenio”, ordinaraj homoj naskiĝas en la stato de Nenieco. La tiel nomata “Nenio” de la dua homo estas stato de senformo, senvolo kaj senago.
AGO DE MALSAĜA SUBULO
Iam estis riĉa pliaĝulo. Ĉiuj liaj subuloj konkure montris sian estimon por flati lin.
Post kiam li kraĉis, la proksimaj servistoj tuj forviŝis la kraĉon per piedo.
Malsaĝa subulo neniam trovis ŝancon por tion fari. Li do pensis: “Se la kraĉo de la riĉulo falos sur la teron, ĉiuj forviŝos ĝin piede. Do mi devas fari tion la unua tuj kiam ĝi elbuŝiĝos.”
Apenaŭ la pliaĝulo pretis kraĉi, la malsaĝulo levis piedon kaj trafis lian buŝon. Pro tio li vundis la lipojn kaj rompis la dentojn al la pliaĝulo.
La pliaĝulo demandis la malsaĝulon: “Kial vi piedbatis min je la buŝo?”
La malsaĝulo respondis: “Se via kraĉo falas sur la teron, la proksimaj flatemuloj forviŝas ĝin per piedo. Ankaŭ mi volis tiel agi, tamen mi neniam trovis ŝancon por tio. Do mi volis piede forviŝi la kraĉon apenaŭ vi pretis elkraĉi por gajni vian plaĉon.”
Ĉio okazas en ĝusta tempo. Se oni klopodas antaŭ la okazo, ili akiras nur ĉagrenon. Do homoj devas kompreni la diferencon inter la ĝusta kaj malĝusta tempoj por sia ago.
DIVIDO DE HEREDAĴO
Iam en la regno Malao vivis kŝatria nobelo. Li suferis de grava malsano kaj sciis bone, ke li estas mortanta. Li do ordonis al siaj du filoj dividi la heredaĵon tute egale post lia morto.
La filoj obeis lin, kaj dividis la heredaĵon tuj post lia morto. Sed la pli aĝa frato plendis, ke la malpli aĝa faris la dividon ne egale.
Tiam maljuna stultulo proponis al ili: “Mi instruos al vi kiel dividi la havaĵon tute egale. Duonigu ĉion el la heredaĵoj. Kiel fari tion? Duonigu ĉiun el la vestoj, teleroj, boteloj, pelvoj, urnoj kaj ankaŭ moneroj. Tiel vi dividos ĉiujn heredaĵojn tute egale.”
Oni mokridis lin pro la propono.
La alireligiuloj erare praktikas apartan respondon de debato. Ekzistas kvar specoj da respondo. El ili estas definitiva respondo, ekzemple al la demando, ĉu ĉiuj homoj mortas, oni devas doni definitivan respondon. Al la demando, ĉu mortintoj renaskiĝas, estas apartaj respondoj: “Homoj ĉesigintaj amon ne plu renaskiĝas.” kaj “Homo kun amo renaskiĝas.” Tio estas aparta respondo de debato. Se iu demandas: “Ĉu la homa vivo estas la plej bona?” Oni devas respondi post retrodemando: “Ĉu vi komparas homon kun la vivestaĵoj en la tri suferaj destinoj aŭ tiuj en la ĉielo? Se vi komparas homon kun vivestaĵoj en la suferaj destinoj, la homa vivo estas la plej bona. Se vi komparas homon kun ĉieluloj, la homa vivo estas malpli bona.” Tio estas respondo post retrodemando. Se iu demandas pri la dek kvar malfacile respondeblaj aferoj, ekzemple “Ĉu la mondo kaj vivestaĵoj havas limon aŭ ne?” “Ĉu ili havas komencon aŭ ne?” kaj la aliaj, oni devas sin teni silenta anstataŭ doni respondon. Sed la alireligiuloj estas malsaĝaj. Ili sin opinias sufiĉe saĝaj kaj anstataŭigas la kvar specojn da respondoj de debato per aparta respondo kvazaŭ la malsaĝulo, kiu duonigis eĉ moneron por dividi la havaĵon.
RIGARDO DE BOTELFARADO
Iam en la pasinteco, du viroj iris al metiisto de argilaĵo kaj nesatigeble rigardis lin fari botelojn per tornilo.
Unu el ili forlasis kaj iris al festeno. Tie li ĝuis bongustan manĝaĵon kaj ricevis valoraĵon.
La alia daŭre rigardis la faradon de boteloj. Li pensis: “Mi iros nur ĝis mia kontentiĝo pri la rigardo.” La tempo iom post iom pasis kaj la suno jam subiĝis, tamen li ankoraŭ ne kontentiĝis pri la rigardo. Pro tio li perdis la ŝancon por ricevi manĝaĵon kaj vestaĵon.
Ankaŭ malsaĝuloj estas similaj. Ili okupiĝas pri bagatelaj aferoj kaj opinias tion tute ordinara.
Homoj faras ion hodiaŭ kaj alian morgaŭ.
Aperis la Budho, la granda drako,
kaj lia voĉo tondras tra la tuta mondo.
La darmo pluvas nehaltigeble,
sed ili ne aŭdas ĝin pro la propra kaŭzo.
Ili ne scias la alvenon de la morto,
kaj perdas la ŝancon lerni budhismon.
Ili ne povas akiri la valoran darmon,
sed ĉiam restas en la malriĉa kaj sufera stato.
Ili ignoras la ĝustan darmon
pro sia rigardo al botelfarado.
Pro la vidpunkto de eterneco ili perdas ĉiajn profitojn el la Darmo kaj neniam atingos liberiĝon.
REFLEKTAĴO DE ORO
Iam en la pasinteco, malsaĝulo iris al lageto. Li hazarde vidis reflektaĵon de oro sur la akvofundo kaj kriis, ke troviĝas oro en la akvo. Li tuj plonĝis en la akvon kaj ekgratis la lagetan fundon por serĉi la oron, sed klopodis vane ĝis elĉerpiĝo. Li devis eliri por ripozi. Momenton poste, kiam la akvo reklariĝis, la bildo de oro reaperis en la akvo. Li do denove enakviĝis por daŭrigi la serĉadon, sed ankoraŭ trovis nenion.
Tiam lia patro venis al li. Vidinte lin, la patro demandis “Kion vi faris, ke vi estas tiel laca?”
Li respondis: “Troviĝas oro sur la akvofundo! Mi iris en la akvon por preni ĝin de la fundo, sed trovis nenion ĝis elĉerpiĝo!”
Pririgardinte la reflektaĵon de oro sur la akvofundo, la patro eksciis, ke la oro troviĝas sur arbo kaj ĵetas sian bildon en la akvon. Li do diris al la filo “Kompreneble birdo portis ĝin sur la arbon.”
La filo grimpis sur la arbon laŭ propono de la patro kaj vere trovis la oron.
Ordinaraj homoj en la mondo
Ankaŭ tiel stultas.
En la agregaĵoj sen egoo
ili iluzias pri egoo.
Simile al la vidinto de ora reflekto
klopodas serĉi la oron
sed nenion akiris ĝis elĉerpiĝo.
LA KREAĴO DE BRAHMA DISĈIPLO
Ĉiuj bramanoj diras: “La Brahmo estas la patro de la mondo. Li kreis ĉion en la universo kaj estas la nura kreinto de la mondo.”
Iu el la brahmaj disĉiploj diris: “Ankaŭ mi povas krei ĉion.” Li estis sufiĉe malsaĝa, tamen li deklaris, ke li estas plena de saĝo. Li diris al la Brahmo: “Ankaŭ mi volas krei ĉion.”
La Brahmo respondis: “Ne tiel pensu. Vi ne kapablas tion fari.”
La disĉiplo eklaboris malgraŭ la brahma admono.
Vidinte la kreaĵon de la disĉiplo, la Brahmo diris: “Vi faris la homan kapon tro granda dum la kolon tro maldika, la manojn tro grandaj dum la brakojn tro mallongaj, la piedojn tro malgrandaj dum la kalkanojn tro grandaj, simile al tiuj de piŝaĉo.”
