乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《妙问妙答》(8)

La dua kialo, ke la Budho ne kredis je dio estas, ke ne ekzistas multaj atestoj por subteni tian ideon. Estas sennombraj religioj kaj ili ĉiuj pretendas, ke nur ili havas la instruon de dio en sia sankta libro, nur ili komprenas la naturon de dio kaj ekzistas nur ilia propra dio anstataŭ tiuj de aliaj religioj. Iuj deklaras, ke dio estas vira; iuj deklaras, ke dio estas virina kaj iuj deklaras, ke dio estas neŭtra. Iuj deklaras, ke dio estas unuopa, kaj aliaj deklaras, ke dio estas triopa, kun tri naturo. Ili ĉiuj estas kontentaj, ke troviĝas sufiĉe da atesto por pruvi la ekziston de la dio adorata de ili sed ili mokas la ateston uzatan de aliaj religioj por pruvi la ekziston de aliaj dioj. Estas mirinde, ke malgraŭ tiel multe da malsamaj religioj uzas tiel multan inteligentecon en tiel multaj centjaroj por pruvi la ekzistecon de siaj dioj, tamen pri tiuj estaĵoj ankoraŭ mankas reala, konkreta, materiala aŭ nerefutebla atesto. Ili eĉ ne povas konsenti inter si mem, kia estas la dio, kiun ili adoras. Budhanoj prokrastas la prijuĝojn ĝis aperos tia atesto.

La tria kialo de la Budho ne kredi je dio estas, ke li sentas la kredon ne necesa. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ekspliki la originon de la universo. Sed scienco jam tre konvinke eksplikis, kiel la universo aperis sen prezenti la ideon pri dio. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ĝui feliĉan kaj signifoplenan vivon. Ni denove povas rimarki, ke tio ne estas vera. Sen mencii multajn budhanojn, estas milionoj da ateistoj kaj liberpensuloj, kiuj havas utilan, feliĉan kaj signifoplenan vivon sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke la kredo je dia potenco estas necesa ĉar la homaro estas malforta kaj ne havas forton por sin helpi. La atesto denove indikas kontraŭon. Ni ofte aŭdas pri homo, kiu venkis grandajn senkapablecojn kaj handikapecojn, gigantajn senesperojn kaj malfacilaĵojn per siaj internaj fortoj kaj propraj penoj sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke dio estas necesa por homa saviĝo. Sed tiu argumento nur estas bone konvinka se vi akceptas la teologian koncepton de saviĝo. Budhanoj ne akceptas tian koncepton.

Baziĝinte sur sia propra sperto, la Budho vidis, ke ĉiu homo havas kapablon purigi sian menson, disvolvi senfinajn amon, kompatemon kaj perfektan komprenemon. Li turnis atenton de la ĉieloj al koro kaj kuraĝigis nin trovi solvon al niaj problemoj per nia memkompreno.

Demando: Sed se ne estas dioj, kiel aperis la universo?

Respondo: Ĉiuj religioj havas mitojn kaj rakontojn, kiuj provas respondi tiun ĉi demandon. En antikvaj tempoj tiaj mitoj estis konvenaj, sed en la 21-a jarcento, la tempo de fiziko, astronomio kaj geologio, tiajn mitojn jam anstataŭis sciencaj faktoj. Scienco jam klarigis la originon de la universo sen dependo de ideo pri dio.

Demando: Kion diris la Budho pri la origino de la universo?

Respondo: Estas tre interese, ke la budha eksplikado pri la universa origino tre proksimas al la vidpunkto de scienco. En la Aganna Sutro la Budho priskribis, ke la universo detruiĝis kaj denove estiĝis en la nuna formo dum longa periodo de sennombraj milionoj da jaroj. La unua vivo formiĝis sur la surfaco de akvo kaj denove disvolviĝis de simplaj organismoj al la komplikaj post sennombraj milionoj da jaroj. Li diris, ke ĉiuj tiuj procezoj iras pro naturaj kaŭzoj tute sen komenco aŭ fino.

Demando: Vi diris, ke troviĝas neniu atesto pri la ekzisto de dio, sed kiel okazis mirakloj?

Respondo: Multaj homoj kredas, ke mirakloj estas pruvoj de ekzisto de dio. Ni aŭdis senrespondecajn deklarojn, ke resaniĝo okazas, sed ni neniam havis rektan ateston de medicina oficejo aŭ kuracejo. Ni aŭdis nerektan raporton, ke iu mirakle saviĝis el fatalaĵo, sed ni neniam akiris propraokulan ateston pri tio, kio eble okazis. Ni aŭdis la onidiron, ke preĝo fortigis malsanan korpon aŭ astrofiitan kruron, sed ni neniam vidis X-radiojn aŭ ricevis komenton de kuracistoj aŭ flegistoj. Senprudentaj deklaroj, nerektaj raportoj kaj onidiroj ne estas anstataŭo de rigora atesto, kaj rigora atesto pri mirakloj estas tre rara.

Ĉiuokaze, iam okazis aferoj neklarigeblaj kaj neatenditaj. Sed nia nekapableco ekspliki tiajn aferojn ne povas pruvi la ekziston de dioj. Tio nur pruvas, ke niaj scioj estas ankoraŭ ne perfektaj. Antaŭ disvolviĝo de moderna medicino, kiam homoj ne sciis kio kaŭzas malsanon, ili kredis, ke dio aŭ dioj donas malsanon kiel punon. Nun ni scias bone, kio kaŭzas tiujn aferojn. Do kiam ni estas malsanaj, ni prenas medicinaĵon. En la tempo kiam niaj scioj pri la mondo estos pli kompletaj, ni komprenos, kio kaŭzas la neklarigeblan fenomenon, kiel ni komprenas nun, kio kaŭzas malsanon. (责任编辑:admin)