乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《佛陀的一生》(25)

时间:2024-01-20 08:12来源:未知 作者:妙慧世译 点击:
Ŝia bopatro povis fari nenion alian ol konsenti, ke ŝi ne estas kulpa pri krudeco. Estiĝis aliaj miskomprenoj post tio, sed Visaka povis ekspliki je la kontenteco de la bopatro. Post tiuj okazaĵoj

Ŝia bopatro povis fari nenion alian ol konsenti, ke ŝi ne estas kulpa pri krudeco.

Estiĝis aliaj miskomprenoj post tio, sed Visaka povis ekspliki je la kontenteco de la bopatro. Post tiuj okazaĵoj, ŝia bopatro konsciis sian eraron kaj rimarkis la grandan saĝon de Visaka. Li invitis la Budhon al sia domo laŭ ŝia propono por peti instruojn. Aŭdinte la predikon de la Budho, li fariĝis sotapano, kiu estas la unua ŝtupo de sankteco.

Kun saĝo kaj pacienco ŝi sukcese konvertis la edzan familion en feliĉan budhisman familion. Visaka estis ankoraŭ tre oferema kaj helpema al monaĥoj. Ŝi konstruigis Pubaraman Monaĥejon por monaĥoj per granda elspezo. Ŝi tre ĝojis kiam la Budho pasigis ses pluvajn sezonojn tie.

En unu el la predikadoj al Visaka, la Budho parolis pri la ok virinaj kvalitoj kondukantaj al riĉiĝo kaj feliĉo en tiu ĉi vivo kaj la sekvaj. Li diris: "Visaka, tio estas, ke virino bone faru sian laboron, administru servantojn, respektu sian edzon kaj gardu lian havaĵon. Tio estas, ke virino havu virtecon (sila), bonfaremon (caga), saĝon (panna) kaj kredon (saddha) je la Budho, Darmo kaj Samgo."

Kiel talenta virino, Visaka ludis gravan rolon en diversaj aktivadoj kun la Budho kaj ties sekvantoj. La Budho donis al ŝi specialan rajton por solvi disputojn inter la monaĥinoj. Kiam oni invitis ŝin por solvi la problemojn de kverelado, kelkaj disciplinaj reguloj estis estigitaj por monaĥinoj.

Visaka forpasis nature en la aĝo de cent dudek jaroj.

37. Devadato malamika al la Budho

Devadato estis filo de Reĝo Supabudo kaj ties edzino Pamita, kiu estis onklino de la Budho. Fratino de Devadato estis Jasodara, do li estis kuzo kaj samtempe bofrato de la Budho. Kune kun Anando kaj aliaj ŝakjaj reĝidoj, li aliĝis al la monaĥa komunumo administrata de la Budho en la frua periodo, sed atingis nenian sanktecon, tiel li eklaboregis por supernaturaj povoj en la mondo.

En la frua periodo li estis bona monaĥo fama pro siaj gracieco kaj supernaturaj povoj. Poste li fariĝis tro fiera pri siaj famo kaj povo. Pliintensiĝis liaj ĵaluzo kaj malbona deziro kontraŭ la Budho kaj li malamegis la Budhon.

Iutage en granda kunveno, kiun ĉeestis reĝoj kaj princoj, Devadato iris al la Budho kaj petis, ke la lasta faru lin gvidanto de la monaĥa komunumo. La Budho rifuzis lian postulon ĉar li ne estis kapabla kaj sufiĉe taŭga por tio. Devadato ege koleriĝis kaj ĵuris sin venĝi kontraŭ la Budho.

Kvankam Devadato estis malbona monaĥo, li havis multajn adorantojn kaj sekvantojn. Unu el liaj ĉefaj subtenantoj estis Reĝo Aĝatasato, kun kiu li diskutis pri siaj kolero kaj intrigo por sin venĝi. Ili kune planis mortigi Reĝon Bimbisaro, la patro kaj rivalo de Aĝatasato, kaj la Budhon, la malamiko de Devadato. Aĝatasato sukcese mortigis sian patron, sed Devadato malsukcesis tion fari al la Budho.

La unua provo de Devadato por mortigi la Budhon estis, ke li dungis viron por tion fari. Lia plano estis, ke post la sukceso, la viro estos mortigita de aliaj du viroj, kiuj sinsekve estos mortigitaj de aliaj kvar viroj. Poste la kvar viroj estos mortigitaj de aliaj ok viroj. Sed la unua viro ektimis pri sia ago kiam li proksimiĝis al la Budho. Li demetis siajn armilojn kaj konvertiĝis al la Budho. Fine, ĉiuj viroj dungitaj por mortigi unu alian fariĝis disĉiploj de la Budho, kaj fiaskis la ruza plano de Devadato.

Poste Devadato provis mortigi la Budhon per propra mano. Kiam la Budho iris preter Vultura Monto, Devadato grimpis sur la montpinton kaj puŝe faligis grandan ŝtonon al la Budho. Ruliĝante malsupren, la granda ŝtono frapiĝis kontraŭ alia roko, kaj disiĝinta peceto vundis la Budhon je la piedo. Tio kaŭzis lian sangfluon. La Budho suprenrigardis, vidis Devadaton, kaj diris kun kompatemo: "Malsaĝulo, vi jam faris multe da malbonaj kondutoj por mortigi la Budhon."

La tria provo de Devadato por mortigi la Budhon estis, ke li ebriigis per alkoholaĵo la ferocan hommortigan elefanton nomatan Nalagirio. Kiam Nalagirio vidis la Budhon alvenanta de malproksime, ĝi sin ĵetis por ataki lin kun siaj levitaj oreloj, vosto kaj rostro. Kiam proksimiĝis la elefanto, la Budho koncentris sian amon al la elefanto. La amo de la Budho estis tiel vasta kaj profunda, ke la elefanto haltis, kvietiĝis kaj staris senmove post kiam ĝi proksimiĝis al li. La Budho karesis la rostron de la elefanto, kaj parolis al ĝi ĝentile. La elefanto respekte formovis la polvon de sur la piedoj de la Budho per sia rostro, kaj metis la polvon sur sian propran kapon. Poste ĝi retiriĝis kun la kapo al la Budho ĝis la elefantejo kaj fariĝis tute milda. Oni kutime dresis elefantojn per vipoj kaj armiloj, sed la Honorulo tion faris per sia amo. (责任编辑:admin)

织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容