De tio oni devas scii, ke ĉio estiĝas laŭ siaj propraj kaŭzoj kaj kondiĉoj, sed tute ne estas kreita de la Brahmo.
La predikoj de budhoj liberas de du ekstremaj vidpunktoj, nome eterneco kaj nihilismo. Ankaŭ la Noblaj Okeraj Vojoj estas samaj. Sed la alireligiuloj sin kroĉas al la vidpunktoj de eterneco aŭ nihilismo tuj je la vido. Ili trompas la mondanojn en la formo de predikado, tamen ilia instruo tute kontraŭas la veron.
RESANIĜO PER FAZANAĴO
Iam en la pasinteco, iu suferis de serioza malsano. Sperta kuracisto faris diagnozon kaj konsilis al li konstante manĝi fazanaĵon por resaniĝi.
La malsanulo aĉetis fazanon en la bazaro, sed post kiam li finmanĝis ĝin, li ne plu manĝis pliajn.
Kiam la kuracisto vidis la malsanulon poste, li demandis lin “Ĉu vi jam resaniĝis?”
La malsanulo respondis: “Vi konsilis al mi konstante manĝi fazanaĵon. Mi manĝis unu fazanon kaj ne plu kuraĝis manĝi pliajn.”
La kuracisto riproĉis lin: “Se vi jam manĝis unu fazanon, pro kio vi ankoraŭ ne manĝas pliajn? Kiel vi povas revi resaniĝon nur per unu fazano!”
Ankaŭ alireligiuloj tiel kondutas. Aŭdinte la instruon de budhoj kaj bodisatvoj similaj al kuracistoj, ke oni devas kompreni sian menson, ili kroĉiĝas al la vidpunkto pri eterneco kaj erare opinias, ke la pasinteco, estanteco kaj estonteco estas konscio, kiu neniam varias nek malestiĝas. Iliaj malsaĝo kaj kleŝo estas ne kuraceblaj same kiel la malsaĝulo, kiu ne resaniĝis per manĝo de nur unu fazano. Budhoj kun nesuperebla saĝo instruas la alireligiulojn, ke ili rezignu la ideon de eterneco. Ĉiuj darmoj estiĝas kaj malestiĝas konstante, kiel povus ekzisti neŝanĝebla konscio? Same kiel la kuracisto, kiu konsilis la malsanulon daŭre manĝi fazanaĵon por resaniĝi, la budhoj ankaŭ komprenigas al vivestaĵoj, ke la darmo nek eternas pro sia variado nek ĉesas pro sia sinsekveco, por helpi ilin forigi la alkroĉiĝon al la kredo pri eterneco.
TERURIĜO PRO LA RAKŜASA KOSTUMO
Iam vivis pluraj aktoroj en la regno Gandaro. Kiam ili kune vojaĝis al alia loko por sin savi de serioza malsatego, ili preteriris la montaron Parasino. Laŭ eniro la montaron frekventis ferocaj demonoj kaj sangavidaj rakŝasoj.
Ĉiuj aktoroj tranoktis kune en la montaro. Tie blovis malvarma vento, do ili ekbruligis fajron kaj kuŝiĝis ĉirkaŭe.
Poste unu el ili sentis malvarmon, li do sin vestis per la teatra kostumo de rakŝaso kaj sidiĝis ĉe la fajro por sin varmigi.
Unu el liaj kunuloj vekiĝis kaj tuj teruriĝis kiam li vidis rakŝason sidanta ĉe la fajro. Anstataŭ pririgardi atente, li tuj forkuris pro timo. Tio vekis la aliajn, kaj ili ĉiuj diskuris.
La aktoro en la teatra kostumo ankaŭ kuris post siaj kunuloj por forfuĝi.
Vidinte lin, liaj kunuloj des pli teruriĝis pro la opinio, ke la rakŝaso postkuras por kapti ilin. Ili kuregis senĉese preter montoj, tra riveroj kaj trans valoj. Iliaj korpoj vundiĝis kaj ili elĉerpiĝis ĝismorte. Nur je la tagiĝo ili trovis, ke la postkuranto tute ne estas rakŝaso.
Ĉiuj homoj en la mondo estas samaj. Restante en la suferaj statoj de afliktiĝo, malsato kaj povreco, ili strebas al la supera stato eterna, feliĉa, pura kaj libera. Sed ili prenas la kuniĝon de kvin agregaĵoj por sia egoo, kaj pro la vidpunkto de egoo ili vagas en la samsaro pelate de kleŝoj, falas en la abismon de tri suferaj destinoj kaj ne povas sin liberigi. La tagiĝo signifas, ke finiĝas la nokto de senfina samsaro tuj kiam ili per la propra saĝo scias bone, ke en la kuniĝo de la kvin agregaĵoj ne estas la vera egoo.
“DEMONO” EN LA MALNOVA DOMO
Iam estis malnova domo. Laŭdire la domon ofte hantis kruela demono, do neniu kuraĝis dormi en ĝi pro timo.
Tiam, viro sin pretendis kuraĝa kaj deklaris: “Mi volas tranokti en la domo.” Dirinte, li tuj endomiĝis por tranokti.
Poste, alia viro deklaris sin multe pli kuraĝa ol la antaŭa. Ankaŭ li aŭdis, ke la domo estas frekventata de feroca demono. Li volis iri en la domon.
Apenaŭ la posta viro ekpuŝis la pordon, la antaŭa enirinto opiniis, ke alvenas la demono. Li do plenforte puŝis la pordon por lasi neniun eniri. La posta viro ankaŭ opiniis, ke en la domo estas la demono. Ili do luktis unu al la alia per la pordo ĝis la tagiĝo. Nur kiam ili intervidiĝis unu la alian, ili eksciis, ke neniu estas la demono.
Ankaŭ homoj en la mondo estas samaj. La kuniĝo de la kaŭzoj kaj kondiĉoj okazas portempe kaj en la okazo estas nenia reganto. Neniu povas trovi sian egoon per esploro kaj dedukto, tamen oni prenas sian imagon por vero kaj reciproke konfliktas same kiel la viroj en la rakonto.
KVINCENT KNELOJ
Iam vivis virino senbride diboĉa kaj ege malĉasta. Regite de arda volupto ŝi malamigis sian edzon. Ŝi elpensis diversajn metodojn por mortigi lin, sed neniam sukcesis.
Okazis, ke la edzo pretis vojaĝi al la najbara lando sendite de la reĝo, do la virino ŝtele faris venenajn knelojn por mortigi lin. Ŝi mensogis al la edzo: “Nun vi estos sendita malproksimen. Mi timas, ke mankos al vi manĝaĵo, do mi speciale faris kvincent knelojn kiel vian manĝaĵon. Sed ne manĝu ilin antaŭ ol vi havos nenion alian por manĝi eksterlande.”
La edzo obeis ŝin kaj tuŝis neniom da kneloj ĝis li atingis la najbaran landon. Kiam li tranoktis en arbaro, li sin kaŝis sur iu arbo por eviti sovaĝajn bestojn, sed forgesis la knelojn kaj lasis ilin sub la arbo.
Hazarde okazis priŝtelado en tiu nokto. Kvincent ŝtelistoj iris ankaŭ en la arbaron ŝtelinte la trezorojn kaj kvincent ĉevalojn de la reĝo. Ili ĉiuj suferis de malsato kaj soifo pro longa forkurado. Vidinte la knelojn sub la arbo, ili manĝis po unu. La veneno en la kneloj estis tiel forta ke la kvincent ŝtelistoj perdis la vivon dum momento.
La viro subgrimpis de la arbo ĉe la tagiĝo. Vidinte, ke ĉiuj ŝtelistoj kuŝas mortaj sub la arbo, li afekte vundis la kadavrojn per tranĉilo kaj sagoj. Poste, li kolektis la ĉevalojn kaj trezorojn, kaj kondukis la bestojn al sia celloko.
