乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《妙问妙答》(29)

Demando: Se mi jam tion faris kaj mi trovis la budhajn instruojn akcepteblaj, kion mi devas fari se mi volas fariĝi budhano?

Respondo: Plej bone vizitu bonan monaĥejon aŭ aliĝi al budhana grupo, subtenu ilin, akceptu ilian subtenon kaj daŭre lernu pli multe pri budhaj instruoj. Poste, kiam vi estas preta, vi povas oficiale fariĝi budhano prenante Tri Rifuĝojn.

Demando: Kio estas la Tri Rifuĝoj?

Respondo: Rifuĝo estas loko, kien homoj iras kiam ili afliktiĝas aŭ bezonas sekurecon aŭ protekton. Estas multspecaj rifuĝoj. Kiam homoj estas malfeliĉaj, ili rifuĝas ĉe siaj geamikoj. La Budho diris:

"Rifuĝu en la Budho, Darmo kaj Samgo kaj vidu kun vera kompreno la Kvar Noblajn Verojn, kiuj estas suferado, la kaŭzo de suferado, la transpaso de suferado, kaj la Nobla Okera Vojo, kiu kondukas al liberiĝo el la suferoj. Tio estas vere sekura kaj plej alta rifuĝo, per kiu oni liberiĝas el ĉiuj suferoj." Dp 189-192

Rifuĝi en la Budho estas memfida akcepto al la fakto, ke oni povas plene iluminiĝi kaj perfektiĝi kiel la Budho. Rifuĝi en la Darmo signifas kompreni la Kvar Noblajn Verojn kaj bazi la vivon sur la Nobla Okera Vojo. Rifuĝi en la Samgo signifas serĉi subtenon, inspiradon kaj gvidon de ĉiuj, kiuj iras laŭ la Nobla Okera Vojo. Tion farante oni fariĝas budhano kaj tiel ekpaŝas sur la vojon al la Nirvano.

Demando: Kiaj ŝanĝoj okazis en via vivo ekde kiam vi unue ricevis Tri Rifuĝojn?

Respondo: Kiel sennombre milionoj da aliaj budhanoj dum la lastaj 2500 jaroj, mi trovis, ke budhaj instruoj bone komprenigas malfacilan mondon. Ili donis signifon al tio, kio estas sensignifa vivo. Ili jam donis al mi humanajn kaj kompatemajn etikojn per kiuj ili gvidas mian vivon. Kaj ili jam montris al mi kiel mi povas atingi la staton de pureco kaj perfekteco en la sekva vivo. Poeto en antikva Hindio iam skribis pri la Budho.

"Iri al li por rifuĝo, laŭdi lin, honori lin kaj resti en lia Darmo estas konduto kun kompreno."

Mi tute konsentas kun tiuj vortoj.

Demando: Mi havas amikon, kiu ĉiam klopodas konverti min al sia religio. Mi ne vere interesiĝas pri lia religio kaj mi jam diris tion al li, sed li ne volas forlasi min. Kion mi povas fari?

Respondo: La unua afero, kiun vi devas kompreni, estas, ke tiu homo ne estas via vera amiko. Vera amiko respektas viajn dezirojn kaj akceptas vin malgraŭ kia vi estas. Mi suspektas, ke tiu ĉi homo sin pretendas kiel vian amikon nur por konverti vin. Kiam iuj klopodas trudi sian volon al vi, ili certe ne estas geamikoj.

Demando: Sed li diras, ke li volas dividi sian religion kun mi.

Respondo: Estas bona afero por iu dividi sian religion kun aliaj. Sed mi opinias, ke via amiko ne scias la diferencon inter divido kaj trudado. Se mi havas pomon, mi donas duonon al vi kaj vi akceptas mian donacon, tiam mi dividas ĝin kun vi. Sed se vi diras al mi: "Dankon, sed mi jam manĝis." kaj se mi daŭre insistas, ke vi manĝu la duonan pomon, ĝis vi cedas al mia premo, tion oni ne povas nomi divido. Homoj kiel via amiko strebas maski sian malbonan konduton per la nomo "divido", "amo" aŭ "malavareco", sed kiel ajn li nomas ĝin, lia konduto restas kruda, malsincera kaj egoisma.

Demando: Do kiel mi povas haltigi lin?

Respondo: Tre simple. Unue, sciu klare en via menso, kion vi volas. Due, klare kaj koncize diru al li pri tio. Trie, kiam li al vi faras demandojn kiel "Kio estas via kredo pri tio?" aŭ "Kial vi ne volas veni al la kunveno kun mi?", klare, ĝentile kaj persiste ripetu vian unuan diron. "Dankon pro la invito, sed mi ne preferas iri."

"Kial ne?"

"Tio estas mia propra afero. Mi ne preferas iri."

"Sed tie estos multaj interesaj homoj."

"Mi certas, ke jes, sed mi ne preferas iri."

"Mi invitas vin ĉar mi zorgas pri vi."

"Mi ĝojas, ke vi zorgas pri mi, sed mi ne preferas iri."

