世界语版《妙问妙答》(28)
时间:2024-01-20 14:04 来源:未知 作者:admin 点击:次
Demando: Kio estas Teravado? Respondo: La nomo Teravado signifas la Instruojn de Prestiĝuloj kaj baziĝis ĉefe sur Pali-lingva Tripitako, la plej antikva kaj plej kompleta noto de la budhaj instruoj. Teravado estas pli konservativa kaj monaĥej-centra formo de Budhismo, kaj ĝi emfazas la bazon de la Darmo kaj retenas simplan kaj rigoran praktikan metodon. Nun Teravadon oni praktikas ĉefe en Srilanko, Birmo, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo. Demando: Kio estas Mahajana Budhismo? Respondo: En ĉirkaŭ la 1-a jarcento a.K. oni esploris iujn signifojn de la budhaj instruoj pli profunde. Krome, socio evoluis kaj tio bezonis pli novan kaj taŭgan eksplikadon de budhaj instruoj. Multaj skoloj estiĝintaj el tiuj novaj evoluadoj komune nomiĝas Mahajano, signifanta la grandan vojon, ĉar ili asertis, ke ili estas pli konvenaj al ĉiuj, ne nur al monaĥoj kaj monaĥinoj, kiuj jam rezignis la mondon. Mahajano fine fariĝis ĉefa speco de Budhismo en Hindio, kaj nun praktikiĝas en Ĉinio, Koreio, Taiwan, Vjetnamio kaj Japanio. Iuj teravadanoj diras, ke Mahajano estas distordo de la budhaj instruoj. Tamen mahajananoj montris, ke la Budho akceptis ŝanĝon kiel unu el la plej fundamentaj el ĉiuj veroj kaj ke ilia interpretado de Budhismo estas ne pli distorda de Budhismo ol tio, ke kverkarbo estas distordo de glano. Demando: Mi ofte vidis la terminon Hinajano. Kion signifas la termino? Respondo: Kiam disvolviĝis Mahajano, ĝi volis distingi sin mem de fruaj budhismaj skoloj, do ĝi sin nomis Mahajano, la Granda Vojo, kaj kromnomis la fruajn skolojn Hinajano, signifanta Malgrandan Vojon. Do Hinajano estas iom sekta nomo donita de Mahajanistoj al Teravadanistoj. Demando: Kio estas Vajrajano? Respondo: Tiu speco de Budhismo ekestiĝis en Hindio dum la 6-a kaj 7-a jarcentoj p.K. kiam Hinduismo travivis grandan reprosperiĝon en Hindio. Responde al tio iuj budhanoj influiĝis de aspektoj de Hinduismo precipe pri la adoro al dioj kaj uzado de komplikaj ritoj. En la 11-a jarcento Vajrajano bone establiĝis en Tibeto, kie ĝi disvolviĝis plue. La vorto Vajrajano signifas Diamantan Vojon, kaj aludas la supozeble nerompeblan logikon, kiun Vajrajananoj kutime uzas por pravigi kaj defendi iujn el siaj ideoj. Vajrajananoj pli dependas de speco de literaturo nomata tantro ol de tradiciaj budhismaj skriboj kaj do iam ĝi ankaŭ konatiĝas kiel Tantrajano. Vajrajano nun furoras en Mogolio, Tibeto, Ladako, Nepalo, Butano, kaj inter la tibetanoj vivantaj en Hindio. Demando: Ĉio el tio estas tre konfuza. Kiel mi povas scii, kiun specon mi elektu, se mi volas praktiki Budhismon? Respondo: Eble ni povus kompari ĝin kun rivero. Se vi iras al la fonto de rivero kaj poste al ĝia buŝo, ili probable vidiĝas malsame. Sed se vi sekvus la riveron de ĝia fonto kiam ĝi ekzigzagas tra la montoj kaj valoj, super akvofaloj, preter multaj malgrandaj rojoj, kiuj fluas en ĝin, vi fine atingus ĝian buŝon kaj komprenus kial ĝi ŝajnas tiel malsama de la fonto. Se vi volas lerni Budhismon, komencu je la plej fruaj bazaj instruoj, kiuj estas la Kvar Noblaj Veroj, la Nobla Okera Vojo, kaj la vivo de la historia Budho kaj aliaj. Post tio lernu kiel kaj kial tiuj instruoj kaj ideoj evoluis, kaj poste koncentriĝu al la budhisma metodo, kiu plej plaĉas al vi. Tiam estos ne eble por vi diri, ke fonto de rivero estas malpli supera ol la buŝo, aŭ la buŝo estas distordo de la fonto. 13. Fariĝi Budhano Demando: Kion vi diris ĝis nun tre interesas min. Kiel mi povas fariĝi budhano? Respondo: Iam budhaj instruoj inpresis viron nomatan Upali kaj li decidis fariĝi disĉiplo de la Budho. Sed la Budho diris al li: "Faru konvenan esploradon unue, Upali. Konvena esplorado estas bona por homo konata kiel vi mem." M.II379 En Budhismo komprenemo estas la plej grava afero kaj komprenado bezonas tempon. Tio estas la fina produkto de procezo. Do ne facilanime hastu al Budhismo. Restu trankvila, faru demandojn, konsideru atente kaj poste faru vian decidon. La Budho ne interesiĝis pri multeco de siaj disĉiploj. Li pli zorgis, ke homoj sekvu liajn instruojn kiel rezulton de atenta esplorado kaj konsideradon pri faktoj. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀的一生》
- 下一篇:没有了