乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《妙问妙答》(27)

Demando: Kiel kaj kiam Tibeto fariĝis budhisma regiono?

Respondo: En ĉirkaŭ la 8-a jarcento la reĝo de Tibeto sendis ambasadoron al Hindio por inviti monaĥojn kaj budhismajn verkojn al sia lando. Budhismo ekdisvastiĝis, tamen ne fariĝis la ĉefa religio parte pro la kontraŭstaro farita de la pastroj de indiĝena Bon-religio. Fine en la 11-a jarcento granda nombro da hindiaj monaĥoj kaj instruistoj venis al Tibeto kaj la religio firme establiĝis. Ekde tiam Tibeto fariĝis unu el la regionoj plej prosperaj de Budhismo.

Demando: Do Budhismo disvastiĝis tre vaste.

Respondo: Krom tio estas tre malmultaj ekzemploj, ke Budhismo persekutis la renkontitajn religiojn aŭ disvastigis la religion per konkeraj armeoj dum sia disvastiĝo. Budhismo ĉiam havas ĝentilan manieron de vivo, kaj la budhanoj antipatiis la ideon konduki kredon per forto aŭ premo.

Demando: Kian influon Budhismo donis al la landoj, en kiujn ĝi iris?

Respondo: Kiam misiaj monaĥoj iris al diversaj landoj ili kutime portis kun si pli multe ol nur budhajn instruojn. Ili ankaŭ portis iom el la plej bonaj aspektoj de hindia civilizacio. Iam monaĥoj lertis pri medicino kaj enkondukis novan medicinan ideon al la regiono, kie ĝi ankoraŭ ne ekzistis. Nek Srilanko, nek Tibeto, nek kelkaj regionoj de centra Azio havis skribon ĝis kiam monaĥoj enkondukis ĝin, kaj certe, novaj scioj kaj ideoj venis kun la skribo. Antaŭ la alveno de Budhismo la tibetanoj kaj mongoloj estis sovaĝaj, krudaj homoj, kaj Budhismo ilin ĝentiligis kaj civilizis. Eĉ en Hindio bestoferado senfuroriĝis pro Budhismo kaj la klasa sistemo mildiĝis almenaŭ por iom da tempo. Eĉ hodiaŭ kiam Budhismo disvastiĝas en Eŭropo kaj Ameriko, iom el ĝiaj enrigardoj en homan menson ekinfluis modernan okcidentan psikologion.

Demando: Kial Budhismo malaperis en Hindio?

Respondo: Neniu donis kontentigan eksplikon pri tiu malfeliĉa okazo. Iuj historiistoj diras, ke Budhismo tiel koruptiĝis, ke homoj kontraŭstaris ĝin. Aliaj diras, ke ĝi adoptis tro multajn hindiajn ideojn kaj iom post iom fariĝis nedistingebla de Hinduismo. Alia teorio estas, ke monaĥoj komencis kolektiĝi en grandaj monaĥejoj subtenataj de la reĝoj kaj tio apartigis ilin de ordinaraj homoj. Kia ajn estas la kaŭzo, je la 8-a aŭ 9-a jarcento hindia budhismo jam serioze kadukiĝis. Ĝi tute malaperis dum kaoso kaj perforto de islama invado al Hindio en la 13-a jarcento.

Demando: Sed ankoraŭ estas iom da budhanoj en Hindio, ĉu ne?

Respondo: Jes. Fakte ekde la mezo de la 20-a jarcento Budhismo denove aperis en Hindio. En 1956 la gvidanto de hindiaj parioj konvertiĝis al Budhismo ĉar li kaj liaj popolanoj suferis tiel mizere sub la klasa sistemo de Hindio. Ekde tiam ĉirkaŭ 8 milionoj da homoj fariĝis budhanoj kaj la nombro daŭre kreskas nun.

Demando: Kiam Budhismo unue venis en la okcidenton?

Respondo: La unuaj budhaniĝintaj okcidentanoj eble estis grekoj, kiuj migris en Hindion post la invado de Aleksandro la Granda en la 3-a jarcento a.K. Unu el la plej gravaj antikvaj budhismaj libroj, la Milindapanha, konsistis el dialogo inter la hindia monaĥo Nagasena kaj la indo-greka reĝo Milinda. Sed en nuna tempo Budhismo vekis la admiradon kaj respekton en la okcidento je la fino de la 19-a jarcento kiam kleruloj ektradukis budhismajn sutrojn kaj verkis pri Budhismo. En la frua 1900 jaroj kelkaj okcidentanoj sin nomis budhanoj kaj unu aŭ du el ili fariĝis monaĥoj. Ekde 1960 la nombro de okcidentaj budhanoj kreskis stabile kaj hodiaŭ ili fariĝis malgranda sed signifoplena minoritato en plej multaj okcidentaj landoj.

Demando: Ĉu vi povas diri ion pri malsamaj specoj de Budhismo?

Respondo: En la tempo de sia prospero Budhismo disvastiĝis de Mongolio al Maldivo, de Balko al Bali-insulo kaj tiel ĝi allogis homojn el multaj malsamaj kulturoj. Poste en multaj jarcentoj ĝi estis adoptita kaj adaptita laŭ la disvolviĝo de homaj sociaj kaj intelektaj vivoj. Sekve de tio, ĝia ekstera formo ŝanĝiĝis multe dum la esenco de la Darmo restas sama. Hodiaŭ estas tri ĉefaj specoj de Budhismo. Ili estas Teravado, Mahajano kaj Vajrajano. (责任编辑:admin)