La reĝo de la najbara lando alrajdis kun multaj militistoj por postkuri la ŝtelistojn laŭ la piedsignoj kaj renkontis senditon sur la vojo.
La reĝo demandis lin “Kiu vi estas? Kaj de kie vi havigis al vi la ĉevalojn?”
Li respondis: “Mi venis de la najbara lando kaj renkontis la ŝtelistojn sur la vojo. Mi luktis kun ili per tranĉilo kaj sagoj, kaj mortigis ĉiujn kvincent ŝtelistojn sub la arboj. Mi ĵus kolektis la ĉevalojn kaj trezorojn por iri al vi. Se vi ne kredas tion, bonvolu sendi iun esplori la lokon, kie ili vundiĝis kaj mortis.”
La reĝo tuj sendis siajn fidelulojn pririgardi, kaj trovis tion vera. La reĝo ege ĝojis kaj admiris lian eksterordinaran kapablon. Reveninte al sia lando, la reĝo premiis lin per alta rango, multaj trezoroj kaj vasta regiono.
Tiam la malnovaj korteganoj ege enviis lin pro tio. Ili diris al la reĝo: “Li ja estas fremdlandano tute ne fidinda. Kial vi tiel favoras lin per la premio multe pli granda ol tiu al la malnovaj korteganoj?”
Informiĝinte pri tio, la sendito diris: “Kiu sufiĉe kuraĝas dueli kontraŭ mi? Bonvolu iri al la libera spaco por montri vian kapablon.”
Ĉiuj korteganoj teruriĝis kaj neniu el ili kuraĝis kontraŭi lin.
Poste, aperis feroca leono en dezerta regiono de la lando. Ĝi mortigis la preterpasantojn sur la vojo al la ĉefurbo, do neniu kuraĝis preteriri plu.
Tiam la korteganoj interkonsiliĝis kune: “La fremdulo deklaris, ke li estas senkompare brava kaj neniu povas lin venki. Se li povus mortigi la leonon por protekti la landon, tio estus vera miraklo.” Do ili faris interkonsenton kaj proponis tion al la reĝo.
Akceptinte ilian proponon, la reĝo tuj donacis tranĉilon kaj bastonon al la sendito kaj sendis lin mortigi la leonon.
Akceptinte la ordonon, la sendito iris al la leono sin kuraĝiginte. Vidinte lin, la ekscitita leono tuj feroce sin ĵetis al li kun muĝego. Li ektimis kaj senprokraste grimpis sur arbon. La leono levis la kapon al la arbo kun la malfermita faŭko. Li estis tiel terurigita, ke li pretervole faligis la tranĉilon el la mano. La tranĉilo falis ĝuste en la faŭkon de la leono kaj mortigis ĝin.
Li ekzaltiĝis kaj tuj raportis la sukceson al la reĝo. La reĝo despli favoris lin. Ekde tiam, ĉiuj homoj en la lando estimis kaj laŭdis la senditon.
La kneloj de la virino simbolas almozdonon, kiun oni faras sen pura intenco; sendito simbolas sanktan erudiciulon; vojaĝo al la najbara lando simbolas ĉiujn ĉielojn; mortigo de la ŝtelistoj simbolas sotapanon, kiu klopodas forigi la kleŝojn kaj kvin dezirojn; renkontiĝo kun la reĝo simbolas renkontiĝon kun la sanktuloj kaj intimuloj; ĵaluzaj malnovaj korteganoj simbolas la alireligiulojn, kiuj vidinte la saĝulojn sin liberigi el la kleŝoj kaj kvin deziroj, faras kalumnion kaj diras, ke ne ekzistas tiaj aferoj; la propono dueli kontraŭ la malnovaj korteganoj simbolas la senkapablecon de alireligiuloj en la luktado; mortigo al leono simbolas atingon de senkrociĝa libereco post la malestigo de kleŝoj kaj demonoj. Ĉiama timemo estas simbolo, ke malfortulo povas venki la fortan. Kvankam oni ne havas puran intencion en la komenco, ili povas havigi al si meriton per ofero al sanktaj erudiciuloj.
Oni eĉ povas ricevi tiel grandan meriton per almozdono sen pura intenco, do tute ne necesas paroli pri ofero kun pura intenco. Ni devas diligente praktiki almozdonon en bona ŝanco.
RECITADO DE STIRMETODO
Iam en la pasinteco filo de pliaĝulo iris al la maro kun aliaj komercistoj por kolekti trezorojn.
Li scipovis parkere reciti la stirmetodon de ŝipoj kaj sciis kiel stiri, direkti kaj haltigi la ŝipon en kirlaĵoj aŭ sur ondegoj de la maro. Do li diris al la aliaj: “Mi bone scias stirmetodon sur maro.”
Aŭdinte tion, ĉiuj kredis lin.
Ne longe post kiam ili ekveturis sur la maro, la stiristo subite mortis de malsano, do la pliaĝula filo tuj anstataŭis lin.
Kiam la ŝipo trafis kirlaĵon, la novulo recitis laŭte: “Oni devas tiel stiri kaj tiel direkti la ŝipon.” Sed la ŝipo nur turniĝis en la kirlaĵo anstataŭ veturi antaŭen por atingi la lokon, kie estis trezoroj. Poste ĉiuj komercistoj sur la ŝipo dronis en la maro.
Ankaŭ ordinaraj homoj tiel kondutas. Ili iam lernis iom da medita metodo atenti pri la spirado kaj kontempli pri la malpureco, sed nur scipovas reciti la tekston anstataŭ kompreni la esencon. Ili ne bone scias diversajn praktikajn metodojn, tamen ili pretendas, ke ili bone scias la meditadon, kaj eĉ instruas la aliajn. Oni konfuziĝas pro lia misgvido, misuzas la metodon kaj klopodas vane dum longaj jaroj. Ili similas al la malsaĝulo, kiu dronigis siajn kunvojaĝantojn en la maro.
SILENTIĜO POR LA LASTA KUKO
Iam en la pasinteco, paro da geedzoj havis tri kukojn. Post kiam ĉiu el ili manĝis unu kukon, restis nur unu. Do ili interkonsentis: “Kiu ekparolos, tiu ne rajtos manĝi la lastan kukon.” Neniu el ili parolis plue por la lasta kuko.
Momenton poste rabisto trudiĝis en la ĉambron kaj forportis ĉiujn havaĵojn.
Sed la geedzoj nur gapis silente anstataŭ paroli pro la antaŭa interkonsento. Vidinte tion, la rabisto ekatencis la edzinon eĉ antaŭ la edzo. La edzo ankoraŭ sin tenis silenta kvankam li vidis tion.
La edzino ekkriis pri la rabisto kaj riproĉis sian edzon: “Malsaĝulo! Kial vi ne krias pri la rabisto nur pro la kuko? ”
La edzo aplaŭdis per ambaŭ manoj kaj diris kun rido: “Virinaĉo! Jen mi havas la kukon kaj donos neniom al vi.”
Neniu el la aliaj homoj povis sin deteni de rido kiam ili aŭdis la okazaĵon.
Tiel kondutas ankaŭ ordinaraj homoj. Ili sin ŝajnigas trankvilaj kaj kvietaj por reputacio kaj profito, sed suferas de atenco farita de diversaj rabistoj el siaj iluzioj kaj kleŝoj, detruas la bonan konduton kaj falas en la tri suferajn destinojn. Ili nek sentas timon kaj nek provas trovi metodon por sin liberigi, sed daŭre absorbiĝas en amuziĝo laŭ la kvin deziroj. Ili eĉ ne scias la danĝeron droni en la suferego, simile al la malsaĝulo.
