世界语版《妙问妙答》(2)
时间:2024-01-20 14:04 来源:未知 作者:admin 点击:次
Respondo: Probable ne estis facile por la Budho forlasi sian familion. Supozeble li longtempe hezitis kaj maltrankviliĝis antaŭ sia fina forlaso. Sed li devis fari elekton, ĉu li sin dediĉu al sia familio aŭ al la mondo. Fine, li sin dediĉis al la tuta mondo pro sia granda kompato, kaj la tuta mondo ankoraŭ profitas de lia sindediĉo. Anstataŭ malrespondeco, eble tio estis la plej signifoplena ofero, kiun li faris. Demando: Se la Budho estas mortinta, kiel li povas helpi nin? Respondo: Jam mortis Faraday, kiu eltrovis elektron, sed lia eltrovo ankoraŭ helpas nin. Ankaŭ mortis Louis Pasteur, kiu inventis kuracmetodojn kontraŭ tiel multaj malsanoj, sed liaj medicinaj eltrovoj ankoraŭ savas vivojn. Mortis Leonardo da Vinci, kiu kreis majstraĵojn de arto, sed liaj pentraĵoj ankoraŭ inspiras kaj ĝojigas nin. Grandaj herooj kaj heroinoj jam mortis eble antaŭ centoj da jaroj, sed kiam ni legas pri iliaj kondutoj kaj atingoj, ni ankoraŭ ricevas inspiron por konduti kiel ili. Jes, la Budho jam mortis, sed 2500 jarojn poste liaj instruoj ankoraŭ helpas homojn; lia ekzemplo ankoraŭ inspiras homojn kaj liaj vortoj ankoraŭ ŝanĝas homan vivon. Nur la Budho havas tiel grandan potencon milojn da jaroj post sia morto. Demando: Ĉu la Budho estis dio? Respondo: Ne, li ne estis dio. Li neniam asertis, ke li estas dio, la infano de dio aŭ eĉ la sendito de dio. Li estis homo, kiu perfektigis sin mem kaj instruis, ke ankaŭ ni povas perfektigi nin mem se ni sekvas lian ekzemplon. Demando: Se la Budho ne estas dio, kial homoj adoras lin? Respondo: Estas diversaj adoroj. Kiam oni adoras dion, ili laŭdas lin aŭ ŝin, prezentas oferojn kaj petas favorojn, kredante, ke la dio aŭdos iliajn laŭdojn, ricevos iliajn oferojn kaj respondos iliajn preĝojn. Budhanoj ne praktikas tian adoron. La alia adoro okazas kiam ni montras nian respekton al iu aŭ io respektinda. Ni stariĝas kiam instruisto venas en la klasĉambron; ni manpremas kun altrangulo kiam ni renkontas lin; ni salutas kiam oni ludas nacian himnon. Ĉio tio estas gestoj de respekto kaj adoro, kaj montras nian admiron al speciala persono aŭ afero. Jen adoro, kiun budhanoj praktikas. Statuo de la Budho kun la manoj sur la kruroj kaj kompatema rideto sur la vizaĝo rememorigas, ke ni strebu por disvolvi niajn internajn pacon kaj amon; la incensa parfumo rememorigas nin pri trapenetra influo de virto; la lampo rememorigas nin pri lumo de scio, kaj la floroj, kiuj baldaŭ senkoloriĝas kaj velkiĝas, rememorigas nin pri efemereco. Kiam ni riverencas, ni esprimas nian dankemon al la Budho pro liaj instruoj al ni. Tio estas la signifo de budhana adoro. Demando: Sed mi aŭdis la onidiron, ke budhanoj adoras idolojn. Respondo: Tiu onidiro nur montras la miskomprenon de idolo-farantoj. En vortaro la difino de idolo estas "bildo aŭ statuo adorata kiel dio". Ni jam scias, ke budhanoj tute ne kredas, ke la Budho estas dio, do kiel ili povus propable kredi, ke peco da ligno aŭ metalo estas dio? Ĉiuj religioj uzas simbolojn por prezenti diversajn kredojn de si. En Taŭismo, oni uzas la desegnon de "Jino kaj jango" por simboli konkordon inter kontraŭaj aferoj. En Siĥismo, oni prenas glavon kiel simbolon de spirita lukto. En Kristanismo, oni rigardas fiŝon kiel simbolon de Krista ĉeesto kaj la krucon kiel simbolon de lia sindediĉo. En Budhismo, la statuo de la Budho rememorigas nin pri homa dimensio en budhisma instruo, kaj pri la fakto, ke Budhismo estas hom-centra anstataŭ di-centra, kaj ke ni devas rigardi internen anstataŭ eksteren por trovi perfektecon kaj komprenemon. Do la onidiro, ke budhanoj adoras idolojn, estas tiel malsaĝa kiel la diro, ke kristanoj adoras fiŝon aŭ geometrian formon. Demando: Kial homoj faras diversajn strangajn aferojn en budhismaj temploj? Respondo: Multaj aferoj ŝajnas strangaj al ni kiam ni ne komprenas ilin. Anstataŭ ignori tiajn aferojn kiel strangaĵojn, ni devas provi por eltrovi ilian signifon. Tamen, estas vere, ke iuj aferoj faritaj de budhanoj originis el popularaj superstiĉo kaj miskompreno anstataŭ el la vera instruo de la Budho. Kaj tiaj miskomprenoj ne nur troviĝas en Budhismo, sed ankaŭ trudiĝas en ĉiujn religiojn de tempo al tempo. La Budho instruis klare kaj detale. Se iuj ne sukcesis plene kompreni, la Budho ne estas riproĉinda pro tio. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀的一生》
- 下一篇:没有了