世界语版《妙问妙答》(5)
时间:2024-01-20 14:04 来源:未知 作者:admin 点击:次
"Ne iru laŭ la revelacio aŭ tradicio; ne iru laŭ famo aŭ sanktaj verkoj; ne iru laŭ la onidiro aŭ nura logiko; ne iru laŭ antaŭjuĝo al ideo aŭ alies ŝajna kapablo, kaj ne iru laŭ la ideo "Li estas nia instruisto". Sed sekvu la aferon tiam, kiam vi mem scias bone, ke afero estas bona, ke ĝi estas ne kulpigebla, ke ĝi estas laŭdinda laŭ la vidpunkto de saĝuloj, kaj oni pruvas per praktikado kaj observado, ke ĝi kondukas al feliĉo." A.I,188 Do ni povas diri, ke kvankam Budhismo ne estas tute scienca, tamen ĝi efektive havas fortan sciencan sencon kaj certe estas pli scienca ol aliaj religioj. Estas signifoplene, ke Albert Einstein, la plej granda sciencisto en la dudeka jarcento, diris pri Budhismo: "La religio de la estonteco estos kosma religio. Ĝi transcendus personan dion kaj evitus dogmojn kaj teologion. Kovrante ambaŭ naturan kaj psikan kampojn, ĝi baziĝus sur religia senco estiĝinta el la sperto pri ĉiuj naturaj kaj psikaj aferoj kaj signifoplena unueco. Budhismo konformas al tiu ĉi priskribo. Se estas iu ajn religio, kiu povas kontentigi la bezonon de moderna scienco, ĝi estas neniu alia ol Budhismo." Demando: Foje mi aŭdis, ke budhaj instruoj nomiĝas Meza Vojo. Kion signifas ĉi tiu termino? Respondo: La Budho donis al sia Nobla Okera Vojo alian nomon, majjhima patipada, kiu signifas "la Mezan Vojon." Tio estas tre grava nomo, ĉar ĝi sugestas al ni, ke estas ne sufiĉe nur sekvi la vojon, sed ni devas sekvi ĝin en speciala maniero. Homoj povas esti rigidaj pri religiaj reguloj kaj praktikoj, kaj fine ili fariĝas vere fanatikaj. En Budhismo oni devas sekvi kaj praktiki la regulojn en ekvilibra kaj racia maniero, kiu evitas ekstremismon kaj eksceson. Antikvaj romanoj kutime diris pri "Modereco en ĉiuj aferoj" kaj budhanoj tute konsentas kun tio. Demando: Mi legis, ke Budhismo nur estas speco de Hinduismo. Ĉu tio estas vera? Respondo: Ne, tio ne estas vera. Budhismo kaj Hinduismo havas multe da komunaj etikaj ideoj. Ili uzas iom da komunaj terminoj kiel la vortojn karmo, samadio kaj nirvano, kaj ili ambaŭ originis el Hindio. Tio kaŭzas homan opinion, ke ambaŭ religioj estas samaj aŭ tre similaj. Sed kiam ni rigardas tra la eksteraj similecoj, ni vidas, ke ambaŭ religioj estas evidente malsamaj. Ekzemple hinduoj kredas je supernatura dio dum budhanoj ne. Unu el la ĉefaj instruoj de hinduisma socia filozofio estas la ideo pri kasto, kiun Budhismo firme kontraŭas. Puriga rito estas grava praktiko en Hinduismo, sed ĝi ne havas sian lokon en Budhismo. En budhismaj verkoj ofte estas priskriboj pri budhaj kritikoj al la instruojn de bramanoj, la hinduismaj pastroj, kaj ankaŭ ili tre emis kritiki iujn el liaj ideoj. Tio ne okazus se Budhismo kaj Hinduismo estus samaj. Demando: Sed la Budho vere kopiis de Hinduismo la ideon pri Karmo, ĉu ne? Respondo: Hinduismo vere instruas doktrinon pri karmo kaj ankaŭ reenkarniĝo. Sed ĝiaj priskriboj pri ambaŭ instruoj estas tre malsamaj ol la budhismaj. Ekzemple Hinduismo diras, ke ni estas destinitaj de nia karmo dum Budhismo diras, ke nia karmo nur influas nin. Laŭ Hinduismo eterna animo aŭ atmo pasas de unu vivo al la alia dum Budhismo neas, ke ekzistas tia animo. Budhismo diras, ke ĝi estas konstante ŝanĝebla fluo de reestiĝinta mensa energio. Jen nur estas iom el multaj diferencoj inter ambaŭ religioj pri karmo kaj renaskiĝo. Sed eĉ se la instruoj de Budhismo kaj Hinduismo estus samaj, tio ne nepre signifas, ke la Budho senpripense kopiis la ideon de aliaj. Foje okazas, ke du homoj sendepende faris precize saman eltrovon. Eltrovo de evoluado estas bona ekzemplo. En la jaro 1858, ĵus antaŭ ol eldoni sian faman libron La Origino de la Specoj, Ĉarles Darwin trovis, ke alia viro, Alfred Ressell Vallace, jam elpensis la ideon de evoluado kiel li faris. Darwin kaj Wallace ne kopiis la ideon unu de la alia, sed per sia aparta studado pri la sama fenomeno ili ekhavis la saman konkludon pri tio. Do eĉ se hinduisma kaj budhisma ideoj pri karmo kaj renaskiĝo estus samaj, kiuj fakte estas malsamaj, tio ne estas nepra pruvo pri la kopiado. La vero estas, ke per enrigardo disvolvita en siaj meditadoj, hinduismaj sanktuloj akiris malklaran ideon pri la karmo kaj renaskiĝo, kiujn la Budho poste eksplikis pli perfekte kaj precize. 2. Bazaj konceptoj pri Budhismo (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀的一生》
- 下一篇:没有了