SINVENĜO
Iam en la pasinteco, iu kaj alia homo malamis unu la alian. Li ege afliktiĝis pro tio. Oni demandis lin “Pro kio vi tiel afliktiĝas?” Li respondis: “Iu faris malutilon al mi, sed mi ne kapablas min venĝi kontraŭ li. Mi ne scias kiel fari venĝon kontraŭ li, do mi afliktiĝas pro tio.”
La aliulo respondis: “Nur per la Vetala Sorĉvorto vi povas venĝi vin kontraŭ li, sed la sorĉarto havas mankon. La fatalaĵo nepre trafos vin antaŭ ol atingi lin.”
Aŭdinte tion, la viro ekĝojis kaj tuj petis: “Bonvolu instrui la sorĉvorton al mi. Mi preferas venĝi min eĉ se mi suferos de tio.”
Ankaŭ homoj en la mondo tiel kondutas. Ili volis trovi the vetalan Sorĉvorton por sin venĝi kontraŭ iuj aliaj pro kolero, sed antaŭ ol malutili al la aliaj, ili mem suferis de sia kolero kaj falis en suferajn destinoj de inferulo, besto kaj malsata spirito tute simile al la malsaĝulo.
RAPIDA MANĜADO
Iam en la pasinteco, iu vojaĝis de la norda Hindio al la suda. Li longe loĝis tie kaj prenis lokan junulinon kiel sian edzinon.
Foje, apenaŭ la edzino pretigis manĝaĵon por li, li tuj englutegis spite varmegan.
La edzino kulpigis lin kaj diris: “Ĉi tie ja troviĝas neniu rabisto por prirabi vin. Pro kio vi manĝas tiel haste anstataŭ dece kaj malrapide?”
Li diris: “Jen sekreto. Mi ne rajtas malkaŝi ĝin al vi.” Aŭdinte tion, la edzino miris kaj insistis pri la demando.
La edzo finfine ellasis la respondon post longa hezito. Li diris: “Ekde mia avo ni havas metodon por manĝi rapide. Nun mi imitas tion kaj manĝas haste.”
Ankaŭ homoj en la mondo kondutas same. Ili komprenas nenion pri la vero kaj ne povas distingi bonon de la malbono, sed senhonte faras diversajn malbonojn, dirante, ke ili tiel kondutas ekde sia avo kaj ne rezignas tion ĝis morto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu imitis rapidan manĝadon opiniante, ke tio estas bona metodo.
GUSTUMI MANGOJN
Iam prestiĝulo volis manĝi mangojn, kaj sendis serviston iri al alies ĝardeno por aĉeti la fruktojn. Li ordonis: “Vi devas aĉeti la mangojn dolĉajn kaj bongustajn.” La servisto do iris al la vendisto kun mono.
La vendisto diris: “Ĉiuj mangoj de tiu ĉi arbo estas dolĉaj kaj bongustaj. Neniu el ili estas malbongusta. Se vi gustumos unu, vi certe scios pri tio.”
La aĉetanto respondis: “Mi devas gustumi ĉiujn antaŭ la aĉeto. Se mi gustumus nur unu, kiel mi povus scii, ke ankaŭ la aliaj estas same bongustaj?” Li do elektis mangojn kaj gustumis ĉiujn antaŭ ol porti ilin hejmen. Kiam la riĉulo vidis la mordsignojn, li sentis naŭzon kaj forĵetis ĉiujn fruktojn eksteren.
Ankaŭ homoj en la mondo kondutas same. Ili aŭdis, ke observado de disciplino povas havigi al ili riĉecon kaj feliĉon, doni al ili bonfartecon kaj liberigi ilin el sufero, sed ili ne volas kredi tion, dirante: “Se oni povas akiri feliĉon per almozdono, mi kredos tion nur kiam mi akiros feliĉon.” Vidinte la nunajn riĉecon aŭ mizeron kaŭzitajn de la antaŭaj karmoj, ili ne volas kompreni tion per la teorio de kaŭzo kaj efiko, sed nur kredas pri sia sperto. Tuj post ilia morto, ĉiuj iliaj riĉaĵoj perdiĝos kvazaŭ la morditaj mangoj.
BLINDIĜO PRO LA EDZINOJ
Iam iu prenis al si du edzinojn. Se li intime rilatis al unu, la alia koleris. Li neniel povis solvi ilian konflikton kaj devis kuŝi surdorse inter ili dum la nokto. Kiam lia domo likis dum pluvego, akvo kaj koto falis en liajn okulojn. Pro la antaŭa interkonsento, li tute ne kuraĝis sin movi por fari eviton, do liaj okuloj perdis la vidpovon.
Ankaŭ homoj en la mondo tiel kondutas. Ili intimiĝas al maliculoj, faras maldecaĵon, kaŭzas malbonan karmon, falas en tri suferajn destinojn, longe restas en samsaro kaj perdas la okulojn de saĝo simile al la malsaĝulo, kiu perdis la ambaŭ okulojn pro la edzinoj.
BUŜPLENO DA MILIO
Iam en la pasinteco, viro iris al la gepatra domo de sia edzino kaj vidis ŝin pistanta milion. Li do iris al ŝi kaj ŝtele metis milion en la buŝon. Kiam la edzino vidis lin kaj volis paroli kun li, li ne povis respondi per la buŝo plena de milio. Pro honto li ankaŭ ne kuraĝis eligi la milion antaŭ la edzino. Li do povis fari nenion ol sin teni muta.
Mirigite pro lia muteco, la edzino palpis lin kaj opiniis, ke lia buŝo ŝveliĝis. Ŝi do raportis al sia patro: “Tuj je la alveno de mia edzo, lia buŝo tiel ŝveliĝis, ke li eĉ ne plu povas paroli.”
La bopatro senprokraste alvenigis kuraciston por kuraci lin. La kuracisto diris: “Li suferas de la plej grava malsano kaj povos resaniĝi nur se mi apartigos liajn lipojn.” Do la kuracisto disigis liajn lipojn per tranĉilo. Je tio, la milio fluis el lia buŝo kaj malkaŝiĝis lia ŝtelo.
Ankaŭ homoj en la mondo tiel kondutas. Ili faris malbonon kaj rompis disciplinon, sed kaŝis tion anstataŭ konfesi sian kulpon. Pro tio ili falis en suferajn destinojn de inferuloj, bestoj kaj malsataj spiritoj, simile al la malsaĝulo, kiu ne eligis milion pro honto sed malsukcesis deteni la malkaŝiĝon de la kulpo post la disiĝo de la lipoj.
MENSOGO PRI LA ĈEVALO
Iam iu rajdis sur nigra ĉevalo al la milito kontraŭ banditoj sed pro timo li ne kuraĝis batali. Li do malpurigis sian vizaĝon per sango kaj kuŝiĝis inter la kadavroj por sin ŝajnigi morta. Lia ĉevalo estis forkondukita de alia homo. Post kiam la armeoj foriris, li volis reveni hejmen. Li do detranĉis la voston de ies blanka ĉevalo kaj portis ĝin kune kun si.
Post lia reveno, oni demandis: “Kie estas via ĉevalo? Kial vi ne rajdas sur ĝi?” Li respondis: “Mia ĉevalo mortis, kaj mi alportis nur ĝian voston.” Ili diris: “Via ĉevalo estis nigra. Kiel ĝi havis blankan voston?” Li povis respondi nenion kontraŭ tio kaj ricevis mokon de la aliaj.
Ankaŭ homoj en la mondo kondutas same. Kvankam ili pretendas pri la bona konduto, praktikado de kompatemo kaj abstinado de viando kaj alkoholaĵo, tamen ili mortigas kaj venenas vivestaĵojn. Kun pretendo pri bono ili faras ĉion malbonan simile al la malsaĝulo, kiu mensogis pri la morto de la ĉevalo.
ĈASO DE PROFITO
Iam en la pasinteco reĝo publikigis leĝon, ke ĉiuj bramanoj kaj alireligiuloj en la regno devas sin lavi puraj; alie, oni punos ilin per diversaj pezaj laboroj.
