世界语版《佛陀的一生》(10)
时间:2024-01-20 08:12 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Li vidis siajn pasintajn vivojn kaj ĉiujn siajn antaŭajn naskiĝojn kun bonaj aŭ malbonaj kondutoj kaj iliaj gajnoj kaj perdoj. Kiam lia menso leviĝis supren, li vidis la vivcirklon de homaj naskiĝo kaj morto. Li vidis, ke la vivestaĵoj naskiĝas kaj mortas ripete laŭ sia karmo. Tiuj, kiuj faras bonan konduton, naskiĝas en ĉieloj. Kvankam ilia vivo daŭras pli longe ol tiuj sur la tero, tamen ĝi ankaŭ finiĝas en morto ĉar ankaŭ ili estas viktimoj de la leĝo de efemereco. Tiuj, kiuj suferas en la inferaj statoj ankaŭ povos daŭri en la vivcirklo de renaskiĝoj. Do ĉiuj vivestaĵoj escepte de budhoj kaj aliaj sanktuloj estas katenitaj en la sama vivcirklo pro la senscieco. Kiam lia vidpovo fariĝis pli klara, li vidis, ke la tiel nomata homa animo, kiun oni asertas kiel sin mem, disrompiĝis en erojn kaj kuŝiĝis antaŭ li kiel neinterkrucigitaj fadenoj de vesto. Li vidis la kaŭzon de la vivĉeno, kiu estas senscieco. La senscia homo, kiu alkroĉiĝas al senvaloraj kaj efemeraj aferoj, kreas en si mem pli kaj pli da danĝeraj iluzioj. Sed kiam oni rezignas la deziron, iliaj iluzioj finiĝas kaj senscieco malaperas kiel la nokto. Tiam ekbrilas la suno de iluminiĝo. Kompreninte la realecon de la mondo, la Budho perfektiĝis en la saĝo kaj ne plu renaskiĝos denove. Liaj avido kaj pereiga deziro tute elradikiĝis kiel fajro estingiĝis pro manko de brulligno. La Budho, la perfektulo, sidis baniĝante en la brila lumo de la Saĝo kaj Vero. La mondo ĉirkaŭ li restis kvieta kaj brila, kaj milda brizo blove levetis la foliojn de la bodhiarbo. Plene de kompatemo, la Sinjoro sidis sub la arbo en profunda komtemplado de la Darmo, restante en la perfekta paco de nirvano. Je la tagiĝo post sia iluminiĝo, la Budho eldiris versaĵon: "Vi vagis tra multaj naskiĝoj en metempsikozo, Serĉante, sed trovante nenion, la konstruinto de tiu ĉi domo. Malfeliĉa estas la ripeta naskiĝo. Domkonstruinto, Vi jam vidis. Vi ne plu konstruos domon. Ĉiuj viaj ĉevronoj disrompiĝis; Viaj traboj frakasiĝis. La menso atingis absolutecon. Senavido jam realiĝis." 18. Sep semajnoj post la iluminiĝo Sub la bodhi-arbo En la unua semajno post sia ilumiĝo, la Budho sidis sub la bodhi-arbo spertante la feliĉon de libereco kaj trankvileco. Li estis trankvila kaj feliĉa, sin liberiginte de ĝenaj pensoj. Fiksrigardi al la arbo En la dua semajno, la Budho staris pro dankemo fiksrigardante al la arbo, kiu ŝirmis lin dum lia klopodo por budhiĝo, kiel li meditis ĉe la bodhi-arbo. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》
- 下一篇:世界语版《妙问妙答》