Iutage, kiam Sunito okupiĝis pri purigado de malpurega vojo, li vidis, ke la Budho alvenas kun miloj da sekvantoj. Li tuj pleniĝis de ĝojo kaj timo, sed povis trovi neniun lokon por sin kaŝi. Li do nur staris respektoplene kun siaj manplatoj kunmetitaj ĉe la brusto. La Budho haltis kaj diris al la kompatinda Sunito per dolĉa kaj ĝentila voĉo: "Mia kara amiko, ĉu vi volontas forlasi la laboron kaj sekvi min?" Antaŭe, neniu parolis tiel amike al Sunito. Lia koro tuj pleniĝis de ĝojo kaj liaj okuloj malsekiĝis de larmoj. Li diris: "Plej honora Sinjoro! Mi ricevis ĉiam ordonojn, sed neniam afablajn vortojn. Se vi akceptos malpuran kaj mizeran purigiston kiel min, mi sekvos vin." Do la Budho ordinis Suniton kaj ĉi lasta ricevis budhajn instruojn kune kun aliaj monaĥoj. Ekde tiam, neniu sciis, el kiu kasto devenis Sunito, kaj neniu traktis lin kun malŝato kaj krueleco. Lin respektis ĉiuj homoj, eĉ reĝoj, ministroj kaj generaloj. 32. La Budho kaj malsana monaĥo Iutage, la Budho vizitis monaĥejon kaj preterpasis ĉambron, en kiu kuŝis monaĥo suferanta de terura malsano. Kvankam la aliaj monaĥoj loĝis en la monaĥejo, tamen neniu el ili zorgis pri sia malsana frato. Vidinte la bedaŭrindan situacion, la Budho ekprizorgis la suferanton. Li alvenigis Anandon kaj ili kune banis la monaĥon, ŝanĝis lian malpuran litaĵon kaj mildigis lian doloron. Poste la Budho deadmonis la monaĥojn de ilia senhelpemo kaj kuraĝigis ilin prizorgi malsanulojn kaj suferantojn. Li konkludis per diro: "Kiu ajn servas al malsanuloj kaj suferantoj, tiu servas simile al mi." 33. La ĉiutaga rutino de la Budho La ĉiutaga rutino de la Budho konsistis el kvin partoj: la matena aktivado, la posttagmeza aktivado, la frua periodo, la meza periodo kaj la lasta periodo. La matena aktivado daŭris de la kvara matene ĝis la dekdua tagmeze. La Budho ellitiĝis je la kvara matene, kaj tuj post kiam li sin lavis, li sidiĝis por mediti dum unu horo. De la kvina ĝis la sesa li rigardis tra la mondo per sia mensa rigardo por vidi, ĉu iu bezonas helpon. Je la sesa li surmetis sian robon kaj eliris por helpi la bezonantojn aŭ almozpeti manĝaĵon. Dum almozpetado la Budho kutime iris de domo al domo kun rigardo fiksita al la tero, silente akceptante ĉiun manĝaĵon metitan en la bovlon. Fojfoje li iris kun siaj disĉiploj, kiuj sekvis lin en vico. Oni ofte invitis lin al sia domo por manĝi, kaj li kutime faris predikadon al ili kaj siaj sekvantoj. La posttagmeza aktivado daŭris de la dekdua tagmeze ĝis la sesa posttagmeze. La monaĥoj kutime iris al la Budho posttagmeze por fari demandojn kaj ricevi instruon kaj konsilojn. Poste la Budho kutime retiriĝis en sian ĉambron kaj rigardis la tutan mondon per sia mensa rigardo por vidi, ĉu iu bezonas lian helpon. Li instruis ilin en la maniero, ke ĉiu trovas la Budhon speciale instruanta al tiu per la metodo doni ĝojon al saĝuloj, pliigi saĝon al ordinaruloj kaj forigi nescion de malsaĝuloj. La frua periodo daŭris de la sesa posttagmeze ĝis la deka posttagmeze. En la frua periodo la sekvantoj kutime iris al la Budho aŭskulti lin aŭ fari demandojn al li por solvi siajn dubojn. La meza periodo daŭris de la deka posttagmeze ĝis la dua frumatene. (责任编辑:admin) |