乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《妙问妙答》(31)

Irigaciistoj kondukas akvon, sagfaristoj kurbigas sagstangojn, lignaĵistoj formigas lignaĵon, sed la saĝuloj muldas sin mem. Dp. 80

La Budho demandis Anurudon, kiel li povas vivi harmonie kun siaj kamaradoj. Li respondis: 'Mi ĉiam konsideras, kia feliĉo estas kaj kiel vera feliĉo estas, ke mi vivas kun tiaj kamaradoj en la spirita vivo. Mi pensas, parolas kaj kondutas al ili kun amo ambaŭ publike kaj private. Mi ĉiam konsideras, ke mi devas rezigni miajn proprajn ezirojn kaj konsenti, kion ili volas, kaj poste mi faros tion. Tiel ni estas multaj korpe sed unu mense.' M111,156

Rigardu konflikton kiel danĝeron kaj harmonion kiel pacon, restu en unueco kaj bonkoreco. Tio estas la instruo de la Budhoj. Cp.3,15,13

En batalo oni belonas heroon por doni klaran instruon, kaj bezonas amikon por dividi manĝaĵon kaj trinkaĵon. Sed en vera bezono ili volas la konsilon de la saĝulo. Ja.1,387

Ekzistas kvar specaj homoj en la mondo. Kiuj kvar? Tiuj, kiuj zorgas nek pri sia boneco nek pri alies boneco; tiuj, kiuj zorgas pri alies boneco sed ne pri sia propra boneco; tiuj, kiuj zorgas pri sia propra boneco sed ne pri alies boneco; kaj tiuj, kiuj zorgas ambaŭ pri sia propra boneco kaj pri alies boneco... El tiuj kvar specaj homoj la plej bonaj, ĉefaj kaj altaj estas tiuj, kiuj zorgas pri sia propra boneco kaj ankaŭ pri alies boneco. A.II,94

Kiam iu fariĝas monaĥo (aŭ disĉiplo) pro kredo je mi, ili prenas min kiel sian estron, helpanton kaj gvidenton. Kaj tiuj homoj sekvas mian ekzemplon. M.1,16

Se vi rifuĝas en la Budho, la Darmo kaj la Samgo, vi liberiĝos de timo kaj tremado. S.I, 220

Estas bone fariĝi kapabla domposedanto, dividi sian manĝaĵon, esti modesta pri sia riĉeco kaj ne esti malĝoja se la afero malprosperas. Ja.111,466

Konkeru malamon per amo, malbonon per bono, avarecon per malavaro kaj mensogojn per vero. Dp. 223

Estas ses aferoj, kiuj stimulas amon kaj respekton, helpon kaj konsenton, harmonion kaj unuecon. Kiuj ses? Kiam iu kondutas kun amo al siaj kamaradoj en la spirita vivo ambaŭ publike kaj private; kiam iu parolas kun amo al ili ambaŭ publike aŭ private; kiam iu pensas kun amo pri ili ambaŭ publike aŭ private; kiam iu dividas senretene kun ili kion ajn ĵus akiritan, eĉ se estas nur manĝaĵo en la bovlo; kiam iu posedas kun ili virtojn, kiuj estas perfektaj, nerompigintan kaj donas liberecon, laŭditan de la saĝuloj kaj kondutas al koncentriĝo; kiam iu posedas sanktan vivon kun siaj kamaradoj ambaŭ publike kaj private kaj la komprenon, kiu estas nobla, gvidas al libereco kaj kondukas al tuta destruo de suferado; tiam estos amo kaj respekto, helpo kaj konsento, harmonio kaj unueco. M. 1,32

Kiuj amas la noblan Darmon, kiu estas pura en parolo, penso kaj konduto, tiuj estas ĉiam pacaj, ĝentilaj, koncentritaj kaj trankvilaj. Ili dece iras tra la mondo. Ja. 111,442

Homoj, kies pensoj, paroloj kaj kondutoj estas bonaj, estas siaj propraj amikoj. Eĉ se ili diras, "Ni ne zorgas pri ni mem." Ili ankoraŭ estas siaj propraj amikoj. Kial? Ĉar ili faras por si tion, kion amiko faras por ili. S.i, 71

Ne subtaksu bonon dirante, "Mi ne povas esti tia." Konstantaj akvogutoj povas plenigi poton kaj la saĝo same iom kaj iom plenigas per bono. Dp. 122

Iam iu monaĥo suferis de disenterio kaj falis en sian ekskrementon. La Sinjoro kaj Anando vizitis la loĝejojn kaj venis al la loko, kie estis la malsana monaĥo. La Sinjoro demandis lin: "Monaĥo, kio okazas al vi?"

"Mi suferas de disenterio, Sinjoro."

"Ĉu neniu prizorgas vin?"

"Neniu, Sinjoro."

"Kial aliaj monaĥoj ne prizorgas vin?"

"Ĉar mi estas senutila al ili."

Tiam la Sinjoro diris al Anando: "Iru kaj alportu akvon. Ni lavos tiun ĉi monaĥon." Do Anando alportis akvon, kaj la Sinjoro verŝis akvon dum Anando lavis la tutan korpon de la monaĥo. Poste la Sinjoro kaj Anando tenis la kapon kaj piedojn de la monaĥo kaj portis lin sur la liton. Fine la Sinjoro kunvenigis la monaĥojn kaj demandis ilin: "Kial vi ne prizorgas la malsanan monaĥon?" (责任编辑:admin)