乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《妙问妙答》(10)

Kompreneble, estas multaj diferencoj en tio. Iam mi agas kun plej bona intenco, sed ĝi profitigas nek min mem nek aliulojn. Iam miaj intencoj estas malproksimaj de bono, tamen mia ago helpas aliulojn. Iam mi agas kun bona intenco, sed mia ago helpas nur al mi, kaj eble kaŭzas suferon al aliuloj. En tia okazo, miaj agoj estas miksaĵoj bona kaj ne tiel bona laŭ diro de la Budho. Kiam la intenco estas malbona kaj la ago helpas nek min mem nek la aliajn, la konduto estas malbona. Kaj kiam mia intenco estas bona kaj mia ago profitigas ambaŭ min mem kaj aliulojn, tiam la konduto estas tute bona.

Demando: Ĉu Budhismo havas kodon de moralo?

Respondo: Jes, la Kvin Maksimoj estas la fundamentoj de budhisma moralo. La unua maksimo estas nek mortigi nek damaĝi vivestaĵojn; la dua estas ne ŝteli; la tria estas ne fari seksan miskonduton; la kvara estas ne mensogi kaj la kvina estas ne preni alkoholaĵon kaj narkotaĵojn.

Demando: Sed iam estas certe bone mortigi malsano-disvastigajn insektojn, aŭ iun, kiu tuj mortigos vin.

Respondo: Eble tio estus bona por vi, sed kio okazus al la insekto aŭ homo mortigita? Ili ankaŭ deziras vivi kiel vi mem. Kiam vi decidas mortigi insekton disvastigantan malsanon, via intenco eble estas miksaĵo de memzorgo (bona) kaj abomeno (malbona). La ago profitigos vin mem (bona), sed evidente ne profitigos tiun vivestaĵon (malbona). Do iam mortigo eble estas necesa, sed tio neniam estas tute bona.

Demando: Vi budhanoj tro zorgas pri formikoj kaj insektoj.

Respondo: Budhanoj strebas por disvolvi kompatemon ampleksan kaj sendistingan. Ni rigardas la mondon kiel unuecan tuton, kie ĉiu afero aŭ vivestaĵo havas siajn pozicion kaj funkcion. Ni kredas, ke ni devas esti tre atentemaj antaŭ ol detrui aŭ malutiligi la delikatan ekvilibron de la naturo. La naturo jam kontraŭstaris tie, kie oni emfazis ekspluati la naturon ĝisplene, suĉi la lastan sukon el ĝi, remeti neniom al ĝi, konkeri kaj subigi ĝin. Aero veneniĝas; riveroj poluciiĝas kaj sekiĝas; multegaj specoj de bestoj kaj vegetaĵoj proksimiĝas al malapero kaj montdeklivoj dezertiĝas kaj eroziiĝas. Eĉ klimato ŝanĝiĝas. Se oni ne tiel haste farus ekspluatadon, detruadon kaj mortigadon, tiu terura situacio eble ne okazus. Ni ĉiuj devas strebe disvolvi pli da respekto al ĉiuj vivestaĵoj. Kaj tio estas la instruo de la unua maksimo.

Demando: Kion Budhismo diras pri abortigo?

Respondo: Laŭ diro de la Budho vivo komenciĝas je koncipiĝo aŭ iom poste, do abortigi feton estas mortigi vivon.

Demando: Se virino estas perfortita aŭ se ŝi scias, ke ŝia infano estos misforma, ĉu ne estas pli bone ĉesigi la gravedecon?

Respondo: Infano embriiĝinta pro konsekvenco de seksatenco same rajtas vivi kaj ĝui amon kiel ĉiuj aliaj infanoj. Tiu ne devas esti mortigita simple pro tio, ke la biologia patro faris krimon. Naski infanon misforman aŭ mense malsanan estas terura ŝoko por gepatroj, tamen se estas bone abortigi feton kiel tian, kial ne mortigi infanojn aŭ plenkreskulojn misformajn aŭ kriplajn? Eble estus situacioj, en kiuj abortigo estas plej humana alternativo, kiel ekzemple, por savi vivon de la patrino. Sed mi diras honeste, ke plej da abortigoj okazas simple pro tio, ke la gravediĝo estas maloportuna, embarasa, aŭ ke la gepatroj volas havi infanon nur poste. Al budhanoj, tio ŝajne estas malbonaj motivoj por detrui vivon.

Demando: Se iu memmortigis, ĉu li rompis la unuan maksimon?

Respondo: Kiam iu mortigas alian, eble li faras tion pro timo, kolero, furiozeco, avido aŭ aliaj negativaj emocioj. Kiam iu mortigas sin mem, eble tiu tion faras pro tre similaj kaŭzoj, aŭ pro aliaj negativaj emocioj kiaj malesperiĝo kaj afliktiĝo. Mortigo estas la konsekvenco de negativaj emocioj al la aliaj vivoj, dum memmortigo estas la konsekvenco de negativaj emocioj al la propra vivo, do tio kontraŭas maksimon. Sed la homojn, kiuj kontemplas memmortigon aŭ intencas memmortigi, ne bezonas sciigon, ke iliaj agoj estas eraraj. Ili bezonas niajn subtenon kaj komprenon. Ni devas komprenigi al ili, ke memmortigo estas daŭrigo de la problemo kaj subiĝo al ĝi, sed ne solvo al ĝi.

(责任编辑:admin)