世界语版《妙问妙答》(21)
时间:2024-01-20 14:04 来源:未知 作者:admin 点击:次
| Demando: Do vi diras, ke ni plej kapablas helpi aliajn post kiam ni helpas nin mem. Ĉu tio ne estas iom egoisma? Respondo: Ni kutime opinias, ke altruisto prizorgas aliulojn antaŭ ol sin mem, kaj kontraŭe, egoisto prizorgas sin mem antaŭ ol la aliulojn. Budhismo prenas la miksaĵon de ambaŭ anstataŭ nur unu el ili. La vera memprizorgo iom post iom maturiĝas kaj disvolviĝas en prizorgadon al aliuloj kiam ni vidas, ke aliuloj vere estas samaj kiel ni mem. Tio estas vera kompatemo. Kompatemo estas la plej bela juvelo en la krono de budha instruo. Demando: Vi diris antaŭe, ke kompatemo kaj amo estas similaj. Kiel oni povas distingi ilin? Respono: Eble estas plibone diri, ke ili havas rilaton. Oni povas uzi la vorton "Amo” por priskribi vastan variecon de sentoj. Ni povas ami niajn infanojn, niajn gepatron, niajn plej bonajn amikojn kaj najbarojn. Kompreneble, ĉiuj tiuj specaj sentoj havas certajn diferencojn, sed ili havas sufiĉe da komunaj elementoj, kiuj permesas nin uzi vorton "amo” por ĉiuj el ili. Kio estas tiuj komunaj elementoj? Kiam ni amas iun, ni intimiĝas kun ili, ni trovas ilin interesaj, ni zorgas pri iliaj fartoj. Iliaj kutimoj aŭ trajtoj ne ĝenas nin kvankam la aliaj trovas ilin ĝenindaj. Ni ne bezonas konscie klopodi por zorgi pri ili, tio venas al ni nature. Amo estas vorto por kontaktado, bonkoreco, prizorgo kaj konsidero al alia. Kutime ni sentas tion al tiuj, kiuj rekte rilatas al ni. La Budho diris, ke ni devas klopodi senti tion al ĉiuj. Li diris: "Kiel patrino protektas sian ununuran infanon eĉ spite sian vivon, tiel oni eĉ devas kultivi sian nemezureblan amon al ĉiuj vivestaĵoj en la mndo” Sn. 149 En budhismo tiu "nemezurebla amo" estas nomata "metta". Kiam ni renkontas iun suferanta aŭ ĉagrenita, la zorga elemento de amo fariĝas la ĉefa sento kaj sin montras kiel kompatemon. Tiel kompatemo estas la menso de amo al tiuj, kiuj suferas. Demando: Mi opinias, ke oni povas molesti vin kiam vi estas bonkora kaj ĝentila. Respondo: Tio estas ebla. Sed tio okazas eĉ se vi estas egoisma kaj agresema ĉar ĉiam estas homo, kiu estas eĉ pli malagrabla ol vi. Ne estas garantiaĵo. Eĉ dum iuj vere povas sin profitigi de via boneco, plej multaj homoj aprecos vin kaj kontaktos vin kun respekto.Vi havos pli da amikoj kaj helpantoj ol ekspluantojn. Krome, kial vi devus permesi vin fariĝi tia homo, kian vi ne ŝatas? 8. Vegetarismo Demando: Budhanoj devas esti vegetaranoj, ĉu ne? Respondo: Ne nepre. La Budho ne estis vegetarano. Li ne instruis al siaj disĉiploj esti vegetaranoj, kaj eĉ hodiaŭ multaj bonaj budhanoj ne estas vegetaranoj. Estas diro en budhismaj verkoj: "Iun malpura faras krudeco, senkompatemo, kalumniemo, malutilo al la amikoj, senkoreco, aroganteco kaj avideco, sed ne manĝado de viando. Iun malpura faras malmorala konduto, rifuzo de pago al ŝuldo, trompado en komercoj, disigo inter homoj, sed ne manĝado de viando." Sn.246–7 Demando: Sed se vi manĝas viandon, vi respondecas pri mortigo de bestoj. Ĉu tio ne rompas la unuan maksimon? Respondo: (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀的一生》
- 下一篇:没有了