世界语版《妙问妙答》(11)
时间:2024-01-20 14:04 来源:未知 作者:admin 点击:次
| Demando: Diru al mi pri la dua maksimo. Respondo: Kiam ni observas tiun ĉi maksimon, ni garantias, ke ni prenu nenion el alies posedaĵoj. La dua maksimo estas por nin deteni de nia avido kaj por respekti alies posedaĵon. Demando: La tria maksimo diras, ke ni devas nin deteni de seksa miskonduto. Kio estas seksa miskonduto? Respondo: Se ni uzas trompon, ĉantaĝon aŭ forton por igi iun seksumi kun ni, tion oni nomas seksa miskonduto. Adulto ankaŭ estas formo de seksa miskonduto, ĉar kiam ni geedziĝas, ni promesas al niaj edzoj aŭ edzinoj, ke ni estos fidelaj al ili. Kiam ni adultas, ni rompas la promeson kaj perfidas ilian fidon. Seksa konduto devas esti esprimo de amo kaj intimeco inter du homoj, kaj kiam ĝi okazas, ĝi kontribuas al niaj bonfartoj mensa kaj emocia. Demando: Ĉu seksumado antaŭ la geedziĝo estas speco de seksa miskonduto? Respondo: Ne, nur se troviĝas amo kaj reciproka konsento inter du koncernaj homoj. Sed oni ne devas forgesi, ke la biologia funkcio de seksumado estas generado, kaj se gravediĝas needziniĝinta virino, okazas multe da problemoj. Multaj maturaj kaj pensemaj homoj opinias, ke estas pli bone sin deteni de seksumado antaŭ la geedziĝo. Demando: se edziĝinta viro adultis je needziniĝinta virino, li rompis la trian maksimon. Sed kio okazis al ŝi? Ĉu ŝi rompis la maksimon? Respondo: La cefa afero, kiu decidas, ĉu konduto estas bona aŭ malbona estas homa intenco (cetana). Se la virino ne sciis, ke la viro estas edziĝinta, ŝi ne rompis la maksimon. Se ŝi suspektis, ke la viro edziĝis, sed decidis ne demandi lin por ke ŝi estu neniam certa kaj tiel evitu la respondecon, eble ŝi ne rompis la precepton, sed kondutis en ia malbona fido kaj faris iom da negativa karmo por si mem. Kiel mi diris antaŭe, ne ĉiu ago estas 100% bona aŭ 100% malbona. Multaj aferoj faritaj de ni estas miksaĵo de bono, malbono kaj neŭtralo kaj rezultas miksajn karmojn. Ni devas ĉiam klopode konduti kun senkaŝemo, honesteco kaj sincereco. Demando: Kion Budhismo diras pri naskolimigo? Respondo: Iuj religioj instruas, ke seksa konduto pro ĉiu ajn kaŭzo krom generado estas malmorala, tiel ili opinias, ke ĉiuj formoj de naskolimigo estas eraraj. Budhismo agnoskas, ke seksa konduto havas kelkajn celojn, kiel ekzemple, generadon, amuziĝon, esprimon de amo kaj intimeco inter du homoj, k.t.p. Tiuokaze ĝi opinias, ke ĉiuj formoj de naskolimigo krom abortigo estas ĝustaj. Fakte Budhismo povus diri, ke en la mondo, kie loĝantara eksplodo jam fariĝis la ĉefa problemo, naskolimigo vere estas bona metodo. Demando: Sed kio estas pri la kvara maksimo? Ĉu eblas vivi sen mensogo? Respondo: Se oni vere ne povas komerci aŭ vivi en socio sen mensogo, ŝanĝiĝon bezonas tia abomeninda kaj korupta stato. Budhano estas tiu, kiu klopodas fari ion praktikan pri la problemo per strebo esti pli fidinda kaj honesta. Demando: Ĉu vi dirus veron aŭ mensogon se timigita viro kurus preter vi kiam vi sidus en parko, kaj post kelkaj minutoj alia viro kurus al vi kun tranĉilo kaj demandus, ĉu vi vidis per kiu vojo la unua viro forkuris? Respondo: Se mi havus bonan kaŭzon por suspekti, ke la dua viro grave malutilos al la unua, mi senhezite mensogus kiel budhano inteligenta kaj zorgema. Ni diris antaŭe, ke la intenco estas unu el la faktoroj determini, ĉu la ago estas bona aŭ ne. La intenco savi vivon estas multoble pli pozitiva ol negativa mensogo en cirkonstancoj kiel tio. Se mensogo, drinkado aŭ eĉ ŝtelado signifus, ke mi savus vivon, mi devus tion fari. Mi ĉiam povas kompensi pro rompo al tiuj maksimoj, sed mi neniam povas revivigi tiun, kiu perdis la vivon. Sed, kiel mi diris antaŭe, ne prenu tion kiel pretekston rompi maksimojn en oportuna tempo. La maksimojn ni devas observi kun granda zorgo kaj nur ignori en tre ekstremaj okazoj. Demando: La kvina maksimo diras, ke ni devas deteni nin de alkoholaĵo kaj toksoj. Kial? Respondo: Oni ne drinkas nur por gustumi. Kiam ili drinkas solaj, ilia celo estas serĉi malstreĉiĝon, kaj kiam ili drinkas kune, la celo kutime estas serĉi konsolon. Eĉ malgranda kvanto da alkoholaĵo perturbas ilian konscion kaj konfuzas ilian singardemon. Se ili drinkas multe, la efiko estas detrua. Budhanoj diras, ke vi povas rompi ĉiujn aliajn maksimojn post kiam vi rompas la kvinan. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀的一生》
- 下一篇:没有了