乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《戒杀护生故事集》

时间:2024-01-20 08:04来源:未知 作者:妙慧世译 点击:
Antaŭparolo Bonvenon! Baldaŭ vi iros en malsaman mondon, kaj mi certas, ke vi preskaŭ neniom scias pri ĝia ekzisto. Kvankam plej multe da historioj legotaj de vi okazis en Ĉinio, tamen la similaj aferoj okazas ĉe vi ĉiutage. Tiaj afe

Antaŭparolo

Bonvenon!

Baldaŭ vi iros en malsaman mondon, kaj mi certas, ke vi preskaŭ neniom scias pri ĝia ekzisto.

Kvankam plej multe da historioj legotaj de vi okazis en Ĉinio, tamen la similaj aferoj okazas ĉe vi ĉiutage. Tiaj aferoj okazas al vi, al mi, al viaj familianoj kaj instruistoj, kaj ankaŭ al ĉiuj aliaj vivestaĵoj en la mondo.

Eble vi ne rimarkis ilin pro via nekompreno, kaj eĉ se vi komprenis, vi malatentis ilin pro tio, ke vi neniam lernis kiel observi.

Tiujn historiojn oni rakontis tre malofte ekster Ĉinio. La okazaĵoj en la libro malfermis novan kampon por via pensado, do vi devas malfermi viajn okulojn kaj pretigi vin por lerni. Eble iujn el la historioj vi ne komprenas, kaj la aliajn vi eĉ ne kredas. Sed ĉiuj historioj estas ne falsaj.

Ili estas veraj, ĉar ili estas simplaj priskriboj pri la leĝoj de la universo. La nunaj sciencistoj jam scias bone, kiel la suno helpas plantojn kreski, kaj kiel la luno kaŭzas tajdojn. Ili ankaŭ scias multe pri aliaj ĉiutagaj aferoj, kiuj estas malfacile rimarkeblaj kaj estis tute ne konataj de ni antaŭe. Tamen iuj el tiaj aferoj estis bone konataj en aliaj landoj antaŭ sufiĉe longa tempo. Kvankam iujn aferojn la sciencistoj ankoraŭ ne rimarkas, tamen tio ne signifas, ke ili estas malveraj. Tio ja signifas, ke ili ankoraŭ atendas nian esploradon.

Ĉiu historio donas al vi gravan lecionon. Se vi lernos tiujn lecionojn sufiĉe bone, vi povos ĝui grandajn bonfarton, inteligentecon kaj feliĉon.

Se vi ignoros la lecionojn, kaj malobservos la leĝojn de la universo..., eble iam vi fariĝos viktimo en la cent-unua rakonto.

Ĉu vi estas pretaj? Bone, ni komencu!

1. La Ploranta Simio

Printempon antaŭ tre longa tempo, militĉaroj veturis rapide sur ebenaĵo. La kirasoj de la militistoj brilis sub la suno kaj la standardoj flirtis en milda brizo.

La generaloj rajdis malantaŭe tenante glavon aŭ lancon en la mano, kaj ilin sekvis belega ĉaro, en kiu sidas la granda reĝo de Chu-regno (Ĉu).

Ĉiujare la reĝo gvidis armeon inspekti sian regnon, ĉasi, aŭ trejni la soldatojn, forlasante la enuige malnovan palacon.

La reĝo havis generalon nomatan Yang Youji (Jan joŭĝji), kiu famis pro sia arkopafado. Eĉ en la nuna tempo oni ankoraŭ memoras kiel bone li pafis per pafarko. Li neniam maltrafis. La reĝo tre fidis al li. Dum la ĉasado kunikloj, cervoj kaj ĉiuj aliaj animaloj fuĝis tien kaj reen terurite, tamen nenie ili kapablis sin kaŝi for de la sagoj de Generalo Yang. Se li pafis cent fojojn, li trafis dekoble dek fojojn...

Arbo granda kaj maljuna staris en la ebenaĵo. Kiam la soldatoj pasis preter ĝi, ili aŭdis bruon kaj vidis simion sur la branĉoj supre. Ĝi saltadis malrespekte, mokadis la ĉasantajn soldatojn kaj eĉ ĵetis nukson al ili.

"Bonege, beluleto! Mi donu al vi lecionon," diris iu arkopafisto dum li celis sian pafarkon al la simio. Sed je lia pafo, la simio sin flankenigis per artifiko, tiel ke la sago flugis sentrafe en la aeron. Tio kaŭzis ridegon el la militistaro.

"Jen hazardo. Gardu la alian!" Li pafis alifoje, sed la simio ne plu provis eviti la sagon. Anstataŭe, ĝi kaptis la flugantan sagon, snufis malestime kaj rompis en du pecojn.

La soldatoj freneziĝis de kolero. Ili pafadis al ĝi, tamen ĝi reagis sagace kaj lerte. Ĝi kaptadis iliajn sagojn en la aero kaj mokis ilin desplie.

Kiam la reĝo vidis la malestiman simion, li ordonis Generalon Yang pafi ĝin.

La simio ŝajne ekkomprenis la situacion. Tuj kiam Generalo Yang rajdis al la arbo, ĝi ekploris. Ĝi ploris kaj kriis korŝire kun torentaj larmoj sur la vizaĝo.

La reĝo demandis mirigite: "Pro kio la simio ploras?"

Generalo Yang respondis: "Eble ĝi scias, ke miaj sagoj neniam maltrafas. Do kiel lerta kaj sagaca ĝi estas, ĝi ne povos eviti morton pro la ordono de Via Moŝto. Jen kial ĝi ploras."

La reĝo mallevis la kapon kaj enpensiĝis: "Kiel malĝoja estas la simio! Ĉiuj aliaj animaloj suferas same!" Kompato estiĝis kaj regis en la koro de Lia Moŝto. Li ordonis, ke Generalo Yang demetu sian armilon, kaj haltigu la armeon por ke la animaloj ne plu suferu de la ĉasado.

Li anticipe revenis al la ĉefurbo. Oni informiĝis, ke la reĝo emociiĝis de simiaj larmoj. Ĉiuj en la regno sin opiniis feliĉaj sub la regado de tiel bonkora kaj amema reĝo, ili do laboradis despli diligente por sia regno. Ekde tiam Chu-regno estis prospera kaj potenca dum centoj da jaroj.

2. Dankemo de Testudo

Aĝulo Kong Yu (Kun Ju) loĝis en Shanyin-gubernio (Ŝanjin) en Jin-dinastio (Ĝin) dum la kvara jarcento. Li estis ŝtata oficisto, tamen li sin vivtenis tre malfacile pere de siaj malplej altaj rango kaj salajro. (责任编辑:admin)

织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容