世界语版《妙问妙答》(13)
时间:2024-01-20 14:04 来源:未知 作者:admin 点击:次
Demando: Kiel la menso iras de unu korpo al alia? Respondo: Imagu, kiel funkcias radiaj ondoj. Radiaj ondoj estiĝas el energio je malsamaj frekvencoj anstataŭ el vortoj kaj muziko. Transsendite, ili pasas tra la spaco kaj estas ricevitaj de radioaparato, de kie ili disaŭdiĝas kiel vortoj kaj muziko. Tio similas al menso. Je morto de homo, la mensa energio sin movas tra la spaco kaj estas allogita kaj ricevita de fekundigita ovo. Dum kreskado de la embrio, ĝi centriĝas en la cerbo, de kie ĝi poste "disaŭdiĝas" kiel la nova personeco. Demando: Ĉu tio ne estas la animo aŭ memo, kiu pasas de unu korpo al la alia kiam iu renaskiĝas? Respondo: Laŭ la Budho ne. Fakte, li instruis, ke la kredo pri eterna animo aŭ memo estas iluzio kreita de egoo kaj ĝi poste akcelas la egoon. Kiam ni vidas, ke ne estas eterna memo, malaperas egoismo, narcisismo, orgojlo, kaj memcentreco. La individuo ne estas fortika roko, sed fluo. Demando: Tio aŭdiĝas kondtraŭdira. Se ne estas egoo, eble ankaŭ ne ekzistas identeco, kaj se ne ekzistas identeco, kiel ni povas diri, ke ni renaskiĝis? Respondo: Ĝi similas al futbala teamo, kiu daŭras 95 jarojn. Dum la periodo centoj da ludantoj aliĝis al la teamo, ludis en la teamo por kvin aŭ dek jaroj, forlasis kaj estis anstataŭigitaj de aliaj ludantoj. Eĉ se neniu el la antaŭaj ludantoj ankoraŭ troviĝas aŭ eĉ vivas en la teamo, estas valide diri, ke la teamo ekzistas. Malgraŭ la senĉesa ŝanĝiĝo, la identeco estas rekonebla. La ludantoj estas malmolaj, nefluaj estaĵoj, sed el kio konsistas la identeco de la teamo? Ĝiaj nomo, memoraĵoj de la pasintaj atingoj, la sentoj, kiujn la ludantoj kaj subtenantoj havas al ĝi, la strategio de la unuo, kaj aliaj. identecoj ankaŭ estas samaj. Malgraŭ tio, ke ambaŭ korpo kaj menso senĉese ŝanĝiĝas, estas ankoraŭ valide diri, ke la renaskiĝinta persono estas kontinueco de la mortinta homo - ne pro tio, ke iu sensanĝa memo iras de unu al lalia, sed pro tio, ke la identeco persistas en memoroj, inklinoj, trajtoj, mensaj kutimoj, kaj psikologiaj tendencoj. Demando: Bone, se ni ĉiuj vivis antaŭe, kial ni ne povas memori niajn antaŭajn vivojn? Respondo: Iuj homoj povas memori siajn antaŭajn vivojn almenaŭ dum sia infaneco. Sed estas vere, ke plej multaj homoj ne povas tion fari. Estas kelkaj kaŭzoj pri tio. Eble la naŭ monatoj en la utero antaŭ la renaskiĝo forigas ĉiujn aŭ plej multajn memorojn. Eble la ŝoko de ĉiuj trudiĝintaj novaj sentoj ĉe la naskiĝo post naŭ monatoj forigas ĉiujn antaŭajn memorojn. Demando: Ĉu oni ĉiam renaskiĝas kiel homo? Respondo: Ne. Estas kelkaj statoj, en kiuj oni povas renaskiĝi. Iuj homoj renaskiĝas en ĉielo; iuj renaskiĝas en infero; iuj renaskiĝas kiel malsataj spiritoj kaj tiel plu. Ĉielo estas ne loko sed stato de ekzisto, kie oni havas subtilan korpon kaj la menso spertas ĉefe plezuron. Kiel ĉiuj laŭkondiĉaj statoj, ĉielo estas efemera, kaj kiam iu venas al sia fino, tiu renaskiĝas simile kiel homo. Same Infero estas ne loko, sed stato de ekzisto, kie oni havas subtilan korpon kaj la menso spertas ĉefe maltrankvilon kaj ĉagrenon. Stato de malsata spirito ankaŭ estas tiu de ekzisto, kie la korpo estas subtila kaj la menso senĉese suferas de avido kaj malkontenteco. Ĉielaj vivestaĵoj spertas ĉefe plezuron, inferaj vivestaĵoj kaj malsataj spiritoj spertas ĉefe doloron, tamen homoj kutime spertas miksaĵon de ambaŭ plezuro kaj doloro. Do la ĉefa diferenco inter la homa mondo kaj aliaj statoj de vivestaĵoj estas la korpa formo kaj kvalito de travivaĵo. Demando: Kio decidas, kie ni renaskiĝos? Respondo: Karmo estas la plej grava sed ne la ununura faktoro influanta, kie ni renaskiĝos kaj kian vivon ni havos. La vorto "karmo" signifas "agadon" kaj aludas la intencan aktivadon de niaj menso, parolo kaj korpo. Alivorte, nia nuna stato estiĝis multe pro tio, kiel ni pensis kaj kondutis en la pasinteco. Same, niaj nunaj penso kaj konduto influas, kia ni estos en la estonteco. Ĝentila kaj amema homo inklinas renaskiĝi en ĉiela stato aŭ kiel homo, kiu ĉefe ĝuas plezurajn travivaĵojn. Homo maltrankvila, ĉagrena kaj ekstreme kruela inklinas renaskiĝi en infera stato aŭ kiel homo ĉefe travivanta malplezurojn. Homo, kiu disvolvas obsedantan avidon, ardajn dezirojn kaj brulajn ambiciojn neniam atingeblajn inklinas renaskiĝi kiel malsata spirito, aŭ kiel homo suferanta pro avido kaj deziro. Ĉiu mensa kutimo forte disvolviĝinta en tiu ĉi vivo simple daŭros en la sekva, do multaj homoj renaskiĝas kiel homoj. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀的一生》
- 下一篇:没有了