乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《妙问妙答》(6)

Demando: Kio estas la ĉefaj instruoj de la Budho?

Respondo: Ĉiuj instruoj de la Budho centriĝas al la Kvar Noblaj Veroj ĝuste kiel la ringo kaj spokoj de rado centriĝas al la aksingo.

La Kvar Noblaj Veroj nomiĝas "Kvar" ĉar ili estas kvar. Ili nomiĝas "Noblaj" ĉar ili nobligas tiujn, kiuj komprenas ilin. Ili nomiĝas "Veroj" ĉar konforme al la realo, ili estas veroj.

Demando: Kio estas la Unua Nobla Vero?

Respondo: La Unua Nobla Vero estas, ke vivo estas sufera. Vivi estas suferi. Estas ne eble vivi kun sperto de neniu doloro aŭ malĝojo. Ni devas elteni fizikajn suferojn kiel malsanon, vundiĝon, laciĝon, maljuniĝon kaj poste morton. Ni ankaŭ devas elteni psikajn suferojn kiel solecon, ĉagrenon, timon, embarasiĝon, malesperon, koleron, ktp.

Demando: Ĉu tio ne estas iom pesimisma?

Respondo: La vortaro difinas pesimismon kiel ''la kutiman penson, ke ĉiuj okazaĵoj estos malbonaj." aŭ "la kredon, ke malbono estas pli potenca ol bono." Budhismo instruas neniun el tiuj ideoj kaj nek neas, ke feliĉo ekzistas. Ĝi nur simple diras, ke en nia vivo ni spertas suferojn fizikajn kaj psikajn. Tio estas deklaro tiel vera kaj evidenta, ke neniu povas nei. Budhismo komenciĝas per la sperto, nerefutebla fakto kaj ankaŭ afero, kiun ni ĉiuj bone scias, iam spertis kaj deziras eviti. Do Budhismo komenciĝas per rekta irado al la kerno, pri kiu ĉiuj homoj zorgas: sufero kaj kiel eviti la suferon.

Demando: Kio estas la Dua Nobla Vero?

Respondo: La Dua Nobla Vero estas, ke avido kaŭzas ĉiajn suferojn. Kiam ni esploras psikan suferon, ni povas facile eltrovi, kiel avido kaŭzas ĝin. Kiam ni deziras ion sed ne povas akiri ĝin, ni sentas malesperon kaj ĉagrenon. Kiam ni esperas, ke iu plenumu nian deziron, sed li ne tiel agas, ni sentas malesperon kaj koleron. Kiam ni deziras, ke aliuloj ŝatu nin, sed ili ne tiel faras, ni sentas korsuferon. Eĉ kiam ni deziras ion kaj vere povas akiri ĝin, tio ankaŭ ne ofte kondukas feliĉon al ni, ĉar post nelonge ni perdos intereson, sentos enuecon pri ĝi kaj ekdeziros alian. Do se ni diras simple, la Dua Nobla Vero instruas, ke akiro de via deziraĵo ne povas garantii vian feliĉon. Anstataŭ konstante klopodi por akiri vian deziraĵon, provu modifi vian avidon. Avido forrabas de ni kontentecon kaj feliĉon.

Demando: Sed kiel deziro kaj avido kondukas al fizika sufero?

Respondo: Dumvivaj deziro kaj avido por ĉi tio kaj tio, kaj precipe avido al konstanta ekzisteco kreas potencan energion, kiu kaŭzas al individuo renaskiĝon. Kiam ni renaskiĝas, ni havas korpon. Kiel mi diris antaŭe, la korpo estas sentema al vundiĝo kaj malsano; ĝi povas elĉerpiĝi pro laboro; ĝi maljuniĝas kaj fine mortas. Tiel avido kondukas al ni fizikan suferon ĉar ĝi kaŭzas al ni renaskiĝon.

Demando: Ĉio tio estas tre bona, sed se ni vere tute ĉesigus deziron, ni nenion akirus aŭ atingus.

Respondo: Vere. Sed laŭ diroj de la Budho, kiam al ni suferon kaŭzas niaj deziro, avido, konstanta malkontenteco pri nia havaĵo kaj konstanta sopiro al pliaj, ni devas ĉesigi ilin. Li volis, ke ni distingu kion ni bezonas kaj kion ni deziras, kaj ke ni strebu por la bezono sed modifu la deziron. Li instruis al ni, ke nia bezono estas kontentigebla, sed nia deziro estas senfina kiel senfundaĵo. Ni devas labori por nia bezono esenca, fundamenta kaj plenumebla, sed iom post iom malpliigi la dezirojn super la bezono. Kio estas la celo de nia vivo, akiro aŭ feliĉo kaj kontenteco?

Demando : Vi parolis pri la renaskiĝo, sed ĉu estas pruvo, ke tio vere okazas?

Respondo: Estas abundaj pruvoj, ke tio vere okazas, sed ni esploros tion pli detale iom poste.

Demando: Kio estas la Tria Nobla Vero?

Respondo: La Tria Nobla Vero estas, ke sufero estas forigebla kaj feliĉo atingebla. Eble ĝi estas la plej grava el la Kvar Noblaj Veroj, ĉar en ĝi la Budho garantiis al ni, ke veraj feliĉo kaj kontenteco estas haveblaj. Ni fariĝas feliĉaj kaj liberaj kiam ni rezignas senutilan avidon kaj lernas pace vivi ĉiutage, ĝuante la spertojn prezentitajn de nia vivo sen ĝeninda volo, kaj pacience elportante malfacilaĵojn en nia vivo sen timo, malamo kaj kolero. Tiam ni fariĝas feliĉa kaj libera. Tiel, ni povas vivi perfekte. Ĉar ni ne plu estas obseditaj de kontentigo al niaj propraj egoismaj deziroj, ni trovas, ke ni havas sufiĉan tempon por helpi aliulojn plenumi ties bezonojn. Tiu stato estas nomata Nirvano. (责任编辑:admin)