世界语版《妙问妙答》(32)
时间:2024-01-20 14:04 来源:未知 作者:admin 点击:次
"Ĉar li estas senutila al ni." "Monaĥoj, vi havas nek patron nek patrinon por prizorgi vin. Se vi ne reciproke prizorgas unu la aliajn, kiu prizorgas vin? Kiu volas flegi min, flegu la malsanulon." Vin. IV,301 Tiu, kiu volontas rezigni riĉaĵon por savi membron kaj dediĉi membron por savi vivon, devas esti preta por rezigni riĉaĵon, membron, vivon kaj ĉion por la Vero. Ja. V,500 Oni eltenas krudajn vortojn de fortuloj pro timeco kaj eltenas tiajn vortojn de samrangulo por eviti argumentojn, sed pacience elteni krudecon de subulo estas vera pacienco. Do diru la bonon. Sed kiel oni distingu laŭ ekstera formo, kiu estas pli alta, pli malalta ol li aŭ egala al li? Fakte iam malplaĉo sin kaŝas post boneco. Do estu pacienca al ĉiu ajn, kiu parolas. Ja. V,141-2 La donaco de vero estas plej bona ol ĉiuj aliaj donacoj. Dp. 354 Oni estu plezura kaj ĝoja pro gajno de aliaj kiel ili plezuras kaj ĝojas pro gajno de aliaj. S. 11,198 Mi jam proklamis la Darmon sen ideo de kaŝa aŭ malkaŝa instruo. Mi ne havas firmitan pugnon de instruisto, kiu tenas ion post si. D. 11,100 La Darmo kaj disciplino estu via instruisto post mia forpaso. D.11,154 Mi ne traktos vin kiel potisto traktas malsekan koton. Ripete detenante, mi parolos al vi senĉese admonante. La forta koro eltenos la provon. M.111,118 Estas bone pensi de tempo al tempo pri via propraj mankoj. Estas bone pensi de tempo al tempo pri alies mankoj. Estas bone pensi de tempo al tempo pri viaj propraj virtoj. Estas bone pensi de tempo al tempo pri alies virtoj. A.V, 159 Kun respekto kaj zorgemo la ĉagrenulon helpas La saĝulo, kiu estas dankema kaj dankoplena, aminda amiko kun firma dediĉemo. Tia ago estas ĝuste nomata "bono”. Ja. V,146 Tiuj, kiuj faras bonon, ĝojas nun, ili ĝojas poste, ili ĝojas ambaŭ nun kaj poste. Ili ĝojas kaj feliĉas kiam ili pensas pri siaj propraj bonaj kondutoj. Dp. 16 Rezignu eraron. Tio estas farebla. Se tio ne estus farebla, mi ne postulus vin tiel agi. Sed tio estas farebla, do mi diras, "Rezignu eraron." Se rezigni eraron kondukus al vi perdon aŭ malĝojon, mi ne postulus vin tiel agi. Sed tio estos bono kaj feliĉo por vi, do mi diras, "Rezignu eraron." Nutru la bonon. Tio estas farebla. Se tio ne estus farebla, mi ne postulus vin tiel agi. Sed tio estas farebla do mi diras, "Nutru la bonon." Se nutri la bonon kondukus al vi perdon aŭ malĝojon, mi ne postulus vin tiel agi. Sed tio pliigos viajn bonon kaj feliĉon, do mi diras, "Nutru la bonon." A.I,58 Ĉiuj tremas je puno kaj vivo estas kara al ĉiuj. Do starigu vin en la lokojn de aliaj, nek mortigu nek lasu mortigon. Dp. 130 Oni ne rajtas rompi branĉon de arbo, en kies ombro li sidas aŭ kuŝas, ĉar li estus faranto de malbono kaj perfidulo de amiko se li tion farus. Pv.21,5 Menso estas brila sed makulita de malpuraĵo veninta el nenio. Senkleritaj ordinaraj homoj ne komprenas tion, do ne estas mensa disvolviĝo por ili. Menso estas brila kaj la malpuraĵo veninta el nenio povas puriĝi. Kleritaj sanktaj disĉiploj komprenas tion kaj estas mensa disvolviĝo por ili. A. 1,10 La ĉielo kaj la tero estas tre malproksimaj kaj tiu ĉi bordo de oceano estas tre malproksima de la alia. Sed oni diras, ke la Darmo de la bono estas pli malproksimaj de la darmo de la malbono. Ja.V,483 La bono brilas de malproksime kiel la Himalajoj. La malbono estas malluma kiel sago pafita en la nokto. Dp. 304 (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀的一生》
- 下一篇:没有了