乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《佛陀的一生》(29)

时间:2024-01-20 08:12来源:未知 作者:妙慧世译 点击:
Poste Magandiĝa edziniĝis al la reĝo de Regno Udeno. Kiam ŝi aŭdis, ke la Budho jam eniris la urbon, ŝia malamo al li leviĝis en ŝi kaj ŝi instigis per subaĉeto, ke oni insultu kaj forpelu l

Poste Magandiĝa edziniĝis al la reĝo de Regno Udeno. Kiam ŝi aŭdis, ke la Budho jam eniris la urbon, ŝia malamo al li leviĝis en ŝi kaj ŝi instigis per subaĉeto, ke oni insultu kaj forpelu la Budhon.

Anando, kiu akompanis la Budhon, ne volis resti kaj toleri la insultadon, sed la Budho admonis lin praktiki toleremon kaj paciencon. La Budho diris: "Kiel elefanto en la batalejo kontraŭstaras la sagojn elpafitajn, mi eĉ toleros la insulton de senreligiaj homoj." La Budho diris, ke pro la povo de la Budho, la kaluminioj ne restos longe. La Budho kaj Anando restis daŭre en Udeno, kaj ĉiuj kaluminioj finiĝis post nelonge.

42. La Demono Alavako

Alavako vivis proksime al Urbo Alavio per manĝado de homa karno. Li estis tiel ruza, feroca kaj potenca, ke oni rigardis lin kiel demonon.

Iutage, kiam la reĝo de Alavio ĉasis cervon en la ĝangalo, li estis kaptita de Alavako. La reĝo petis por sin liberigi, sed la demono postulis per interŝanĝo de lia vivo, ke la reĝo sendu unu homon ĉiutage en la ĝangalon kiel oferaĵon.

La reĝo konsentis pro la timo perdi sian vivon. Post tio, oni ĉiutage sendis unu malliberulon el la palaca malliberejo en la arbaron kun plado da rizo. Oni informis la viktimon, ke li gajnos sian liberecon post kiam li atingos iun certan arbon kaj metos la pladon tie. Poste, li povos foriri kien ajn laŭplaĉe. En la komenco multaj malliberuloj volontis plenumi la "simplan" mision. Sed poste neniu revenis por informi la aliajn, kio okazis en la arbaro, do la malliberuloj baldaŭ eksuspektis kaj oni devis peli ilin al la arbaro per forto.

Post nelonge tute malpleniĝis la malliberejo. Kiel la reĝo plenumos sian promeson sendi homon ĉiutage por nutri la demonon? Liaj ministroj proponis, ke li faligu pakaĵojn de oro sur la stratojn. Se oni trovis tiun, kiu levis la pakaĵojn, ili tuj kaptis lin kiel ŝteliston kaj sendis lin al Alavako. Kiam oni informiĝis pri tio, neniu kuraĝis preni la pakaĵojn. Kiel lasta metodo, la reĝo ekkaptis infanojn kiel oferaĵojn. La timigitaj familioj en la urbo ekfuĝis, lasante la stratojn dezertitaj kaj la reĝon tute malesperiĝinta. Restis nur unu knabo, kaj li estis neniu alia ol la propra filo de la reĝo. La reĝo ordonis kontraŭvole, ke oni sendu la reĝidon al Alavako en la sekva mateno.

La Budho hazarde estis proksima al la urbo tiutage. Kiam li esploris la mondon per sia magia rigardo matene, li vidis, kio okazos. Pro kompatemo al la reĝo, reĝido kaj Alavako, la Budho vojaĝis tutan tagon al la kaverno de la demono kaj atingis la enirejon vespere.

La demono estis en la montaro, kaj la Budho demandis la pordiston, ĉu li rajtas tranokti en la kaverno. Kiam la gardisto forlasis por informi sian mastron pri la peto, la Budho rekte iris en la kavernon, sidiĝis sur la sidejon de la demono kaj ekinstruis Darmon al liaj edzinoj.

Kiam la demono sciis, kio okazas, li hastis hejmen kun granda kolero. Kun eksterordinara potenco, li estigis timigan tondran ŝtormon, kiu tremigis kaj trafis la arbaron per tondro, fulmo, ventego kaj pluvo. Sed la Budho tute ne timis tion.

Alavako atakis la Budhon ĵetante siajn pikilon kaj klabon al li, sed antaŭ ol la armiloj trafis la Budhon, ili falis ĉe la piedoj de la Honorulo.

Vidinte, ke li ne povas fortimigi la Budhon, Alavako demandis: "Ĉu estas prave, ke sanktulo kiel vi eniris kaj sidis inter la edzinoj de la mastro, kiam li forestis?" Je tio, la Budho stariĝis kaj forlasis la kavernon.

Alavako pensis: "Kiel malsaĝa mi estas, ke mi eĉ elspezis tiel grandan energion por fortimigi la asketon!" Do li petis, ke la Budho revenu en la kavernon. La demono ordonis la Budhon iri el la kaverno kaj en la kavernon trifoje esperante mortigi lin per lacigo. Ĉiufoje la Budho agis laŭ lia ordono. Sed kiam la demono petis la Budhon forlasi por la kvara fojo, la Budho rifuzis tion fari, dirante: "Mi ne plu obeos vin, Alavako. Faru kion ajn vi povas, sed mi restos ĉi tie."

Ne povante devigi la Budhon fari laŭ lia ordono, Alavako ŝanĝis sian metodon kaj diris: "Mi starigos kelkajn demandojn. Se vi ne povos respondi, mi elfosos vian koron, mortigos vin kaj ĵetos vin al la transa bordo de la rivero." (责任编辑:admin)

织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容