Iu bramano portis malplenan akvujon kaj deklaris sin pure lavita. Se oni donis akvon al li, li tuj forverŝis ĝin, dirante: “Mi ne lavos min refoje. Lasu la reĝon lavi sin mem.”
Li mensogis pri la pureco por eviti servon al la reĝo laŭ la leĝo, sed fakte li tute ne sin lavis.
Ankaŭ vulgaraj monaĥoj kondutas same. Kun la kalva kapo kaj tinkturitaj vestaĵoj, ili kondutas kontraŭ disciplino sed sin ŝajnigas disciplinaj por akiri profiton kaj eviti servon al la reĝo. Kvankam ili ŝajnas ŝramanoj, tamen ili ne havas veran meriton, kvazaŭ malplena botelo, kiu havas nur eksteran formon.
PERDO DE AMBAŬ URNO KAJ KAMELO
Iam en la pasinteco, iu tenis sian grenon en urno. Lia kamelo etendis la kapon en la urnon por manĝi grenon sed neniel povis eligi sian kapon. Ankaŭ la mastro kapablis fari nenion kontraŭ tio. Li do dronis en granda afliktiĝo.
Tiam maljunulo venis al li kaj proponis: “Ne afliktiĝu. Mi instruos al vi kion fari. Vi povos tuj elpreni la kamelan kapon per mia metodo. Detranĉu la kamelan kapon kaj vi povos tuj preni ĝin el la urno.”
La homo detranĉis la kamelan kapon laŭ la propono. Tiel li mortigis la kamelon kaj ankaŭ devigite frakasis la urnon por elpreni ĝian kapon. Ĉiuj priridis lian malsaĝon.
Ankaŭ la ordinaruloj kaj malsaĝuloj kondutas same. Kun deziro al iluminiĝo kaj strebo al la atingoj de sravaka, prajekabudha kaj bodisatva skoloj ili devas observi disciplinon kaj eviti ĉiujn malbonojn, sed ili rompas la disciplinon pro avido al la kvin deziroj. Rompinte la disciplinon, ili rezignas la celojn de la tri skoloj kaj laŭplaĉe faras ĉion malbonan. Ili perdas la disciplinon kaj la atingojn simile al la malsaĝulo, kiu perdis siajn kamelon kaj urnon.
ASPIRO AL REĜIDINO
Iam en la pasinteco, kiam kamparano vojaĝis en la ĉefurbo, li vidis, ke filino de la reĝo estas eksterordinare ĉarma. Li do aspiris ŝin tagnokte kaj neniel povis sin deteni de tio. Li deziregis kontaktiĝi kun ŝi, sed neniel povis trovi metodon por realigi sian deziron. Pro tio li vakse koloriĝis kaj suferis de grava malsano.
Liaj parencoj kaj amikoj demandis lin pri la kaŭzo de la malsano kiam ili vizitis lin.
Li respondis: “Antaŭ nelonge mi vidis ĉarman reĝidinon kaj deziregis kontakti ŝin. Sed mi neniel povis elpensi la bonan solvon plenumi tion, mi do malsaniĝis pro la sopiro. Se mia deziro ne realiĝos, mi ne povos eviti morton.”
La amikoj diris: “Ne maltrankviliĝu! Ni trovos bonan metodon por realigi vian deziron!” Tagon poste, ili revenis al li kaj diris: “Ni jam kontaktis la reĝidinon por vi, tamen ŝi ne konsentis pri via deziro.”
Aŭdinte tion, la kamparano ekridis de ĝojo. Li diris, ke li certe povos havigi al si la reĝidinon.
Ankaŭ malsaĝuloj en la mondo kondutas same. Anstataŭ distingi la sezonojn inter printempo, somero, aŭtuno kaj vintro, ili semas en vintro por la rikolto, sed klopodas vane, rikoltas nenion kaj ankaŭ perdas ĉiom el la ĝeromoj, tigoj, branĉoj kaj folioj. Kun nur iom da merito la malsaĝuloj pretendas sin perfektaj kaj baldaŭ iluminiĝontaj, simile al la kamparano aspiranta la reĝidinon.
KLOPODO POR VIRAZENA LAKTO
Iam en la pasinteco homoj en iu izolita lando neniam vidis azenon. Ili nur aŭdis, ke la azena lakto gustas tre bone, sed neniu el ili bone konis la beston. Foje, kelkaj homoj havigis al si virazenon kaj konkure kaptis ĝin por melki. Iuj kaptis ĝian kapon, iuj kaptis ĝiajn orelojn, iuj kaptis ĝian voston, iuj kaptis ĝiajn hufojn kaj iu eĉ kaptis ĝian penison. Ili ĉiuj deziregis melki ĝin por gustumi lakton la unua. La homo kaptanta la azenan penison opiniis, ke ĝi estas mamo. Li do forte premadis ĝin por ricevi lakton. Finfine ili havigis al si nenion ĝis elĉerpiĝo. Ili klopodis vane, akiris nenian rikolton kaj ricevis mokon de la tuta mondo.
Ankaŭ iuj ordinaruloj kaj alireligiuloj tiel kondutas. Ili aŭdis eksterordinaran metodon por iluminiĝo, sed ne sciis kiel praktiki ĝin ĝuste. Do ili klopodis laŭ sia kaprico, havis diversajn herezajn vidpunktojn, sin turmentis per nudeco kaj malsato, kaj eĉ sin ĵetis en fajron. Fine, ili naskiĝis en la suferaj destinoj pro siaj herezaj vidpunktoj simile al la malsaĝuloj, kiuj vane strebis por la azena lakto.
HASTEMA FILO
Iam en la pasinteco, patro diris al sia filo en la nokto: “Morgaŭ ni kune iros al la vilaĝo por ion alpreni.”
Aŭdinte tion, la filo sole iris al la vilaĝo frumatene en la seka tago sen demandi la patron. Atinginte la cellokon, li ege laciĝis, sed trovis nenion, kion li devis porti. Krome, li preskaŭ mortis de malsato kaj soifo pro manko de manĝaĵo. Fine li povis fari nenion alian ol reveni al la patro.
Vidinte lian revenon, la patro kulpigis lin: “Kiel malsaĝa vi estas! Pro kio vi iris sole sen mi kaj klopodis vane?” Ĉiuj homoj mokis lin pro tio.
Ankaŭ ordinaraj homoj kondutas same. Kvankam ili razas la harojn kaj barbon, sin vestas per la monaĥaj roboj kaj fariĝas monaĥoj, tamen ili ne lernas de bonaj instruistoj metodon por atingi liberiĝon. Pro tio ili perdos la meritojn de meditado, praktikado kaj ŝramanaj atingoj. Ili similas al la malsaĝulo, kiu iris kaj revenis vane kaj ankaŭ suferis de laceco. Kvankam ili havas formon de ŝramanoj, tamen ili atingos neniom da iluminiĝo.
LA REĜO KAJ SUBULO
Iam en la pasinteco, la reĝo volis sin amuzi en Senĉagrenan Ĝardenon. Li ordonis al iu subulo: “Portu benkon al la ĝardeno por mi sidi.”
La subulo hontis tion fari, do li respondis: “Mi ne povas porti ĝin per la manoj. Mi preferas porti ĝin per la ŝultroj.” La reĝo tuj ordonis meti tridek ses benkojn sur la dorson de la subulo, por ke tiu portu ilin al la ĝardeno. Pro tio la malsaĝa subulo estis mokita de la mondo.
Ankaŭ ordinaruloj kondutas same. Kiam ili vidas virinan haron sur la tero, ili ne volas forpreni ĝin, dirante, ke ili observas la disciplinon, sed pro konfuziĝo kaŭzita de la kleŝo ili ne plu abomenas la tridek ses malpuraĵojn, kiuj estas haroj, vilo, ungo, dento, fekaĵo, piso kaj aliaj, kaj firme tenas ilin ĉiujn senhonte ĝis la morto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu portis benkojn por la reĝo.
