乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《妙问妙答》(30)

Se bonuloj kverelas, ili rapide paciĝas kaj formas longdaŭran intimecon. Kiel senutila fendiĝinta aŭ rompiĝinta poto, nur malsaĝuloj ne serĉas repaciĝon. Kiu komprenas tion kaj konsideras tiun instruon, tiu faras laboron malfacilan kaj estas laŭdinda frato. Tiu, Kiu eltenas la mistraktadon de aliaj, tiu konvenas esti konsilanto. Ja. 111. 38

Oni povas manĝi ĉion faritan kun amo, ĉu la manĝaĵo estas bongusta aŭ sengusta, multa aŭ malmulta. Fakte amo estas la plej supera gusto. Ja. 111, 145

Se iu estas ĵaluza, egoisma aŭ malhonesta, tiu ne plaĉas al aliaj malgraŭ siaj elokventeco kaj bona aspekto. Sed la homo, kiuj jam forigis tiajn aferojn kaj liberiĝis de malamo, estas vere bela. Dp.262-3

Homo, kiu ne sin bridis, disciplinis kaj kontentis pri sinbrido, ne kapablas disciplini kaj kontentigi aliajn. Sed tiu, kiu sin bridas, disciplinas kaj kontentigas, povas helpi aliajn fariĝi tiaj. M.I,45

Kontenteco estas la plej granda riĉaĵo. Dp.227

Se aliaj homoj kritikas min, la Darmon kaj la Samgon, vi ne rajtas koleriĝi kaj indigniĝi, ĉar tio nebulos vian juĝon kaj vi ne scios la pravecon kaj malpravecon de ilia diro. Se aliaj tion faras, ekspliku al ili, kiel erara estas ilia kritikado, dirante, "Ĉi tio ne estas prava. Tio ne estas ĝusta. Tio ne estas nia konduto. Tio ne estas nia maniero." Same, se iu laŭdas min, la Darmon aŭ la Samgon, vi devas vin deteni de fiereco kaj aroganteco ĉar tio nebulos vian juĝon, kaj vi ne scios ĉu ili diras prave aŭ ne. Se aliaj tion faras, ekspliku al ili dirante, "Ĉi tio estas prava. Tio estas ĝusta. Ĉi tio estas nia konduto. Tion vi trovos en ni." D.I,3

Se vortoj havas la kvin ecojn, ili estas ne malbone parolitaj, sed bone parolitaj, honorindaj por ordinaraj homoj kaj laŭdindaj por la saĝuloj. Kiuj kvin? Ili estas parolitaj je ĝusta tempo; ili estas veraj; ili estas parolitaj kun ĝentileco; ili trafas la punkton kaj ili estas parolitaj kun amo. A,III,243

Kiel profunda lago klara kaj kvieta, la saĝuloj estas tute pacaj kiam ili aŭdas la instruojn. Dp. 82

Ne iru pro revelacio, pro tradicio, pro onidiro, pro la diro de verkoj, pro logika rezonado, pro indukto, pro supozita aŭtoritato de la instruisto aŭ pro la penso "Li estas mia instruisto." Sed kam vi mem scias, ke la afero estas bona, admirinda, laŭdita de la saĝuloj, kaj se la promeso kaj praktiko kondukas al vi profiton kaj feliĉon, tiam vi devas praktiki ĝin. A.1, 190

Foje, la Budho diris al kelkaj monaĥoj, kiuj kverelas: Bestoj povas esti afablaj, ĝentilaj, kaj respektemaj unu al aliaj, do vi devas esti tiaj. Vin. 11,162

Estas malmulte grave perdi ion kiel riĉaĵon, sed estas terura afero perdi saĝon. Estas malmulte grave gajni ion kiel riĉaĵon, sed estas mirinda afero gajni saĝon. A.I,15

Se malatentemaj homoj recitas la sanktajn tekstojn sed ne praktikas tion, kion ili diras, ili similas al paŝtisto kalkulanta nur alies bovojn kaj ne ĝuos la profiton de la sankta vivo. Dp.19

Ĝuste kiel patrino protektas sian solinfanon eĉ malgraŭ la risko de sia propra vivo, oni ankaŭ devas tiel doni senliman amon al ĉiuj vivestaĵoj en la mondo. Sn. 150

Homo, kiu volas kulpigi alian, devas tiel pensi unue: "Ĉu mi estas tiu, kiu tute praktikas purigadon en la korpo kaj parolo? Ĉu mi havas tiujn kvalitojn?" Se li ne havas tiujn kvalitojn, sendube iuj diras: "Kial vi ne tute praktiku purigadon en korpo kaj parolo unue?" Tiu, kiu volas kulpigi alian, devas unue tiel pensi: "Ĉu mi mem liberiĝis de malbona volo kaj disvolvis mian amon al aliaj? Ĉu mi havas tiun kvaliton?" Se li ne havas tiun kvaliton, sendube iuj diras, "Venu, kial vi ne praktiku amon al vi mem?" A. V,79

La Darmo protektas tiujn, kiuj praktikas Darmon, kiel granda ombrelo protektas en tempo de pluvo. Ja.IV,55

Kiuj ajn praktikas justecon matene, tagmeze aŭ nokte, ili havos feliĉajn matenon, tagmezon kaj nokton. A.I,294

Se iu insultas vin, batas vin, ĵetas ŝtonojn al vi aŭ trafas vin per bastono aŭ glavo, vi devas pensi rezigninte ĉiujn mondajn dezirojn kaj konsiderojn, "Mia koro ne moviĝos. Mi ne parolos malicajn vortojn. Mi ne sentos koleron, sed tenos bonkorecon kaj kompatemon por ĉiuj vivestaĵoj." Vi devas tiel pensi. M.I,126 (责任编辑:admin)