乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《妙问妙答》(12)

Demando: Sed drinketo ne vere rompas la maksimon, ĉu? Tio nur estas malgranda afero.

Respondo: Jes, tio estas nur malgranda afero. Sed se vi ne povas praktiki eĉ malgrandan aferon, viaj promeso kaj firmvolo estas ne tre fortaj, ĉu?

Demando: Ĉu fumado kontraŭas la kvinan maksimon?

Respondo: Fumado certe havas negativan efikon al korpo, sed ĝia efiko al menso estas tre malmulta. Oni povas fumi kaj ankoraŭ esti vigla, atenta kaj aplomba, do eble fumado estas ne konsilinda, tamen ĝi ne kontraŭas la maksimojn.

Demando: La kvin maksimoj estas negativaj. Ili diras al vi kion ne fari, sed ili ne diras al vi kion fari.

Respondo: La kvin maksimoj estas fundamentoj de budhisma moralo. Ili ne estas ĉio. Ni komencas nian praktikadon per kono pri nia negativa konduto kaj per strebo eviti ĝin. Tio estas la celo de la kvin maksimoj. Post kiam ni ne plu faras malbonan konduton, ni komencas fari la bonan. Ni prenu la kvaran maksimon kiel ekzemplon. La Budho diris, ke ni devas komenci per sindeteno de mensogo. Poste, ni povos paroli veron, paroli afable, milde kaj je konvena tempo. Li diris:

"Rezigninte mensogon, li fariĝas parolanto de la vero, fidinda, ĝusta kaj dependebla. Li ne trompas la mondon. Rezigninte malican parolon li ne ripetas ĉitiean aŭdaĵon tie nek ripetas tiean aŭdaĵon ĉi tie por kaŭzi konflikton inter homoj. Li kunigas disiĝintojn kaj pliintimigas tiujn, kiuj jam estas amikoj. Harmonio estas lia ĝojo; harmonio estas lia plaĉo kaj harmonio estas lia amo. Tio estas la motivo de lia parolado. Post kiam li rezignas krudan paroladon, lia parolo estas ĝentila, neriproĉebla, plaĉa al oreloj, harmonia al koroj kaj ŝatataj de plej multe da homoj. Rezigninte senutilan babiladon, li parolas en konvena tempo, kio estas prava kaj trafa pri darmo kaj pri disciplino. Li parolas vortojn valorajn, rezoneblajn, precizajn, konvenajn kaj trafajn."

M.I, I79

5. Renaskiĝo

Demando: De kie ni homoj venas kaj kien ni iras?

Respondo: Ekzistas tri probablaj respondoj al la demando. La kredantoj de dio aŭ dioj kutime deklaras, ke homoj ne ekzistas antaŭ ol ili estas kreitaj. Poste ili ekzistas per la volo de dio. Ili pasigas sian vivon kaj poste iras al la eterna paradizo aŭ infero laŭ siaj kredo kaj konduto dum sia vivo. Aliaj homoj kiel humanistoj kaj sciencistoj deklaras, ke individuo venas el embriiĝo pro naturaj kaŭzoj, vivas kaj poste mortas, ĉesas ekzisti. Budhismo akceptas neniun el tiuj eksplikoj.

La unua deklaro kaŭzas multajn etikajn problemojn. Se bona dio vere kreas ĉiun el ni, estas malfacile ekspliki, kial tiel multaj homoj naskiĝas kun teruraj kriplaĵoj, aŭ kial tiel multaj infanoj estas abortigitaj antaŭ aŭ dum sia naskiĝo. Alia problemo pri la teista ekspliko ŝajnas maljusta, ke homoj devas suferi eternan doloron en la infero pro sia konduto dum nur 60 aŭ 70 jaroj en la homa mondo. Oni estas ne eterne suferinda pro siaj nekredo kaj malvirta vivo de 60 aŭ 70 jaroj. Same, bona konduto de 60 aŭ 70 jaroj estas tre malmulta elspezo por eterna feliĉo en la paradizo. La dua ekspliko estas pli bona ol la unua kaj havas multe pli da sciencaj provoj por sin subteni, tamen ĝi ankoraŭ lasas kelkajn gravajn demandojn ne responditaj. Kiamaniere la fenomeno tiel mirige kompleksa kiel homa konscio disvolviĝas dum nur naŭ monatoj ekde la simpla kuniĝo de spermatozoo kaj ovo? Kaj nun la parapsikologio estas konata branĉo de scienco, do la fenomeno kiel telepatio estas pli kaj pli malfacila por esti konforma al materialisma mensmodelo.

Budhismo prezentas la plej kontentigan eksplikon pri tio, de kie homoj venas kaj kien ili iras. Kiam ni mortas, la menso kun ĉiuj tendencoj, preferoj, kapabloj kaj karakteroj disvolviĝintaj kaj kulturitaj en tiu ĉi vivo denove formiĝas en la fekundigita ovo. Tiel la individuo kreskas, renaskiĝas kaj disvolvas sian personecon kulturitan de mensaj karakteroj ambaŭ venintaj el la pasinta vivo kaj formiĝintaj kaj el la nova cirkonstanco. La personeco ŝanĝiĝas kaj estas modifita de la konscia strebo kaj kondiĉaj faktoroj kiel edukado, gepatra influo kaj socio. Post morto de la homo, la menso denove sin formas en nova fekundigita ovo. Tiu ĉi procezo de morto kaj reenkarniĝo daŭras ĝis la ĉeso de la kaŭzaj kondiĉoj, kiuj estas avido, malamo kaj iluzio. Kiam ĉesas la kaŭzaj kondiĉoj, anstataŭ reenkarniĝi, la menso atingas staton nomatan nirvano, kiu estas la plej supera atingo de Budhismo kaj celo de la vivo. (责任编辑:admin)