Se vi klare, pacience kaj persiste ripetas vian deziron kaj rifuzas al li impliki vin en tian diskuton, li eble cedos. Estas honto, ke vi devas tion fari, sed estas tre grave por homoj lerni, ke ili ne rajtas trudi siajn kredojn aŭ deziroj al aliuloj.

Demando: Ĉu budhanoj devas peni por dividi la Darmon kun aliaj?

Respondo: Jes, ili devas. Se oni demandas vin pri Budhismo, diru al ili. Vi eĉ rajtas diri al ili pri la instruoj de la Budho sen ilia demando. Sed se ili per siaj vortoj aŭ agoj informas vin, ke ili ne havas intereson, akceptu tion kaj respektu iliajn dezirojn. Estas ankaŭ grave memori, ke vi informas la homojn pri la Darmo per via konduto multe pli efike ol per via predikado. Ĉiam prezentu al ili la Darmon per pensemo, afableco, toleremo, justeco kaj honesteco. Lasu la Darmon brili per viaj paroloj kaj kondutoj. Se ĉiu el ni, vi kaj mi, konas perfekte la Darmon, plene praktikas ĝin kaj malavare dividas ĝin kun aliaj, ni povas profitigi nin mem kaj ankaŭ la aliajn.

14. Iom da diroj de la Budho

Saĝo estas purigita de virto kaj virto estas purigita de saĝo. Kie ekzistas unu el ili, ekzistas ĉiam la alia. Virta homo havas saĝon kaj saĝa homo havas virton. La Kombinado de ambaŭ estas nomata la plej supera afero en la mondo. D.I,84

La menso iras antaŭ ĉiuj aferoj, la menso regas ilin, kaj ili ĉiuj estas faritaj de la menso. Se homo parolas aŭ kondutas kun pura menso, feliĉo sekvos lin kiel ombro neniam forlasebla. Dp. 2

Oni tute ne rajtas kulpigi alian aŭ malestimi iun ajn ie ajn pro io ajn. Ne deziru suferon al alia pro kolero aŭ rivaleco. Sn.149

Same kiel granda oceano havas nur unu guston, la guston de salo, ankaŭ la Darmo havas nur unu guston, la guston de libereco. Ud.56

Estas facile por homoj vidi mankojn de aliaj, sed malfacile vidi la proprajn mankojn. Kiam ni ventumas alies mankojn kiel grajnan ŝelon, ni kaŝas la nian kiel ĉasisto sin kaŝas en ŝirmejo. Nur iritiĝas tiuj, kiuj rigardas al alies mankoj. Iliaj negativecoj kreskas kaj fariĝas malfacile detrueblaj. Dp.252-3

Multaj florkronoj estas faritaj el amaso da floroj. Same, multaj bonaj kondutoj estas faritaj de naskiĝintaj homoj. Dp.53

Kiam vi parolas al aliaj, vi povas paroli je tempo ĝusta aŭ malĝusta, laŭ la faktoj aŭ ne, ĝentile aŭ krude, al la punkto aŭ ne, kun menso plena de malamo aŭ amo. Vi devas trejni vin mem kiel tio: "Nia menso ne estos perversa, ni ne faros malbonan parolon, ni parolos kun bonkoreco kaj kompatemo, ni vivos kun la menso libera de malamo sed plena de amo. Ni vivos plenigante homon per amo kaj per ili ekplenigos la tutan mondon per vasta, penetra kaj nemezurebla amo tute sen kolero kaj malamo." Jen kiel vi devas trejni vin. M.I,126

Fojfoje ne okazas tio, kion oni pensas okazi, kaj okazas tio, kion oni ne pensas okazi. La feliĉo de homoj ne dependas de iliaj atendoj. Ja.VI,43

Per tri aferoj oni povas rekoni saĝulon. Kiuj tri? Li vidas sian proprajn kulpojn kiel ili estas. Vidinte ilin, li klopodas korekti ilin. Kiam la aliaj agnoskas siajn kulpojn, li pardonas ilin. A.I,103

Ĉesi fari malbonon, lerni fari bonon kaj purigi la menson. Tio estas la instruo de Budhoj. Dp. 183

Lernu de akvo. En montaj fendoj kaj abismoj laŭte ŝprucas rojoj. Sed grandaj riveroj fluas silente. Malplenaj objektoj faras bruon dum la plenaj objekoj ĉiam kvietas. La malsaĝulo similas al duon-plena poto dum la saĝulo similas al profunda kvieta lageto. Sn.720-1

Se via menso estas plena de malamo eĉ kiam malica krimulo detranĉas viajn membrojn per dutenila segilo, vi ne praktikas mian instruon. M. I,126

Se la mensa libereco kaŭzita de amo estas kultivita kaj plifortigita, ĉiam praktikita, faris la veturilon kaj bazon de iu plifortigita, plifortika, plifirma kaj plifidinda, tiu estas benata en dek unu manieroj. Li dormas feliĉe, vekiĝas feliĉe, ne havas malbonajn sonĝojn, intimas al homoj, intimas al malhomoj, plaĉas al dioj, estas protektita for de fajro, veneno, armiloj, facile koncentrita, havas serenan mienon, mortas pace kaj renaskiĝas almenaŭ en ĉielo post morto. A.N, 342 (责任编辑:admin)