世界语版《妙问妙答》(15)
时间:2024-01-20 14:04 来源:未知 作者:admin 点击:次
| tion, kion ĝi volas. Plue, krom miaj voloj, la ĉevalo havas limitigitan kapablecon. Se mi volas ĝin iri 50 kilometrojn ĉiuhore, sed ĝi ne estas sufiĉe forta por iri tiel rapide, tio ne okazas malgraŭ kiom forte mi pelas kaj puŝas ĝin. Plezura rajdo sur ĉevalo konsistas el multaj faktoroj kaj tio estas sama kiel homa volo. Do vi povas diri, ke ni ne havas liberan volon. Kiel ĉiuj aliaj aferoj, nia volo estas limigita de kondiĉoj. Kompreneble, ju pli ni disvolvas nian volon, des pli da pacienco kaj persisteco ni havas, desplie ni povas ŝanĝiĝi en aktivaj metodoj. Tio estas la tuta celo de la Nobla Okera Vojo. Demando: Ĉu estas eble en la sekva vivo kontakti homojn, kiujn vi jam konas en tiu ĉi vivo? Respondo: Jes, certe. Iam estis maljuna sinjoro kaj lia edzino, kiuj geedziĝis por multaj jaroj kaj profunde amas unu la alian. Ili diris al la Budho, ke ili amas unu la alian kaj volas fari la samon ankaŭ en la sekva vivo. La budho respondis, ke se ilia intimeco estas forta, kaj se ili havas similajn nivelojn de fido, virto, genereco kaj komprenemo, tio povos okazi. Kiam du homoj renkontiĝas kaj tuj havas reciprokan intimecon, kiu disvolviĝas en senĉesan kaj profundan amikecon aŭ amon, budhanoj povas diri, ke eble ili havis itiman rilaton en la antaŭa vivo. Tio ankaŭ estas alia pozitiva aspekto de renaskiĝo, ke la rilato inter homoj povas daŭri post morto. Demando: Vi jam parolis multe pri renaskiĝo, sed ĉu estas ajna atestaĵo, ke ni renaskiĝas post la morto? Respondo: Ne nur troviĝas scienca atestaĵo subtenanta la budhisman kredon pri renaskiĝo, sed ĝi ankaŭ estas la nura postviva teorio, kiu havas pruvojn por sin subteni. Troviĝas ne peceto da atestaĵo por pruvi, ke ekzistas ĉielo kaj certe ankaŭ mankas atestaĵo pri neniiĝo ĉe la morto. Sed dum la lastaj 30 jaroj parapsikologoj jam pristudis raportojn, ke iuj homoj havis vivecajn memorojn pri siaj antaŭaj vivoj. Ekzemple en Anglio kvinjara knabino diris, ke ŝi povas rememori siajn "aliajn gepatrojn", kaj ŝi parolis vivece pri tio, kio aŭdiĝis kiel la okazaĵoj en la vivo de alia persono. Parapsikologoj vizitis ŝin kaj prezentis al ŝi centojn da demandoj, kiujn ŝi respondis. Ŝi diris, ke ŝi vivis en speciala vilaĝo verŝajne en Hispanio. Ŝi informis pri la nomo de la vilaĝo, la nomo de la strato, ĉe kiu ŝi loĝis, la nomoj de siaj najbaroj kaj detaloj pri tiama ĉiutaga vivo. Ŝi larmoplene rakontis, kiel ŝi estis trafita de aŭto kaj mortis pro la vundiĝo post du tagoj. Kiam oni esploris la detalojn, ili trovis, ke la okazaĵoj estis precizaj. En Hispanio troviĝis la vilaĝo kun la nomo menciita de la kvinjara knabino. Estis domo same kiel ŝia priskribo ĉe la strato, kiun ŝi menciis. Krome oni trovis, ke 23-jara virino vivanta en tiu domo mortis pro trafika akcidento antaŭ kvin jaroj. Kiel la kvinjara knabino vivanta en Anglio kaj neniam vizitinta Hispanion povas scii ĉiujn tiujn detalojn nun? Kaj certe tio ne estas la nura kazo de tiu speco. Profesoro Ian Stevenson de la Departemento pri Psikologio de Virginio-Universitato jam priskribis dekojn da similaj kazoj en siaj libroj. Li estis fidinda sciencisto. Lia 25-jara pristudado pri homoj, kiuj memoras siajn antaŭajn vivojn, estas forta pruvo por budhisma instruo pri renaskiĝo*. * legu "Twenty Cases Suggestive of Reincarnation and Cases of Reincarnation Type", University Press of Virginina, ĉarlotteville USA 1975. Demando: Iuj eble dirus, ke la supozita kapablo rememori antaŭajn vivojn estas magio de diabloj. Respondo: Vi ne povas simple ignori ĉion ne konforman al via kredo kiel magion de diabloj. Kiam oni prezentas objektivajn kaj konkretajn faktojn por subteni la ideon, vi devas uzi raciajn kaj logikajn argumentojn anstataŭ malracian kaj superstiĉan parolojn pri diabloj se vi volas kontraŭi ilin. Demando: Ĉu vi povus diri, ke parolo pri renaskiĝo estas ankaŭ iom superstiĉa? Respondo: La vortaro difinas "superstiĉon" kiel kredon, kiu baziĝas sur kombinaĵo de ideoj kiel en magio anstataŭ sur racio kaj fakto. Se vi povas montri al mi atenteman pristudon pri ekzisto de diabloj verkitaj de sciencistoj, mi agnoskos, ke kredo al diablo ne estas superstiĉo. Sed mi neniam aŭdis pristudojn pri diabloj. Sciencistoj simple ne volas okupiĝi pri esploro de tiaj aferoj, do mi diras, ke ne estas pruvo pri la ekzisto de diabloj. Sed ni jam vidis, ke estas atestaĵoj, kiuj sugestas, ke okazas renaskiĝo. Sed ni jam vidis, ke troviĝas atestaĵo pri la okazo de la renaskiĝo, ĝi ne povas esti superstiĉo. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀的一生》
- 下一篇:没有了