乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《佛陀的一生》(38)

时间:2024-01-20 08:12来源:未知 作者:妙慧世译 点击:
52. La kverelado ĉe Kosambio En la naŭa jaro post sia iluminiĝo, la Budho vivis en Kosambio. Kiam li estis tie, okazis kverelado inter du grupoj da monaĥoj. Unu grupo konsistis el spertuloj pri di
52. La kverelado ĉe Kosambio

En la naŭa jaro post sia iluminiĝo, la Budho vivis en Kosambio. Kiam li estis tie, okazis kverelado inter du grupoj da monaĥoj. Unu grupo konsistis el spertuloj pri disciplina kodo dum la alia el spertuloj pri la budhaj instruoj.

La Budho klopodis per multaj metodoj por ĉesigi la kvereladon, sed post kiam ĉiuj liaj klopodoj malsukcesis, li forlasis ilin senvorte kun siaj bovlo kaj roboj, kaj retiriĝis al Pailejaka Arbaro finfine.

Dum la Budho loĝis en la arbaro, elefanto zorgis pri liaj vivbezonaĵoj. Ĝi purigis liberan spacon en la arbaro, meze de kiu situis ŝtona kaverno. La elefanto alportis fruktojn kiel oferaĵojn al la Budho ĉiutage. Vidinte la agon de la elefanto, iutage ankaŭ simio alportis abelejon al la Budho kiel sian oferaĵon.

Trovinte, ke la Budho foriris sola al Pailejaka Arbaro pro la kverelado inter monaĥoj, la loĝantoj de Kosambio ne plu donis almozon al la kverelantoj. La informo pri tio atingis Anandon en Sravastio. En la fino de la pluva sezono Anando speciale vizitis la Budhon kaj informis al li, ke lian instruon deziras homoj, precipe tiuj en Sravastio. Tiel la Budho revenis al Sravastio konvinkite kaj post iom da tempo, la kverelantaj monaĥoj venis peti pardonon de la Budho. Pro la kverelado en Kosambio, la Budho faris instruon, en kiu li diris:

"Oni devas resti kun saĝaj homoj, sed ne la malsaĝaj.

Estus pli bone vivi sola se ni ne povas trovi bonajn amikojn.

Ne kunestu kun malsaĝuloj."

53. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj

Upalio* estis milionulo kaj la plej bona disĉiplo de alireligia instruisto Niganto-Nataputo, kies instruo estis malsama de la Budho. Upalio ankaŭ lertis pri debato kaj iutage lia instruisto proponis, ke li debatu kun la Budho je iuj vidpunktoj pri leĝo de kaŭzo kaj efekto. Post longa kaj komplika diskutado, la Budho konvinkis Upalion, ke la vidpunkto de ties instruisto estas erara.

La instruo de la Budho tiel impresis Upalion, ke li tuj petis, ke la Budho akceptu lin kiel disĉiplon. Li tute surpriziĝis kiam la Budho konsilis: "Upalio, vi ja estas famulo. Estu certa, ke vi ne ŝanĝas vian religion nur pro via ŝato al mi aŭ pro la influo de viaj emocioj. Plene esploru mian instruon kun malferma menso antaŭ ol vi decidos fariĝi mia disĉiplo."

Kompreninte la sintenon de la Budho pri libera esplorado, Upalio des pli plezuriĝis kaj diris: "Sinjoro, estas mirinde, ke vi proponis al mi pripensi tion atente. Aliaj instruistoj akceptus min senhezite, gvidus min sur la stratoj en parado kaj asertus, ke la milionulo el sia religio jam konvertiĝis al ilia religio. Jes, mi estas vere certa, kaj bonvolu akcepti min kiel vian disĉiplon."

La Budho konsentis akcepti Upalion kiel sian laikan disĉiplon, kaj konsilis al li plue: "Kvankam vi jam fariĝis mia disĉiplo, Upalio, vi devas praktiki toleremon kaj kompatemon. Daŭre donu almozon al viaj antaŭaj religiaj instruistoj kiam ili ankoraŭ dependas de via subteno. Vi ne rajtas ignori ilin kaj rezigni la kutiman subtenon al ili."

Tiu budha konsilo pri toleremo, libera demando kaj akcepto al liaj instruoj ne pro emociaj kaŭzoj fariĝis nova rekordo en budhisma historio. En budhisma rondo neniam estas religia fanatikulo, kiu devigas al homoj akcepti la religion per torturo aŭ timigo de puno. Budhismo disvastiĝas per pacaj metodoj ĉefe pro ĝiaj beleco kaj bona volo.

(Rimarko: En la teksto temas pri alia Upalio. Li ne estas tiu Upalio, kiu estis barbiro antaŭ la monaĥiĝo kaj respondis la demandojn pri disciplinaj reguloj je la unua konsiliĝo pri budhaj instruoj.)

54. Monaĥo strebanta tro pene

Sonao estis filo de riĉa komercisto. Li plej ŝatis aŭskulti muzikon de liuto kaj ludi la instrumenton. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, do lia haŭto estis tre mola kaj delikata. Oni eĉ diris, ke haroj kreskis el la haŭto de liaj plandoj. La onidiro tiel furoris, ke Reĝo Bimbisaro speciale invitis lin al la palaco por rigardi la eksterordinarajn piedojn, pri kiuj li aŭdis multe. (责任编辑:admin)

织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容