世界语版《妙问妙答》(18)
时间:2024-01-20 14:04 来源:未知 作者:admin 点击:次
Demando: Kiom longe mi devas mediti? Respondo: Estas bone praktiki meditadon 15 minutojn ĉiutage por semajno. Poste plilongigu la tempon je 5 minutoj ĉiusemajne ĝis vi meditas 45 minutojn ĉiufoje. Post semajnoj de regula ĉiutaga meditado vi ekrimarkos, ke vi koncentriĝas plibone. Demando: Kio estas Ama Meditado? Kiel oni praktikas ĝin? Respondo: Kiam vi kutimiĝas al Atento al Spirado kaj regule praktikas ĝin, vi povas ekpraktiki Aman Meditadon. Faru tion du- aŭ trifoje ĉiusemajne post kiam vi finas la praktikadon de Atento al Spirado. Unue koncentru vian atenton sur vin mem kaj diru al vi vortojn kiel "Mi estu bonfarta kaj feliĉa. Mi estu paca kaj trankvila. Mi estu protektata kontraŭ danĝeroj. Mia menso estu libera de malamo. Mia koro estu plena de amo. Mi estu bonfarta kaj feliĉa." Poste unu post unu pensu pri amata persono, neŭtrala persono, kiun vi nek amas nek malamas, kaj fine malamata persono , bondezirante, ke ĉiu el ili fartu tiel bone kiel vi mem. Demando: Kio estas la avantaĝo de tia meditado? Respondo: Se vi regule praktikas Aman Meditadon kun ĝusta sinteno, vi rimarkos tre pozitivajn ŝanĝojn okazintajn en vi mem. Vi trovos, ke vi estas pli akceptema kaj indulgema kontraŭ vi mem. Vi trovos, ke pliiĝis viaj amoj al amataj homoj. Vi trovos, ke vi amikiĝas kun tiuj, pri kiuj vi kutime ne interesiĝis kaj zorgis. Kaj vi trovos, ke malpliiĝis kaj eble malaperis la malamo aŭ malbona deziro kontraŭ iuj homoj. Iam se vi scias, ke iu estas malsana, malfeliĉa aŭ renkontas malfacilaĵojn, vi povas aldoni ilin en vian meditadon kaj ofte vi trovos, ke ilia situacio pliboniĝas. Demando: Kiel tio eblas? Respondo: Menso ĝuste disvolvita estas tre potenca instrumento. Se ni povas lerni koncentri nian mensan energion kaj projekcii ĝin al aliaj homoj, ĝi donas efikon sur ilin. Eble vi spertis tion. Probable en homoplena ĉambro vi sentas, ke iu rigardas vin, vi vin turnas kaj vere trovas, ke iu rigardas vin. La okazaĵo estas, ke vi perceptas la mensan energion de alia homo. Ama Meditado similas al tio. Se ni aktive aplikas nian mensan energion al aliaj homoj, ĝi iom post iom ŝanĝas ilin. Demando: Ĉu estas aliaj meditadoj? Respondo: Jes. La lasta kaj eble plej grava meditado nomiĝas vipasano. La vorto signifas "rigardi enen" aŭ "rigardi profunden". Oni kutime tradukas ĝin Enrigarda Meditado. Demando: Klarigu, kio estas Enrigarda Meditado. Respondo: Dum la enrigarda meditado oni strebas nur atenti pri tio, kio okazas al ili sen penso pri la okazaĵo aŭ reago kontraŭ la okazaĵo. Demando: Kio estas la celo de tio? Respondo: Kutime ni reagas kontraŭ nia travivaĵo nur per ŝato aŭ malŝato al ĝi aŭ lasante ĝin kaŭzi pensojn, revojn aŭ memorojn. Ĉiuj tiuj reagoj distordas aŭ malklarigas nian travivaĵon tiel, ke ni malsukcesas ĝuste kompreni ĝin. Per disvolvo de senreaga konscio ni komencas vidi, kial ni pensas, parolas kaj kondutas laŭ nia maniero. Kaj kompreneble pli da mem-scio povas doni positivan efekton sur nian vivon. La alia praktika avantaĝo de enrigarda meditado estas, ke post nelonge ĝi kreas breĉon inter nia travivaĵo kaj ni mem. Poste anstataŭ aŭtomate kaj senkonscie reagi al ĉiuj tentoj aŭ provokoj, ni trovas, ke ni povas iom retropaŝi kaj lasi nin decidi, ĉu ni devas agi aŭ ne, kaj se ni devas agi, kiel ni agu. Tiel ni komencas havi pli da regpovo en nia vivo, ne pro tio, ke ni jam disvolvas nian firman volon, sed simple pro tio, ke ni vidas pli klare. Demando: Do ĉu mi pravas se mi diras, ke Enrigarda Meditado helpas nin fariĝi individuoj pli bonaj kaj feliĉaj? Respondo: Jes. Tio estas komenco, tre grava komenco. Sed meditado havas des pli altan celon ol tion. Kiam maturiĝas nia praktikado kaj profundas nia saĝo, ni ekrimarkas, ke nia vivo estas iom nepersona, ke ĝi fakte okazas sen "mi", kiu okazigas ĝin kaj eĉ sen "mi", kiu spertas ĝin. En la komenco la meditanto eble havas ŝancon iom ekvidi tion, sed poste tio fariĝos pli kaj pli evidenta. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀的一生》
- 下一篇:没有了