ESTRADO-SUTRO DE DARMO-TREZOROde la Sesa Patriarko Huineng
Esperantigita de Wang Chongfang kun respektego
ENHAVOĈAPITRO 1. ORIGINO KAJ TRAVIVAĴOJ ĈAPITRO 2. PRAĜNAO ĈAPITRO 3. KLARIGO DE DUBOJ ĈAPITRO 4. SAMADIO KAJ PRAĜNAO ĈAPITRO 5. DJANO ĈAPITRO 6. PENTO ĈAPITRO 7. KELKAJ FAMAJ KONVERTIĜOJ ĈAPITRO 8. LA SUBITA SKOLO KAJ LA LAŬGRADA SKOLO ĈAPITRO 9. IMPERIESTRA FAVORO ĈAPITRO 10. LIAJ LASTAJ INSTRUOJ GLOSARO DE BUDHISMAJ TERMINOJ
ĈAPITRO 1ORIGINO KAJ TRAVIVAĴOJ
§1-01 Post kiam la Patriarko venis en la templon Baolin, la prefekto Wei de Shaozhou kaj aliaj tieaj registaraj oficistoj iris tien por inviti lin al la urbo fari publikan predikon pri budhismo en la halo de la templo Dafan. Tiam en la halo jam kolektiĝis por aŭskulti lin pli ol mil personoj, inkluzive de la prefekto Wei, ĉirkaŭ tridek registaraj oficistoj, ĉirkaŭ tridek konfuceismaj kleruloj, kaj gebikŝuoj, taŭistaj pastroj kaj laikoj. Post kiam la Patriarko sidiĝis sur la alta seĝo, la tuta ĉeestantaro samtempe riverencis omaĝe al li kaj petis lin prediki pri la fundamentaj leĝoj de budhismo.
§1-02 La Patriarko komencis sian paroladon: “Miaj amikoj en la boneco, nia Vera Naturo (litere: memnaturo), kiu estas la semo aŭ la kerno de bodio (la mensa stato de perfekta mondkompreno sama kiel tiu de la Budho), estas nature pura kaj klara, kaj nur per uzo de ĝi ni povas rekte atingi la budhecon. Nu, permesu al mi mallonge rakonti al vi pri mia propra vivo, kaj kiel mi venis al la posedo de la instruo pri djano (sanskrite: dhyāna; kontemplado; meditado; zeno). “Mia patro, indiĝeno de Fanyang, estis eksigita el sia ŝtatoficista posteno kaj ekzilita kiel ordinara popolano al Xinzhou en Lingnan (la nuna provinco Guangdong). Mi estis malfeliĉa en miaj fruaj jaroj. Kiam mi estis tre juna, mia patro mortis, postlasante mian patrinon en mizero. Ni transloĝiĝis al Nanhai, kie mi, en malfacilaj cirkonstancoj, estis devigita vendadi brullignon por vivteni la familion. (责任编辑:admin) |