乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《佛陀及其弟子的故事》

时间:2024-01-20 08:09来源:未知 作者:妙慧世译 点击:
La Budho kaj liaj disĉiploj El vidpunkto malsama ol tiu de oftaj biografioj de la Budho, la aŭtoro rerakontis la historiojn de la grandulo prenante la tiaman socion kiel fonon kaj interagojn de la Budho kun liaj samtempanoj kiel la ĉefan

La Budho kaj liaj disĉiploj

El vidpunkto malsama ol tiu de oftaj biografioj de la Budho, la aŭtoro rerakontis la historiojn de la grandulo prenante la tiaman socion kiel fonon kaj interagojn de la Budho kun liaj samtempanoj kiel la ĉefan temon. Ni malkovras, kia estis la Budho kiel homo, kaj kiel li instruis kaj ŝanĝis la vivon de ĉiuj, kiuj estas sufiĉe fortunaj kontakti lin.

Majstro Shravasti Dhammika naskiĝis en Aŭstralio en 1951. Li ordiniĝis kiel budhisma monaĥo en Hindio kaj poste vivis en Srilanko, kie li famiĝis pro siaj klopodoj disvastigi budhismon. En 1985, li iris al Singapuro, kie li fariĝis spirita instruanto de la Budha Darma Mandala Societo (BDMS) kaj kelkaj aliaj budhanaj grupoj. Majstro Dhammika instruis en la kursaro-disvolva instituto de eduka departemento kaj ankaŭ faris kelkajn televidajn filmojn por la instituto. Kiel fekunda verkisto, liaj aliaj libroj inkluzivas Renkontiĝojn kun budhismo, Kiel Protekti vin mem de superstiĉoj, Ĉion pri budhismo, kaj Mezan landon mezan vojon.

La BDMS sin dediĉas al disvastigo de budhaj instruoj kaj kuraĝigo al la membroj apliki tiujn instruojn en siaj vivoj.

La Societo eldonas librojn kaj de tempo al tmepo organizas publikajn parolojn, meditajn seriojn kaj aliajn darmajn aktivadojn. Por plia informo vizitu 576A Balestier Road, Singapore 1232, aŭ telefonu al 352-2859.

Budha Darma Mandala Societo

Poŝtkesto 1442

Singapore 9132

ENHAVO

Enkonduko......................................................3

Lando de semarango...................................6

Ŝakjanoj.....................................................12

Kia estas la Budho?...................................18

Instruisto de ĉielanoj kaj homoj.................25

Samgo de monaĥoj kaj monaĥinoj............33

La du ĉefaj disĉiploj................................39

Anando, viro plaĉa al ĉiuj...........................47

La murdisto kiu fariĝis sanktulo......................53

Anatapindiko, la nutristo de malriĉuloj......58

Krizo en Kosambio.....................................64

La Filo de la Iluminiĝinto...........................70

Famaj laikaj disĉiploj................................74

Aĝatasato kaj Devadato..............................85

Enkonduko

La vivo de la Budho priskribas ne nur la serĉadon kaj realigon, fare de unu viro, de la vero, sed ankaŭ la homojn, kiuj renkontis la viron dum ties kvardek kvin jaroj, kaj transformiĝon de ili rezulte de iliaj renkontiĝoj. Se la serĉado de la viro kaj liaj renkontiĝoj kun la aliaj estas rigardata sur la fonon de la mondo, en kiu tiuj okazoj ekzistis, la mondo kun ĝiaj unikaj kutimoj, politikaj intrigoj kaj religiaj fermentoj, tio fariĝas unu el la plej mirindaj rakontoj, kiujn oni rakontas. Oni renkontos fierajn reĝojn kaj humilajn (责任编辑:admin)

织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容