乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《心经》

时间:2024-01-20 07:38来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:
LA SUTRO DE LA KORO DE PRAĜNA-PARAMITAO 1 Tradukita de la Tang-dinastia Tripitaka Majstro Xuanzang el sanskrito en la ĉinan lingvon Esperantigita de Wang Chongfang kun respektego Kiam la bodisatvo Avalokiteŝvaro plenumis la profundan praĝ

LA SUTRO DE LA KORO DE PRAĜNA-PARAMITAO1

Tradukita de la Tang-dinastia Tripitaka Majstro Xuanzang el sanskrito en la ĉinan lingvon

Esperantigita de Wang Chongfang kun respektego

Kiam la bodisatvo Avalokiteŝvaro plenumis la profundan praĝna-paramitaon2, li konstatis, ke la kvin skandaoj3 estas nur iluzioj kaj estas liberaj de ĉiaj suferoj kaj malfeliĉoj.

Ŝariputra4! Sciu, ke la formoj ne diferencas de la malpleneco5, kaj la malpleneco ne diferencas de la formoj. La formoj estas nenio alia, ol la malpleneco, kaj la malpleneco estas nenio alia, ol la formoj. La samo aplikiĝas ankaŭ al niaj perceptoj, konceptoj, distinga intelekto, kaj eĉ al nia konscio.

Ŝariputra! Ĉiuj darmoj karakteriziĝas per la malpleneco. Ili ne estiĝas, nek neniiĝas; ne malpuriĝas, nek puriĝas; ne pliiĝas, nek malpliiĝas.

Kaj tial, en la malpleneco ekzistas ja neniu formo, nek sensaĵo, nek percepto, nek distinga intelekto, nek konscio; ekzistas ja neniu okulo, nek orelo, nek nazo, nek lango, nek korpo, nek menso; ekzistas ja neniu koloro, nek sono, nek odoro, nek gusto, nek tuŝ-objekto, nek darmo; ekzistas ja neniu kampo de vido, nek kampo de menso-konscio; ekzistas ja neniu malklero, nek ĉeso de malklero; ekzistas ja neniu maljuneco kaj morto, nek ĉeso de maljuneco kaj morto; ekzistas ja neniu sufero, nek origino, nek estingiĝo, nek vojo; kaj ekzistas ja neniu saĝo, nek eĉ akiro, ĉar nenio estas akirebla.

Jen kial la bodisatvoj, sin apogante sur praĝna-paramitao, konas nek maltrankvilon, nek zorgojn, en sia menso. Sen maltrankvilo kaj zorgoj en la menso, ili havas nenian timon, kaj, tute liberaj de ĉiaj trompaj iluzioj, fine atingas nirvanon.

Ĉiuj budhoj de la nuno, de la pasinteco, kaj de la estontaj generacioj, sin apogante sur praĝna-paramitao, akiras al si la econ de Anuttara-samyak-sambodhi6.

Tial vi sciu, ke la praĝna-paramitao estas granda mirakla mantro, granda brila mantro, plejsupera mantro, senegala mantro. Vera kaj malfalsa, ĝi povas forigi ĉiujn suferojn. Jen kial la mantro de praĝna-paramitao indas esti parolata.

Recitu do ĝin jene:

Gate, gate, paragate, parasamgate, bodhi svaha!7

(责任编辑:admin)
织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容