世界语版《妙问妙答》(19)
时间:2024-01-20 14:04 来源:未知 作者:admin 点击:次
Demando: Tio aŭdiĝas tre timinda. Respondo: Jes, ĉu ne? Kaj fakte kiam iuj unue havas tiun ĉi sperton, eble ili estas iom timigitaj. Sed baldaŭ la timo anstataŭiĝis per la profunda konscio, ke ili ne plu estas tiaj, kiaj ili ĉiam sin opiniis. La egoo iom post iom malfortiĝas kaj baldaŭ ĝi tute malaperas same kiel la sensoj "Mi" "Min" Kaj "Mia". Ĝuste je tiu punkto budhanaj vivo kaj vidpunkto vere ekŝanĝiĝas. Nur konsideru, kiom da konfliktoj personeca, socia kaj eĉ internacia originis el egoo, racia aŭ nacia fiero, el la sento miskomprenita, humiligita aŭ timigita kaj el krio "Tio estas la mia!" aŭ "Tio apartenas al ni!" Laŭ budhismo veraj paco kaj feliĉo nur estiĝas kiam ni trovas nian veran naturon. Tio estas la tiel nomata iluminiĝo. Demando: Tio estas ideo alloga, sed samtempe ĝi estas tre timinda. Kiel iluminiĝinto vivas sen senso de memo aŭ posedanteco? Respondo: Bone, eble iluminiĝinto demandus nin, "Kiel vi povas vivi kun senso de memo? Kiel vi povas toleri ĉiujn malplezurojn de viaj aŭ alies timo, ĵaluzo, malĝojo kaj fiero? Ĉu vi ne sentas abomenon al la senĉesa klopodo akumuli pli kaj pli multe ol la bezono por ĉiam esti pli bona kaj supera ol aliuloj? Aŭ ĉu vi ne sentas abomenon al la ĝeninda sento, ke vi eble perdos ĝin?" Ŝajnas, ke iluminiĝinto vivas tre bone. Nur neiluminiĝintaj homoj kiaj vi kaj mi havas kaj kaŭzas ĉiujn problemojn. Demando: Mi komprenas vian vidpunkton. Sed kiom longe oni devas mediti antaŭ ol ili iluminiĝas? Respondo: Estas malfacile respondi kaj eble ne gravas la demando. Kial ne ekmediti kaj vidi, kien ĝi kondukas vin? Se vi praktikas ĝin kun sincereco kaj intelekto, vi eble trovos, ke multe pliboniĝas la kvalito de via vivo. Frue aŭ malfrue vi eble deziras esplori meditadon kaj Darmon pli profunde. Poste ĝi eble fariĝos la plej grava afero en via vivo. Ne komencu supozi aŭ maltrankviliĝi pri plialtaj ŝtupoj sur la vojo antaŭ ol komenci la vojaĝon. Faru paŝon ĉiufoje. Demando: Ĉu mi bezonas instruiston por lerni meditadon? Respondo: Instruisto ne estas absolute necesa, sed vere helpas la persona gvideco de tiu, kiu lertas pri meditado. Malfeliĉe, iuj monaĥoj kaj laikaj homoj sin pretendas kiel instruistojn pri meditado dum ili ne scias kion ili faras. Provu trovi instruiston, kiu havas bonan reputacion kaj stabilan personecon, kaj firme persistas en budhaj instruoj. Demando: Mi aŭdis, ke psikiatroj kaj psikologoj vaste praktikas meditadon en la nuna tempo, ĉu vere? Respondo: Jes, vere. Nun meditado estas fame konata pro tio, ke ĝi havas altan kuracan funkcion al menso kaj ĝin praktikas multaj profesiaj laborantoj pri mensa resanigo por helpi indukti malstreĉiĝon, resanigi fobion kaj estigi memkonscion. La budhaj vidoj en la homa menso helpas tiel multe da homoj en la nuna tempo same kiel en la antikveco. 7. Saĝo kaj Kompatemo Demando: Mi ofte aŭdis budhanajn parolojn pri saĝo kaj kompatemo. Kion signifas tiuj du terminoj? Respondo: Iuj religianoj kredas, ke kompatemo aŭ amo tre simila al tio estas la plej grava spirita kvalito, sed ili malsukcesas atenti pri saĝo. La rezulto estas, ke ili fariĝas bonkoraj malsaĝuloj, kiuj estas personoj tre bonkoraj, sed kun malgranda aŭ eĉ nenia komprenemo. Aliaj pensemaj sistemoj kiel scienco kredas, ke saĝo povas plejgrande disvolviĝi kiam foriĝas ĉiuj emocioj, inkluzive de kompatemo. La rezulto estas, ke sciencistoj inklinas atenti nur pri la rezultoj sed forgesas, ke la celo de scienco estas servi al homoj anstaŭ administri kaj regi ilin. Alie, kiel sciencistoj elspezas siajn spertojn por disvolvi nuklean bombon, biologian militon kaj aliajn similaĵojn? Budhismo instruas, ke oni devas disvolvi ambaŭ saĝon kaj kompatemon por esti individuo vere ekvilibra kaj perfekta. Demando: Do kio estas saĝo laŭ Budhismo? Respondo: La plej alta saĝo estas la vido, ke ĉiuj fenomenoj en la realeco estas efemeraj, nek perfektaj nek individuaj. Tiu kompreno estas tute liberiga kaj kondukas nin al grandaj sekureco kaj feliĉo, kio nomiĝas Nirvano. Sed la Budho ne multe parolis pri tiu ĉi nivelo de saĝo. Se ni simple kredas, kion oni instruas al ni, tio ne estas saĝo. Vera saĝo estas rekta vido kaj kompreno de ni mem. La saĝo sur tiu ĉi nivelo estas teni malferman menson anstataŭ la ferman; aŭskulti vidpunktojn de aliaj homoj anstataŭ esti obstina; atenteme esplori la faktojn kontraŭajn al niaj kredoj anstataŭ kaŝi niajn kapojn en sablon; esti objektiva anstataŭ esti antaŭjuĝema; elspezi tempon por formi niajn opiniojn kaj kredojn anstataŭ nur akcepti la unuan aŭ plej emociajn aferojn donitajn al ni, kaj ĉiam esti preta ŝanĝi niajn kredojn se kontraŭaj faktoj aperas antaŭ ni. Tiu, kiu faras tion, certe estas saĝa kaj atingas la veran komprenon. Estas facila la metodo nur kredi tion, kion oni diris al vi. La budhana vojo bezonas kuraĝon, paciencon, flekseblecon kaj inteligentecon. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀的一生》
- 下一篇:没有了