世界语版《妙问妙答》(4)
时间:2024-01-20 14:04 来源:未知 作者:admin 点击:次
Demando: Vi certe estimas Budhismon, do laŭ mi vi opinias nur vian religion vera dum ĉiujn aliajn falsaj. Respondo: Neniu budhano, kiu komprenas la budhan instruon, opinias aliajn religiojn malĝustaj. Neniu tiel pensas post diligenta kaj grandanima esplorado pri aliaj religioj. Kiam vi studas malsamajn religiojn, vi unue rimarkas, kiom da komunaĵoj ili posedas. Ĉiuj religioj agnoskas, ke la nuna stato de la homaro estas malkontentiga. Ĉiuj kredas, ke homoj bezonas ŝanĝi siajn sintenon kaj konduton por plibonigi sian nunan situacion. Ĉiuj instruas etikon, kiu entenas amon, bonkorecon, paciencon, malavarecon kaj socian respondecon, kaj ĉiuj akceptas la ekzitecon de iuj absolutaj formoj. Ili uzas diversajn lingvojn, homojn kaj simbolojn por priskribi kaj klarigi tiujn aferojn. Nur kiam homoj etanime alkroĉiĝas al sia propra vidpunkto, aperas maltoleremo, aroganteco kaj mempraveco. Imagu, ke anglo, franco, ĉino kaj indoneziano rigardas tason. La anglo diras: "Tio estas cup." La franco respondas: "Ne, ĝi ne estas cup. Ĝi estas tasse." La ĉino komentas: "Vi ambaŭ eraras. Ĝi estas bei." Fine la indoneziano mokas la aliajn, dirante: "Kiel malsaĝaj vi estas. Ĝi estas cawan." Poste la anglo elprenas vortaron kaj montras ĝin al la aliaj, dirante: "Mi povas pruvi, ke ĝi estas cup. Mia vortaro tiel diras." "Do via vortaro estas erara," diras la franco, "ĉar mia vortaro klare diras, ke ĝi estas tasse." La ĉino mokas ilin:"Mia vortaro diras, ke ĝi estas bei, kaj mia vortaro estas pli antikva ol la viaj je miloj da jaroj, do ĝi estas certe pli ĝusta. Krome, pli da homoj parolas la ĉinan lingvon ol la aliajn lingvojn, do ĝi estas bei. " Dum ili reciproke kverelas kaj argumentas, alia homo aliras, trinkas per la taso kaj poste diras al la aliaj: "Malgraŭ ĉu vi nomas ĝin cup, tasse, bei aŭ cawan, ĝia utileco estas teni akvon por trinki. Ĉesu argumenti, sed trinku; ĉesu kvereladi, sed mildigu vian soifon." Jen budhana sinteco al aliaj relgioj. Demando: Iuj homoj diras, ke ĉiuj religioj estas efektive samaj. Ĉu vi konsentas kun ili? Respondo: Religioj estas fenomenoj tro komplikaj kaj diversaj por resumi per nur malgranda aserto kiel tio. Budhanoj eble diras, ke ĉi tiu aserto havas elementojn de ambaŭ vero kaj malvero. Budhismo instruas, ke ne troviĝas dio, sed ekzemple Kristanismo instruas, ke ekzistas dio. Budhismo diras, ke Iluminiĝo estas havebla por ĉiu, kiu purigis sian menson, dum Kristanismo insistas, ke la savado estas akirebla nur por tiuj, kiuj kredas je Jesuo. Mi opinias, ke tio estas tre gravaj diferencoj. Sed unu el la plej belaj paragrafoj en la Biblio diras: "Se mi parolus lingvon de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonoranta kupro aŭ tintanta cimbalo. Kaj se mi posedus la profetpovon kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉiajn sciojn, kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi nenion profitus. Amo estas pacienca kaj bonkora; Amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne arogantas, ne kondutas nedece, ne ĉasas sinprofiton, ne facile koleriĝas, ne malpuriĝas de malbono, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas pri vereco. Ĝi ĉiam toleras, ĉiam fidas kaj ĉiam persistas." I. Kor. 13-7 Jen precize estas la budhisma instruo, ke la kvalito de nia koro estas multe pli grava ol ĉiuj supernaturaj potencoj haveblaj por ni, nia kapablo profeti estontecon, kaj la forto de nia kredo aŭ ĉiaj ekscesaj gestoj fareblaj. Do kiam temas pri teologiaj konceptoj kaj teorioj, Budhismo kaj Kristanismo certe estas malsamaj. Sed pri koraj kvalitoj, virtoj kaj kondutoj, ili estas tre similaj. La saman dirus budhismo kaj aliaj religioj. Demando: Ĉu Budhismo estas scienca? Respondo: Antaŭ la respondo, estas plej bone difini la vorton "scienco". Laŭ vortaro scienco estas "scio, kiu povas fariĝi sistemo eksplikanta ĝeneralajn naturajn leĝojn dependante de la videblaj kaj pruveblaj faktoj. Ĝi estas branĉo de la scio, ĉion el kiu oni povas studi precize." Iuj aspektoj de Budhismo ne konformas al ĉi tiu difino, tamen la Kvar Noblaj Veroj, la esencaj instruoj de Budhismo, plej konformas al ĝi. Suferado, la unua Nobla Vero, estas sperto, kiun oni povas difini, sperti kaj mezuri. La dua Nobla Vero asertas, ke sufero havas naturan kaŭzon, kiu estas avido difinebla, spertebla kaj mezurebla por ni. Ni ne provas ekspliki la suferon per terminoj de metafizika koncepto aŭ mitoj. Laŭ la tria Nobla Vero, sufero estas forigebla simple per forigo de sia kaŭzo anstataŭ dependo de supernatura estulo, kredo aŭ preĝoj. Tio estas facile komprenebla. La kvara Nobla Vero, metodo por forigi la suferon, denove neniel koncernas metafizikon, sed dependas de speciala konduto. La konduto estas ankaŭ pruvebla. Kiel scienco, Budhismo forigas la koncepton pri supernatura estaĵo, kaj eksplikas la originon kaj okazon de la universo laŭ naturaj leĝoj. Ĉio ĉi certe montras la sciencan spiriton. Krome, la Budho konstante konsilis, ke ni esploru, ekzamenu kaj pripensu laŭ nia propra sperto anstataŭ blinde kredi. Tio sendube havas sciencan trajton. En sia fama Kalama Sutro la Budho diris: (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀的一生》
- 下一篇:没有了