乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《百喻经》

时间:2024-01-20 07:57来源:未知 作者:妙慧世译 点击:
PREFACO Jen tiel mi aŭdis. Foje la Budho restis en la m onaĥejo Kalanda ka Bambu aro 1 de Raĝagriho 2 kune kun homamaso de tridek ses mil bikŝuoj, bodisatvoj kaj okspecaj nehom oj 3 . En la kunsidejo ankaŭ troviĝis kvincent bramano j

PREFACO

Jen tiel mi aŭdis. Foje la Budho restis en la monaĥejo Kalandaka Bambuaro1 de Raĝagriho2 kune kun homamaso de tridek ses mil bikŝuoj, bodisatvoj kaj okspecaj nehomoj3.

En la kunsidejo ankaŭ troviĝis kvincent bramanoj kaj alireligiuloj. Ili stariĝis de sur sia sidejo kaj diris al la Budho: “Ni aŭdis, ke budhisma teorio estas senkompare profunda, do ni speciale venis peti vian instruon. Bonvolu respondi nin.

La Budho respondis: “Bone, mi respondos.

Demando: “Ĉu la mondo ekzistas aŭ ne?”

Respondo: “Ĝi ekzistas ne.”

Demando: “Se la mondo ekzistas, kial vi diras ne? Se ĝi ne ekzistas, kial vi diras jes?”

Respondo: “La mondo ekzistas nur por la vivantoj, sed ne por la mortintoj. Do mi povas diri, ke ĝi ekzistas ne.”

Demando: “De kie estiĝis la homo?”

Respondo: “La homo estiĝis de la kvin cerealoj4.”

Demando: “De kie estiĝis la kvin cerealoj?”

Respondo: “La kvin cerealoj estiĝis el la kvar elementoj5, nome: la tero, akvo, fajro kaj vento.”

Demando: “De kie estiĝis la fajro, vento kaj la aliaj el la kvar elementoj?”

Respondo: “La fajro, vento kaj la aliaj estiĝis el malpleno.”

Demando: “De kie estiĝis malpleno?”

Respondo: “El nenieco.”

Demando: “De kie estiĝis nenieco?”

Respondo: “El naturo.”

Demando: “De kie estiĝis naturo?”

Respondo: “El nirvano.”

Demando: “De kie estiĝis nirvano?”

La Budho diris: “Kial vi demandas tiel profunde nun? Nirvano estas stato, kiu transcendas la vivon kaj morton.”

Demando: “Ĉu la Budho nirvaniĝis?”

Respondo: “Mi ne nirvaniĝis.”

Vi ankoraŭ ne nirvaniĝis, do kiel vi povus scii, ke nirvano estas eterna kaj feliĉa?”

La Budho diris: “Respondu, ĉu la vivestaĵoj en la mondo suferas aŭ ĝuas?”

Respondo: “Ili ege suferas.”

La Budho demandis: “Kial vi diras, ke la vivestaĵoj ege suferas?”

Respondo: “Mi vidas, ke vivestaĵoj suferas netolereble kiam ili mortas, do mi scias pri la morta sufero.”

La Budho diris: “Vi bone scias la suferon de morto kvankam vi ankoraŭ ne mortis. Mi vidas, ke la budhoj en la dek direktoj nek naskiĝas nek mortas, do mi scias bone, ke nirvano estas eterna kaj feliĉa.”

La kvincent religianoj ekkomprenis. Ili memvole ĵuris observi la kvin maksimojn6 de la Budho kaj atingis la staton de sotapano7. Post tio, ili residiĝis.

La Budho diris: “Bone aŭskultu! Mi predikos al vi per paraboloj.”

*1. Kalandaka Bambuaro: Nomo de monaĥejo, kiu estis en la urbo Raĝagriho de la regno Magadho. La bambuaro estis donacita de riĉulo al la Budho kaj liaj disĉiploj, kaj Reĝo Bimbisara siavice konstruigis monaĥejon kiel oferon al la Budho kaj liaj disĉiploj.

*2. Raĝagriho: Ĉefurbo de Magadho, kiu estas sude de Biharo kaj Patno en Barato nun. (责任编辑:admin)

织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容