乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《妙问妙答》(7)

Demando : Kio aŭ kie estas Nirvano?

Respondo: Ĝi estas dimensio, kiu transcendas tempon kaj spacon, do estas malfacile por ni priparoli kaj eĉ pripensi ĝin. Vortoj kaj pensoj taŭgas nur por priskribi dimension de tempo kaj spaco. Sed ĉar Nirvano transcendas tempon, estas nek moviĝo, nek malakordo, nek maljuniĝo kaj nek morto. Do Nirvano estas eterna. Ĉar Nirvano transcendas spacon, ne estas kaŭzo, limo, memo kaj koncepto pri memo. Do ĝi estas senlima. La Budho ankaŭ certigis al ni, ke Nirvano estas sperto de granda feliĉo. Li diris:

"Nirvano estas la plej supera feliĉo." Dp.204

Demando: Sed ĉu estas pruvo, ke tia dimensio ekzistas?

Respondo: Ne, ne estas tiu pruvo. Sed ĝia ekzisto estas deduktebla. Se estas dimensio, kie funkcias tempo kaj spaco, kaj fakte tia dimensio estas la mondo, kiun ni spertas, ni povas dedukti, ke estas dimensio, kie ne funkcias tempo kaj spaco. Tio estas Nirvano. Krome, eĉ se ni ne povas pruvi la ekziston de Nirvano, ni havas budhan instruon, ke ĝi ekzistas. Li diris al ni:

"Ekzistas Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiĝo. Se ne ekzistus tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiĝo, ne estus liberiĝo el tio naskiĝinta, fariĝinta, farita kaj komponita. Sed ĉar estas tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiĝo, do ni scias, ke ekzistas liberiĝo el tiu naskiĝo, fariĝo, fariteco kaj komponiĝo." Ud, 80

Ni scios pri ĝi tuj kiam ni atingos ĝin. Ni devas daŭre praktiki ĝis tiam.

Demando: Se trajto de Nirvano estas manko de deziro kaj avido, kiel ni povas atingi ĝin per deziro atingi ĝin?

Respondo: Same kiel atingi iun ajn celon, oni devas koncentri siajn penadon kaj energion por atingi Nirvanon. Tamen frue aŭ malfrue kiam via kompreno profundiĝas, vi ekkomprenas, ke Nirvano estas stato de sendeziro kaj kompletaj scio, kontenteco kaj perfekteco anstataŭ ekstera afero, kiun vi povas "akiri". Kiam vi komprenas tion, via deziro malpliiĝas kaj fine ĉesas. Tiam vi jam atingas Nirvanon.

Demando: Kio estas la Kvara Nobla Vero?

Respondo: La Kvara Nobla Vero estas la vojo kondukanta al forigo de sufero. La vojo nomiĝas la Nobla Okera Vojo, kiu konsistas el Perfekta Kompreno, Perfekta Penso, Perfekta Parolo, Perfekta Konduto, Perfekta Vivrimedo, Perfekta Strebo, Perfekta Atentemo kaj Perfekta Koncentriĝo. Budhana praktikado konsistas el praktikoj al tiuj ok aferoj ĝis ili fariĝas perfektaj. Vi rimarkos, ke la ŝtupoj pri la Nobla Okera Vojo kovras ĉiujn aspektojn de vivo: intelektan, etikan, socian, ekonomian kaj psikan, kaj entenas ĉion, kion oni bezonas por havigi al si bonan vivon kaj spiritan disvolviĝon.

3. Budhismo kaj la ideo pri la Dio

Demando: Ĉu vi budhanoj kredas je dio?

Respondo: Ne, ni ne kredas je dio. Estas kelkaj kialoj pri tio. Kiel modernaj sociologoj kaj psikologoj, la Budho vidis, ke multaj ideoj de religioj kaj precipe la ideo pri dio havas sian originon en maltrankvileco kaj timo. La Budho diris:

"Regite de timo, homoj iras al sanktaj montoj, sanktaj boskoj, sanktaj arboj kaj altaroj." DP I88

Primitivuloj sin trovis en danĝera kaj malfavora mondo. Ilin konstante akompanis timoj pri sovaĝaj bestoj, pri neebleco trovi sufiĉan manĝaĵon, pri damaĝo aŭ malsano, kaj ankaŭ pri naturaj fenomenoj kiel tondro, fulmo kaj vulkanoj. Pro manko de sekureco, ili kreis la ideon pri dioj por doni al si komforton en bonaj tempoj, kuraĝon en danĝeraj tempoj kaj konsolon kiam la aferoj iras malbone. Ĝis nun vi rimarkos, ke homoj estas ofte pli kredemaj en krizaj tempoj. Vi aŭdos ilian diron, ke la kredo je dio aŭ dioj donas al ili forton, kiun ili bezonas en sia vivo. Ili ofte eksplikas, ke ili kredas je speciala dio, ĉar ili preĝis en tempo de bezono kaj iliaj deziroj estis realigitaj. Ĉio ĉi ŝajne subtenas la instruon de la Budho, ke la ideo pri dio estas reago al timo kaj deprimiteco. La Budho instruis, ke ni strebu por kompreni niajn timojn, malpliigi niajn avidojn kaj akcepti trankvile kaj kuraĝe la aferojn, kiujn ni ne povas ŝanĝi. La Budho anstataŭigis timon per racia kompreno anstataŭ per senracia kredo. (责任编辑:admin)