☶ Budhismaj Rakontoj | 字号: 18px |
79
📖 上次读到这里
Rakonto 79 / 第 79 篇

Demando De Sep-Jara Knabo

七岁男孩的问题
Ses Valoraj Metodoj
🎧 收听故事朗读 / Aŭskultu la rakonton
⇩ 下载音频

[Ses Valoraj Metodoj]

Iam antaŭe riĉulo vivis en Benareso de norda Hindio. Li havis filon, kiu estis tre inteligenta, scivolema kaj lernema. La knabo decidis eltrovi, kio estas vere valora, kvankam li estis nur 7-jara.

Iutage la malgranda knabo demandis sian patron: "Kiel ni gajnu la plej valorajn aferojn en la homa vivo?"

Lia patro respondis: "Nur valoraj metodoj kondukas al valoraj celoj. Jen ses valoraj metodoj:

Tenu vin sana kaj forta;

estu racia en ĉiu okazo;

aŭskultu tiujn, kiuj havas pli da spertoj;

lernu de tiuj, kiuj havas pli da scioj;

vivu laŭ la Vero;

agu kun sincereco, sed ne nur kun energio."

La knabo atente aŭskultis la vortojn de la patro. Ekde tiam li strebis praktiki tiuj metodojn. Kiam li plenkreskis kaj fariĝis saĝulo, li ekkonsciis, ke la ses valoraj metodoj estas la plej gravaj kaj nedisigeblaj aferoj en la homa vivo.

La moralinstruo estas: Serioza demando meritas seriozan respondon.

☰ 全部故事目录