s unue uzita de Greka filozofio Sokrato, metodo prezenti pli klarajn demandojn por gvidi homojn al sagaco aŭ por pruvi la vidpunkton. Ekzemple, foje dum diskuto, bramano nomata Sonadando proklamis: “Vera bramano havas puran originon. Li estas bone klerita pri sanktaj verkoj. Li estas blanka en koloro. Li estas virta. Li estas saĝa kaj li estas lerta pri ritoj.” La Budho demandis: “Ĉu homo ne havanta unu el tiuj kvalitoj povas esti prenita kiel bramano?” Sonadando pensis momenton kaj agnoskis, ke iu kun nigra kompleksio ankaŭ povas esti bramano. La Budho daŭre faris saman demandon, Sonadando iris al la sama vidpunkto de la Budho, ke la virto kaj saĝo faras homon supera anstataŭ la origino, scio, koloro kaj socia stato. 30. Humoro donas gravan rolon en mensa sano, same en efektiva komunikado. Sekve estas ne mirinde trovi, ke la Budho fojfoje metis humoron en sian instruadon. En liaj paroloj estis spritaj kalemburoj, amuzaj rakontoj kaj multe da ironioj. Post kiam Reĝo Aĝatasato mortigis sian patron, li eksuspektis, ke lia propra filo eble komplotos mortigi lin. li do ekkonsciis, ke la fruktoj de monda ambicio estas pli amaraj, kaj iris serĉi gvidon de la Budho. Li demandis: “Sinjoro, ĉu vi povas montri al mi la avantaĝon de monaĥa vivo tuj videbla?” La Budho respondis per demando al li: “Se vi havus sklavon, kiu forkurus kaj fariĝis monaĥo, kaj poste vi trovus, kie li estas. Ĉu vi arestus kaj revenigus lin? “ “Certe ne,” respondis la reĝo, “Kontraŭe, mi subtenus lin, respektus lin kaj provizus al li bezonaĵojn.” “Bone!” diris la Budho, “Tio estas unu el la avantaĝoj de monaĥiĝo tuj videblaj.” La humora vejno de tiu respondo klare malstreĉis Aĝatasaton, liberigis lin el sia melankolio kaj faris lin akceptema al pli kompleta kaj serioza respondo prezentita de la Budho. La Budho ofte starigis bonnaturan ŝercon je la asertoj de bramanoj kaj absurdeco de iuj el iliaj kredoj. Kiam ili deklaris sian superecon al aliaj ĉar ili naskiĝis el la buŝo de Dio, la Budho kutime komentis: “Sed vi naskiĝis el la utero de via patrino same kiel ĉiu alia.” Li diris rakonton en kiu li preskribis, ke ĉioscia Dio de bramanoj estas embarasita kaj ege ĉagrenita pro la demando, al kiu li ne povas respondi. Kiam bramanoj diris, ke ili povas forlavi siajn krimojn per sinbano en sanktaj riveroj, li ŝercis, ke la akvo ankaŭ povas forlavi iliajn bonajn kondutojn. 31. Alia karaktero de la instrua metodo de la Budho estis lia aplikado de komparfiguroj kaj metaforoj. La Budho uzis riĉajn specojn de komparfiguroj kaj metaforoj por emfazi siajn instruojn kaj fari ilin facile memoreblaj per la vastaj intereso kaj scio pri la mondo en kiu li vivis. Ekzemple li komparis homon, kiu malsukcesis praktiki la instruojn proklamitajn de li, kiel belan floron sen aromo. Ni devas anstataŭigi la negativajn pensojn per la pozitivaj, la Budho diris, (责任编辑:admin) |