世界语版《妙问妙答》(33)
时间:2024-01-20 14:04 来源:未知 作者:admin 点击:次
La Sinjoro diris: "Kiel vi pensas pri tio? Kio estas la celo de spegulo?" "Ĝi estas por celo de reflekto," respondis Rahulo. Tiam la Sinjoro diris: "Tiel, konduto devas esti farita per korpo, parolo aŭ menso nur post zorgema pripenso." M.I, 415 Fleksiĝu kiel pafarko kaj estu fleksebla kiel bambuo, tiam vi malakordos al neniu. Ja. VI,295 Same kiel rivero Gango fluas, sin klinas kaj celas al la oriento, tiu, kiu praktikas kaj disvolvas la Noblan Okopan Vojon fluas, sin klinas, kaj celas al Nirvano. S.V. 40 Vere, bonulo estas dankema kaj dankoplena. Vin. IV,55 Tiuj, kiuj senĉese pensas, "Li insultis min!" "Li batis min!" "Li subpremis min!" "Li prirabis min!", neniam forigas sian malamon. Sed tion fari povas tiuj, kiuj rezignas tiajn pensojn. Ĉar en tiu ĉi mondo malamo neniam estas forigebla per pli da malamo. Estas amo, kiu forigas malamon, kaj tio estas eterna vero. Dp. 3-5 Ĉiu tago estas speciala kaj sankta por virtulo. M.1,39 Eĉ se finfine ornamita, se iu estas estas paca, sindetena, persista al la sankta vivo kaj nemalutila al ĉiuj vivestaĵoj, li estas vera asketo, vera pastro kaj vera monaĥo. Dhp.142 Ne estu juĝanto de aliaj, ne juĝu aliajn. Kiuj ajn juĝantaj aliajn fosas kavon por si mem. A. 111,350 La hurlo de ŝakalo kaj kantoj de birdoj estas facile komprenebla. Sed estas vere malfacile interpreti kion homoj diras. Eble vi pensas, "Li estas mia parenco, mia amiko, mia vera kararado" ĉar antaŭe li faris vin feliĉa, sed nun li eble estas malamiko. Kiam ni amas iujn, ili estas ĉiam proksimaj, dum tiuj, kiuj amas nin, ne ĉiam estas en malproksimo. La fidelaj amikoj restas ankoraŭ fidelaj malgraŭ ke vin apartigis oceanoj. La homo kun malvirta koro estas ankoraŭ malvirta kvankam li jam trapasis la maron. Ja. IV,218 Estu insulo al vi mem, estu via propra rifuĝo, prenu neniun alian kiel vian rifuĝon, prenu Darmon kiel vian insulon kaj rifuĝon. D.1,100 'Nun monaĥoj, mi diras al vi, ĉiuj aferoj estiĝintaj laŭ kondiĉoj estas efemeraj. Strebu kun mem-kompreno.' Tio estas la lastaj vortoj de la Budho.D. 11,156 Mallongigoj A, Anguttara Nikaya; D, Diĝa Nikaya; Dp, Dhammapada; M, Majjhima Nikaya; S, Samyutta Nikaya; Sn, Sutta Nipata; Ud, Udana; Vin, Vinaya. Pri la Aŭturo Respenktinda Shravasti Dhammika naskiĝis en Aŭstralio kaj fariĝis monaĥo en Hindio en 1976. Li vivis en Srilanko kaj Singapuro dum multaj jaroj kaj estas verkinto de multaj libroj pri budhismo kaj koncernaj temoj. En tiu ĉi libro Venerala Shravasti Dhammika klare, penseme kaj vivece respondis je pli ol 130 ofte demanditaj demandoj pri budhismo. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀的一生》
- 下一篇:没有了