世界语版《妙问妙答》(14)
时间:2024-01-20 14:04 来源:未知 作者:admin 点击:次
Demando: Vi menciis inferon. Ne diru, ke vi budhanoj kredas je infero. Respondo: Budhanoj ne kredas je infero se per infero vi diras pri loko, kien juĝanta dio ĵetas ĉiujn liajn nekredantojn por puni ilin eterne. Budhano diras, ke tia ideo nur estas produkto de malsana kaj venĝema menso. Budhismaj terminoj "niraya" Kaj "apaya" kutime estas tradukitaj kiel infero, tamen ili signifas "degeneradon" Kaj "perdon". Krome, kruela kaj egoisma homo kreas por si mensan staton kaj sperton, kiuj estas ĉefe negativaj. La Budho diras: "La malsaĝuloj diras, ke infero estas sub la maro. Sed mi diras, ke infero estas nomo pri dolora sento ."(S.IV, 206) Mi montros al vi ekzemplon. Paranojulo vidas danĝeron, komploton kaj perfidon ĉie kvankam troviĝas nenio el tio. Estas lia penso, kiu faras lin konstante suspekti, timi kaj maltrankviliĝi. Neniu juĝas kaj poste kondamnas lin al negativa ekzisto. Li kreis tion por si mem. Plue, tia homo ĉiam havas eblecon sin liberigi el sia negativa penso kaj tiel, laŭ budhismo, infero estas ne eterna. Ni ĉiam havas alian ŝancon. Demando: Do ni ne estas destinitaj de nia karmo. Ni povas ŝanĝi ĝin. Respondo: Jes, kompreneble ni povas. Tio estas tuta celo de budhismo. Jen kial unu el la ŝtupoj de la Nobla Okera Vojo estas perfekta klopodo. Ĝi dependas de nia sincereco kaj kiom da energio ni aplikas kaj kiom forta estas la kutimo. Sed estas vero, ke iuj homoj simple pasigas sian vivon sub la influo de siaj estintaj kutimoj sen klopodo ŝanĝi ilin, kaj fine fariĝas la viktimoj de tiuj malplezuraj rezultoj. Tiaj homoj daŭre suferos ĝis ili ŝanĝos siajn negativajn kutimojn. Ju pli longe restas la negativaj kutimoj, des pli malfacile por homoj ŝanĝi ilin. La budhanoj komprenas tion kaj utiligas ĉiujn okazojn por rompi la mensajn kutimojn, kiuj kondukas al malplezuraj rezultoj, kaj disvolvi la mensajn kutimojn kun plezuraj rezultoj. Meditado estas unu el la metodoj uzataj por modifi la mensan kutimon kiel paroladon aŭ sindetenon de parolado kaj agon aŭ sindetenon de ago laŭ certaj metodoj. La tuta budhana vivo estas sintrejnado por purigi kaj liberigi la menson. Ekzemple, se afableco kaj bonkoreco estis evidentaj partoj de via karaktero en via antaŭa vivo, tiaj tendencoj reaperis ankaŭ en via nuna vivo. Se ili estas iniciatitaj kaj disvolvitaj en tiu ĉi vivo, ili fariĝos eĉ des pli fortaj kaj evidentaj en la sekva vivo. Tio baziĝas sur simpla kaj evidenta fakto, ke longe estiĝintaj kutimaj tendencoj estas malfacile rompeblaj. Kiam vi estas pacienca kaj bonkora, vi malfacile incitiĝas de aliaj, vi ne havas rankoron, oni ŝatas vin kaj tiel viaj travivaĵoj kutime estas pli feliĉaj. Nun ni faru alian ekzemplon. Ni supozu, ke vi naskiĝis kun tendenco pacienca kaj bonkora pro viaj mensaj kutimoj en la pasinta vivo, sed en la nuna vivo, vi ignoras plifortigi kaj disvolvi tiajn tendencojn. Ili iom post iom malfortiĝos, malaperos kaj eble ne plu restos en via estonta vivo. Se pacienco kaj bonkoreco pli kaj pli malfortiĝos, eble malpacienco, kolero kaj kruelo kreskos kaj disvolviĝos en la nuna aŭ sekva vivo, kaj alkondukos ĉiujn malagrablajn travivaĵojn, kiujn tiuj sintenoj kreis. Ni prenu lastan ekzemplon. Ni supozu, ke pro viaj mensaj kutimoj de pasinta vivo, vi vivas en nuna tempo kun tendencoj malpacienca kaj kolerema, kaj vi konscias, ke tiaj kutimoj kaŭzos al vi malplezurojn. Se vi nur povas malfortigi tiajn tendencojn, ili reaperos en via sekva vivo, kie vi povos tute forigi ilin per iom pli granda klopodo kaj liberiĝi el iliaj malagrablaj efektivoj. Demando: Ĉu budhismo instruas, ke estas libera volo? Respondo: La Budho diris, ke estas tri falsaj vidpunktoj pri homa sperto. Ili estas, ke ĉio okazas hazarde, ke ĉio okazas pro la volo de supera dio kaj ke ĉio estas kaŭzita de pasinta karmo (Anguttara Nikaya 1173). Kiel ni diris antaŭe, nia karmo influas nin, sed ne determinas nin. Homa volo similas al rajdo de ĉevalo. Mi volas, ke la ĉevalo iri laŭ unu vojo je certa rapideco paŝa aŭ galopa, kaj ĝi havas sian propran ideon. Se mi havas sperton kaj memfidon, mi povas farigi al ĝi kion mi volas. Se la ĉevalo opinias, ke mi estas malforta aŭ sensperta, ĝi atentas ne pri mia volo kaj faras precize (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀的一生》
- 下一篇:没有了