KLISTERAĴO
Iam en la pasinteco iu suferis de intesta malsano kaj petis helpon de kuracisto. La kuracisto diris, ke li povas resaniĝi per klistero. La kuracisto forlasis por pretigi la medicinaĵon kaj klisterilojn por kuraci la malsanulon.
Sed la malsanulo englutis la pretigitan klisteraĵon antaŭ la reveno de la kuracisto. Pro tio lia stomako tiel ŝveliĝis kaj suferigis lin, ke li neniel povis elteni plu.
Reveninte, la kuracisto demandis la malsanulon mirigite: “Kio okazas al vi?” La malsanulo respondis: “Mi englutis la klisteraĵon iom antaŭe kaj morte suferas pro tio.”
Aŭdinte tion, la kuracisto riproĉis lin: “Kiel malsaĝa vi estas! Vi ja tute ne scias kiel uzi la medicinaĵon.” Li ordonis la malsanulon preni alian medicinaĵon senprokraste. Iom poste, la malsanulo resaniĝis post vomado.
La malsaĝulo estas mokita de homoj en la mondo.
Ankaŭ ordinaruloj kondutas same. Ili intencas lerni diversajn metodojn de meditado kaj kontemplado. Sed kiam ili devas kontempli malpuraĵon, ili praktikas spiritan meditadon. Kaj kiam ili devas kontempli spiradon, ili meditas pri la ses elementoj, kiuj estas tero, akvo, fajro, vento, spaco kaj konscio. Ili praktikas mise kaj senorde anstataŭ ĝuste, suferas de la konfuzo kaj eĉ perdas la vivon pro tio. Anstataŭ peti la instruon de bona instruisto, ili mise praktikas la meditan metodon, simile al la malsaĝulo, kiu englutis la malpuraĵon.
VENĜO KONTRAŬ URSO
Iam patro kaj filo kune vojaĝis kun aliaj homoj. Post kiam la filo iris sole en arbaron, urso vundis lin per dentoj kaj ungoj. Li do haste elkuris al la kunvojaĝantoj.
Vidinte lin vundita, la patro miris kaj demandis lin: “Pro kio vi tiel vundiĝis?” Li respondis al la patro: “Besto kun longaj kaj densaj haroj vundis min.”
La patro tuj iris en la arbaron kun pafarko kaj sagoj. Vidinte azenon kun densaj kaj longaj haroj, li tuj pretis pafi sagon al li. La kunuloj diris al li: “Pro kio vi pafos lin? Li ja neniu atencas. Vi devas puni nur la vundinton de via filo.”
Malsaĝuloj en la mondo kondutas same. Ili volas sin venĝi kontraŭ virtuloj post kiam ili ricevis insulton de tiuj, kiuj nur portas religian robon sed ne havas konvenan konduton. Ili similas al la patro, kiu intencis venĝi sian filon kontraŭ azeno.
SEMADO DE TRITIKO
Iam kamparano iris en alian kampon. Vidinte, ke la tritiko kreskas tre bone en la kampo, li demandis la posedanton: “Kiamaniere vi plantis la tritikon tiel bone?”
La posedanto respondis: “Mi ebenigis la kampon kaj aldonis sterkon antaŭ la semado. Pro tio la tritiko kreskas tiel bone.” La kamparano ebenigis kaj sterkis la kampon laŭ la instruo. Kiam li estis preta semi, venis al li ekscito, ke la kampo malmoliĝos pro lia piedpremo kaj la tritiko ne kreskos bone kaŭze de tio. Li do elpensis metodon: “Estas pli bone, ke mi semu tritikon sidante sur la lito portata de aliaj homoj.”
Li do dungis kvar virojn. Ĉiu el ili tenis unu piedon de la lito, sur kiu li semis sidante. Sed la kampo des pli malmoliĝis pro la piedpremo. Oni priridis lin pro tio. Li anstataŭigis du piedojn per ok.
Ankaŭ ordinaruloj kondutas same. Post ilia ekpraktiko en la kampo de disciplino, baldaŭ ĝermos la meritoj. Ili devas peti instruon de la bona instruisto por ĝermigi la meritojn al la iluminiĝo, sed ili faras diversajn malbonojn kontraŭ la disciplino kaj detruas la meriton el disciplina observado. Ili similas al la malsaĝulo, kiu anstataŭigis du piedojn per ok.
VENĜO DE SIMIO
Iam simio ricevis baton de plenkreskuloj, sed ne kuraĝis sin venĝi kontraŭ ili. Ĝi do verŝis sian koleron sur infanojn.
Ankaŭ la malsaĝuloj en la mondo tiel kondutas. Iliaj malamikoj jam mortis pro natura efemereco, sed ilia malamo daŭras al la posteuloj de la malamikoj kiel antaŭe. Pro tio ili pli kaj pli fortigis la rankoron kiel la malsaĝa simio, kiu sin venĝis kontraŭ la infanoj batite de la plenkreskuloj.
LA SUFERO DE HUNDOJ PRO LA LUNA EKLIPSO
Iam en la pasinteco, kiam la reĝo de asuroj vidis, ke la luno estas tre brila, li ŝirmis ĝin per sia mano. Sed la sensciuloj atribuis la lunan eklipson al la senkulpaj hundoj kaj batis ilin pro tio.
Ankaŭ ordinaruloj kondutas same. Por mildigi la suferon kaŭzitan de malamo, kolero kaj malsaĝo, ili kuŝas sur la dornoj aŭ sin turmentas per varmego simile al la malsaĝuloj, kiuj batis hundojn pro la luna eklipso.
VIRINO KUN OKULA MALSANO
Iam en la pasinteco, virino suferis de okuldoloro. Ŝia konatino demandis ŝin: “Ĉu vi suferas de okuldoloro?” La suferantino respondis: “Jes, mi suferas de okuldoloro.” La konatino diris: “Oni havas okulojn do ili certe doloras. Kvankam mi ankoraŭ ne komencis suferi de okuldoloro, mi preferas elfosi la okulojn por eviti la eventualan suferon.” La aliaj admonis ŝin: “Se vi havas okulojn, ili eble doloras eble ne; se vi perdas la okulojn, vi suferos de doloro dum la tuta vivo.”
Malsaĝuloj ankaŭ kondutas same. Aŭdinte, ke la riĉaĵo estas la kaŭzo de malriĉiĝo, ili rifuzas doni almozon pro timo, ke ili ricevos riĉaĵon pro la bona faro kaj la riĉeco alportos al ili suferon sinsekve. Iuj diras al ili: “Se vi donas almozon, vi aŭ suferos aŭ feliĉos, sed se vi rifuzas almozdoni, vi certe suferos de granda mizereco.”
Ili similas al la virino, kiu volis elfosi siajn okulojn por eviti la eventualan doloron sed suferos de eterna doloro.
PROTEKTO DE ORELRINGOJ
Iam en la pasinteco, patro kaj filo iris kune sur vojo. Subite aperis rabisto kaj pretis prirabi ilin.
La filo surportis orelringojn el pura oro. Vidinte la altrudiĝon de la rabisto, la patro ekscitis la perdon de la orelringoj. Li tuj tiregis la orelringojn por preni ilin for de la filo, sed la ringoj ne cedis. Li do detranĉis la kapon de la filo por protekti la oraĵojn. La rabisto foriris momenton poste. La patro klopodis remeti la detranĉitan kapon sur la ŝultro de la filo, sed la kapo neniel povis sidi bonorde kiel antaŭe. Ĉiuj priridis la malsaĝan patron pro tio.
Ankaŭ ordinaruloj tiel kondutas. Por reputacio kaj profito ili faras arbitrajn argumentojn dirante, ĉu troviĝas sekva vivo aŭ ne; ĉu estas mediumo aŭ ne; ĉu estas mensa funkcio aŭ ne kaj ke troviĝas nek diversaj iluzioj nek la vero de la darmo. Kiam la aliaj refutas ilin per la argumentoj pri la vero, ili diras, ke ne estas tiaj dioj en iliaj argumentoj. La malsaĝuloj mensogas por la profito kaj reputacio, perdos la atingon de la liberiĝo kaj renaskiĝos en la tri suferaj destinoj post la morto simile al la malsaĝulo, kiu detranĉis la kapon de la filo por protekti iom da valoraĵo.
