世界语版《妙问妙答》(25)
时间:2024-01-20 14:04 来源:未知 作者:admin 点击:次
11. La Budhismaj Verkoj Demando: Preskaŭ ĉiuj religioj havas ian sanktan skribon aŭ Biblion. Kio estas la sankta libro de Budhismo? Respondo: La sankta libro de Budhismo nomiĝas Tripitako. Ĝi estas skribita en Pali-lingvo, antikva hindia lingvo, kiu tre similas al la lingvo parolita de la Budho. La Tripitako estas tre granda verko. Ĝia angla traduko havas proksimume 40 volumojn. Demando: Kion signifas la nomo Tripitako? Respondo: La vorto Tripitako konsistas el du partoj, Tri signifas "tri" kaj Pitako signifas "korbojn". La unua parto de la nomo venis de la fakto, ke la budhismaj verkoj konsistas el tri partoj. La unua parto, nomata Sutra Pitako, entenas ĉiujn instruojn de la Budho kaj iom da instruoj de liaj iluminiĝintaj disĉiploj. La stiloj de la materialoj en la Sutra Pitako estas diversaj, kaj permesas al la Budho prediki sian instruon al diversaj homoj. Multaj instruoj de la Budho estas predikoj, dum aliaj estas dialogoj. Aliaj partoj kiel la Damapado prezentas la budhan instruon per versaroj. La Jatakoj, kiel alia ekzemplo, konsistas el amuzaj rakontoj, en kiuj la ĉefaj roloj ofte estas bestoj. La dua parto de la Tripitako estas la Vinaja Pitako. Ĝi konsistas el reguloj kaj procedoj por monaĥoj kaj monaĥinoj, konsiloj pri monaĥejaj administrado kaj procedo, kaj la frua historio de monaĥa komunumo. La lasta parto estas nomita Abidarma Pitako. Ĝi estas kompleksa kaj profunda por analizi kaj klasifiki ĉiujn elementojn, kiuj konsistigas individuon. Kvankam Abidarmo estis iom pli malfrua ol la unuaj du partoj de la Tripitako, ĝi entenas nenion kontraŭ ili. Nun ni ekspliku la vorton "Pitako". En antikva Hindio konstruistoj kutime transportis konstruajn materialojn de unu loko al alia per korboj. Kun korbo sur sia kapo, iu iris iom da distanco al la sekva laboranto, pasigis ĝin al li, kaj denove ripetis la procezon. En la tempo de la Budho, skribo estis konata, tamen kiel medio malpli fidinda ol la homa memoro laŭopinie. Libroj povus putri en musona malsekiĝo aŭ esti morditaj de blankaj formikoj, sed homa memoro povas daŭri tiom longe kiom oni vivas. Do monaĥoj kaj monaĥinoj tenis la budhajn instruojn en sia memoro kaj pasigis ilin al aliaj kiel konstruistoj transportis teron kaj brikojn unu al aliaj per korboj. Jen kial tri partoj de la budhismaj verkoj nomiĝas korboj. Tiel konservinte la Tripitakon por centoj da jaroj, oni finfine skribis ĝin ĉirkaŭ la jaro 100 a.K. en Srilanko kvankam ili eble estis skribitaj en Hindio antaŭe. Demando: Se la verkoj konserviĝis en onia memoro dum tiel longa tempo, ili eble fariĝis tre malfidindaj. Multaj budhaj instruoj perdiĝis aŭ ŝanĝiĝis. Respondo: Konservado de verkoj estas komuna klopodo de monaĥaj komunumoj. Ili kunvenis je regulaj tempoj kaj recitis partojn aŭ tuton de la Tripitako. Tio fakte neebligis la aldonon aŭ ŝanĝon al ĝi. Imagu, kio okazas se grupo de cent homoj memoras kanton en la koro, kaj kiam ili ĉiuj kantas, iu erare kantas verson aŭ provas enmeti novan verson. La tuta grupo de tiuj, kiuj ĝuste konas la kanton, malhelpas tiun fari ŝanĝon. Estas grave rememori, ke en tiuj tagoj ne troviĝis televidoj, ĵurnaloj kaj afiŝoj por delogi kaj konfuzi la menson. La fakto de la meditado fare de monaĥoj kaj monaĥinoj signifas, ke ili havis ekstreme bonajn memorojn. Eĉ hodiaŭ, longan tempon post kiam oni komencis presi kaj uzi la librojn, ankoraŭ troviĝas monaĥoj kapablaj reciti la tutan Tripitakon parkere. La monaĥo Mengong Sayadaw de Birmo kapablas tion fari kaj li estas menciita en la Guiness-libro de Rekordoj kiel homo kun la plej bona memoro en la mondo. Demando: Vi menciis Pali-lingvon. Kio ĝi estas? Respondo: Pali estas la nomo de la lingvo, en kiu la plej malnovaj budhismaj verkoj estas skribitaj. Neniu certas, en kiu lingvo la Budho parolis, sed oni tradicie kredas, ke la lingvo estas Pali. Se li ne parolis tiun lingvon, eble li parolis ion tre proksiman al ĝi. Fakte, ĉar la Budho vojaĝis kaj instruis tre vaste, ŝajnas, ke li parolis kelkajn lingvojn komunajn en norda Hindio dum tiu periodo. Demando: Kiom gravaj estas la sutroj por budhanoj? (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀的一生》
- 下一篇:没有了