乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《妙问妙答》(22)

Estas vere, ke vi nerekte kaj parte respondecas pri mortigo de bestoj kiam vi manĝas viandon, sed estas same kiam vi manĝas vegetalojn. La kamparanoj devas ŝprucigi al siaj plantoj insekticidon kaj venenon, por ke la vegetaloj sendifekte venu sur viajn pladojn. Kaj krome, bestoj estas mortigitaj por provizi la ledon por viaj zono kaj mansako, oleon por la sapo uzata de vi, kaj por miloj da aliaj produktaĵoj. Estas tute ne eble vivi sen pera respondeco pri la morto de iuj aliaj vivestaĵoj. Tio estas ĝuste alia ekzemplo de la Unua Nobla Vero, ke ordinara ekzisteco estas suferiga kaj malkontentiga. Kiam vi observas la unuan maksimon, vi strebas por eviti rektan respondecon pri mortigo de vivestaĵoj.

Demando: Mahajanaj budhanoj ne manĝas viandon.

Respondo: Tio ne estas vera. Mahajana Budhismo en Ĉinio emfazas vegetarecon, sed ambaŭ monaĥoj kaj laikaj budhanoj de mahajana tradicio en Japanio kaj Tibeto kutime manĝas viandon.

Demando: Sed mi ankoraŭ pensas, ke budhano devas esti vegetarano.

Respondo: Se estus vegetarano, kiu estas rigora, sed egoisma, senhonta kaj malica dum alia homo, kiu ne estas vegetarano, sed zorgema pri aliaj, honesta, malavara kaj bonkora, do kiu el ili estus pli bona budhano?

Demando: La persono kiu estas honesta kaj bonkora.

Respondo: Pro kio?

Demando: Ĉar tiu homo evidente havas bonan koron.

Respondo: Trafe. Manĝanto de viando povus havi puran koron kaj same, tiu, kiu ne manĝas viandon, povus havi malpuran koron. En la instruoj de la Budho, gravas la kvalito de via koro, sed ne la enhavo de via dieto. Multaj homoj strebas neniam manĝi viandon, sed ili ne tre zorgas pri siaj egoismo, malhonesteco, krueleco kaj ĵaluzo. Ili ŝanĝis siajn pladojn, kio estas facila por fari, sed ignoris ŝanĝi sian koron, kio estas malfacila afero por fari. Do memoru, ke la pureco de la menso estas la plej grava afero en Budhismo, malgraŭ ĉu vi estas vegetarano aŭ ne.

Demando: Sed laŭ budhisma vidpunkto, ĉu pli bona estas la homo, kiu havas bonan koron kaj estas vegetarano, ol la homo, kiu havas bonan koron sed estas manĝanto de viando?

Respondo: Se la motivo de bonkora vegetarano estas zorgi pri bestoj kaj ne trudi sin en krudecon de moderna indurstria farmado, li aŭ ŝi jam difinitive disvolvis siajn kompatemon kaj prizorgon al aliaj ĝis pli alta grado ol manĝanto de viando. Multaj homoj trovas, ke ili havas naturan tendencon sin turni al vegetarismo kiam ili disvolviĝas en la Darmo.

Demando: Iuj diris al mi, ke la Budho mortis pro manĝado de putriĝinta porko. Ĉu tio estas vera?

Respondo: Ne. Sutroj menciis, ke la lasta manĝo de la budho konsistis el plado nomata sukara maddava. La signifon de tiu ĉi termino oni ne plu komprenas, sed la vorto sukara signifas porkon, do ĝi koncernus al preprarado de porkaĵo kvankam ĝi facile koncernas al speco de vagetalo, kuko aŭ alia manĝaĵo. Kio ajn ĝi estus, la mencio de tiu manĝaĵo lasis homojn opinii, ke manĝi ĝin kaŭzis morton de la Budho. La Budho estis 80-jaraĝa kiam li forpasis, kaj li jam malsaniĝis dum iom da tempo antaŭe. La fakto estas, ke li mortis pro maljuneco.

9. Fortuno kaj Sorto

Demando: Kion instruis la Budho pri magio kaj sortodiveno?

Respondo: La Budho opiniis, ke la praktikoj sortodiveni, surporti sorĉajn talismanojn por sin protekti, trovi fortunan lokon por konstruaĵoj, profeti kaj difini fortunajn tagojn estas senutilaj superstiĉoj. Kaj li publike malpermesis al siaj disĉiploj praktiki tiajn aferojn. Li nomis ĉiujn tiajn aferojn "malhonoraj artoj".

"Kvankam iuj religiuloj, vivante per manĝaĵoj provizitaj de la kredantoj, sin vivtenas per tiaj malhonoraj artoj kaj eraraj vivmanieroj manaŭguri, aŭguri per signoj, interpreti sonĝojn kondukantajn al bona aŭ malbona sorto, alvoki diojn de fortuno, trovi fortunan lokon por konstruaĵo, la monaĥo Gotamo malpermesis tiajn malhonorajn artojn kaj malĝustajn vivmanierojn."D.I, 9–I2 (责任编辑:admin)