DIVIDO DE LA ŜTELAĴO
Iam en la pasinteco, aro da ŝtelistoj kune faris ŝteladon kaj kolektis multajn havaĵojn. Ili dividis la havaĵojn en multajn porciojn. Teksaĵo el lano kaj silko de Cerva Ĝardeno ŝajnis ne bone tinkturita, do ili opiniis ĝin malbona kaj donis ĝin nur al tiu en la malplej supera rango.
La malsuperulo akceptis la dividaĵon malĝoje. Li plendis, ke li ne profitas de la divido. Sed kiam li vendis la teksaĵon en la urbo, riĉa urbano pagis lin tre multe. Li enspezis kelkoble pli multe ol la aliaj kaj ekzaltiĝis pro tio.
Ordinaruloj ne scias, ĉu almozdono kaŭzas bonan rezulton aŭ ne, do ili nur faras malgrandan almozdonon. Sed kiam ili ĝuas senfinan feliĉon naskiĝinte en la ĉielo pro la almozdono, ili bedaŭras pro la malmulteco de sia bonfaro. Simile al la subulo, kiu ege ĝojis ricevinte grandan enspezon pro la teksaĵo, la almozdonanto ĝojas pro la granda feliĉo el malgranda almozdono kaj bedaŭras pro la malmulteco de sia ofero.
SIMIO KAJ SOJFABOJ
Iam simio tenas manplenon da sojfaboj en la mano, sed senatente faligis unu sur la teron. Ĝi do demetis la restajn sojfabojn nur por serĉi la perditan. Sed antaŭ ol ĝi retrovis la perditan sojfabon, koko kaj anas formanĝis la restajn.
Ankaŭ ordinaruloj kondutas same. Monaĥiĝinte, ili detruis unu disciplinan regulon, sed ne pentis pri tio. Tiel ili perdos ĉiujn disciplinajn regulojn pro la malsingardemo kaj malatentemo kaŭzitaj de la nepentemo simile al la simio, kiu perdis ĉiujn sojfabojn pro unu perdita.
ORA PUTORO
Kiam iu piediris, li trovis oran putoron sur la vojo. Li portis ĝin en la sinon kun granda ĝojo kaj daŭrigis la vojon. Kiam li demetis sian veston por trapasi riveron, la putoro aliformiĝis en venenan serpenton. Sed li pensis: “Mi preferas morti de la serpenta mordo ol forlasi ĝin.” Pro lia firma volo, la serpento denove sin ŝanĝiĝis en oron.
Malsaĝulo ĉe la vojo vidis, kiel la venena serpento sin ŝanĝiĝis en trezoron. Li do opiniis, ke serpento ĉiam tiel ŝanĝiĝas. Li do kaptis serpenton kaj metis ĝin en la sinon, sed poste perdis la vivon pro ĝia mordo.
Tiel kondutas ankaŭ la malsaĝuloj en la mondo. Vidinte, ke bona konduto kaŭzas bonan rezulton, ili sin kroĉis al budha darmo hipokrite por gajni reputacion kaj profiton sed falis en la suferan destinon post sia morto, kvazaŭ ili perdus la vivon pro mordo de kaptita serpento.
MALRIĈULO KAJ TROVITA MONO
Iam malriĉulo trovis sakon da oraj moneroj dum piedirado. Li ekzaltiĝis kaj tuj komencis kalkuli la monon. Sed antaŭ ol li finis la kalkuladon, la perdinto alvenis kaj forprenis la monon. Tiam la malriĉulo ege bedaŭris, ke li ne foriris senprokraste kun la mono. Pro tio li dronis en granda afliktiĝo.
Tiel kondutas tiuj, kiuj renkontas budhismon. Kvankam ili havas bonan ŝancon renkonti la Tri Juvelojn, tamen ili neniel diligente praktikas budhismon por akiri bonon. Post la morto ili falos en la tri malbonajn destinojn kvazaŭ la malriĉulo, kiu trovis monon sed lasis la perdinton forpreni ĝin.
Komentario en kvarverso diras:
Oni faras ion hodiaŭ kaj alian morgaŭ.
Ili kroĉiĝas al feliĉo sed ignoras la alvenon de la Morto.
Ili okupiĝas pri diversaj aferoj same kiel ĉiuj aliaj,
La afero similas al tio, ke iu kalkulas alies monon.
REVO DE MALRIĈULO
Iam en la pasinteco, vivis malriĉulo kun tre malmulte da havaĵo. Vidinte, ke riĉa homo posedas tre multe da havaĵo, li revis esti same riĉa, sed tute ne estis komparebla kun la riĉulo. Li do volis ĵeti sian malgrandan havaĵon en la akvon. Aliaj homoj admonis lin: “Kvankam via havaĵo estas malmulta, tamen per ĝi vi povas teni vian vivon dum kelkaj tagoj. Kial vi forĵetos ĝin?”
Ankaŭ malsaĝuloj en la mondo tiel kondutas. Fariĝinte monaĥoj, ili akiris iom da profito sed ĉiam deziras pli multajn, do ili estis tre malkontenta pro tio, ke ili akiras ne tiel multe kiel la eminentuloj. Kiam ili vidis, ke virtaj kaj kleritaj pliaĝuloj posedas pli da prestiĝoj kaj oferaĵoj, ili deziris ricevi same multe. Sed pro la malkontento, ili ĉagreniĝis kaj eĉ volis forlasi la monaĥecon simile al la malsaĝulo, kiu volis forĵeti sian havaĵon pro tio, ke li estis ne tiel bonhava kiel la riĉulo.
KNABO KAJ KNELO
Iam patrino piediris kun sia suĉinfano en la sino. Laciĝinte dum la irado, ŝi profunde endormiĝis ĉe la vojo. Tiam viro iris al la infano kaj donis al li knelon. Ricevinte la manĝaĵon, la infano estis ravita de la bongustaĵo kaj ne plu zorgis pri siaj havaĵoj. La viro deprenis liajn arĝentan seruron, perlan kolringon kaj vestaĵojn, kaj forportis ĉion el ili.
Iuj bikŝuoj ankaŭ kondutas same. Ili ŝatas sin miksi en bruajn lokojn kaj diversajn aferojn por akiri iom da profito, sed iliaj valoraj meritoj de virto, disciplino kaj meditado estas forrabitaj de la kleŝoj. Ili similas al la infano, kies valoraj havaĵoj estis tute forprenitaj pro lia kroĉiĝo al la bongustaĵo.
MALJUNULINO KAJ URSO
Iam en la pasinteco kiam maljunulino kuŝis sub arbo, aliris urso por kapti ŝin. Ŝi haste kuris ĉirkaŭ arbo por eviti la danĝeron. La urso postkuris ŝin, metis manon sur la arbon kaj volis kapti ŝin per la alia. Genia ideo subite venis al la maljunulino. Ŝi tuj ĉirkaŭprenis la arbon kaj premis la ambaŭ manojn de la urso al la arbo. Pro tio la urso ne plu povis sin movi. Ĝuste tiam aliris alia homo. La maljunulino kriis: “Helpu min kapti la urson, por ke ni mortigu ĝin kaj dividu la viandon.” Tiu homo kredis la maljunulinon kaj vere kaptis la urson. La maljunulino tuj forkuris dum la homo estis suferigita de la urso. La malsaĝulo estis mokita de la mondo.
