BONAJ DEMANDOJ KAJ BONAJ RESPONDOJ Verkis: Majstro S. Damiko Enhavo 1. Kio estas Budhismo? 2. Bazaj budhismaj konceptoj 3. Budhismo kaj la ideo pri la Dio 4. La kvin maksimoj 5. Renaskiĝo 6. Meditado 7. Saĝo kaj kompatemo 8. Vegetarismo 9. Bona ŝanco kaj sorto 10. Monaĥoj kaj monaĥinoj 11. La budhismaj verkoj 12. Historio kaj disvastigo 13. Fariĝi budhano 14. Iom da diroj de la Budho 1. Kio estas Budhismo Demando: Kio estas Budhismo? Respondo: La nomo Budhismo devenis el la vorto 'bodhi', kiu signifas iluminiĝon. Ni povas diri, ke Budhismo estas la filozofio de iluminiĝo. Tiu ĉi filozofio originis el la sperto de Sinjoro Sidarto Gotamo, konata kiel Budho Ŝakjamunio, kiu iluminiĝis en la aĝo de 35 jaroj. Nun Budhismo estas pli ol 2500-jara kaj havas ĉirkaŭ 380 milionojn da sekvantoj en la tuta mondo. Ĝis antaŭ cent jaroj, Budhismo ĉefe estis azia filozofio, sed nun ĝi akiras pli kaj pli da sekvantoj en Eŭropo, Aŭstralio kaj Ameriko. Demando: Do Budhismo estas nur filozofio, ĉu ne? Respondo: La vorto "filozofio" devenis el du vortoj 'philo' signifanta amon kaj 'sophia' signifanta saĝon. Do filozofio estas la amo de saĝo aŭ amo kaj saĝo. Ambaŭ signifoj perfekte priskribas Budhismon. Budhismo instruas, ke ni devas pene disvolvi nian intelektan kapablon ĝisplene por perfekta komprenado. Ĝi ankaŭ instruas nin disvolvi niajn amon kaj bonkorecon por esti veraj amikoj al ĉiuj estaĵoj. Do Budhismo estas ne nur ordinara filozofio, sed la plej supera filozofio. Demando: Kiu estis la Budho? Respondo: En reĝa familio de Norda Hindio naskiĝis bebo en la jaro 563 a.K. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, sed fine trovis, ke la komforto kaj sekureco en la mondo ne garantias homan feliĉon. Li profunde kortuŝiĝis pri la suferoj, kiujn li vidis en diversaj lokoj. Li decidis eltrovi la ŝlosilon al homa feliĉo. Kiam li estis 29-jara, li forlasis siajn edzinon kaj infanon, iris al la grandaj religiaj instruistoj en tiu tempo kaj lernis de ili. Ili instruis lin multe, sed neniu el ili sciis la kaŭzon de homaj suferoj kaj la metodon sin liberigi de tio. Fine, post ses-jaraj studado, klopodado kaj meditado li subite iluminiĝis kaj spertis, ke ĉiuj liaj nescioj malaperis kaj li subite komprenis. Ekde tiam li nomiĝis Budho, la Iluminiĝinto. Poste li vivis 45 jarojn, dum kiuj li travojaĝis nordan Hindion por instrui sian eltrovon al homoj. Liaj kompato kaj pacienco estis legendaj kaj li havis milojn da sekvantoj. Kiam li forpasis en sia 80-a jaro, li estis maljuna kaj malsana, sed ankoraŭ digna kaj serena. Demando: Se li nomiĝis "Budho" nur post sia iluminiĝo, kiel li nomiĝis antaŭ tio? Respondo: La familia aŭ klana nomo de la Budho estis Gotamo, kiu signifas "plejbonan bovon". Bovo estis simbolo de riĉeco kaj prestiĝo en tiu tempo. Li nomiĝis "Sidarto", kiu signifas "atingi la celon". Oni kutime supozas, ke tian nomon reganto donis al sia filo. Demando: Ĉu ne estis malrespondece por la Budho, ke li forlasis siajn edzinon kaj infanon? (责任编辑:admin) |