乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《妙问妙答》(20)

Demando: Mi opinias, ke malmultaj estas la homoj, kiuj povas tion fari. Do kio estas la vidpunkto de Budhismo se nur malmultaj povas praktiki ĝin?

Respondo: Estas vero, ke ne ĉiuj homoj estas jam pretaj por la veroj de Budhismo. Sed se iuj ne havas kapablon por kompreni budhajn instruojn nun, ili eble estos sufiĉe maturaj en siaj sekvaj vivoj. Krome, estas multaj homoj, kiuj povas pliigi sian komprenon per ĝustaj vortoj kaj kuraĝigoj. Ĝuste pro tio budhanoj afable kaj kviete strebas dividi la vidpunktojn de Budhismo kun aliaj. La Budho instruis nin kompateme kaj ni devas instrui la aliajn ankaŭ kompateme.

Demando: Ĉu kredo je budhismo ludas iun ajn rolon?

Respondo: Laŭ iuj religioj, oni estas savitaj per kredo. Tio estas, ke oni akceptas la verecon de certaj teologiaj ideoj, tio plaĉas al la supernatura estaĵo kaj kreas rilaton inter ili, kaj li respondis per savo al la homoj. En budhismo oni komprenas kredon malsame.

Se mi estas malsana. Mi mencias tion al mia amiko kaj li rekomendis sian kuracistinon al mi. Mi ne scias, ĉu tiu kuracistino estas bona aŭ ne, sed mi kredas la juĝon de mia amiko. Mi aranĝas rendevuon, iras al la kliniko de la kuracisto kaj dum mi restas en la atendejo, mi pririgardas la atestojn sur la muro. Mi vidas, ke tiu kuracistino akiris medicinan gradon en loka universitato kaj poste iris al Londono por plua studado. Estas ebleco, ke tiuj atestoj estas falsaj, sed mi kredas, ke ili estas veraj. Mi kredas, ke la departemento pri sano kaj medicina asocio grantias la pratikadon de vere kvalifikaj kuracistoj.

Fine mi vidis la kuracistinon. Mi trovis, ke ŝi estas klerita, plaĉa kaj atentema, kaj la priskribita medicinaĵo tuj sanigas min. Antaŭe mi ne sciis, ĉu la kuracistino estas bona aŭ ne, nun mia sperto donas al mi konfidencon en ŝi. Sekve mi konsultas ŝin aliajn du fojojn kiam mi estas malsana kaj trovas, ke ŝi estas tre bona. Nun mi ne plu havas konfidencon, ke ŝi estas bona kuracisto. Mi scias bone, ke ŝi estas tia. Sed mi neniam scius se mi ne havus iom da kredo; kredo al la konsilo de mia amiko, al vereco de kvalifikoj kaj al la reguloj de la medicinaj organizoj. Jen kiel budhismo rigardas kredon kiel malfermecon al ebleco kaj volontecon por provi ion. Iuj kredoj en la budhaj instruoj kuraĝigas vin praktiki ilin kaj persisti ĝis venas la rezulto. Tiam vi ne bezonas kredon, ĝi estos anstataŭigita per scio.

Demando: Kio estas kompatemo laŭ Budhismo?

Respondo: Same kiel saĝo kovras la intelektan kaj komprenan flankon de nia naturo, kompatemo kovras la emocian aŭ sentan flankon de nia naturo. Kiel saĝo, kompatemo estas unika homa kvalito. La angla vorto "compassion" konsistas el du vortoj: "com" signifanta kunecon kaj "passion" signifanta fortan senton. Kaj tio estas kompatemo. Kiam ni vidas iun dolora, ni sentas lian doloron kiel la nian kaj strebas por mildigi kaj forigi ĝin. Tio estas kompatemo. Do ĉiuj bonoj en homaro, ĉiuj budhecaj kvalitoj kiel oferemo, preteco doni komforton, kompatemo, korfavoro, atentemo kaj zorgemo estas manifestoj de kompatemo. Vi ankaŭ rimarkos, ke la prizorgo kaj amo de kompatemulo al la aliaj venas el prizorgo kaj amo al tiu mem. Ni povas vere kompreni la aliulojn kiam ni vere komprenas nin mem. Ni scios bone kio estas la plej bona por la aliuloj, kiam ni scias, kio estas la plej bona por ni mem. Ni povas kompati la aliulojn kiam ni kompatas nin mem. Do en Budhismo nia propra spirita disvolviĝo etendas tre nature en prizorgon al la aliaj vivestaĵoj. La budha vivo ilustras tiun principon tre bone. Li pasigis ses jarojn klopodante por sin profitigi kaj poste li kapablis profitigi la tutan homaron.

(责任编辑:admin)