乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《妙问妙答》(9)

Demando:Sed tiel multe da homoj kredas je iom da formo de dio, do ĝi devas esti vera.

Respondo: Ne. Iam antaŭe ĉiuj homoj kredis, ke la mondo estas ebena, sed ili ĉiuj eraris. La sumo de homoj, kiuj kredas ideon, ne estas mezuro de vereco aŭ malvereco de tiu ĉi ideo. Observi la faktojn kaj ekzameni la atestojn estas la nura metodo por certigi, ĉu la ideo estas vera aŭ ne.

Demando: Iuj homoj diras, ke ĉie estas la atesto pri la Dio. Ili diras, ke ĉiuj beleco de naturo kaj komplekseco de homa korpo estas pruvoj de plialta intelekto kaj bonkora kreinto.

Respondo: Malfortune la ideo rompiĝas tuj kiam oni rigardas al la alia flanko de naturo, kie estas lepraj bakterioj, kanceraj ĉeloj, parazitaj vermoj, sangsuĉaj insektoj kaj pestaj ratoj. Kiel la estaĵo de plialta intelekto povus projekti la aferojn, kiuj kaŭzas tiel multe da mizeroj kaj suferoj? Do haltu por konsideri, kiom da homoj mortas aŭ vundiĝas en tertremoj, malsekecoj, inundoj kaj cunamoj. Se vere ekzistus bonkora estaĵo, kial li kreus tiajn aferojn aŭ lasus ilin okazi?

Demando: Se mi fariĝus budhano, mi estus soleca en la universo. Homoj, kiuj kredas je ia dio, ĉiam povas peti de li helpon kaj protekton kiam ili havas krizon. Mi opinias, ke tio estas kredo pli konsola.

Respondo: Homoj, kiuj kredas je dio, pensas, ke dio helpas kaj protektas ilin. Sed fakte ne, ĉar ne ekzistas dio. La konsolo kaj fido eble sentitaj de ili venis de iliaj kredo, menso, sed de nenio, kion dio faris por ili. Ne estas atesto, ke homoj kredantaj je dio havas plimalmulte da akcidentoj, vivas pli longe, suferas malpli multe da kancero, faras plibone en ekzamenoj kaj estas pli riĉaj aŭ malsamaj de homoj sen kredo je dio. Giganta jeto povas porti 600 pasaĝerojn. Se jeto hazarde kraŝas, mortas ĉiuj 600 homoj, ĉu kredantoj de dio aŭ ne. Kiam okazis cunamo en 2004, 230000 homoj mortis pro tio, kaj el la viktimoj estis kristanoj, islamanoj, hinduoj kaj aliaj, kiuj kredas je dio, kaj ankaŭ budhanoj, kiuj ne kredas je dio.

Ĉiuj el ni havas psikologian rimedon kaj inteligentecon por trakti malfacilojn en la vivo. Ni devas klopodi disvovi kaj plifortigi tiujn rimedojn anstataŭ dependi de plezurigaj sed ne trovitaj kredoj.

Demando: Do se vi budhanoj ne kredas je dioj, je kio vi kredas?

Respondo: Ni ne kredas je dio ĉar ni kredas je homo. Ni kredas, ke ĉiu homo estas valora kaj grava, ke ĉiuj havas sian latentan povon por disvolviĝi en budhon, la homan perfektan. Ni kredas, ke homoj povas forigi la sensciecon kaj senraciecon, kaj vidi la veron de aferoj. Ni kredas, ke malamo, kolero, malico kaj ĵaluzo povas anstataŭiĝi per amo, pacienco, malavareco kaj bonkoreco.

Ni kredas, ke ĉio estas en la mano de ĉiuj homoj se ili klopodas per gvido kaj subteno de budhanaj samideanoj kaj laŭ inspiro de budha ekzemplo. Kiel diris la Budho:

"Neniu savas nin krom ni mem,

Neniu povas kaj devas tion fari.

Ni mem devas iri la vojon,

Sed la Budho klare montris ĝin." DP. I65

4. La kvin maksimoj

Demando: Aliaj religioj akiris ideon pri ĝusteco kaj eraro el la ordonoj de dio aŭ dioj. Vi budhanoj ne kredas je dio, do kiel vi scias, kio estas ĝusta kaj erara?

Respondo: Malbonaj estas ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj el avido, malamo kaj iluzio, kaj kondukantaj nin for de nirvano. Bonaj estas ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj el malavido, amo kaj saĝo, kaj helpantaj nin purigi la vojon al nirvano. En di-centraj religioj vi bezonas agi laŭ ordono por scii, kio estas ĝusta kaj erara, sed en hom-centra religio kiel Budhismo vi devas disvolvi viajn profundajn memkonscion kaj memkomprenon por scii, kio estas ĝusta kaj erara. Etikoj baziĝintaj sur kompreno estas ĉiam pli fortaj ol obeado al ordono. Do por scii, kio estas ĝusta kaj erara, budhanoj atentas pri tri aferoj: intenco de ago, kaj respektivaj efikoj kaŭzitaj de la ago al ni mem kaj al aliuloj. Se la intenco estas bona, el malavido, amo kaj saĝo, kaj helpas nin mem esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj, kaj helpas aliulojn esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj, niaj kondutoj kaj agoj estas bonaj, noblaj kaj moralaj. (责任编辑:admin)