乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《妙问妙答》(26)

Respondo: Budhanoj ne opinias, ke Tripitako estas sankta kaj senerara revelacio de dio, kies vortojn ili devas kredi. Anstataŭe, ĝi estas instruo de la granda viro, kiu prezentis siajn eksplikon, admonon, gvidon kaj kuraĝigon, do Tripitakon oni devas legi penseme kaj respekte. Nia celo devas esti kompreni kion Tripitako instruas anstataŭ nur ĝin kredi. Do ni devas ĉiam esplori la diron de la Budho laŭ nia sperto. Vi povus diri, ke la komprenema sinteno de budhanoj al la instruoj de la Budho tre similas al tiu de sciencistoj esplorantaj raportaĵon en scienca ĵurnalo. Sciencisto faras eksperimenton kaj publikigas siajn trovaĵon kaj konkludon en ĵurnalo. Aliaj sciencistoj legos la paperon kaj traktos ĝin kun respekto, sed ili ne konsideros ĝin valida kaj aŭtoritata ĝis kiam ili faros la saman eksperimenton kaj gajnos la saman rezulton.

Demando: Antaŭe vi menciis Damapadon. Kio ĝi estas?

Respondo: Damapado estas unu el la plej malgrandaj sutroj en la unua parto de Tripitako. La nomo povas tradukiĝi kiel "La Vojo de la Vero" Aŭ "Versoj de la Vero". Ĝi konsistas el 423 versoj. El ili iuj estas koncizaj, iuj profundaj, iuj kun amuzaj ridindaĵoj dum aliaj en multe da beleco. Ĉio el ili estis parolita de la Budho. Do Damapado estas la plej populara verko de budhisma literaturo. Ĝi jam tradukiĝis en plej grandajn lingvojn kaj oni rigardas ĝin kiel majstran verkon de la monda religia literaturo.

Demando: Iuj diris al mi, ke oni ne rajtas meti kopion de sutroj sur plankon aŭ sub sian brakon, sed devas meti ĝin en altan lokon. Ĉu tio estas vera?

Respondo: Ĝis nun en budhismaj landoj kiel tiuj en Mez-Eŭropo, libroj estas raraj kaj valoraj objektoj. Do la sutroj estas ĉiam tenataj kun granda respekto, kaj kutimo ĵus menciita de vi estas ekzemplo de tio. Sed malgraŭ la pravaj kutimoj kaj tradicioj, multaj homoj en la nuna tempo ankoraŭ konsentas, ke la plej bona metodo respekti budhismajn sutrojn estas praktiki la instruon, kiun la sutroj entenas.

Demando: Mi trovis, ke estas malfacile legi budhismajn sutrojn. Ili estas longaj, ripetemaj kaj enuigaj.

Respondo: Kiam ni malfermas religian sutron, ni esperas legi vortojn de ĝojo, plezuro aŭ laŭdo, kiuj progresigas kaj inspiras nin. Pro tio iom malesperiĝas iuj legantoj de budhismaj sutroj. Iuj el la budhismaj sutroj havas grandajn ĉarmecon kaj belecon, dum multaj sutroj similas al filozofiaj temoj kun difinoj de terminoj, zorgeme rezonigitaj argumentoj, detalaj admonoj pri konduto aŭ meditado kaj precize montritaj veroj. Ili intencas pli allogi inteligenton ol emociojn. Kiam ni ĉesas kompari budhismajn sutrojn kun tiuj de aliaj religioj, ni vidos, ke ili havas sian propran belecon, kiu estas la beleco de klareco, profundeco kaj saĝo.

Demando: Mi legis, ke budhismajn sutrojn oni origine skribis sur folioj de palmarboj. Kial oni tion faris?

Respondo: En la tempo kiam oni skribis la sutrojn ankoraŭ ne estis papero en Hindio aŭ Srilanko. Oni skribis ordinarajn dokumentojn kiel leterojn, kontraktojn, notojn kaj kondutojn sur bestaj feloj, maldikaj metalaj ladoj aŭ palmfolioj. Budhanoj ne volis uzi bestajn felojn, kaj skribi sutrojn sur metalaj ladoj estis tro multekoste kaj peze, do ili uzis palmfoliojn. Post kiam ili speciale pretigis la foliojn, ili kunligis la foliojn per ŝnureto kaj metis ilin inter du lignaj kovriloj por fari ilin konvenaj kaj longdaŭraj kiel modernaj libroj. Post kiam Budhismo venis en Ĉinion, oni kopiis la sutrojn sur silko aŭ papero. Post ĉirkaŭ 500 jaroj oni inventis presarton pro la bezono produkti ekzemplerojn de sutroj. La plej frua presita libro en la mondo estas ĉina traduko de unu el la budhaj instruoj publikigitaj en la jaro 828.

12. Historio kaj Disvolviĝo

Demando: Nun Budhismo estas religio kun granda nombro da sekvantoj en multaj diversaj landoj. Kiel tio okazis?

Respondo: Dum 150 jaroj post la forpaso de la Budho lia instruado jam disvastiĝis tre vaste tra la norda Hindio. Poste en ĉirkaŭ 262 a.K. Asoko Maŭrija, la tiama reĝo de Hindio, konvertiĝis al Budhismo kaj propagandis la Darmon tra sia tuta regno. Multaj homoj absorbiĝis de la altaj etikaj standardoj de Budhismo kaj precipe de ĝia oponado al hindia klasa sistemo. Asoko ankaŭ okazigis grandan konsilion kaj sendis misiajn monaĥojn al najbaraj landoj kaj eĉ ĝis Eŭropo. La plej sukcesa el la misioj estis tiu, kiu iris al Srilanko. La insulo fariĝis budhisma kaj eĉ daŭras ĝis nun. Aliaj misioj disvastigis Budhismon al suda kaj okcidenta Hindio, Kaŝmiro kaj la regiono, kie nun estas suda Birmo kaj Duoninsula Tajlando. Post jarcento aŭ pli Afganio kaj montaraj regionoj de norda Hindio fariĝis budhismaj, kaj de tie monaĥoj kaj komercistoj iom post iom kondukis la religion al centra Azio kaj fine al Ĉinio, de kie ĝi iris en Koreion kaj Japanion. Estas tre interese por scii, ke Budhismo fakte estas la nura eksterlanda pens-sistemo radikiĝinta en Ĉinio. En ĉirkaŭ la 12a jarcento Budhismo fariĝis ĉefa religio en Birmo, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo ĉefe pro la klopodoj de srilankaj monaĥoj. (责任编辑:admin)