Tiel kondutas ordinaruloj. Ili provis verki herezajn verkaĵojn, sed ne lertis pri verkado, do iliaj verkoj estis plenaj de eraroj kaj pezaj esprimoj. Poste ili mortis antaŭ la finiĝo de la verkoj. Aliaj homoj trovis iliajn verkojn kaj volis fari eksplikadon, tamen ne povis kompreni la enhavon kaj sin dronigis en malfacilaĵo, simile al la malsaĝulo, kiu tenis la urson por alia homo sed suferis de la besto.
KANALO “MANIO”
Iam iu amoris kun alies edzino. Antaŭ la finiĝo de ilia ago, la edzo revenis de ekstere, trovis la aferon kaj atendis ekster la pordo por mortigi la adultulon je lia eliro.
La virino diris al la adultulo: “Mia edzo jam trovis nian aferon. Ni ne havas alian elirejon krom ‘manio’, per kiu vi povas eliri.” Ŝi aludis, ke la adultulo elglitu tra la akva kanalo.
Sed la adultulo miskomprenis ĝin por perlo manio. Li ekserĉis ĉie sed nenie povis trovi ĝin. Li do diris: “Mi neniam eliros se mi ne trovos la perlon.”
Momenton poste, li estis mortigita de ŝia edzo.
Ankaŭ ordinaruloj tiel kondutas. Aŭdinte, ke ĉio estas efemera, suferiga, senta kaj senegoa en la samsaro de morto kaj renaskiĝo, kaj ke oni povas sin liberigi tenante la mezan vojon ekster la du ekstremoj de nihilismo kaj eternismo, ili miskomprenas tion kaj ekstrebas esplori la limon kaj senlimecon de la mondo, kaj ankaŭ egon kaj senegon de la vivestaĵo, tiel ili ne povas kompreni la teorion de la meza vojo. Kiam venos ilia fino, ili mortos pro efemereco kaj falos en la tri suferajn destinojn kvazaŭ la malsaĝulo, kiu estis mortigita dum li serĉis la imagitan perlon “manio”.
RAKONTO PRI GEKOLOMBOJ
Iam en la pasinteco, paro da gekolomboj vivis kune en sia nesto. Ili plenigis la neston per kolektitaj beroj kiam tiuj maturiĝis en aŭtuno. Sed poste, la kolektitaj beroj iom post iom malmultiĝis pro la sekiĝo kaj fine restis nur duono.
La virkolombo ekkoleris kaj kulpigis la kolombinon: “Ni kune kolektis berojn per granda penado. Kial vi sole manĝis ilin, ke restas nur duono?”
La kolombino respondis: “Mi tute ne manĝis la berojn. Ili malmultiĝis per si mem.”
La virkolombo tute ne kredis tion. Ĝi furioziĝis kaj refutis: “Se vi ne manĝus, kiel la beroj povus malmultiĝi per si mem?” Ĝi do bek mortigis la kolombinon.
Pluvegis post kelkaj tagoj. La beroj malsekiĝis kaj pli grandiĝis ĝis la antaŭa multeco. Vidinte tion, la kolombo pentis: “Fakte ŝi tute ne ŝtelis manĝi la berojn. Ŝin mi miskulpigis kaj erare mortigis.” Ĝi do triste vokadis la kolombinon: “Kien vi iris, mia kara?”
Tiel kondutas ordinaruloj. Kun menso plena de senracia iluzio, ili dronas en diboĉo kaj amuziĝo, ignoras la efemerecon kaj kontraŭas la budhisman disciplinon. Poste ili pentas, bedaŭras pri sia antaŭa konduto kaj suspiras kiel la malsaĝa kolombo.
FALSA BLINDULO
Iam en la pasinteco metiisto laboris por la reĝo. Kiam li ne plu povis elteni la pezan laboron, li sin ŝajnigis blinda kaj estis liberigita. Kiam la aliaj metiistoj informiĝis pri tio, ili ankaŭ volis sin blindigi por liberiĝi de la peza laboro. Oni admonis ilin: “Kiel vi volas vane suferigi vin per sinblindigo?”
Tiaj malsaĝuloj estis mokitaj de aliaj homoj.
Ankaŭ ordinaruloj tiel kondutas. Ili mensogas kaj kontraŭas disciplinon por havigi al si malgrandan reputacion kaj profiton, sed pro tio ili renaskiĝos en la tri suferaj destinoj post la morto kvazaŭ la malsaĝuloj, kiuj sin blindigis por iom da profito.
PERDO DE VESTAĴO
Iam en la pasinteco, aro da ŝtelistoj kune faris ŝteladon kaj kolektis multajn havaĵojn. Ili dividis la havaĵojn en multajn porciojn. Teksaĵo el lano kaj silko de Cerva Ĝardeno ŝajnis ne bone tinkturita, do ili opiniis ĝin malbona kaj donis ĝin nur al tiu en la malplej supera rango.
La malsuperulo akceptis la dividaĵon malĝoje. Li plendis, ke li ne profitas de la divido. Sed kiam li vendis la teksaĵon en la urbo, riĉa urbano pagis lin tre multe. Li enspezis kelkoble pli multe ol la aliaj kaj ekzaltiĝis pro tio.
Ordinaruloj ne scias, ĉu almozdono kaŭzas bonan rezulton aŭ ne, do ili nur faras malgrandan almozdonon. Sed kiam ili ĝuas senfinan feliĉon naskiĝinte en la ĉielo pro la almozdono, ili bedaŭras pro la malmulteco de sia bonfaro. Simile al la subulo, kiu ege ĝojis ricevinte grandan enspezon pro la teksaĵo, la almozdonanto ĝojas pro la granda feliĉo el malgranda almozdono kaj bedaŭras pro la malmulteco de sia ofero.
KNABO KAJ TESTUDO
Iam simio tenas manplenon da sojfaboj en la mano, sed senatente faligis unu sur la teron. Ĝi do demetis la restajn sojfabojn nur por serĉi la perditan. Sed antaŭ ol ĝi retrovis la perditan sojfabon, koko kaj anasoj formanĝis la restajn.
Ankaŭ ordinaruloj kondutas same. Monaĥiĝinte, ili detruis unu disciplinan regulon, sed ne pentis pri tio. Tiel ili perdos ĉiujn disciplinajn regulojn pro la malsingardemo kaj malatentemo kaŭzitaj de la nepentemo simile al la simio, kiu perdis ĉiujn sojfabojn pro unu perdita.
KVARVERSOJ
Kun humuraj ridaĵoj mi kompilis la verkon,
La verka ĝusteco dependas de la kompreno.
Oni miksas amaran medicinaĵon kun sukero,
Medicinaĵo funkcias kurace, same helpas la verko.
La ridaĵoj en la instruo similas la miksaĵojn en la medicinaĵo,
La budhismo kun esenco de nirvano lumigas la mondon.
La emetiko kun butero utilas al la korpo,
Ankaŭ mi same montris la veron el la nirvaneco
Simile al la ĉiokuraca agado pakita per folioj
Preninte la medicinaĵon oni ĵetas la foliojn.
La humuraĵoj similas al la foliaj pakoj, en kiuj estas la vero.
La saĝuloj prenas la veron kaj ignoras la humuraĵojn.
Honorinda Sangasena* verkis “La Florkronojn por Malsaĝuloj (ĉine: 痴华鬘)”.
*Sangasena: (ĉine: 僧 伽 斯 那) mahajana monaĥo de la meza Hindio. Li naskiĝis en la kvina jarcento, fariĝis budhisma monaĥo en sia frua tempo kaj elspezis sian tutan vivon en la pristudo kaj praktikado de budhismo. Li ordigis kaj redaktis multajn budhismajn verkojn inkluzive de tiu ĉi verko. Lia monaĥa disĉiplo Gunavridi (ĉine: 求那毗地)venis al Ĉinio en la jaro 492. Kiam Majstro Gunavridi ĉinigis tiun ĉi verkon, li alinomis ĝin “La sutro de cent paraboloj (ĉine: 百喻经)”.
*31. Agado: (sanskrite: agada) medicino efika por kuraci ĉiajn malsanojn. 阿伽陀药